Doroteo Pardonas

La griza kolombo kiu iam estis la Sxufaristo Ugu sidis sur sia arbo en la distanca Lando de la Kveluloj kaj malfelicxis, pepante lamente kaj bedauxrante sian misfortunon. Post kelka tempo la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto venis kaj sidigxis sub la arbo, tute ne atentante la murmuradon de la griza kolombo.

La Stana Lignohakisto prenis malgrandan oleujon el sia stana posxo kaj zorge oleis siajn stanajn artikojn per gxi. Dum li tiel okupis sin la Birdotimigilo komentis:

"Mi multe pli bone fartas, kara kamarado, de kiam ni trovis tiun amason da bona pura pajlo kaj vi replenigis min per gxi."

"Kaj mi multe pli bone fartas nun kiam miaj artikoj estas oleitaj," respondis la Stana Lignohakisto, gxemante pro plezuro. "Vi kaj mi, amiko Birdotimigilo, estas multe pli facile prizorgeblaj ol tiuj mallertaj vianduloj, kiuj uzas duonon de sia tempo vestante sin per belaj vestoj kaj kiuj devas logxi en belaj logxejoj por esti kontentaj kaj felicxaj. Vi kaj mi ne mangxas, do ni ne bezonas la gxenan taskon mangxi trifoje en cxiu tago. Nek ni malsxparas duonon de niaj vivoj per dormo, kondicxo kiu devigas la viandulojn senkonsciigxi kaj farigxi senpensaj kaj senhelpaj kiel lignaj sxtipoj.

"Vi pravas," respondis la Birdotimigilo, pusxante kelkajn pajlerojn en sian bruston per siaj vatitaj fingroj. "Ofte mi kompatas la viandulojn, el kiuj multaj estas miaj amikoj. Ecx la bestoj estas pli felicxaj ol ili, cxar ili bezonas malpli por kontentigxi. Kaj la birdoj estas la plej bonoportunaj, cxar ili povas flugi rapide kien ili volas kaj trovi hejmon kie ajn ili volas sidigxi; ilia mangxajxo konsistas el semoj kaj grajnoj kiujn ili kolektas de la kampoj kaj ilia trinkajxo estas iom da akvo el iu fluanta rivereto. Se mi ne povus esti Birdotimigilo-aux Stana Lignohakisto-mi preferus vivi kiel birdo."

La griza kolombo zorge auxskultadis tiun parolon kaj sxajne gxi komfortigis gxin, cxar gxi cxitis sian plendadon. Kaj gxuste tiam la Stana Lignohakisto trovis la telerlavujon de Kuknjo, kiu estis sur la tero tute proksime al li.

"Jen iom bonaspekta ujo," li diris, prenante gxin per siaj stanaj manoj por ekzameni gxin, "sed mi preferas ne posedi gxin. Kiu faris gxin el oro kaj kovris gxin per diamantoj ne pliutiligis gxin, nek mi opinias gxin egale bela kiel la brilantaj stanaj telerlavujoj kiujn oni kutime vidas. Neniu flavo povas esti egale bela kiel la argxenta brilo de stano," kaj li turnis sin por rigardi siajn stanajn krurojn kaj korpon aprobe.

"Mi ne povas plene akordi kun vi pri tio," respondis la Birdotimigilo. "Mia pajla remburajxo estas palflava, kaj gxi estas ne nur belaspekta sed krome gxi kraketadas plej placxe kiam mi movigxas."

"Ni konsentu ke cxiuj koloroj estas bonaj en siaj tauxgaj lokoj," diris la Stana Lignohakisto, kiu estis molkora kaj tial ne kverelis; "sed certe vi akordas kun mi ke flava telerlavujo estas nenatura. Kion ni faru je cxi tiu, kiun ni jxus trovis?"

"Ni reportu gxin al la Smeralda Urbo," proponis la Birdotimigilo. "Kelkaj el niaj amikoj eble volos uzi gxin kiel piedbanujon, kaj se ili uzos gxin tiel gxiaj ora koloro kaj brilantaj ornamajxoj ne malebligos gxian utilecon."

