Cxapitro 15

Malkasxigxas Oz la Terura

La kvar veturintoj marsxis al la granda pordo de la Smeralda Urbo kaj sonigis la sonorilon. Post plurobla sonigado gxin malfermis la sama Pordogardisto kiun ili antauxe renkontis.

"Kion! Cxu vi revenis?" li demandis, surprizite.

"Cxu vi ne vidas nin?" demandis la Birdotimigilo.

"Sed mi supozis ke vi intencis viziti la Fian Sorcxistinon de la Okcidento."

"Ni ja vizitis sxin," diris la Birdotimigilo.

"Kaj sxi permesis ke vi foriru?" demandis la viro, miroplene.

"Sxi ne povis malpermesi, cxar sxi estas fandita," klarigis la Birdotimigilo.

"Fandita! Nu, jen tre placxa informo," diris la viro. "Kiu fandis sxin?"

"Doroteo," diris la Leono solene.

"Mirige!" krietis la viro, kaj li klinis sin vere tre malalten antaux sxi.

Post tio li kondukis ilin en sian malgrandan cxambron kaj prenis la okulvitrojn el la granda kesto, metis ilin sur iliajn okulojn, kaj sxlosis ilin, same kiel antauxe. Poste ili trairis la pordon en la Smeraldan Urbon, kaj kiam la popolo sciigxis per la Pordogardisto ke ili fandis la Fian Sorcxistinon de la Okcidento ili cxiuj grupigxis cxirkaux la veturintojn kaj sekvis ilin en granda amaso al la Palaco de Oz.

La Soldato kun la Verdaj Lipharoj ankoraux gardis la pordon, sed li tuj enlasis ilin, kaj ilin denove renkontis la bela verda knabino, kiu tuj kondukis cxiun el ili al ties antauxa cxambro, por ke ili ripozu gxis la Potenca Oz pretos akcepti ilin.

La Soldato komunikigis la informon rekte al Oz ke Doroteo kaj la aliaj veturintoj revenis, detruinte la Fian Sorcxistinon; sed Oz ne respondis. Ili supozis ke la Potenca Sorcxisto tuj akceptos ilin, sed tio ne okazis. Ili ricevis neniun komunikon de li la sekvan tagon, nek la postsekvan, nek la postpostsekvan. La atendado estis enuiga kaj teda, kaj fine ilin cxagrenis ke Oz tiel mistraktas ilin, post sia postulo kiu suferigis kaj sklavigis ilin. Do la Birdotimigilo fine petis ke la verda knabino portu novan komunikon al Oz, dirante ke se li ne tuj permesos ke ili eniru li alvokos la Flugantajn Simiojn por helpi ilin, kaj trovi cxu aux ne li plenumos sian promeson. Kiam la Sorcxisto auxdis tiun komunikajxon li timegis kaj sendis ordonon ke ili venu al la Troncxambro je kvar minutoj post la nauxa horo la sekvan matenon. Li unufoje renkontis la Flugantajn Simiojn en la Lando de la Okcidento, kaj li ne volis rerenkonti ilin.

La kvar veturintoj maldormis tiunokte, cxar cxiu pripensis la donacon kiun Oz laux sia promeso donos. Doroteo endormigxis nur unufoje, kaj songxis ke sxi estas en Kansas, kie Onklino Em diras al sxi sian gxojon ke la knabineto denove estas hejme.

Akurate je la nauxa horo la sekvan matenon la verdliphara soldato renkontis ilin, kaj post kvar minutoj ili cxiuj eniris la Troncxambron de la Potenca Oz.

Kompreneble cxiu el ili anticipis vidi la Sorcxiston en la formo kiun li antauxe havis, kaj cxiun multe surprizis kiam ili cxirkauxrigardis kaj vidis tute neniun en la cxambro. Ili restis proksime al la pordo kaj ecx pli proksime unu al la alia, cxar la silento en la malplena cxambro timigis pli ol cxiu formo de Oz kiun ili antauxe vidis. Baldaux ili auxdis Vocxon, kiu sxajnis veni el loko ie proksima al la supro de la granda kupolo, kaj gxi diris, solene:

"Mi estas Oz, la Potenca kaj la Terura. Kial vi sercxis min?"

Ili rerigardis al cxiu parto de la cxambro, kaj, vidinte neniun, Doroteo diris, "Kie vi estas?"

"Mi estas cxie," respondis la Vocxo, "sed la okuloj de ordinaraj mortemuloj ne povas vidi min. Mi nun sidigxos sur mian tronon, por ke vi konversaciu kun mi." Vere, la Vocxo sxajnis gxuste tiam soni rekte el la trono mem; do ili marsxis tien kaj staris en vico dum Doroteo diris:

"Oz, ni venis por peti la plenumigxon de la promeso."

