Cxapitro 11

La Mirinda Smeralda Urbo de Oz

Ecx kun okuloj protektataj de la verdaj okulvitroj Doroteo kaj sxiaj amikoj estis unue iomete blindigitaj de la brilego de la mirinda Urbo. Lauxlonge de la stratoj estis belaj domoj el verda marmoro kaj cxie ornamatitaj per brilantaj smeraldoj. Ili marsxis sur pavimo el la sama verda marmoro, kaj kie la blokoj kunigxis estis densaj vicoj de smeraldoj, brilantaj pro la sunlumo. La fenestroj estis el verda vitro; ecx la cxielo super la Urbo estis iomete verda, kaj la sunradioj estis verdaj.

Multaj personoj-viroj, virinoj, kaj infanoj-cxirkauxmarsxadis, kaj ili estis verde vestitaj kaj havis verdetajn hauxtojn. Ili rigardis Doroteon kaj sxian strangan grupon mirokule, kaj la infanoj kuris kasxi sin malantaux siaj patrinoj kiam ili ekvidis la Leonon; sed neniu parolis al ili. Multaj butikoj estis apud la strato, kaj Doroteo vidis ke cxio en ili estas verda. Verdaj dolcxajxoj kaj verda krakmaizo estis vendataj, ankaux verdaj sxuoj, verdaj cxapeloj, kaj cxiaspecaj verdaj vestajxoj. Unuloke viro vendadis verdan limonadon, kaj kiam la infanoj acxetis gxin Doroteo rimarkis ke ili pagas gxin per verdaj moneroj.

Sxajne estis neniuj cxevaloj aux alispecaj bestoj; la viroj portis cxion per verdaj cxaretoj, kiujn ili pusxis. Cxiu sxajnis felicxa kaj kontenta kaj prospera.

La Pordogardisto kondukis ilin tra la stratoj gxis ili atingis grandan konstruajxon, precize en la mezo de la Urbo, kiu estis la palaco de Oz, la Potenca Sorcxisto. Soldato staris antaux la pordo, vestita per verda uniformo kaj kun longa verda barbo.


La Pordogardisto kondukis ilin tra la stratoj.

"Jen fremduloj," diris al li la Pordogardisto, "kaj ili postulas renkonti la Potencan Ozon."

"Enpasxu," respondis la soldato, "kaj mi portos vian mesagxon al ili."

Do ili trairis la pordojn de la Palaco kaj kondukigxis en grandan cxambron kun verda tapisxo kaj belaj verdaj mebloj ornamitaj per smeraldoj. La soldato devigis ilin cxiujn visxi siajn piedojn per verda mato antaux ol eniri la cxambron, kaj kiam ili sidigxis li diris gxentile:

"Bonvolu komfortigi vin dum mi iros al la pordo de la troncxambro kaj informos Ozon ke vi cxeestas."

Ili devis longe atendi gxis la soldato revenis. Kiam, fine, li revenis, Doroteo demandis: "Cxu vi vidis Ozon?"

"Ho, ne," respondis la soldato; "mi neniam vidis lin. Sed mi parolis al li dum li sidis malantaux sia ekrano, kaj transdiris al li vian mesagxon. Li diris ke li akceptos paroli kun vi, se vi deziras; sed cxiu devos eniri sola, kaj li akceptos nur unu el vi cxiutage. Sekve, cxar vi devos resti en la Palaco dum pluraj tagoj, mi kondukigos vin al cxambroj kie vi povos esti komfortaj post via marsxado."

"Dankon," respondis la knabino; "Oz estas tre afabla."

La soldato nun blovis verdan fajfilon, kaj tuj juna knabino, vestita per bela verda silka robo, eniris la cxambron. Sxi havis belan verdan hararon kaj verdajn okulojn, kaj sxi klinigxis profunde antaux Doroteo dirante, "Sekvu min kaj mi kondukos vin al via cxambro."

