Cxapitro 7

La Vojo al la Potenca Oz

Tiunokte ili devis kampadi sub granda arbo en la arbaro, cxar ne estis domoj proksime. La arbo estis bona, dika kovrilo protektanta ilin kontraux la roso.

La Stana Lignohakisto hakis grandan aron da lignajxoj per sia hakilo kaj Doroteo pretigis belegan varmigan fajron kiu helpis sxin esti malpli solsenta. Sxi kaj Toto jam antauxe mangxis la lastajn panerojn, kaj nun sxi ne sciis kiel ili mangxos en la mateno.

"Se vi volas," diris la Leono, "mi eniros la arbaron kaj mortigos cervon por vi. Vi povos rosti gxin per la fajro, cxar via gusto estas tiom stranga ke vi preferas kuiritajxojn, kaj tiel vi havos bonan matenmangxon."

"Ne! Bonvolu, ne!" pledis la Stana Lignohakisto. "Mi nepre ploros se vi mortigos kompatindan cervon, kaj miaj makzeloj denove rustigxos."

Sed la Leono foriris en la arbaron kaj trovis propran mangxon, kaj neniu poste sciis kion li mangxis, cxar li ne menciis tion.

Kaj la Birdotimigilo trovis arbon plenan de nuksoj kaj plenigis la korbon de Doroteo per ili, tiel ke sxi dum longa tempo ne malsatos. Sxi opiniis tion tre afabla kaj amema ago de la Birdotimigilo, sed sxi multe ridis pro la mallerta maniero per kiu la kompatindulo prenis la nuksojn. Liaj vatitaj manoj estis tiom mallertaj, kaj la nuksoj tiom malgrandaj, ke li faligis preskaux tiom kiom li metis en la korbon. Sed ne gravis al la Birdotimigilo kiom da tempo li bezonos por plenigi la korbon, cxar tiu okupo tenis lin malproksime de la fajro, cxar li timis ke fajrero trafus lian pajlon kaj konsumus lin. Do li restis tre for de la flamoj, kaj proksimigxis nur por kovri Doroteon per sekaj folioj kiam sxi kusxigxis por dormi. Ili komfortigis kaj varmigis sxin kaj sxi dormis profunde gxis la mateno.

Kiam matenigxis la knabino lavis sian vizagxon en malgranda ondetanta rivereto kaj baldaux post tiam ili cxiuj rekomencis marsxi al la Smeralda Urbo.

La tago montrigxis eventoplena por la marsxantoj. Ili apenaux marsxis unu horon antaux ol vidi grandan abismon kiu transiras la vojon kaj dividas la arbaron gxis preter ilia vidpovo, ambauxflanke. Gxi estis tre largxa abismo, kaj kiam ili iris al la rando kaj enrigardis ili povis vidi ke gxi ankaux estas tre profunda, kaj ke estas multaj grandaj, pintaj rokoj en la fundo. La flankoj estis tiom krutaj ke neniu el ili povus malsuprengrimpi, kaj dum momento sxajnis ke la marsxado devos cxesi.

"Kion ni faru?" demandis Doroteo senespere.

"Mi tute ne scias," diris la Stana Lignohakisto; kaj la Leono skuis sian densan hararon kaj rigardis penseme.

Sed la Birdotimigilo diris: "Ni ne povas flugi, tio estas certa; kaj ni ne povas malsuprengrimpi en tiun profundan abismon. Sekve, se ni ne povos transsalti, ni devos halti cxi tie."

"Mi kredas ke mi povus transsalti," diris la Malkuragxa Leono, mezurinte la distancon per sia menso.

"Do estas solvite," respondis la Birdotimigilo, "cxar vi povos transporti nin unuope sur via dorso."

"Nu, mi provos," diris la Leono. "Kiu estos la unua?"

