Cxapitro 3

Kiel Doroteo Savis la Birdotimigilon

Kiam Doroteo denove estis sola sxi komencis senti malsaton. Do sxi iris al la sxranko kaj trancxis por si iom da pano, sur kiun sxi sxmiris buteron. Sxi donis iom al Toto, kaj preninte sitelon de la breto, sxi portis gxin al la rivereto kaj plenigis gxin per klara, briletanta akvo. Toto kuris al la arboj kaj komencis boji je la birdoj kiuj sidadis tie. Doroteo iris revenigi lin, kaj vidis tre allogajn fruktojn sur la brancxoj. Sxi deprenis kelkajn, cxar ili estis gxuste kion sxi volis por kompletigi sian matenmangxon.

Post tio sxi reiris al la domo, kaj doninte al si kaj al Toto grandan trinkon da malvarma, klara akvo, sxi komencis prepari sin por iri al la Urbo de Smeraldoj.

Doroteo posedis nur unu alian robon, sed gxi estis pura kaj pendadis de hoko apud sxia lito. Gxi estis el katuno blank- kaj blu-plejda. Kvankam la bluo estis iomete pala pro multaj lavigxoj, gxi ankoraux estis bela robo. La knabino zorge lavis sin, vestis sin per la pura katuno, kaj ligis sian rugxetan sunkufon al sia kapo. Sxi prenis korbeton kaj plenigis gxin per pano el la sxranko, kaj metis blankan protektotukon sur gxin. Post tio sxi rigardis siajn piedojn kaj rimarkis ke sxiaj sxuoj estas tre malnovaj kaj trivitaj.

"Certe ili ne tauxgas por multa marsxado, Toto," sxi diris. Toto suprenrigardis al sxia vizagxo per siaj nigraj okuletoj kaj skuis sian voston por indiki ke li komprenas.

Tiumomente Doroteo vidis kusxantajn sur la tablo la argxentajn sxuojn kiuj antauxe apartenis al la Sorcxistino de la Oriento.

"Cxu eble ili ja tauxgos por miaj piedoj?" sxi diris al Toto. "Ili estus tute gxustaj por longa marsxado, cxar ili ne trivigxus."

Sxi deprenis siajn malnovajn ledajn sxuojn kaj provis la argxentajn, kiuj estis tute gxustadimensiaj por sxiaj piedoj, kvazaux faritaj specife por ili.

Laste, sxi prenis la korbon.

"Venu, Toto," sxi diris. "Ni iros al la Smeralda Urbo kaj demandos al la Granda Oz kiel reiri al Kansas."

Sxi fermis la pordon, sxlosis gxin, kaj zorge metis la sxlosilon en la posxon de sia robo. Sekve, dum Toto trotadis sobre apud sxi, sxi komencis sian marsxegon.

Sxi trovis plurajn vojojn proksimaj, sed post tre nelonge sxi trovis la vojon pavimitan per flavaj brikoj. Post nelonge sxi marsxadis vigle direkte al la Smeralda Urbo, dum sxiaj argxentaj sxuoj klakadis gaje sur la malmola, flava vojsurfaco. La suno briladis kaj la birdoj dolcxe kantadis, kaj Doroteo tute ne estis tiom malfelicxa kiom oni supozus pri knabineto kiu estis subite forblovita el sia propra lando kaj surterigita en la mezon de fremda lando.

Sxin surprizis, dum sxi marsxadis, vidi kiom bela estas la tereno. Bonaspektaj bariloj, delikate blukoloraj, staris lauxlonge de la flankoj de la vojo. Preter ili estis multaj kampoj de greno kaj legomoj. Evidente la Mangxtuloj estis bonaj kultivistoj kaj sukcesis kreskigi abundajn rikoltajxojn. Kelkfoje kiam sxi marsxis preter domon, la logxantoj elvenis por rigardi sxin kaj klinis sin malalten dum sxi preteriris; cxar cxiuj sciis ke sxi estas la detruinto de la Fia Sorcxistino kaj liberigis ilin. La domoj de la Mangxtuloj estis kuriozaspektaj logxejoj, cxar cxiu estis ronda, kun granda kupolforma tegmento. Cxiuj estis blukoloraj, cxar en cxi tiu lando de la Oriento bluo estis la plej amata koloro.

