Cxapitro 2

Konsiligxo kun la Mangxtuloj

Vekis sxin sxoko, tiom subita kaj severa ke se Doroteo ne kusxus sur la mola lito sxi eble estus damagxata. Ecx malgraux tio la bategosenspirigis sxin kaj instigis sxin demandi al si pri kio okazis; kaj Toto metis sian malvarman nazeton en sxian vizagxon kaj plorvocxis morne. Doroteo sidigxis kaj rimarkis ke la domo ne plu movigxas; nek estas mallume, cxar la brilanta sunlumo envenas tra la fenestro, lumigante la cxambreton. Sxi eksaltis de la lito kaj kun Toto cxe la kalkanoj sxi malfermis la pordon.

La knabineto krietis pro mirego kaj cxirkauxrigardadis, sxiaj okuloj pli kaj pli grandigxis pro la mirigaj vidajxoj.

La ciklono surterigis la domon tre delikate-kiom eblas por ciklono-en la mezo de mirige bela lando. Videblis belaj herbaroj cxiuflanke, kun elegantaj arboj sur kies brancxoj estis ricxaj kaj allogaj fruktoj. Aroj da belegaj floroj estis cxie videblaj, kaj birdoj kun maloftaj kaj brilantaj plumaroj kantadis kaj flirtadis en la arboj kaj arbustoj. Ne malproksime estis rivereto, rapide fluanta kaj brilanta inter verdaj bordoj, kaj murmuranta per vocxo tre placxa al knabineto kiu tiom longe logxis sur la seka griza kamparo.

Dum sxi staris fervore rigardante la strangajn kaj belajn vidajxojn, sxi rimarkis venanta direkte al sxi grupon de la plej kuriozaj personoj kiujn iam sxi vidis. Ili ne estis altaj kiel la plenkreskuloj al kiuj sxi kutimis; sed ankaux ili ne estis malaltaj. Efektive, ili aspektis proksimume tiom altaj kiom Doroteo, kiu estis altkreska por infano de sxia jaragxo, kvankam ili estis, lauxaspekte, multe pli agxaj.

Tri estis viroj kaj unu estis virino, kaj cxiuj estis kurioze vestitaj. Ili surportis rondajn cxapelojn kiuj pintigxis dekon da centimetroj super la kapoj, kun sonoriletoj cxirkaux la randoj, kiuj sonetis dolcxe dum ili movigxis. La cxapeloj de la viroj estis bluaj; tiu de la virineto estis blanka, kaj sxi surportis blankan robon kiu pendis en plisoj de sxiaj sxultroj; sur gxi estis steletoj kiuj brilis kiel diamantoj en la sunlumo. La viroj estis blue vestitaj, samkolore kiel la cxapeloj, kaj sur la piedoj estis bone poluritaj botoj kun largxa blua faldo cxe la supro. La viroj, pensis Doroteo, estis proksimume samagxaj kiel Onklo Henriko, cxar du el ili havis barbojn. Sed la virineto estis sendube multe pli agxa; sxian vizagxon kovris faltoj; sxiaj kapharoj estis preskaux blankaj, kaj sxi marsxis iom rigide.

Kiam tiuj personoj proksimigxis al la domo kie Doroteo staris en la pordejo ili haltis kaj flustris inter si, kvazaux timante pliproksimigxi. Sed la maljunulineto marsxis al Doroteo, malalten klinis sin, kaj diris per dolcxa vocxo:

"Vi estas bonvena, plej nobla Sorcxistino, al la lando de la Mangxtuloj. Ni dankegas vin cxar vi mortigis la Fian Sorcxistinon de la Oriento, kaj vi tiel liberigis nian popolon."

Doroteo auxdis tiun parolon miregante. Kial la virineto nomis sxin sorcxistino, kaj diris ke sxi mortigis la Fian Sorcxistinon de la Oriento? Doroteo estis senkulpa, neniun damagxinta knabineto, kiu estis portita de ciklono multajn mejlojn for de sia hejmo; kaj sxi neniam mortigis ion ajn dum sia tuta vivo.

Sed la virineto evidente atendis respondon, do Doroteo diris, heziteme, "Vi estas tre afabla; sed klare okazis ia eraro. Mi nenion mortigis."

"Nu, via domo mortigis sxin," respondis la virineto, ridante, "do estas tutegale. Vidu!" sxi pludiris, indikante la angulon de la domo. "Jen sxiaj du piedpintoj, ankoraux etenditaj sub ligna bloko."

Doroteo rigardis, kaj time krietis. Jen ja, sub la angulo de la granda trabo sur kiu kusxis la domo, estis du etenditaj piedoj, portantaj argxentajn sxuojn kun pintoj.