"Mi," deklaris la Birdotimigilo; "cxar se vi trovus ke vi ne povas transsalti la brecxon, Doroteo mortus, aux la Stana Lignohakisto estus forte kavigita de la rokoj. Sed se mi estos sur via dorso ne multe gravos cxar la falo tute ne damagxos min."

"Mi mem timegas falon," diris la Malkuragxa Leono, "sed mi supozas ke necesas provi. Do suriru mian dorson kaj ni provos."

La Birdotimigilo sidigxis sur la dorson de la Leono, kaj la granda besto marsxis al la rando de la brecxo kaj kauxrigxis.

"Kial vi ne kuras por salti?" demandis la Birdotimigilo.

"Cxar ni Leonoj ne saltas tiel," li respondis. Kaj saltegante li pafigxis tra la aero kaj surterigxis sendangxere sur la alian flankon. Cxiuj gxojis vidante kiel facile li transsaltis, kaj kiam la Birdotimigilo jam degrimpis de lia dorso, la Leono resaltis trans la abismon.

Doroteo decidis esti la dua; do sxi tenis Toton en siaj brakoj kaj grimpis sur la dorson de la Leono, forte tenante lian kolhararon per unu mano.

La sekvan momenton estis kvazaux sxi flugas tra la aero; kaj post tio, antaux ol sxi havis suficxan tempon por konsideri, sxi estis sekura sur la alia flanko. La Leono reiris trian fojon kaj transportis la Stanan Lignohakiston, kaj post tio ili sidigxis dum kelkaj momentoj por ke la besto povu ripozi, cxar liaj grandaj saltoj malfaciligis lian spiradon, kaj li anhelis kiel granda hundo tro longe kurinta.

Ili trovis la arbaron tre densa cxiflanke, kaj gxi aspektis senluma kaj malgxojiga. Kiam la Leono jam ripozis ili rekomencis marsxi laux la vojo el flavaj brikoj, silente demandante al si, cxiu en la propra menso, cxu iam ili atingos la finon de la arbaro kaj revidos la brilantan sunlumon. Pliigis ilian malkomforton strangaj bruoj el la profundo de la arbaro, kaj la Leono flustris al ili ke en cxi tiu parto de la lando la Kolizuloj logxas.

"Kio estas la Kolizuloj?" demandis la knabino.

"Ili estas monstraj bestoj kun ursaj korpoj kaj tigraj kapoj," respondis la Leono, "kaj kun ungoj tiom longaj kaj akraj ke ili povus distiri min tiel facile kiel mi povus mortigi Toton. Mi timegas la Kolizulojn."

"Ne mirigas min," respondis Doroteo. "Certe ili estas timigaj bestoj."

La Leono pretis respondi sed subite ili atingis alian abismon kiu transiras la vojon; sed cxi tiu estis tiom largxa kaj profunda ke la Leono tuj sciis ke li ne povos transsalti gxin.

Do ili sidigxis por pripensi kion fari, kaj post serioza pensado la Birdotimigilo diris:

"Jen granda arbo, proksima al la abismo. Se la Stana Lignohakisto povos haki gxin tiel ke gxi falos trans la abismon, ni povos transmarsxi facile."

"Bonega ideo," diris la Leono. "Oni preskaux suspektus ke vi havas cerbon en la kapo, anstataux pajlon."

La Stana Lignohakisto tuj komencis labori, kaj tiom akris lia hakilo ke la arbo baldaux estis tute trahakita. La Leono metis siajn fortajn antauxajn krurojn kontraux la arbon kaj pusxegis, kaj malrapide la granda arbo klinigxis kaj falis bruegante trans la abismon, kun la plejsupraj brancxoj sur la alia flanko.

Ili jxus komencis transiri tiun strangan ponton kiam akra mugxo atentigis ilin, kaj terurate ili vidis kuradi cele ilin du grandajn bestojn kun ursaj korpoj kaj tigraj kapoj.

"Jen la Kolizuloj!" diris la Malkuragxa Leono, komencante tremadi.

