Ozma de Oz

"Estas strange," diris Toto, starante antaux sia amiko la Leono kaj svingante sian voston, "mi fine retrovis mian grumblon! Mi certas nun ke la kruela magiisto sxtelis gxin."

"Ni auxdu vian grumblon," petis la Leono.

"Gr-r-r-r-r-r!" diris Toto.

"Tre bone," deklaris la granda besto. "Gxi ne estas tiom lauxta aux basa kiom la grumblo de la granda Lavenda Urso, sed gxi estas tre respektinda grumblo por malgranda hundo. Kie vi trovis gxin, Toto?"

"Mi flaradis en la tiea angulo," diris Toto, "kaj subite muso elkuris-kaj mi grumblis!"

La aliaj okupadis sin per gratulado al Ozma, kiu estis tre felicxa pro sia liberigxo el enkarcerigxo en la ora kerno de la persiko, kien metis sxin la magiisto kredante ke oni neniam trovos nek liberigos sxin.

"Kaj nekredeble," kriis Doroteo, "Buton-Brilo portadis vin en sia posxo kaj ni tute ne sciis!"

"La malgranda Palrugxa Urso diris," diris la Regxo de la Ursoj, "sed vi rifuzis kredi lin."

"Ne gravas, karuloj," diris Ozma gracie; "fino bona, cxio bona, kaj vi ne povus scii ke mi estas en la kerno de la persiko. Efektive, mi timis ke mi restos kaptita multe pli longe, cxar Ugu estas auxdaca kaj lerta magiisto kaj li kasxis min tre sekure."

"Vi estis en bonega persiko," diris Buton-Brilo, "mi neniam mangxis pli bonan."

"La magiisto tre malsagxe faris la persikon tiom alloga," komentis la Sorcxisto; "sed Ozma sendube beligus kian ajn transformigxon."

"Kiel vi sukcesis konkeri la Sxufariston Ugu?" demandis la knabina Reganto de Oz.

Doroteo komencis rakonti la historion kaj Trot helpis sxin, kaj Buton-Brilo volis siamaniere rakonti gxin, kaj la Sorcxisto volis klarigi al Ozma, kaj Betsy devis memorigi al ili gravajxojn kiujn ili forgesis mencii, kaj tutkune estis tia bruado ke estis mirige ke Ozma povis ion ajn kompreni. Sed sxi auxskultis pacience, ridetante per sia bela vizagxo pro ilia fervoro, kaj baldaux sxi informigxis pri cxiuj detaloj de iliaj aventuroj.

Ozma dankis la Ranulon tre sincere pro lia helpo kaj sxi konsilis ke Kuknjo la Kuketo-Kuiristino sekigu siajn larmantajn okulojn cxar sxi promesis konduki sxin al la Smeralda Urbo kaj certigi ke sxia amata telerlavujo redonigxos al sxi. Tiam la bela Regantino prenis cxenon de smeraldoj de cxirkaux sia propra kolo kaj metis gxin cxirkaux la kolon de la malgranda Palrugxa Urso.

"Viaj sagxaj respondoj al la demandoj de miaj amikoj," diris sxi, "helpis ilin savi min. Tial mi multege dankas vin kaj vian noblan Regxon."

La bidokuloj de la malgranda Palrugxa Urso rigardis senresponde al tiu lauxdo gxis la Granda Lavenda Urso turnis la krankon en gxia flanko, kaj tiam gxi diris per sia grinca vocxo:

"Mi dankas Vian Mosxton."

"Rilate al mi," respondis la Regxo de la Ursoj, "mi komprenas ke vi vere meritis savigxon, Frauxlino Ozma, do al mi multe placxas ke ni povis servi vin. Per mia Magia Sceptro mi kreadis bildojn de via Smeralda Urbo kaj via Regxa Palaco, kaj mi agnosku ke ili estas pli allogaspektaj ol cxiuj lokoj kiujn iam mi vidis-kaj mi ne esceptas la Centron de la Ursoj."

"Mi volonte gastigos vin en mia palaco," respondis Ozma dolcxe, "kaj vi estos bonvena se vi reiros kun mi kaj longe vizitos min, se viaj ursaj regatoj povos toleri vian mankon en via propra regno."

"Rilate tion," respondis la Regxo, "mia regno malmulte maltrankviligas min, kaj mi ofte trovas gxin iom banala kaj seninteresa. Sekve mi tute ne emas rapide reiri al gxi kaj mi volonte akceptas vian afablan inviton. Kaporalo Anaspasx fidinde prizorgos miajn ursojn dum mia foresto."