Kiam proksimigxis la vespero, kaj Doroteo lacis pro sia longa marsxado, kaj komencis demandi al si kie sxi tradormos la nokton, sxi atingis domon iom pli grandan ol la aliaj. Sur la verda gazono antaux gxi estis multaj dancantaj viroj kaj virinoj. Kvin violonludantetoj ludadis kiel eble plej lauxte kaj la homoj ridadis kaj kantadis; granda apuda tablo estis plene kovrita per bongustegaj fruktoj kaj nuksoj, tortoj kaj kukoj, kaj multaj aliaj bonaj mangxajxoj.

Oni afable salutis Doroteon, kaj invitis sxin mangxi kaj tradormi la nokton tie; cxar cxi tiu estis la hejmo de unu el la plej ricxaj Mangxtuloj en la lando, kaj liaj amikoj vizitis lin por festi sian liberigxon el la sklavigo farita de la Fia Sorcxistino.

Doroteo gxissate mangxis kaj sxin servis la ricxa Mangxtulo mem, kiu nomigxis Boq. Post tio sxi sidigxis sur kanapon kaj rigardis dum la homoj dancadis.

Kiam Boq vidis la argxentajn sxuojn li diris, "Klare ke vi estas grava sorcxistino."


"Klare ke vi estas grava sorcxistino."

"Kial?" demandis la knabino.

"Cxar vi surhavas argxentajn sxuojn kaj mortigis la Fian Sorcxistinon. Krome, via robo estas parte blanka, kaj nur magiistinoj kaj sorcxistinoj vestas sin per blankajxoj."

"Mia robo estas blu- kaj blank-plejda," diris Doroteo, glatigante la cxifojn en gxi.

"Vi tre kompleze surportas gxin," diris Boq. "Bluo estas la koloro de la Mangxtuloj, kaj blanko estas la koloro de sorcxistinoj; tiel ni scias ke vi estas afabla sorcxistino."

Doroteo ne sciis respondi, cxar cxiuj sxajne opiniis sxin sorcxistino, kaj sxi tute bone sciis ke sxi estas nur ordinara knabineto kiu tute hazarde estis portita de ciklono al cxi tiu lando.

Kiam sxin fine tedis rigardadi la dancadon Boq kondukis sxin en la domon, kie li donis al sxi cxambron en kiu estis bela lito. La tukoj estis el blua sxtofo, kaj Doroteo profunde dormis inter ili gxis la mateno, dum Toto kusxadis sur la blua tapisxo apud sxi.

Sxi gxissate mangxis, kaj rigardis etan Mangxtulan bebon, kiu ludis kun Toto kaj tiris lian voston kaj vocxetis kaj ridis tiel ke multe amuzis Doroteon. Toto estis bela kuriozajxo laux la homoj tie, cxar ili antauxe neniam vidis hundon.

"Kiom distanca estas la Smeralda Urbo?" la knabino demandis.

"Mi ne scias," respondis Boq seriozoplene, "cxar mi neniam iris tien. Estas plej bone eviti Ozon, se oni ne nepre devas kontakti lin. Sed la vojo al la Smeralda Urbo estas tre longa, kaj vi bezonos multajn tagojn. La lando cxi tie estas ricxa kaj agrabla, sed vi devos trairi krudajn kaj dangxerajn lokojn antaux ol atingi la finon de via marsxado."

Tio iomete timigis Doroteon, sed sxi sciis ke nur la Potenca Oz povos helpi sxin reiri al Kansas, do sxi kuragxe decidigxis ne retreniri.

Sxi adiauxis siajn amikojn, kaj rekomencis marsxadi laux la vojo el flavaj brikoj. Irinte plurajn kilometrojn sxi volis halti kaj ripozi, do sxi grimpis gxis la supro de la barilo apud la vojo kaj sidigxis. Granda maizkampo estis preter la barilo, kaj sxi vidis ke ne tre distanca estas Birdotimigilo, metita alte sur stangon por forpeli la birdojn de la matura maizo.

Doroteo apogis sian mentonon per mano kaj penseme rigardis la Birdotimigilon.

Gxia kapo estis malgranda sako plenigita per pajlo; surpentritaj estis okuloj, nazo, kaj busxo, por simili vizagxon. Malnova, pinta blua cxapelo, kiu antauxe apartenis al iu Mangxtulo, estis metita sur lian kapon, kaj la cetero de la figuro estis blua vestajxo, multe uzita kaj paligxinta, kiu ankaux estis plenigita per pajlo. Sur la piedoj estis paro da malnovaj botoj kun bluaj suproj, kiajn portas cxiu viro en tiu lando, kaj la figuro estis altigita super la maiztigojn per stango pusxita en lian kolon.