Do Doroteo adiauxis cxiujn siajn amikojn escepte de Toto, kaj preninte la hundon en siajn brakojn sxi sekvis la verdan knabinon tra sep koridorojn kaj supren laux tri sxtuparoj gxis ili atingis cxambron en la antauxa parto de la Palaco. Gxi estis kiel eble plej dolcxa malgranda cxambro, kun mola komforta lito kiu havis tukojn el verda silko kaj verdan veluran kovrosxtofon. Fonteto estis en la centro de la cxambro, gxi altigis sxprucon de verda parfumo en la aeron, kiu refalis en bele cxizitan verdan marmoran basenon. Belaj verdaj floroj staris en la fenestroj, kaj trovigxis breto kun vico de malgrandaj verdaj libroj. Kiam Doroteo havis suficxan tempon por malfermi la librojn sxi trovis ilin plenaj de kuriozaj verdaj bildoj kiuj ridige amuzis sxin.

En sxranko estis multaj verdaj roboj, el silko kaj sateno kaj veluro; kaj cxiu el ili estis precize gxustadimensia por Doroteo.

"Sentu ke vi estas cxehejme," diris la verda knabino, "kaj se vi deziros ion sonoru. Oz alvokos vin morgaux matene."

Sxi lasis Doroteon sola kaj reiris al la aliaj. Ilin sxi ankaux kondukis al cxambroj, kaj cxiu el ili trovis sin logxanta en tre agrabla parto de la Palaco. Kompreneble tiu gxentileco estis senefika rilate al la Birdotimigilo; cxar kiam li trovis sin sola en sia cxambro li staradis stulte sur unu loko, tuj apud la pordo, por atendi la matenon. Lin ne ripozigus kusxado, kaj li ne povis fermi siajn okulojn; do li restis dum la tuta nokto rigardante malgrandan araneon kiu faras sian reton en angulo de la cxambro, kvazaux gxi ne estus unu el la plej belaj cxambroj en la mondo. La Stana Lignohakisto kusxigxis nur pro kutimo, cxar li memoris sian vivon kiel karnulo; sed cxar li ne kapablis dormi li pasigis la nokton movante siajn artikojn por certigi ke ili bone fukciados. La Leono preferus liton el sekaj folioj en la arbaro, kaj al li ne placxis esti fermita en cxambron; sed lia sagxeco ne permesis ke tio gxenu lin, do li saltis sur la liton kaj ruligxis kiel kato kaj ronrone tuj dormigis sin.

La sekvan matenon, post la matenmangxo, la verda knabino venis por konduki Doroteon, kaj vestis sxin per unu el la plej belaj roboj-el verda brokita sateno. Doroteo surmetis verdan silkan antauxveston kaj ligis verdan rubandon cxirkaux la kolon de Toto, kaj ili ekmarsxis al la Tronocxambro de la Potenca Oz.

Unue ili atingis grandan kunvenejon en kiu estis multaj virinoj kaj viroj de la kortego, vestitaj per ricxaj kostumoj. Tiuj homoj havis nenian laboron tie kaj nur konversaciadis, sed ili cxiam atendis ekster la Troncxambro cxiumatene, kvankam oni neniam permesis ke ili vidu Ozon. Dum Doroteo eniris ili rigardis sxin scivoleme, kaj unu el ili flustris:

"Cxu vi vere rigardos la vizagxon de Oz la Terura?"

"Kompreneble," respondis la knabino, "se li akceptos vidi min."

"Ho, li akceptos vidi vin," diris la soldato kiu komunikis sxian mesagxon al la Sorcxisto, "kvankam al li ne placxas ke homoj petas vidi lin. Efektive, li unue estis kolera kaj diris ke mi devas resendi vin al kiu ajn loko el kie vi venis. Post tio li demandis min pri via aspekto, kaj kiam mi menciis viajn argxentajn sxuojn li estis tre interesata. Laste mi parolis al li pri la marko sur via frunto, kaj li decidis permesi ke vi eniru."

