Cxapitro 9

La Regxino de la Kampomusoj

"Ni ne povas esti tre for de la vojo el flavaj brikoj nun," komentis la Birdotimigilo, starante apud la knabino, "cxar ni jam marsxis preskaux tiom kiom forportis nin la rivero."

La Stana Lignohakisto estis tuj respondonta kiam li ekauxdis malaltan mugxon, kaj turninte sian kapon (kiu bonege turnigxis per cxarniroj) li vidis strangan beston saltadi trans la herbaron al ili. Gxi estis, efektive, granda flava Linko, kaj la Stana Lignohakisto opiniis ke gxi nepre cxasas ion, cxar gxiaj oreloj kusxis proksime al la kapo kaj gxia busxo estis largxe malfermita, tiel ke vidigxis du vicoj de malbelaj dentoj, dum gxiaj rugxaj okuloj ardis kiel fajrogloboj. Kiam gxi pliproksimigxis la Stana Lignohakisto vidis kuranta antaux la besto malgrandan grizan kampomuson, kaj kvankam li ne havis koron li sciis ke estas maljuste ke la Linko strebas mortigi tian belan, sendangxeran besteton.

Do la Hakisto levis sian hakilon kaj dum la Linko preterkuris li rapide batis tiel ke la kapo de la besto plene apartigxis de gxia korpo, kaj gxi ruligxis en du pecoj cxe liaj piedoj.

La kampomuso, nun libera de sia malamiko, ekhaltis; kaj malrapide venante al la Hakisto gxi diris, per alta vocxeto:

"Ho, dankon! Grandegan dankon, cxar vi savis mian vivon."

"Ne menciu gxin, mi petas," respondis la Hakisto, "Sciu ke mi ne havas koron, do mi zorgas helpi cxiun kiu bezonas amikon, ecx se gxi estas nur muso."

"Nur muso!" kriis la besteto, indigne. "Mi ja estas Regxino-la Regxino de cxiuj kampomusoj!"

"Cxu vere?" diris la Hakisto, klinante sin riverence.

"Sekve vi tre bone agis, kaj ne nur kuragxe, savante mian vivon," diris la Regxino.

Tiumomente pluraj musoj vidigxis alkurante tiel rapide kiel permesis iliaj kruretoj, kaj kiam ili vidis la Regxinon ili kriis:

"Ho, Via Mosxtino, ni kredis ke vi mortos! Kiel vi eskapis de la granda Linko?" kaj cxiuj klinis sin tiom antaux la Regxineto ke ili preskaux surkapigxis.

"Cxi tiu kurioza stanulo," sxi respondis, "mortigis la Linkon kaj savis mian kapon. Do ekde nun vi cxiuj nepre servu lin, kaj obeu ecx lian plej malgrandan ordonon."

"Jes!" kriis cxiuj musoj, per akra koruso. Kaj post tio ili diskuris cxiudirekten, cxar Toto vekigxis el sia dormo, kaj vidante tiujn musojn cxirkauxe li ekbojis gxoje kaj saltis inter la grupon. Toto cxiam amis cxasi musojn kiam en Kansas, kaj li ne opiniis tion maldeca.

Sed la Stana Lignohakisto kaptis la hundon per siaj brakoj kaj firme tenis lin, dum li vokis al la musoj: "Revenu! Revenu! Toto ne atakos vin."

Auxdinte tion la Regxino de la Musoj eletendis sian kapon el sub herbajxaro kaj demandis, timavocxe, "Cxu vi certas ke li ne mordos nin?"

"Mi ne permesos tion," diris la Hakisto; "do ne timu."

Unu post la alia la musoj revenis, kaj Toto ne bojis denove, kvankam li strebis salti de la brakoj de la Hakisto kaj volonte mordus lin se li ne bone scius ke li estas el stano. Fine unu el la plej grandaj musoj parolis:

"Cxu ion ni povos fari," gxi demandis, "por repagi vin cxar vi savis la vivon de nia Regxino?"

"Mi kredas ke ne," respondis la Hakisto; sed la Birdotimigilo, kiu strebis pensi, sed ne povis cxar lia kapo estis plena de pajlo, diris, rapide, "Ho, jes; vi povas savi nian amikon, la Malkuragxan Leonon, kiu dormas inter la papavoj."

"Leonon!" kriis la Regxineto. "Sed, li mangxus nin!"

"Ne," deklaris la Birdotimigilo, "cxi tiu Leono estas malkuragxa."