"Kaj vi kunportos la malgrandan Palrugxan Urson?" demandis Doroteo fervore.

"Kompreneble, mia kara; mi ne volonte forestus de li."

Ili restis tri tagojn en la vimenajxa kastelo, zorge pakante cxiujn magiilojn kiujn sxtelis Ugu kaj ankaux prenante kion ajn magian la sxufaristo heredis de siaj prapatroj.

"Cxar," diris Ozma, "mi malpermesis al miaj regatoj- esceptante Glindan la Bonan kaj la Sorcxiston de Oz-uzi magiajn artojn, cxar oni ne povas fidi ke ili faros bonon kaj ne malbonon. Tial Ugu nepre neniam denove povu fari ian ajn magion."

"Nu," komentis Doroteo felicxe, "kolombo ja ne povas fari multan magion, kaj mi restigos la formon de kolombo por Ugu gxis li pentos kaj farigxos bona kaj honesta sxufaristo."

Kiam cxio estis pakita kaj metita sur la dorsojn de la bestoj, ili komencis marsxi al la rivero, uzante pli rektan vojon ol tiu per kiu Kuknjo kaj la Ranulo venis. Tiel ili evitis la Urbojn Ti kaj Herku kaj la Centron de Ursoj kaj post plezuriga veturo atingis la Riveron de la Palpbrumoj kaj trovis gajan pramiston kiu havis belan grandan boaton kaj volonte portis la tutan grupon surakve al loko tre proksima al la Smeralda Urbo.

La rivero multe kurbigxis kaj havis multajn brancxojn kaj la veturo ne finigxis post nur unu tago, sed fine la boato flosis en belan lagon kiu estis nur malmulte for de la hejmo de Ozma. Tie la gaja pramisto ricevis rekompencon pro sia laborado kaj tiam la tuta grupo grandiozprocesie komencis marsxi al la Smeralda Urbo.

Informo ke la Regxina Ozma estas trovita disvastigxis rapide tra la najbarejo kaj ambaux flankojn de la vojo baldaux okupis lojalaj regatoj de la bela kaj amata Regantino. Tial la oreloj de Ozma auxdis malmulton krom huraojn kaj sxiaj okuloj vidis malmulton alian ol skuatajn posxtukojn kaj standardojn dum la tuta triumfa marsxado de la lago al la portaloj de la urbo.

Kaj tie sxi renkontis ankoraux pli grandan homamason, cxar cxiuj logxantoj de la Smeralda Urbo elvenis por bonvenigi sxian revenon kaj pluraj bandoj ludis gajan muzikon kaj cxiujn domojn oni ornamis per flagoj kaj standardoj kaj neniam antauxe la popolo tiom gxojis kaj felicxis kiom nunmomente kiam ili bonvenigis al sxia hejmo sian knabinan Regantinon. Cxar sxi estis perdita kaj nun estis retrovita, kaj certe tio prave kauxzis gxojon.

Glinda estis en la regxa palaco por renkonti la revenantan grupon kaj la bona Sorcxistino vere gxojis rehavi sian Grandan Arkivo-Libron, kiel ankaux la tutan valoregan kolekton de magiiloj kaj eliksiroj kaj kemiajxoj sxtelitaj el sxia kastelo. Kap'tano Vilcxjo kaj la Sorcxisto tuj pendigis la Magian Bildon sur la muron de la buduaro de Ozma kaj la Sorcxisto estis tiom gajhumora ke li faris plurajn trukojn per la iloj en sia nigra valizo por amuzi siajn akompanantojn kaj pruvi ke denove li estas potenca sorcxisto.

Dum plena semajno okazis festenado kaj gxojado kaj cxiaj gxojaj festoj cxe la palaco, honorante la sekuran revenon de Ozma. La Lavendan Urson kaj la malgrandan Palrugxan Urson oni multe atentis kaj honoris, kio multe plezurigis la Regxon de la Ursoj. La Ranulo rapide farigxis favorato en la Smeralda Urbo kaj la Vilulo kaj Tiktoko kaj Jocxjo Kukurbokapo, kiuj jam revenis de sia sercxado, tre gxentilis al la granda rano kaj certigis ke li sentas sin cxehejme. Ecx la Kuketo-Kuiristino, cxar sxi estis fremda kaj gasto de Ozma, ricevis tiom da honorado kiel se sxi estus regxino.

"Tutegale, Via Mosxto," diris Kuknjo al Ozma, tagon post tagon, tede ripetante, "Mi esperas ke vi baldaux trovos mian juvelitan telerlavujon, cxar neniam mi estos tute felicxa sen gxi."

Cxapitro 26: Doroteo Pardonas