Doroteo penseme rigardis la Birdotimigilon

Dum Doroteo rigardis atentoplene la kuriozan, pentritan vizagxon de la Birdotimigilo, sxin surprizis vidi unu okulon malrapide palpebrumi al sxi. Unue sxi supozis ke sendube sxi eraris, cxar neniu Birdotimigilo en Kansas palpebrumas; sed baldaux la figuro amikeme skuetis sian kapon al sxi. Do sxi degrimpis la barilon kaj marsxis al la Birdotimigilo, dum Toto cxirkauxkuradis la stangon bojante.

"Bonan matenon," diris la Birdotimigilo, per iom rauxka vocxo.

"Cxu vi parolis?" demandis la knabino, mirante.

"Certe," respondis la Birdotimigilo. "Kiel vi fartas?"

"Suficxe bone, dankon," respondis Doroteo, gxentile. "Kaj kiel vi fartas?"

"Ne bone," diris la Birdotimigilo ridetante, "cxar estas tre tede stari cxi tie nokte kaj tage por fortimigi korvojn."

"Cxu vi ne povas malsupreniri?" demandis Doroteo.

"Ne, cxar cxi tiu stango estas pusxita en mian dorson. Se vi bonvole forigos la stangon, mi multe dankos vin."

Doroteo etendis ambaux brakojn kaj delevis la figuron de la stango, cxar, estante plenigita per pajlo, gxi estis malmultepeza.

"Grandan dankon," diris la Birdotimigilo, kiam li estis metita sur la teron. "Mi sentas min kvazaux novan."

Doroteon mirigis auxdi tion, cxar estis strange auxdi viron plenigitan per pajlo paroli, kaj vidi lin klini sin kaj marsxadi apud sxi.

"Kiu vi estas?" demandis la Birdotimigilo, sin etendinte kaj oscedinte. "Kaj kien vi iras?"

"Mi nomigxas Doroteo," diris la knabino, "kaj mi iras al la Smeralda Urbo, por peti la grandan Ozon resendi min al Kansas."

"Kie estas la Smeralda Urbo?" li demandis. "Kaj kiu estas Oz?"

"Cxu vi ne scias?" sxi respondis, surprizite.

"Tute ne; mi nenion scias. Komprenu, mi estas plenigita per pajlo, do al mi tute mankas cerbo," li respondis malgxoje.

"Ho," diris Doroteo, "mi forte bedauxras."

"Cxu vi kredas," li demandis, "ke se mi akompanos vin al la Smeralda Urbo, Oz donos al mi cerbon?"

"Mi ne scias," sxi respondis; "sed vi rajtos akompani min, se vi volas. Se Oz ne donos al vi cerbon, vi estos egale bonsorta kiel nun."

"Estas vere," diris la Birdotimigilo. "Komprenu," li pludiris iom sekreteme, "ne gxenas min ke miaj kruroj kaj brakoj kaj korpo estas plenigitaj per pajlo, cxar oni ne povas vundi min. Se iu pasxas sur miajn piedfingrojn aux pikas min per pinglo ne gravas, cxar mi ne sentas tion. Sed mi ne volas ke oni nomu min stulta, kaj se mia kapo restos plena de pajlo anstataux de cerbo, kian havas vi, kiel mi scios ion ajn?"

"Mi simpatias kun vi," diris la knabineto, kiu vere kunsentis kun li. "Se vi venos kun mi, mi petos al Oz ke li faru cxion eblan por vi."

"Dankon," li respondis dankeme.

Ili reiris al la vojo. Doroteo helpis lin transgrimpi la barilon, kaj ili komencis marsxadi laux la vojo el flavaj brikoj cele la Smeraldan Urbon.

Al Toto ne placxis la nova akompananto, unue. Li flaradis cxirkaux la pajloplenigito kvazaux suspektante ke estas nesto de ratoj en la pajlo, kaj li ofte bojetis malamikeme kontraux la Birdotimigilon.

"Ne vin gxenu Toto," diris Doroteo, al sia nova amiko. "Li neniam mordas."

"Ho, li ne timigas min," respondis la Birdotimigilo. "Li ne povos damagxi la pajlon. Permesu ke mi portu tiun korbon por vi. Ne gxenos min, cxar mi ne povas lacigxi. Mi diros al vi sekreton," li pludiris, dum ili kunmarsxadis. "Nur unu aferon en la tuta mondo mi timas."

"Kion?" demandis Doroteo. "Cxu la Mangxtulan kultiviston kiu faris vin?"

"Ne," respondis la Birdotimigilo. "Flamantan alumeton."

Cxapitro 4: La Vojo tra la Abaro