"Cxu vere?" demandis la Muso.

"Li mem agnoskas tion," respondis la Birdotimigilo, "kaj neniam li damagxus amikon nian. Se vi helpos nin savi lin mi promesas ke li tre amike traktos vin."

"Bone," diris la Regxino, "ni fidas vin. Sed kion ni faru?"

"Cxu multaj musoj nomas vin Regxino kaj pretas obei vin?"

"Jes; miloj," sxi respondis.

"Do ordonu ke cxiuj venu cxi tien kiel eble plej baldaux, kaj cxiu kunportu pecon de sxnuro."

La Regxino sin turnis al la musoj kiuj servas sxin kaj ordonis ke ili tuj foriru kaj venigu la tutan popolon. Tuj kiam ili auxdis sxian ordonon ili diskuris cxiudirekten kiel eble plej rapide.

"Nun," diris la Birdotimigilo al la Stana Lignohakisto, "iru al la arboj apud la rivero kaj faru cxareton por porti la Leonon."

Do la Hakisto iris tuj al la arboj kaj komencis labori; kaj baldaux li faris cxareton el la membroj de la arboj, de kiuj li forhakis la foliojn kaj brancxojn. Li kunfiksis gxin per lignaj kejloj kaj faris la radojn el mallongaj pecoj de granda arbotrunko. Tiom rapide kaj bone li laboris ke kiam la musoj komencis alveni la cxareto estis tute preta por ili.

Ili venis el cxiuj direktoj, kaj ili estis miloj: grandaj musoj kaj malgrandaj musoj kaj mezgrandaj musoj; kaj cxiu portis pecon de sxnuro en la busxo. Proksimume tiam Doroteo vekigxis el sia longa dormo kaj malfermis siajn okulojn. Sxin multe mirigis trovi sin kusxanta sur la herbaro kun miloj da musoj cxirkauxstarantaj kaj time rigardantaj sxin. Sed la Birdotimigilo informis sxin pri cxio, kaj turninte sin al la digna Museto, li diris:

"Permesu ke mi konigu vin al Sxia Mosxtino, la Regxino."

Doroteo solene klinis sian kapon kaj la Regxino riverencetis, kaj post tio sxi multe amikemis al la knabineto.

La Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto nun komencis ligi la musojn al la cxareto, uzante la kunportitajn sxnuretojn. Unu fino de cxiu sxnureto estis ligita cxirkaux la kolo de cxiu muso kaj la alia fino al la cxareto. Kompreneble la cxareto estis miloble pli granda ol iu el la musoj tirontaj gxin; sed kiam cxiuj musoj estis alligitaj ili povis tre facile tiri gxin. Ecx la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto povis sidi sur gxi, kaj ili estis rapide tirataj de iliaj strangaj cxevaletoj al la loko kie la Leono kusxis dormante.

Post multa tre malfacila laboro, cxar la Leono multe pezis, ili sukcesis tiri lin sur la cxareton. Post tio la Regxino rapide ordonis sian popolon komenci kuri, cxar sxi timis ke se la musoj restos tro longe inter la papavoj ili ekdormos.

Unue la bestetoj, kvankam multaj, apenaux povis moveti la peze sxargxitan cxareton; sed la Hakisto kaj la Birdotimigilo ambaux pusxis de malantauxe, kaj ili pli bone sukcesis. Baldaux ili finrulis la Leonon el inter la papavoj sur la verdajn kampojn, kie li povis denove spiri a dolcxan, fresxan aeron, anstataux la venenan odoron de la floroj.

Doroteo venis renkonte al ili, kaj elkore dankis la musetojn cxar ili savis de morto sxian akompananton. Sxi jam multe amis la grandan Leonon kaj sxi gxojis pro lia savigxo.

Post tio la musoj estis malligitaj kaj forkuris tra la herbaron al siaj hejmoj. La Regxino de la Musoj foriris la plej lasta.

"Se iam vi denove bezonos nin," sxi diris, "Venu en la kampon kaj voku, kaj ni auxdos vin kaj venos helpi vin. Adiaux!"

"Adiaux!" cxiuj respondis, kaj forkuris la Regxino, dum Doroteo firme tenis Toton por ke li ne postkuru kaj timigu sxin.

Post tio ili sidigxis apud la Leono atendante lian vekigxon; kaj la Birdotimigilo portis al Doroteo fruktojn el apuda arbo, kaj sxi mangxis.

Cxapitro 10: La Pordogardisto