Do ili foriris kaj kunprenis la juvelitan telerlavujon. Kaj vaginte tra la lando dum unu aux du pliaj tagoj, ili informigxis ke Ozma estas trovita. Tial ili tuj reiris al la Smeralda Urbo kaj donacis la telerlavujon al Princino Ozma kiel indikon de ilia gxojo cxar sxi redonigxis al ili.

Ozma tuj transdonis la diamantornamitan oran telerlavujon al Kuknjo la Kuketo-Kuiristino, kiu tiom gxojis pro regajni sian perditan trezoron ke sxi cxirkauxdancadis pro gxojo kaj poste ekcxirkauxbrakumis la kolon de Ozma per siaj maldikaj brakoj kaj danke kisis sxin. La tasko de Kuknjo nun estis sukcese plenumita, sed sxi tiom gxuis la Smeraldan Urbon ke sxi sxajne ne fervoris rapide reiri al la Lando de la Jipoj.

Plurajn semajnojn post la redonigxo de la telerlavujo al la Kuketo-Kuiristino, dum Doroteo sidis en la regxaj gxardenoj apud Trot kaj Betsy, griza kolombo venis flugante kaj surterigxis cxe la piedoj de la knabino.

"Mi estas la Sxufaristo Ugu," diris la kolombo per malsevera, lamenta vocxo, "kaj mi venis peti vian pardonon pro la granda malbono kiun mi faris kiam mi sxtelis Ozman kaj la magion kiu apartenis al sxi kaj al aliaj."

"Cxu, do, vi bedauxras?" demandis Doroteo, severe rigardante la birdon.

"Mi multe bedauxras," deklaris Ugu. "Mi pripensadis miajn misfarojn dumlonge, cxar kolomboj havas malmulton por fari krom pensadi, kaj min mirigas ke mi estis tiom fia persono kiu tiom malmulte atentis la rajtojn de aliuloj. Mi estas nun konvinkita ke ecx se mi estus sukcesinta farigi min reganto de la tuta Oz mi ne estus felicxa, cxar multaj tagoj da trankvila pripensado montris al mi ke nur kion oni akiras honeste povas kontentigi."

"Mi supozas ke tio estas vera," diris Trot.

"Iukaze," diris Betsy, "la fiulo sxajnas vere bedauxri, kaj se li nun farigxis bona kaj honesta homo ni devas pardoni lin."

"Nu, mi ne povos refarigxi bona homo," diris Ugu, "cxar la transformigxo kiun mi spertis cxiam restigos min kolombo. Sed, per la kompleza pardono fare de miaj iamaj malamikoj, mi esperas farigxi tre bona kolombo, alte respektata."

"Atendu cxi tie dum mi kuros preni mian Magian Zonon," diris Doroteo, "kaj mi retransformos vin en vian kutiman formon tuje."

"Ne-ne faru tion!" petegis la kolombo, ekscitite skuante siajn flugilojn. "Mi volas nur vian pardonon; mi ne volas refarigxi homo. Kiel la Sxufaristo Ugu mi estis maldika kaj maljuna kaj malbela; kiel kolombo mi estas vere belaspekta. Kiel homo mi estis ambicia kaj krula, sed kiel kolombo mi povas esti kontenta kaj felicxa per mia simpla vivo. Mi nun amas liberan sendependan vivadon kian havas birdo, kaj mi preferas ne resxangxigxi."

"Kiel vi volas, Ugu," diris Doroteo, residigxante. "Eble vi pravas, cxar vi certe estas pli bona kolombo ol homo, kaj se vi iam malpentos kaj revolos esti fia, vi ne povos multe damagxi estante griza kolombo."

"Do vi pardonas min malgraux la multa gxeno kiun mi kauxzis al vi?" li demandis tre serioze.

"Kompreneble; kiu pentas nepre devas esti pardonata."

"Dankon," diris la griza kolombo, kaj denove forflugis.