Cxapitro 10

La Pordogardisto

Nur post iom longe la Malkuragxa Leono vekigxis, cxar li kusxis longe inter la papavoj, enspirante ilian mortigan odoron; sed kiam li ja malfermis siajn okulojn kaj ruligxis de la cxareto li gxoje trovis sin viva.

"Mi kuris lauxeble plej rapide," li diris, sidigxinte kaj oscedinte; "sed la floroj superfortis min. Kiel vi elirigis min?"

Ili rakontis al li pri la kampomusoj, kaj kiel ili malavare savis lin de morto; kaj la Malkuragxa Leono ridis, kaj diris:

"Mi cxiam opiniis min tre granda kaj timiga; sed ecx malgrandaj floroj preskaux mortigis min, kaj malgrandaj musoj savis mian vivon. Estas tre strange! Sed kamaradoj, kion ni nun faru?"

"Ni devas plusercxi por trovi la vojon el flavaj brikoj," diris Doroteo; "kaj post tio ni povos marsxadi laux gxi al la Smeralda Urbo."

Do, cxar la Leono estis tute refresxigita, kaj tute bone fartis denove, ili cxiuj komencis marsxi, kaj multe gxuis la iradon tra la mola, fresxa herbaro; kaj post nelonge ili atingis la vojon el flavaj brikoj kaj returnis sin al la Smeralda Urbo kie logxas la Potenca Oz.

La vojo estis nun glata kaj bone pavimita, kaj la cxirkauxa pejzagxo estis bela, tial la marsxantoj gxoje lasis la arbaron malantaux si, kaj kun gxi la multajn dangxerojn renkontitajn en gxiaj sobraj ombroj. Denove ili povis vidi barilojn konstruitajn lauxlonge de la vojo; sed cxi tiuj estis verdkoloraj, kaj kiam ili atingis dometon, en kiu sxajne logxas kultivisto, ankaux tio estis verdkolora. Ili preterpasis plurajn tiajn dometojn dum la posttagmezo, kaj kelkfoje homoj malfermis la pordojn kaj rigardis ilin kvazaux dezirante fari demandojn; sed neniu proksimigxis al ili nek parolis al ili pro la granda Leono, kiun ili multe timis. La homoj cxiuj estis vestitaj per tre belaj smeraldaverdaj vestoj kaj surportis pintajn cxapelojn kiel la Mangxtuloj.

"Jen certe la Lando Oz," diris Doroteo, "kaj certe ni proksimigxas al la Smeralda Urbo."

"Jes," respondis la Birdotimigilo. "Cxio verdas cxi tie, kaj en la Lando de la Mangxtuloj oni preferis bluon. Sed oni ne sxajnas egale amikemaj kiel la Mangxtuloj kaj mi suspektas ke ni ne sukcesos trovi dormolokon por tranokti."

"Mi volas mangxi ion alian ol fruktojn," diris la knabino, "kaj mi certas ke Toto estas malsatega. Ni haltu cxe la sekva domo kaj parolu al la logxantoj."

Do, kiam ili atingis relative grandan domon, Doroteo kuragxe marsxis al la pordo kaj frapis.

Virino malfermis gxin nur suficxe por trarigardi, kaj diris, "Kion vi volas, infano, kaj kial tiu granda Leono estas kun vi?"

"Ni volas tranokti kun vi, se vi permesos," respondis Doroteo; "kaj la Leono estas mia amiko kaj kamarado, kaj nenial damagxus vin."

"Cxu li estas sovagxa?" demandis la virino iomete pli malfermante la pordon.

"Tute malsovagxa," diris la knabino, "kaj li estas ankaux ege malkuragxa; sekve li multe pli timas vin ol vi lin."

"Nu," diris la virino, pripensinte kaj rerigardinte la Leonon, "se estas tiel do vi rajtas enveni, kaj mi donos al vi mangxon kaj dormolokon."

Do ili eniris la domon, kie estis, krom la virino, du infanoj kaj viro. La kruro de la viro estis vundita, kaj li kusxadis sur sofo en angulo. Ili sxajnis tre surprizitaj de la stranga grupo, kaj dum la virino surtabligis la mangxilojn la viro demandis:

"Kien iras vi cxiuj?"