Gxuste tiam sonorilo sonis, kaj la verda knabino diris al Doroteo, "Jen la signalo. Eniru la Tronocxambron sola."

Sxi malfermis malgrandan pordon kaj Doroteo kuragxe tramarsxis kaj trovis sin en mirinda loko. Gxi estis granda, ronda cxambro, kun alta arka plafono, kaj la muroj kaj plafono kaj planko estis kovritaj per grandaj smeraldoj dense apudlokigitaj. En la centro de la plafono estis granda lumo, brila kiel la suno, kiu briligis la smeraldojn mirige.

Sed kio plej interesis Doroteon estis la granda trono el verda marmoro kiu staris en la mezo de la cxambro. Gxi estis segxoforma kaj brilis pro gemoj, same kiel cxio alia. En la centro de la segxo estis grandega Kapo, tute sen apoganta korpo aux brakoj aux kruroj. Sur tiu kapo ne estis haroj, sed gxi havis okulojn kaj nazon kaj busxon, aj gxi estis multe pli granda ol la kapo de la plej granda giganto.

Dum Doroteo rigardis tion mirante kaj timante la okuloj malrapide turnigxis kaj rigardis sxin akre kaj sensxanceligxe. La busxo movigxis kaj Doroteo auxdis vocxon diri:

"Mi estas Oz, la Potenca, la Terura. Kiu estas vi, kaj kial vi sercxis min?"

La vocxo ne estis tiom timiga kiom sxi anticipis el la granda Kapo; do sxi kuragxe respondis:

"Mi estas Doroteo, la Malgranda kaj Humila. Mi venis por peti vian helpon."

La okuloj rigardis sxin penseme dum plena minuto. Post tio diris la vocxo:

"Kiel vi akiris la argxentajn sxuojn?"


La okuloj rigardis sxin.

"Mi akiris ilin de la Fia Sorcxistino de la Oriento, kiam mia domo falis sur sxin kaj mortigis sxin," sxi respondis.

"Kiel vi akiris la markon sur via frunto?" pludiris la vocxo.

"Per kiso de la bona Sorcxistino de la Nordo kiam sxi adiauxis min kaj sendis min al vi," diris la knabino.

Denove la okuloj akre rigardis sxin, kaj vidis ke sxi parolas la veron. Do Oz diris, "Kion vi volas?"

"Resendu min al Kansas, kie estas mia Onklino Em kaj mia Onklo Henriko," sxi respondis fervore. "Mi ne amas vian landon, kvankam gxi ja estas bela. Kaj mi estas certa ke Onklino Em estas multe cxagrenita pro mia longa foresto."

"Kial mi faru tion por vi?" demandis Oz.

"Cxar vi estas forta kaj mi estas malforta, cxar vi estas Potenca Sorcxisto kaj mi estas nur senhelpa knabineto."

"Sed suficxa forta por mortigi la Fian Sorcxistinon de la Oriento," diris Oz.

"Tio nur okazis," respondis Doroteo simple; "mi ne kulpis."

"Nu," diris la Kapo, "Jen mia respondo. Vi ne rajtas supozi ke mi resendos vin al Kansas se vi ne rekompencos min. En cxi tiu lando cxiu devas pagi por cxio ricevita. Se vi volas ke mi magie resendu vin al via hejmo vi unue devos servi min. Helpu min kaj mi helpos vin."

"Kion mi devos fari?" demandis la knabino.

"Mortigu la Fian Sorcxistinon de la Okcidento," respondis Oz.

"Sed mi ne povas!" kriis Doroteo, multe surprizita.

"Vi mortigis la Sorcxistinon de la Oriento kaj vi surportas la argxentajn sxuojn, kiuj kapablas potence sorcxi. Nun restas nur unu Fia Sorcxistino en la tuta lando, kaj kiam vi povos diri al mi ke sxi mortis mi resendos vin al Kansas- sed ne antauxe."

