Cxapitro 1

La Ciklono

Doroteo logxis en la mezo de la granda kamparo de Kansas, kun Onklo Henriko, kiu estis kultivisto, kaj Onklino Em, kiu estis la edzino de la kultivisto. Ilia domo estis malgranda, cxar la ligno per kiu gxi konstruigxis devis esti portita multajn mejlojn per cxaro. La domo havis kvar murojn, plankon, kaj tegmenton, kiuj kune konsistigis la solan cxambron; kaj en tiu cxambro estis rustaspekta kuirforno, sxranko por la teleroj, tablo, tri aux kvar segxoj, kaj la litoj. Onklo Henriko kaj Onklino Em havis grandan liton en unu angulo kaj Doroteo malgrandan liton en alia angulo. Tute ne estis mansardo, nek kelo - kvankam ja estis malgranda truo en la tero, kiun oni nomis ciklonkelo, en kiu la familio povis kasxi sin kiam iu el la grandaj kirloventegoj blovadis sucxe forte por detrui cxiun konstruajxon renkontitan. Oni atingis tiun kasxejon per klapohava luko en la mezo de la planko, de gxi sxtupetaro subenkondukis en la malgrandan, senluman truon.

Kiam Doroteo staris en la pordejo kaj cxirkauxrigardis, sxi povis vidi nur la grandan grizan kamparon cxiuflanke. Neniu arbo kaj neniu domo interrompis la largxan ebenajxon de la glata tereno kiu atingis la randojn de la cxielo en cxiu direkto. La suno bakis la kultivitan teron por fari el gxi grizajxon tra kiu estis fendetoj. Ecx la herbaro ne verdis, cxar la suno bruligis la pintojn de la longaj folioj gxis ili estis egale grizaj kiel cxio alia videbla. Iam oni farbis la domon, sed la suno vezikigis la farbon kaj la pluvoj forglitigis gxin, kaj nun la domo estis egale senbrila kaj griza kiel cxio alia.

Kiam Onklino Em venis logxi tie sxi estis juna, bela edzino. La suno kaj la vento ankaux sxin sxangxis. Ili forrabis de sxi la brilon de la okuloj kaj lasis ilin sobre grizaj. Sxi estis maldika kaj marasma, kaj nun sxi neniam ridetis. Kiam Doroteo, kiu estis orno, unue venis al ili, Onklino Em estis tiom alarmita de la ridado de la infano ke sxi kriis kaj premis sian manon sur sian koron kiam ajn la gaja vocxo de Doroteo atingis sxiajn orelojn; kaj sxi ankoraux rigardis la knabineon mirante ke Doroteo povas trovi ion pri kio ridi.

Onklo Henriko neniam ridis. Li dauxre laboris de la mateno gxis la nokto kaj ne sciis kion signifas gxojo. Ankaux li estis griza, de la longa barbo al la krudaj botoj, kaj li aspektis severa kaj sensxercema, kaj malofte li parolis.

Toto ridigis Doroteon, kaj protektis sxin kontraux grizigxo simila al tiu de cxio alia. Toto ne estis griza; li estis malgranda nigra hundo, kun longaj silkecaj haroj kaj malgrandaj nigraj okuloj kiuj briletis gajoplene cxiuflanke de lia komika nazeto. Toto ludis dum la tuta tago, kaj Doroteo ludis kun li, kaj elkore amis lin.

Tamen hodiaux ili ne ludis. Onklo Henriko sidis sur la sojlo kaj rigardis time la cxielon, kiu estis ecx pli griza ol kutime. Doroteo staris en la pordejo kun Toto en la brakoj, kaj ankaux rigardis la cxielon. Onklino Em lavadis la telerojn.

El la malproksima nordo venis la malaltatona mugxado de la vento, kaj Onklo Henriko kaj Doroteo povis vidi la longan herbaron ondigxi pro la venanta sxtormo. Nun el la sudo venis akra fajfado en la aero, kaj dum ili turnis siajn okulojn tiudirekten ili vidis ondetojn ankaux en la herbaro tiudirekta.

Subite Onklo Henriko ekstaris.

"Venas ciklono, Em," li vokis al sia edzino. "Mi prizorgos la brutojn." Li kuris al la sxedoj kie logxis la bovinoj kaj la cxevaloj.

Onklino Em cxesigis sian laboron kaj venis al la pordo. Unu rigardeto suficxis por informi sxin pri la proksima dangxero.

"Ek, Doroteo!" sxi kriegis. "Kuru en la kelon!"

Toto eksaltis de la brakoj de Doroteo kaj kasxis sin sub la lito, kaj la knabino iris repreni lin. Onklino Em, timoplena, malfermis la klapon de la luko en la planko kaj malsuprengrimpis la sxtupetaron en la malgrandan, senluman truon. Doroteo finfine kaptis Toton, kaj komencis sekvi sian onklinon. Kiam sxi sukcesis transpasxi nur duonon de la cxambro auxdigxis granda kricxo de la vento, kaj la domo skuigxis tiom forte ke sxi ekfalis kaj frapigxis kontraux la plankon.

Io stranga okazis.

La domo cxirkauxturnigxis du- aux tri-foje kaj malrapide levigxis en la aeron. Al Doroteo la sento similis supreniron en balono.

La norda kaj la suda ventoj renkontigxis kie staris la domo, kaj la domo farigxis la preciza centro de la ciklono. En la centro de ciklono la aero kutime estas kvieta, sed la granda premo de la vento cxiuflanke de la domo levis gxin pli kaj pli alten, gxis gxi estis cxe la plejsupro de la ciklono; kaj tie gxi restis kaj forportigxis multegajn kilometrojn tiel facile kiel oni portas plumon.

Estis tre senlume, kaj la vento hurlis timige cxirkauxe, sed Doroteo trovis sin facile veturanta. Post la unuaj kelkaj cxirkauxturnigxoj, kaj unufoja kruta ekklinigxo de la domo, sxi sentis kvazauxlulaladon tre mildan, kian sentas bebo en lulilo.

Al Toto tio ne placxis. Li cxirkauxkuris en la cxambro, jen tien, jen cxi tien, lauxte bojante; sed Doroteo sidis tute senmove sur la planko kaj atendis por trovi kio okazos.

Unufoje Toto tro proksimigxis al la malfermita lukoklapo, kaj enfalis; kaj unue la knabineto kredis lin perdita. Sed baldaux sxi vidis unu orelon lian etendigxantan supren tra la truo, kaj la forta aeropremo tenis lin tie tiel ke li ne povis fali. Sxi rampis al la truo, kaptis la orelon de Toto, kaj retiris lin en la cxambron, poste sxi fermis la lukoklapon por ke neniu alia akcidento okazu.


"Sxi kaptis la orelon de Toto kaj retiris lin en la cxambron"

Forpasis horoj post horoj, kaj iom post iom Doroteo perdis sian timon; sed sxi estis tre solsenta, kaj la vento kricxis tiom lauxte cxirkaux sxi ke sxi preskaux surdigxis. Unue sxi demandis al si cxu sxi disbatigxos kiam la domo refalos; sed dum la forpasado de la horoj kaj la manko de katastrofoj, sxi perdis sian maltrankviligxon kaj decidis atendi kviete por trovi kio okazos. Fine sxi rampis trans la skuigxantan plankon al sia lito, kaj kusxigxis sur gxin; kaj Toto sekvis kaj kusxigxis apud sxin.

Malgraux la skuigxado de la domo kaj la hurlado de la vento, Doroteo baldaux fermis siajn okulojn kaj profunde endormigxis.

Cxapitro 2: Konsiligxo kun la Mangxtuloj