"Al la Smeralda Urbo," diris Doroteo, "por renkonti la Potencan Ozon."

"Cxu vere?" krietis la viro. "Cxu vi certas ke Oz akceptos renkonti vin?"

"Kial ne?" sxi respondis.

"Nu, oni diras ke li neniam permesas ke iu ajn eniru al li. Mi multafoje estis en la Smeralda Urbo, kaj gxi estas bela kaj mirinda urbo; sed oni neniam permesis ke mi vidu la Potencan Ozon, nek mi scias pri iu alia vivanto kiu vidis lin."

"Cxu li neniam eliras?" demandis la Birdotimigilo.

"Neniam. Li sidas tagon post tago en la granda tronocxambro de la palaco, kaj ecx liaj servistoj neniam vidas lin vizagx-al-vizagxe."

"Kia li estas?" demandis la knabino.

"Malfacilas diri," diris la viro penseme. "Komprenu ke Oz estas potenca Sorcxisto, kaj li povas doni al si kian ajn deziratan formon. Do iuj diras ke li aspektas kiel birdo; kaj aliaj ke li aspektas kiel elefanto; kaj kelkaj diras ke li aspektas kiel kato. Al aliaj li aspektas bela feino, aux elfo, aux kia ajn li deziras. Sed kia estas la vera Oz, kiam li surprenas sian propran formon, neniu scias."

"Tre strange," diris Doroteo; "sed ni devos strebi, iel, renkonti lin, cxar alie nia alveno estus vana."

"Kial vi volas renkonti la teruran Ozon?" demandis la viro.

"Mi volas ke li donu al mi cerbon," diris la Birdotimigilo fervore.

"Nu, Oz facile farus tion," deklaris la viro. "Li estas pli cerbohava ol necesas."

"Kaj mi volas ke li donu al mi koron," diris la Stana Lignohakisto.

"Nenia problemo por li," diris la viro, "cxar Oz posedas grandan kolekton da koroj cxiadimensiaj kaj cxiaformaj."

"Kaj mi volas ke li donu al mi kuragxon." diris la Malkuragxa Leono.

"Oz havas grandan poton da kuragxo en sia troncxambro," diris la viro, "kovritan per ora telero, por ke gxi ne superfluu. Li volonte donos al vi iom."

"Kaj mi volas ke li resendu min al Kansas," diris Doroteo.

"Kie estas Kansas?" demandis la viro, surprizite.

"Mi ne scias," respondis Doroteo malgxoje, "sed gxi estas mia hejmo, kaj mi certas ke gxi estas ie."

"Versxajne. Nu, Oz povas fari cxion; do mi supozas ke li trovos Kansason por vi. Sed unue vi devos renkonti lin, kaj tio estas tre malfacila; cxar la Potenca Sorcxisto malvolas renkonti iun ajn, kaj kutime li sukcesas. Sed kion vi volas?" li pludiris, parolante al Toto. Toto nur skuis sian voston, cxar, neklarigeble, li ne kapablis paroli.

La virino nun vokis al ili dirante ke la mangxo estas preta, do ili grupigxis cxirkaux la tablon kaj Doroteo mangxis bongustegan kacxon kaj teleron da kirlitaj ovoj kaj teleron da bona blanka pano, kaj gxuis la mangxon. La Leono mangxis iom da kacxo, sed gxi ne placxis al li. Li diris ke gxi konsistas el aveno kaj aveno estas mangxajxo por cxevaloj, ne leonoj. La Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto nenion mangxis. Toto mangxis iom da cxio, kaj gxojis pro la eblo denove bone mangxi.


La Leono mangxis iom da kacxo.

La virino nun donis al Doroteo liton en kiu sxi dormu, kaj Toto kusxigxis apud sxin, kaj la Leono gardis la pordon de sxia cxambro por ke neniu sxin gxenu. La Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto staris en angulo kviete dum la tuta nokto, kvankam kompreneble ili ne kapablis dormi.

La sekvan matenon, tuj kiam la suno levigxis, ili rekomencis marsxi, kaj baldaux ili vidis belan verdan brilon en la cxielo tuj antaux si.

"Jen nepre la Smeralda Urbo," diris Doroteo.