"Rapide!" kriis la Birdotimigilo. "Ni transiru."

Do Doroteo transiris la unua, tenante Toton en la brakoj; la Stana Lignohakisto sekvis, kaj la Birdotimigilo sekvis lin. La Leono, kvankam certe timanta, turnis sin por fronti la Kolizulojn, kaj li mugxegis tiom lauxte kaj timige ke Doroteo kriegis kaj la Birdotimigilo surdorsen falis, kaj ecx la ferocaj bestoj ekhaltis kaj rigardis lin surprizite.

Sed, trovante sin pli grandaj ol la Leono, kaj memorante ke ili estas du kaj li nur unu, la Kolizuloj rekuris antauxen, kaj la Leono transiris la arbon kaj turnis sin por vidi kion ili nun faros. Tute sen halti la ferocaj bestoj ankaux komencis transiri la arbon, kaj la Leono diris al Doroteo:

"Ni perdigxis, cxar ili certe dissxiros nin per siaj akraj ungoj. Sed staru apude malantaux mi, kaj mi batalos ilin dum mi restos viva."

"Atendu!" kriis la Birdotimigilo. Li intertempe estis pripensinta kion fari, kaj nun li petis la Stanan Lignohakiston haki la finajxon de la arbo kusxantan sur ilia flanko de la abismo. La Stana Lignohakisto tuj komencis uzi sian hakilon, kaj gxuste kiam la du Kolizuloj estis preskaux transirintaj, la arbo ekfalis bruege en la abismon, kunportante la malbelajn, hurlantajn bestojn, kaj ambaux disfrakasigxis pro la akraj rokoj sur la fundo.


La arbo ekfalis kunportante la malbelajn, hurlantajn bestojn.

"Nu," diris la Malkuragxa Leono," libere spirante denove, "ni ankoraux iom vivos, kaj tio placxas min, cxar certe estus tre malkomforte ne vivi. Tiuj bestoj timigis min tiom ke mia koro ankoraux bategas."

"Ha," diris la Stana Lignohakisto malgaje, "mi volontege havus koron povantan bati."

Tiu aventuro des pli fervorigis la marsxantojn eliri la arbaron, kaj ili tiom rapide marsxis ke Doroteo lacigxis, kaj devis rajdi sur la dorso de la Leono. Gxojigis ilin kiam la arboj malpli densigxis ju pli ili antauxeniris, kaj en la posttagmezo ili subite trovis largxan riveron, rapide fluantan antaux ili. Aliflanke de la akvo ili povis vidi la vojon el flavaj brikoj kiu trairis belan teron, kun verdaj kampoj kaj brilantaj floroj kaj apud la tuta vojo estis arboj sur kiuj pendis bongustegaj fruktoj. Ilin multe placxis vidi tiun belan terenon.

"Kiel ni transiros la riveron?" demandis Doroteo.

"Estos facile," respondis la Birdotimigilo. "La Stana Lignohakisto konstruu floson por ni, por ke ni povu flosi al la alia flanko."

Do la Lignohakisto prenis sian hakilon kaj komencis haki malgrandajn arbojn por fari floson, kaj dum li faris tion la Birdotimigilo trovis sur la bordo de la rivero arbon plenan de bonegaj fruktoj. Tio placxis Doroteon, kiu mangxis gxis tiam nur nuksojn dum la tuta tago, kaj sxi felicxe mangxis la maturajn fruktojn.

Sed necesas tempo por konstrui floson, ecx se konstruas gxin laborema kaj nelacigxanta Stana Lignohakisto, kaj kiam noktigxis la laboro ankoraux ne estis finita. Do ili trovis komfortan lokon sub la arboj kie ili bone dormis gxis la mateno; kaj Doroteo songxis pri la Smeralda Urbo, kaj pri la bona Sorcxisto de Oz, kiu baldaux resendos sxin al sxia propra hejmo.

Cxapitro 8: La Mortiga Papavokampo