La Malgranda Palrugxa Urso Parolas Veron

Dum pluraj minutoj ili cxiuj staris rigardante la nigran makulon sur la kanvaso de la Magia Bildo, tute ne komprenante kion gxi signifas.

"Eble ni demandu la malgrandan Palrugxan Urson pri Ozma," sugestis Trot.

"Psxa!" diris Buton-Brilo, "li nenion scias."

"Li neniam eraras," deklaris la Regxo.

"Li eraris antauxe, certe," diris Betsy. "Sed eble li ne eraros denove."

"Li ne havos oportunon," grumblis la Regxo de la Ursoj.

"Ni auxdu kion li diros," diris Doroteo. "Ne malutilos demandi al la Palrugxa Urso kie estas Ozma."

"Mi rifuzas permesi ke vi demandu al li," deklaris la Regxo per malplezura vocxo. "Mi ne intencas lasi ke mia malgranda Palrugxa Urso denove insultigxu per viaj malsagxaj duboj. Li neniam eraras."

"Cxu li ne diris ke Ozma estas en tiu truo en la tero?" demandis Betsy.

"Jes; kaj mi certas ke sxi estis tie," respondis la Lavenda Urso.

Cxifoneroj ridis moke kaj la aliaj vidis ke ne utilas disputi kun la obstina Regxo de la Ursoj, kiu evidente plene fidas sian Palrugxan Urson. La Sorcxisto, kiu scias ke kutime oni povas plene fidi magiilojn, kaj ke la malgranda Palrugxa Urso povis respondi demandojn per ia rimarkinda magia kapablo, kredis ke estas sagxe pardonpeti al la Lavenda Urso pro la malkredo de liaj amikoj, kaj samtempe li urgxis la Regxon konsenti demandi la Palrugxan Urson denove. Kuknjo kaj la Ranulo ankaux petegis la grandan Urson, kiu fine akceptis, kvankam iom malgracie, denove provi la sagxon de la malgranda Urso. Do li sidigis la malgrandan sur sian genuon kaj turnis la krankon kaj la Sorcxisto mem faris la demandon per tre respektoplena vocxtono.

"Kie estas Ozma?" estis lia unua demando.

"Cxi tie, en cxi tiu cxambro," respondis la malgranda Palrugxa Urso.

Cxiuj cxirkauxrigardis la cxambron, sed kompreneble ili ne vidis sxin.

"En kiu parto de cxi tiu cxambro sxi estas?" estis la sekva demando de la Sorcxisto.

"En posxo de Buton-Brilo," diris la malgranda Palrugxa Urso.

Tiu respondo surprizegis cxiujn, vi povas certi pri tio, kaj kvankam la tri knabinoj ridetis kaj Cxifoneroj kriis "Hura!" moke, la Sorcxisto sxajne kontempladis la aferon tre pensoplene.

"En kiu el la posxoj de Buton-Brilo estas Ozma?" li baldaux demandis.

"En la maldekstra posxo de la jako," diris la malgranda Palrugxa Urso.

"La Palrugxa frenezigxis!" kriis Buton-Brilo, rigardante forte la malgrandan urson sur la genuo de la granda urso.

"Mi ne certas pri tio," deklaris la Sorcxisto. "Se montrigxos ke Ozma vere estas en via posxo, sekve la malgranda Palrugxa Urso parolis veron kiam li diris ke Ozma estas en tiu truo en la tero. Cxar tiutempe ankaux vi estis en la truo, kaj kiam ni jam eltiris vin el gxi la malgranda Palrugxa Urso diris ke Ozma ne estas en la truo."

"Li neniam eraras," asertis la Regxo de la Ursoj, firme.

"Malplenigu tiun posxon, Buton-Brilo, kaj ni vidu kio estas en gxi," petis Doroteo.

Do Buton-Brilo metis la enhavon de la maldekstra posxo de sia jako sur la tablon. Montrigxis ke estas supro de turbo, iom da sxnuro, malgranda kauxcxuka pilko kaj ora kerno de persiko.

"Kio estas tio?" demandis la Sorcxisto, prenante la kernon de la persiko kaj zorge ekzamenante gxin.

"Ho," diris la knabo. "Mi gardis tion por montri gxin al la knabinoj, kaj poste mi forgesis gxin. Gxi estis en sola persiko kiun mi trovis en la fruktarbaro antaux longe, kaj kiun mi mangxis dum mi estis perdita. Gxi aspektas ora, kaj mi neniam antauxe vidis tian kernon de persiko."

"Nek mi," diris la Sorcxisto, "kaj tio suspektigas."

Cxiuj klinis sian kapon super la oran kernon de persiko. La Sorcxisto plurfoje turnis gxin kaj poste elprenis sian posxtrancxilon kaj disapartigis la kernon.

Kiam la du partoj disfalis palrugxa, nubeca nebulo fluis el la ora kerno de persiko, preskaux plenigante la grandan cxambron, kaj el la nebulo formo ekaperis kaj starigxis apud ili. Tiam, dum la nebulo fadis, dolcxa vocxo diris: "Dankon, amikoj!" kaj antaux ili staris ilia bela knabina Reganto, Ozma de Oz.

Gxoje kriante Doroteo rapidis antauxen kaj cxirkauxbrakumis sxin. Cxifoneroj gaje transkapenigxis multefoje tra la tuta cxambro. Buton-Brilo fajfis pro mirego. La Ranulo deprenis sian altan cxapelon kaj riverencis antaux la bela knabino kiu liberigxis el sia sorcxiteco tiel surprize.

Dum kelka tempo neniu sono auxdigxis krom la mallauxta murmurado de gxojego kiu venis de la mireganta grupo, sed baldaux la grumblo de la granda Lavenda Urso plilauxtigxis kaj li diris per triumfa tono:

"Li neniam eraras!"

Cxapitro 25: Ozma de Oz