"Ho ve! Ho ve!" kriis Doroteo, kunmetante la manojn konsternite. "La domo falis sur sxin. Kion ni faru?"

"Nenio farindas," diris la virineto trankvile.

"Sed kiu sxi estis?" demandis Doroteo.

"Sxi estis la Fia Sorcxistino de la Oriento, kiel mi diris," respondis la virineto. "Sxi sklavigis la Mangxtulojn dum multaj jaroj, ili devis servadi sxin nokte kaj tage. Nun ili liberigxis, kaj ili dankas vin pro tiu komplezo."

"Kiuj estas la Mangxtuloj?" demandis Doroteo.

"Ili estas la homoj kiuj logxas en cxi tiu lando de la Oriento, kie la Fia Sorcxistino regis."

"Cxu vi estas Mangxtulo?" demandis Doroteo.

"Ne, sed mi estas ilia amikino, kvankam mi logxas en la lando de la Nordo. Kiam ili trovis ke la Sorcxistino de la Oriento estas morta la Mangxtuloj sendis rapidan mesagxiston al mi, kaj mi tuj venis. Mi estas la Sorcxistino de la Nordo."


"Mi estas la Sorcxistino de la Nordo."

"Ho, mirige!" kriis Doroteo. "Cxu vi estas vera sorcxistino?"

"Jes ja," respondis la virineto. "Sed mi estas bona Sorcxistino, kaj la popolo amas min. Mi ne estas tiom potenca kiom la Fia Sorcxistino kiu regis cxi tie; se mi kapablus, mi mem liberigus la popolon."

"Sed mi kredis ke cxiuj sorcxistinoj estas fiaj," diris la knabino, kiun iom timigis renkonti veran sorcxistinon.

"Ho, ne, tio estas grava eraro. Ekzistis nur kvar Sorcxistinoj en la Lando Oz, kaj du el ili, kiuj logxas en la Nordo kaj la Sudo, estas bonaj Sorcxistinoj. Mi scias tion, cxar mi mem estas unu el ili, kaj mi ne povas erari. La logxintinoj en la Oriento kaj la Okcidento ja estis fiaj sorcxistinoj; sed nun vi mortigis unu el ili, do restas nur unu Fia Sorcxistino en la tuta Lando Oz-sxi logxas en la Okcidento."

"Sed," diris Doroteo, post momento da pensado, "Onklino Em diris al mi ke la sorcxistinoj cxiuj mortis- antaux multegaj jaroj."

"Kiu estas Onklino Em?" demandis la maljunulineto.

"Sxi estas mia onklino kiu logxas en Kansas, el kie mi venis."

La Sorcxistino de la Nordo sxajnis pensadi, kun la kapo klinita kaj la okuloj rigardantaj la teron. Post tio sxi levis la kapon kaj diris, "Mi ne scias kie estas Kansas, cxar neniam antauxe mi auxdis la nomon de tiu lando. Sed diru al mi, cxu gxi estas civilizita lando?"

"Ho, jes," respondis Doroteo.

"Do jen la kialo. Mi kredas ke en la civilizitaj landoj ne plu ekzistas sorcxistinoj, nek sorcxistoj, nek magiistinoj nek magiistoj. Sed, necesas kompreni ke la Lando Oz neniam civilizigxis, cxar ni estas apartigitaj for de la resto de la mondo. Tial ni plu havas sorcxistinojn kaj sorcxistojn inter ni."

"Kiuj estas la sorcxistoj?" demandis Doroteo.

"Oz mem estas la Granda Sorcxisto," respondis la Sorcxistino, flustrigante sian vocxon. "Li estas pli potenca ol cxiuj ni aliaj kune. Li logxas en la Urbo de Smeraldoj."

Doroteo intencis pli demandi, sed gxuste tiam la Mangxtuloj, kiuj silente apudstaris, ekkriis lauxte kaj indikis la angulon de la domo kie kusxadis la Fia Sorcxistino.

"Kio okazis?" demandis la maljunulineto kaj sxi rigardis, kaj komencis ridi. La piedoj de la morta Sorcxistino jam tute malaperis kaj restis nur la argxentaj sxuoj.

"Tiom agxa sxi estis," klarigis la Sorcxistino de la Nordo, "ke sxi rapide elsekigxis en la sunlumo. Sxi ne plu ekzistas. Sed la argxentaj sxuoj estas por vi, kaj vi surportos ilin." Sxi klinis sin kaj prenis la sxuojn, kaj elskuinte la polvon sxi transdonis ilin al Doroteo.