La knabineto komencis plori, pro granda malespero; kaj la okuloj denove palpebrumis kaj rigardis sxin dezireme, kvazaux la Potenca Oz certas ke sxi povos helpi lin se sxi volos.

"Neniam mi mortigis ion ajn, ne intence," sxi ploris; "kaj ecx se mi volus, kiel mi povus mortigi la Fian Sorcxistinon? Se vi, la Potenca kaj Terura, ne povas mem mortigi sxin, kiel mi povus?"

"Mi ne scias," diris la Kapo; "sed tiel mi respondas, kaj antaux ol mortos la Fia Sorcxistino vi neniam revidos viajn Onklon kaj Onklinon. Memoru ke la Sorcxistino estas Fia - Fiega - kaj decas mortigi sxin. Nun foriru kaj ne petu paroli kun mi denove antaux ol vi plenumos vian taskon."

Malgxoje Doroteo eliris la Tronocxambron kaj reiris al la loko kie la Leono kaj la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto atendas auxdi kion diris Oz al sxi. "Por mi estas nenia espero," sxi diris malgaje, "cxar Oz ne resendos min al mia hejmo antaux ol mi mortigos la Fian Sorcxistinon de la Okcidento; kaj tion mi neniam povos."

Sxiaj amikoj bedauxris, sed ili ne povis helpi sxin; do sxi iris al sia cxambro kaj kusxigxis sur la liton kaj endormigxis plorante.

La sekvan matenon la soldato kun la verdaj lipharoj venis al la Birdotimigilo kaj diris:

"Venu kun mi, cxar Oz alvokis vin."

Do la Birdotimigilo sekvis lin kaj estis permesita eniri la grandan Troncxambron, kie li vidis, sidanta sur la smeralda trono, plej belan Damon. Sxi estis vestita per verda silka gazo kaj sur siaj pendantaj verdaj haroj sxi portis juvelokovritan kronon. Sur sxiaj sxultroj kreskis flugiloj kolorbelegaj kaj tiom senpezaj ke ili tremis kiam ajn la plej malforta aermovigxo atingis ilin.

La Birdotimigilo klinis sin, bele kiom permesis tion lia pajla enhavo, antaux tiu belulino. Sxi rigardis lin dolcxe kaj diris:

"Mi estas Oz, la Potenca, la Terura. Kiu estas vi, kaj kial vi sercxis min?"

Nu, la Birdotimigilo anticipis vidi la grandan Kapon pri kiu parolis Doroteo, kaj li multe surprizigxis; sed li respondis kuragxe al sxi:

"Mi estas nur Birdotimigilo, plenigita per pajlo. Tial mi ne havas cerbon, kaj mi venis al vi petante ke vi metu cerbon en mian kapon por anstatauxi la pajlon, tiel ke mi farigxos tiom homa kiom cxiu alia persono en via regno."

"Kial mi faru tion por vi?" demandis la Damo.

"Cxar vi estas sagxa kaj potenca, kaj neniu alia povas helpi min," respondis la Birdotimigilo.

"Mi neniam faras komplezon sen rekompenco," diris Oz; "sed cxi tion mi promesas: se vi mortigos por mi la Fian Sorcxistinon de la Okcidento mi donos al vi tre grandan cerbon, tiel bonan cerbon ke vi estos la plej sagxa persono en la tuta Lando Oz."

"Sed vi jam petis ke Doroteo mortigu la Sorcxistinon," diris la Birdotimigilo, surprizite.

"Jes. Ne gravas al mi kiu mortigos sxin. Sed antaux ol sxi mortos mi ne plenumos vian peton. Nun foriru, kaj ne petu revidi min antaux ol vi meritos la cerbon kiun vi tiom deziras."

La Birdotimigilo reiris malgxoje al siaj amikoj kaj diris al ili kion diris Oz; kaj Doroteon surprizis auxdi ke la Potenca Sorcxisto ne estas Kapo, kia kiam sxi vidis lin, sed Bela Damo.