"De kiu promeso?" demandis Oz.

"Vi promesis resendi min al Kansas kiam la Fia Sorcxistino estos detruita," diris la knabino.

"Kaj vi promesis doni al mi cerbon," diris la Birdotimigilo.

"Kaj vi promesis doni al mi koron," diris la Stana Lignohakisto.

"Kaj vi promesis doni al mi kuragxon," diris la Malkuragxa Leono.

"Cxu la Fia Sorcxistino vere estas detruita?" demandis la Vocxo, kaj Doroteo kredis ke gxi iomete tremas.

"Jes," sxi respondis, "mi fandis sxin per sitelo da akvo."

"Nu!" diris la Vocxo, "tio okazis subite! Nu, revenu al mi morgaux, cxar mi devos pripensi la aferon."

"Vi jam havis multan tempon," diris la Stana Lignohakisto, kolere.

"Ni rifuzas atendi ecx unu tagon pli," diris la Birdotimigilo.

"Plenumu viajn promesojn!" krietis Doroteo.

La Leono opiniis ke tauxgos timigi la Sorcxiston, do li lauxte mugxis plenvocxe, kaj tiu feroca sono tiom teruris Toton ke li forsaltis alarmite kaj frapegis la ekranon kiu staris en angulo. Dum gxi brue falis ili rigardis tien, kaj la sekvan momenton cxiu el ili vere miris. Cxar ili vidis, staranta en precize tiu loko kiun la ekrano antauxe kasxis, malgrandan maljunulon, kun kalva kapo kaj sulketoplena vizagxo, kiu sxajne estis egale surprizita kiel ili. La Stana Lignohakisto, levinte sian hakilon, kuris al la vireto kaj kriis "Kiu vi estas?"

"Mi estas Oz, la Potenca kaj la Terura," diris la malgranda viro, per tremanta vocxo, "sed ne batu min-mi petas, ne batu-mi faros kion ajn vi volos."

Niaj amikoj rigardis lin surprizite kaj senesperigite.

"Mi kredis ke Oz estas granda Kapo," diris Doroteo.

"Kaj mi kredis ke Oz estas bela Damo," diris la Birdotimigilo.

"Kaj mi kredis ke Oz estas terura Besto," diris la Stana Lignohakisto.

"Kaj mi kredis ke Oz estas Globo de Fajro," kriis la Leono.

"Ne; cxiu el vi eraris," diris la malgranda viro humile. "Mi nur sxajnigis tion."

"Sxajnigis!" kriis Doroteo. "Cxu vi ne estas Potenca Sorcxisto?"

"Cxit, karulino," li diris; "ne tiom lauxte parolu, cxar oni auxdos vin-kaj mi perdus cxion. Oni kredas min Potenca Sorcxisto."

"Sed vi ja estas, cxu ne?"

"Tute ne, karulino; mi estas nur ordinara homo."

"Ecx pli," diris la Birdotimigilo, per doloroplena vocxo, "vi estas frauxdisto."

"Gxuste tiel!" deklaris la malgranda viro, kunfrotante siajn manojn kvazaux la akuzo placxis al li. "Mi estas frauxdisto."


Gxuste tiel! "Mi estas frauxdisto.

"Sed ve!" diris la Stana Lignohakisto, "do kiel mi akiros mian koron?"

"Kaj mian kuragxon?" demandis la Leono.

"Kaj mian cerbon?" ploris la Birdotimigilo, visxante la larmojn el siaj okuloj per la maniko de sia jako.

"Miaj karaj amikoj," diris Oz, "bonvolu ne paroli pri tiaj malgravajxoj. Konsideru min, kaj mian malfelicxan situacion."

"Cxu neniu alia scias pri via frauxdo?" demandis Doroteo.

"Neniu, nur vi kvar-kaj mi mem," respondis Oz. "Mi trompis cxiun dum tiom da tempo ke mi supozis ke oni neniam sciigxos. Mi eraregis kiam mi decidis permesi ke vi eniru la Tronocxambron. Kutime mi rifuzas tion ecx al miaj regatoj, tial ili kredas min terura."

"Sed, mi ne komprenas," diris Doroteo, konfuzite. "Kiel vi povis aspekti granda Kapo al mi?"

"Tio estis nur trompo," respondis Oz. "Bonvolu sekvi min, kaj mi klarigos cxion al vi."