Dum ili plu marsxis, la verda brilo farigxis pli kaj pli lumoplena, kaj sxajnis ke finfine ili proksimigxas al la celo de la marsxado. Tamen jam estis posttagmezo kiam ili atingis la grandan muron kiu cxirkauxis la Urbon. Gxi estis alta, kaj dika, kaj brile verdkolora.

Antaux ili, cxe la fino de la vojo el flavaj brikoj, estis grandega pordo, kovrita per smeraldoj kiuj tiom brilegis pro la sunlumo ke ecx la pentritaj okuloj de la Birdotimigilo preskaux blindigxis.

Sonorilo estis apud la pordego, kaj Doroteo pusxis la butonon kaj auxdis argxentecan klakon el interne. Post tio la granda pordo malrapide malfermigxis, kaj ili cxiuj trairis kaj trovis sin en alta arka cxambro, kies muroj brilis pro sennombraj smeraldoj.

Antaux ili staris malgranda viro proksimume samalta kiel la Mangxtuloj. Li estis verde vestita, de la kapo al la piedoj, kaj ecx lia hauxto estis verdeta. Apud li estis granda verda kesto.

Kiam li vidis Doroteon kaj sxiajn akompanantojn la viro demandis, "Kion vi celas en la Smeralda Urbo?"

"Ni venis por renkonti la Potencan Ozon," diris Doroteo.

Multe surprizis la viron tiu respondo kaj li sidigxis por pripensi gxin.

"Jam de multaj jaroj neniu petas renkonti Ozon," li diris, skuante sian kapon perplekse. "Li estas potenca kaj timiga, kaj se vi venis pro senutila aux malsagxa celo por gxeni la sagxan kontempladon de la Potenca Sorcxisto, li eble koleros kaj senatende detruos vin cxiujn."

"Sed nia celo ne estas senutila aux malsagxa," respondis la Birdotimigilo; "gxi estas grava. Kaj oni informis nin ke Oz estas bona Sorcxisto."

"Jes," diris la verdulo; "kaj li regas la Smeraldan Urbon sagxe kaj bone. Sed al tiu kiu estas ne honesta, aux kiu renkontas lin nur pro scivolemo, li estas plej terura, kaj malmultaj iam petis vidi lian vizagxon. Mi estas la Pordogardisto, kaj cxar vi insistas renkonti la Potencan Ozon mi devos konduki vin al lia palaco. Sed unue vi devos surmeti la okulvitrojn."

"Kial?" demandis Doroteo.

"Cxar se vi ne portus okulvitrojn la brilego kaj gloro de la Smeralda Urbo blindigus vin. Ecx logxantoj de la Urbo devas surporti okulvitrojn nokte kaj tago. Ili estas surfiksitaj per seruro, cxar Oz ordonis tion kiam la Urbo unue konstruigxis, kaj mi havas la solan sxlosilon kiu povas malsxlosi ilin."

Li malfermis la grandan keston, kaj Doroteo vidis ke gxi estas plena de okulvitroj cxiudimensiaj kaj cxiuformaj. Cxiu el ili havis verdajn vitrojn. La Pordogardisto trovis okulvitrojn gxustadimensiajn por Doroteo kaj metis ilin sur sxiajn okulojn. Du oraj ligiloj cxirkauxis sxian kapon kaj kunfiksigxis per sxlosileto cxe la fino de cxeno cxirkaux la kolo de la Pordogardisto. Kiam ili estis surfiksitaj, Doroteo ne povus forpreni ilin ecx se sxi volus, sed kompreneble sxi ne volis esti blindigata de la brilego de la Smeralda Urbo, do sxi diris nenion.

Post tio la verdulo metis okulvitrojn sur la Birdotimigilon kaj la Stanan Lignohakiston kaj la Leonon, kaj ecx malgrandan Toton; kaj cxiuj estis fiksitaj per la sxlosilo.

Post tio la Pordogardisto surmetis siajn proprajn okulvitrojn kaj diris al ili ke li pretas konduki ilin al la palaco. Preninte grandan oran sxlosilon de hoko sur la muro li malfermis alian pordon, kaj cxiuj sekvis lin tra la pordon en la stratojn de la Smeralda Urbo.

Cxapitro 11: La Mirinda Smeralda Urbo de Oz