"La Sorcxistino de la Oriento multe fieris pri tiuj argxentaj sxuoj," diris Mangxtulo, "kaj ili havas ian sorcxokapablon; sed ni neniam sukcesis informigxi pri gxi."

Doroteo portis la sxuojn en la domon kaj metis ilin sur la tablon. Poste sxi reelvenis al la Mangxtuloj kaj diris:

"Mi multe volas reiri al miaj onklino kaj onklo, cxar mi certas ke ili sentos malesperon pri mi. Cxu vi povas helpi min trovi la vojon?"

La Mangxtuloj kaj la Sorcxistino unue rigardis unu la alian, kaj poste Doroteon, kaj skuis la kapon nee.

"Cxe la Oriento, proksime al cxi tie," diris unu, "estas granda dezerto, kiun neniu kapablas transiri."

"Estas same cxe la Sudo," diris alia, "cxar mi estis tie kaj vidis gxin. La Sudo estas la lando de la Kveluloj."

"Oni diras," diris la tria viro, "ke estas same cxe la Okcidento. Kaj tiu lando, kie la Palpbrumoj logxas, estas regata de la Fia Sorcxistino de la Okcidento, kiu sklavigus vin se vi irus tien."

"La Nordo estas mia hejmo," diris la maljunulino, "kaj cxe gxia rando estas la sama granda dezerto kiu cxirkauxas cxi tiun Landon Oz. Neeviteble, mia karulino, vi devos logxi cxe ni."

Doroteo komencis plori pro tio, cxar sxi estis solsenta inter tiuj strangaj homoj. Sxiaj larmoj sxajne malgajigis la bonkorajn Mangxtulojn, cxar ili tuj elprenis siajn posxtukojn kaj ankaux komencis plori. Kaj la maljunulineto, nu sxi deprenis sian cxapon kaj ekvilibrigis la pinton sur la pinto de sia nazo, dum sxi kalkulis "Unu, du, tri," solenavocxe. Tuj la cxapo farigxis ardeza tabuleto, sur kiu estis skribita per grandaj, blankaj kalkosignoj:

La maljunulineto prenis la ardezan tabuleton de sia nazo, kaj leginte la vortojn sur gxi, demandis, "Cxu vi nomigxas Doroteo, karulino?"

"Jes," respondis la infano, suprenrigardante kaj sekigante siajn larmojn.

"Do vi devas iri al la Urbo de Smeraldoj. Eble Oz helpos vin."

"Kie estas tiu urbo?" demandis Doroteo.

"Precize en la centro de la lando, kaj gxin regas Oz, la Granda Sorcxisto pri kiu mi parolis."

"Cxu li estas bona homo?" demandis la knabino dubeme.

"Li estas bona Sorcxisto. Cxu li estas homo, mi ne scias, cxar mi neniam vidis lin."

"Kiel mi iros tien?" demandis Doroteo.

"Vi devos marsxi. Estas malproksime, kaj necesos iri tra regiono kelkfoje agrabla kaj kelkfoje malluma kaj timiga. Tamen, mi uzos cxiun magian arton kiun mi konas por protekti vin kontraux dangxeroj."

"Cxu vi bonvolos akompani min?" pledis la knabino, kiu jam komencis rigardi la maljunulineton kiel sian solan amikon.

"Ne, mi ne povos," sxi respondis, "sed mi donos al vi mian kison, kaj neniu kuragxos damagxi personon kisitan de la Sorcxistino de la Nordo."

Sxi proksimigxis al Doroteo kaj kisis sxian frunton delikate. Kie sxiaj lipoj tusxis la knabinon ili lasis rondan, brilan marketon, kiel sciigxis Doroteo nelonge post tiam.

"La vojo al la Urbo de Smeraldoj estas pavimita per flavaj brikoj," diris la Sorcxistino, "do vi ne maltrafos gxin. Kiam vi atingos Ozon ne timu lin, rakontu al li pri vi kaj petu lin helpi vin. Adiaux, karulino."

La tri Mangxtuloj klinis sin malalten antaux sxi kaj deziris al sxi bonan marsxadon, kaj post tio ili foriris inter la arboj. La Sorcxistino amike skuetis sian kapon al Doroteo, cxirkauxturnis sin trifoje sur sia maldekstra kalkano, kaj tuj malaperis, kio surprizegis malgrandan Toton, kiu bojis je sxi tre lauxte post sxia foriro, cxar li timis ecx brueti dum sxi apude staris.

Sed Doroteo, kiu sciis ke sxi estas sorcxistino, anticipis ke sxi malaperos precize tiel, kaj tute ne estis surprizita.

Cxapitro 3: Kiel Doroteo Savis la Birdotimigilon