Li kondukis ilin en malgrandan cxambron malantaux la Tronocxambro, kaj cxiu sekvis lin. Li gestis al unu angulo, en kiu kusxis la Granda Kapo, el multaj tavoloj de papero, kaj kun zorge pentrita vizagxo.

"Mi pendigis tion de la plafono per drateto," diris Oz. "Mi staris malantaux la ekrano kaj tiris fadenon, por ke la okuloj movigxu kaj la busxo malfermigxu."

"Sed kiel vi faris la vocxon?" sxi demandis.

"Nu, mi estas ventroparolisto," diris la malgranda viro, "kaj mi povas jxeti mian vocxon al kie ajn mi deziras, do vi supozis ke gxi sonis el la Kapo. Jen la aliaj trompiloj." Li montris al la Birdotimigilo la robon kaj la maskon per kiu li vestis sin kiam li aspektis bela Damo, kaj la Stana Lignohakisto vidis ke la terura Besto estis nur aro da hauxtoj kunkudritaj, kun lignajxoj kiuj elpremis la flankojn. Kaj la Globo de Fajro, nu la Pseuxdosorcxisto ankaux pendigis tion de la plafono. Efektive gxi estis globo de kotono, sed kiam oleo estis surversxita gxi brulis feroce.

"Vere," diris la Birdotimigilo, "vi hontu pro tia frauxdo."

"Mi hontas - certe mi hontas," respondis la malgranda viro malgaje; "sed nenio alia estis ebla. Bonvolu sidi, trovigxas multaj segxoj; kaj mi rakontos al vi pri mi."

Do ili sidigxis kaj auxskultis dum li rakontis cxi tiel:

"Mi naskigxis en Omaha-"

"Proksime al Kansas!" kriis Doroteo, ekscitite.

"Vi pravas; sed tre malproksime de cxi tie," li diris, malgaje skuante sian kapon je sxi. "Kiam mi plenkreskigxis mi farigxis ventroparolisto, kaj trejnis min tre lerta majstro. Mi povas imiti cxian birdon kaj beston." Li miauxis precize kiel katido, kio atentigis Toton kiu ekrigardis cxiudirekten por trovi gxin. "Post iom da tempo," pludiris Oz, "tio tedis min, do mi farigxis balonisto."

"Kio estas tio?" demandis Doroteo.

"Persono kiu supreniras per balono cxe cirko, por instigi homojn alveni kaj pagi por vidi la cirkon," li klarigis.

"Ho," sxi diris, "mi komprenas."

"Nu, unu tagon mi supreniris en la balono kaj la sxnuroj implikigxis tiel ke mi ne povis malsupreniri. Gxi flugis super la nubojn, tiom alten ke aerfluo kaptis gxin kaj portis gxin multajn, multajn kilometrojn for. Je la mateno de la dua tago mi vekigxis kaj trovis ke la balono flosas super nekonata bela lando.

"Gxi surterigxis iom post iom, kaj mi tute ne suferis pro tio. Sed mi trovis min inter fremda popolo, kiu, vidinte min veni el la nuboj, kredis ke mi estas potenca Sorcxisto.

Kompreneble, mi kuragxigis tiun kredon, cxar ili timis min kaj promesis fari kion ajn mi volas.

"Nur por distri min, kaj laborigi la afablan popolon, mi ordonis ke ili konstruu cxi tiun Urbon, kaj mian Palacon; kaj ili volonte kaj bone faris tion. Mi decidis, cxar la lando estas verda kaj bela, ke mi nomos gxin la Smeralda Urbo, kaj por plitauxgigi la nomon mi metis verdajn okulvitrojn sur cxiujn personojn, tiel ke ili vidis cxion verda."

"Sxed cxu ne estas cxio cxi tie verda?" demandis Doroteo.

"Ne pli verda ol en cxiu alia urbo," respondis Oz; "sed kiam vi surhavas verdajn okulvitrojn, nu kompreneble cxio vidata aspektas verda. La Smeralda Urbo konkonstruigxis antaux tre multaj jaroj, cxar mi estis junulo kiam la balono portis min cxi tien, kaj mi estas tre maljuna nun. Sed mia popolo jam de longe portas verdajn okulvitrojn sur la okuloj kaj plejparte ili kutimigxis kredi ke la urbo vere estas smeralda, kaj certe gxi ja estas bela, abundas juveloj kaj valoraj metaloj, kaj cxio bona por felicxigi onin. Mi ame regas la popolon, kaj ili amas min; sed ekde kiam cxi tiu Palaco estis konstruita mi enfermas min kaj malpermesas ke iu el ili vidu min.