"Tamen," diris la Birdotimigilo, "sxi bezonas koron tiom kiom la Stana Lignohakisto."

La sekvan matenon la soldato kun la verdaj lipharoj venis al la Stana Lignohakisto kaj diris:

"Oz alvokis vin. Sekvu min."

Do la Stana Lignohakisto sekvis lin kaj atingis la grandan Troncxambron. Li ne sciis cxu li trovos ke Oz estas bela Damo aux kapo, sed li esperis ke bela Damo. "Cxar," li diris al si, "se li estos la Kapo, mi certas ke li ne donos al mi koron, cxar kapo ne havas propran koron kaj tial ne povas senti kun mi. Sed se li estos la bela Damo mi petegos koron, cxar oni diras ke cxiuj damoj estas bonkoraj."

Sed kiam la Stana Lignohakisto eniris la grandan Troncxambron li vidis nek la Kapon nek la Damon, cxar Oz donis al si la formon de plej timiga Monstra Besto. Gxi estis preskaux granda kiel elefanto, kaj la verda trono sxajnis apenaux suficxe fortika por gxia pezo. La Monstra Besto havis kapon kiel tiu de rinocero, sed estis kvin okuloj en gxia vizagxo. Kvin longaj brakoj kreskis el gxia korpo kaj gxi ankaux havis kvin longajn, maldikajn krurojn. Dika, laneca hararo kovris cxiun parton, kaj pli timigaspekta monstro ne estus imagebla. Felicxe la Stana Lignohakisto ne havis koron tiutempe, cxar gxi bategus lauxte kaj rapide pro terurigxo. Sed cxar li estis el nur stano, la Hakisto tute ne timis, kvankam li estis multe cxagrenita.

"Mi estas Oz, la Potenca, la Terura," parolis la Besto, per vocxo kiu estis unusola grandega mugxo. "Kiu estas vi, kaj kial vi sercxis min?"

"Mi estas Hakisto, kaj konsistas el stano. Tial mi ne havas koron, kaj ne povas ami. Mi petas ke vi donu al mi koron por ke mi estu kia aliaj homoj."

"Kial mi faru tion?" demandis la Besto.

"Cxar mi petas, kaj nur vi povas plenumi mian peton," respondis la Hakisto.

Oz iomete mugxis je tio, sed diris, rauxke: "Se vi efektive deziras koron, vi devos meriti gxin."

"Kiel?" demandis la Hakisto.

"Helpu Doroteon mortigi la Fian Sorcxistinon de la Okcidento," respondis la Besto. "Kiam la Sorcxistino estos morta, venu al mi, kaj mi tiam donos al vi la plej grandan kaj plej afablan kaj plej ameman koron en la tuta Lando Oz."

Do la Stana Lignohakisto devis reiri malgxoje al siaj amikoj kaj informi ilin pri la terura Besto kiun li vidis. Ili cxiuj miregis pro la multaj formoj kiujn donis al si la Potenca Sorcxisto, kaj la Leono diris:

"Se li estos Besto kiam mi vidos lin, mi kiel eble plej lauxte mugxegos kaj tiel timigos lin por ke li plenumu mian peton. Kaj se li estos la bela Damo, mi sxajnigos salti sur sxin, kaj tiel devigos sxin plenumi mian peton.

Kaj se li estos la granda Kapo, mi povos fari al li kion mi volos; cxar mi rulos la Kapon tra la tuta cxambro gxis li promesos doni al ni kion ni deziras. Do estu bonesperaj, miaj amikoj, cxar cxio povos tamen rezulti bone."

La sekvan matenon la soldato kun la verdaj lipharoj kondukis la Leonon al la granda Troncxambro kaj petis lin eniri al Oz.

La Leono tuj trairis la pordon, kaj cxirkauxrigardante li vidis, surprizate, ke antaux la trono estas Globo de Fajro, tiom feroca kaj arda ke li apenaux kuragxis rigardi gxin.