"Tre multe tamen mi timis la Sorcxistinojn, cxar kvankam mi mem havas nenian magian potencon mi baldaux trovis ke la Sorcxistinoj vere kapablas fari mirindajxojn. Kvar Sorcxistinoj ekzistis en cxi tiu lando, kaj ili regis la popolojn kiuj logxas en la Nordo kaj Sudo kaj Oriento kaj Okcidento. Felicxe, la Sorcxistinoj de la Nordo kaj Sudo estis bonaj, kaj mi sciis ke ili ne damagxos min; sed la Sorcxistinoj de la Oriento kaj Okcidento estis terure fiaj; se ili ne kredus ke mi estas pli potenca ol ili, ili certe detruus min. Do mi vivis konstante timante ilin dum multaj jaroj. Sekve tre gxojigis min informigxi ke via domo falis sur la Fian Sorcxistinon de la Oriento. Kiam vi venis al mi mi volonte promesis cxion ajn por ke vi neniigu la alian Sorcxistinon; sed mi devas honte diri ke nun, post sxia degelo, mi ne povas plenumi miajn promesojn."

"Laux mia opinio vi estas tre malinda persono," diris Doroteo.

"Tute ne, karulino; mi estas tre bona persono; sed mi agnoskas ke mi estas tre malkompetenta Sorcxisto."

"Cxu vi ne povas doni al mi cerbon?" demandis la Birdotimigilo.

"Vi ne bezonas cerbon. Vi lernas ion novan cxiutage. Bebo havas cerbon, sed gxi malmulton 4scias. Nur sperto donas scion, kaj ju pli longe vi vivos, des pli multe vi spertos."

"Eble," diris la Birdotimigilo, "sed mi restos tre malfelicxa se vi ne donos al mi cerbon."

La Pseuxdosorcxisto atente rigardis lin.

"Nu," li diris gxemante, "mi ne estas lerta magiisto, mi jam diris tion al vi; sed se vi venos al mi morgauxmatene, mi plenigos vian kapon per cerbo. Tamen mi ne povas instrui vin gxin uzi; vi mem devos eltrovi tion."

"Ho, dankon-dankon!" kriis la Birdotimigilo. "Mi eltrovos kiel uzi gxin, tute certe!"

"Sed kion pri mia kuragxo?" demandis la Leono panike.

"Vi havas multan kuragxon, mi certas," respondis Oz. "Vi nur bezonas mem fidi vin. Al neniu vivantajxo mankas timo kiam okazas dangxero. Vera kuragxo signifas fronti la dangxeron kiam vi timas, kaj tian kuragxon vi jam abunde posedas."

"Eble, tamen mi timas," diris la Leono. "Mi restos tre malfelicxa se vi ne donos al mi tian kuragxon kiu forgesigas pri timo."

"Nu, bone; mi donos al vi tian kuragxon morgaux," respondis Oz.

"Kion pri mia koro?" demandis la Stana Lignohakisto.

"Nu, rilate al tio," respondis Oz, "laux mi vi malpravas pro via deziro havi koron. Koro plejofte malfelicxigas. Plej bone estus ke vi komprenu cxi tion, ke al vi tre bonsorte mankas koro."

"Pri tio vi kaj mi malsimile opinias," diris la Stana Lignohakisto. "Laux mia prefero, mi akceptos cxian malfelicxon senproteste, se vi donos al mi koron."

"Bone," respondis Oz humile. "Venu al mi morgaux kaj vi ricevos koron. Mi ludis esti Sorcxisto dum tiom da jaroj ke mi povos iomete pli ludi."

"Kaj," diris Doroteo, "kiel mi reiros al Kansas?"

"Necesos pripensi tion," respondis la malgranda viro. "Lasu min konsideri la problemon dum du aux tri tagoj kaj mi klopodos elpensi manieron transporti vin super la dezerton. Intertempe vi estos miaj bonvenaj gastoj, kaj dum vi logxos en la Palaco miaj servistoj servos vin kaj obeos cxiun vian deziron. Mi petas nur unu rekompencon pro mia helpo - kvankam malgranda. Kasxu mian sekreton kaj diru al neniu ke mi estas frauxdisto."

Ili akceptis informi neniun pri tio kion ili trovis, kaj reiris al siaj cxambroj kun esperoj. Ecx Doroteo esperis ke "La Frauxdo, la Potenca, la Terura", laux sxia sxercnomo por li, trovos metodon resendi sxin al Kansas, kaj se li sukcesos sxi pretis pardoni al li cxion.

Cxapitro 16: La Magia Arto de la Granda Frauxdisto