Lia unua penso estis ke Oz akcidente ekbrulis kaj konsumigxas; sed kiam li provis proksimigxi, la varmego estis tiom intensa ke gxi komencis bruligi liajn lipharojn, kaj li retrenrampis tremante al pozicio proksima al la pordo.

Venis malalta, trankvila vocxo el la Globo de Fajro, kaj cxi tiujn vortojn gxi parolis:

"Mi estas Oz, la Potenca, la Terura. Kiu estas vi, kaj kial vi sercxis min?"

Kaj la Leono respondis, "Mi estas Malkuragxa Leono, mi timas cxion. Mi venis al vi por peti ke vi donu al mi kuragxon, por ke mi reale farigxu la Regxo de Bestoj, kiel min oni nomas."

"Kial mi donu al vi kuragxon?" demandis Oz.

"Cxar el cxiuj Sorcxistoj vi estas la plej potenca, kaj nur vi kapablas plenumi mian peton," respondis la Leono.

La Globo de Fajro brulis feroce dum kelka tempo, kaj la vocxo diris:

"Portu al mi pruvon ke mortis la Fia Sorcxistino, kaj tuj tiam mi donos al vi kuragxon. Sed dum vivos la Sorcxistino vi devos resti Malkuragxa."

La Leono koleris pro tiu parolo, sed li povis respondi nenion, kaj dum li staris silente rigardante la Globon de Fajro gxi farigxis tiom feroce varmega ke li turnis sin kaj kiel eble plej rapide kuris el la cxambro. Li felicxe trovis siajn amikojn atendantaj lin, kaj li informis ilin pri la timiga intervjuo kun la Sorcxisto.

"Kion ni faru nun?" demandis Doroteo malgxoje.

"Nur unu afero estas farenda," respondis la Leono, "ni devos iri al la Lando de la Palpbrumoj, elsercxi la Fian Sorcxistinon, kaj detrui sxin."

"Sed eble ni ne povos," diris la knabino.

"Do mi neniam ricevos kuragxon," deklaris la Leono.

"Kaj mi neniam ricevos cerbon," diris la Birdotimigilo.

"Kaj mi neniam ricevos koron," parolis la Stana Lignohakisto.

"Kaj mi neniam revidos Onklinon Emon kaj Onklon Henrikon," diris Doroteo, komencante plori.

"Atentu!" kriis la verda knabino. "La larmoj falos sur vian verdan silkan robon kaj makulos gxin."

Do Doroteo sekigis siajn okulojn kaj diris, "Mi supozas ke ni devos provi; sed mi nepre ne deziras mortigi, ecx se tio helpus revidi Onklinon Emon."

"Mi akompanos vin; sed mi estas tro malkuragxa kaj ne povus mortigi la Sorcxistinon," diris la Leono.

"Ankaux mi kuniros," deklaris la Birdotimigilo; "sed mi ne estos granda helpo por vi, cxar mi estas tro stulta."

"Mi estas tro senkora por damagxi ecx Sorcxistinon," komentis la Stana Lignohakisto; "sed se vi iros mi certe akompanos vin."

Tial ili decidis komenci sian marsxon jam sekvamatene, kaj la Hakisto akrigis sian hakilon per verda sxtono kaj gxuste oleigis siajn artikojn. La Birdotimigilo metigis en sin fresxan pajlon kaj Doroteo metis novan farbon sur liajn okulojn por ke li pli bone vidu. La verda knabino, kiu estis tre afabla, plenigis la korbon de Doroteo per placxaj mangxajxoj, kaj ligis sonorileton cxirkaux la kolon de Toto per verda rubando.

Ili enlitigxis tre frue kaj profunde dormis gxis la taglumigxo, kiam ilin vekis la kokerikado de verda koko kiu logxis en la malantauxa korto de la palaco, kaj la kriado de kokino kiu demetis verdan ovon.

Cxapitro 12: Sercxante la Fian Sorcxistinon