Cxapitro 17

Kiel la Balono Lancxigxis

Dum tri tagoj Doroteo tute ne ricevis komunikon de Oz. Tiuj estis malfelicxaj tagoj por la malgranda knabino, kvankam sxiaj amikoj estis tute felicxaj kaj kontentaj. La Birdotimigilo diris al ili ke estas bonegaj pensoj en lia kapo; sed li rifuzis diri ilin cxar li sciis ke nur li mem povas kompreni ilin. Kiam la Stana Lignohakisto marsxadis li sentis sian koron skuigxi en lia brusto; kaj li diris al Doroteo ke li trovas gxin pli afabla kaj pli amema ol tiu kiun li havis kiam li konsistis el karno.

La Leono deklaris ke li timas nenion sur la tero, kaj li volonte frontus armeon aux dekon da ferocaj Kolizuloj.

Tiel cxiu en la grupeto estis kontenta escepte de Doroteo, kiu des pli sopiris reiri al Kansas.

La kvan tagon, gxojigante sxin, Oz ordonis ke sxi reeniru la Troncxambron, kaj kiam sxi eniris li diris afable al sxi:

"Sidigxu, karulino; mi kredas ke mi trovis metodon forveturigi vin el cxi tiu lando."

"Al Kansas?" sxi demandis fervore.

"Nu, mi ne certas pri Kansas," diris Oz, "cxar mi ne povas ecx konjekti pri gxia direkto. Sed la unua tasko estas transiri la dezerton, kaj post tio versxajne estos facile trovi vian vojon hejmen."

"Kiel mi povos transiri la dezerton?" sxi demandis.

"Nu, jen mia penso," diris la malgranda viro. "Komprenu, kiam mi venis al cxi tiu lando mi flugis en balono. Ankaux vi venis peraere, vin portis ciklono. Do mi kredas ke la plej bona metodo retransiri la dezerton estos peraera. Nu, mi tute ne kapablas krei ciklonon; sed mi pripensadis la eblecojn, kaj mi kredas ke mi povos fari balonon."

"Kiel?" demandis Doroteo.

"Balono," diris Oz, "estas el silko, sur kiu estas tavolo de gluo por enteni la gason. Mi havas multan silkon en cxi tiu palaco, do tute ne estos malfacile fari la balonon. Sed en la tuta lando ne estas gaso por plenigi la balonon, por ke gxi flugu."

"Se gxi ne flugos," komentis Doroteo, "gxi estos senutila."

"Vere," respondis Oz. "Sed ekzistas alia rimedo por flugigi gxin, nome plenigi gxin per varmega aero. Varmega aero ne estas egale bona kiel gaso, cxar se la aero malvarmigxus la balono falus en la dezerton, kaj ni perdigxus."

"Ni!" kriis la knabino. "Cxu vi akompanos min?"

"Jes, certe," respondis Oz. "Min enuigas esti frauxdisto. Se mi elirus cxi tiun Palacon mia popolo tuj trovus ke mi ne estas Sorcxisto, kaj ili kolerigxus kontraux min cxar mi trompis ilin.

"Do mi devas resti fermita en cxi tiujn cxambrojn tuttage, kaj estas tre tede. Mi multe preferus reiri al Kansas kun vi kaj reesti en cirko."

"Mi gxuos vian kuneston," diris Doroteo.

"Dankon," li respondis. "Nun, se vi helpos min kunkudri la silkon, ni komencu labori pri la balono."

Do Doroteo prenis kudrilon, kaj tuj kiam Oz tondis striojn de silko gxustaforme la knabino zorge kunkudris ilin. Unue estis strio el pala verda silko, sekvis strio el malpala verda kaj post tio strio el smeralda verda; cxar Oz decidis fari la balonon laux diversaj nuancoj de la koloro cxirkaux ili. Tri tagoj necesis por kunkudri cxiujn striojn, sed kiam gxi estis finita ili havis grandan sakon el verda silko pli ol sep metrojn longa.

Oz sxmiris tavolon de maldensa gluo sur la internon, por ke gxi rezistu aerlikadon, kaj post tio li anoncis ke la balono estas preta.

"Sed ni devos havi korbon en kiu ni veturos," li diris. Do li ordonis ke la Soldato kun la Verdaj Lipharoj alportu grandan korbon por lavotaj vestajxoj, kiun li fiksis al la malsupro de la balono per sxnuregoj.

Kiam gxi estis preta, Oz dissciigis inter sia popolo ke li vizitos potencan fratan Sorcxiston logxantan en la nuboj. La informo disvastigxis rapide en la urbo kaj cxiu venis por rigardi la mirindajxon.

Oz ordonis ke la balono portigxu antaux la Palacon, kaj la popolo rigardis gxin tre scivoleme. La Stana Lignohakisto hakis grandan amason da ligno, kaj nun li bruligis gxin, kaj Oz tenis la malsupron de la balono super la fajro tiel ke la varmega aero el la fajro plenigos la silkan sakon. Iom post iom la balono sxveligxis kaj enaerigxis, gxis fine la korbo preskaux ne plu tusxis la teron.

Oz eniris la korbon kaj lauxte diris al la tuta popolo: "Mi nun foriros por viziti. Dum mi forestos la Birdotimigilo regos vin. Mi ordonas ke vi obeu lin kiel vi obeus min."

La balono jam tiris forte por eskapi de la sxnurego kiu ligis gxin al la tero, cxar la aero en gxi estis varmega, kaj tio faris gxin tiom malpli peza ol la aero ekster la balono ke gxi tiregis klopodante alteniri en la cxielon.

"Venu, Doroteo!" kriis la Sorcxisto. "Rapidu por ke la balono ne forflugu sen vi!"

"Mi tute ne trovas Toton," respondis Doroteo, kiu ne volis forlasi sian hundon. Toto jam kuris inter la homojn por boji kontraux katideton, kaj fine Doroteo trovis lin. Sed krak! la sxnuregoj rompigxis kaj la balono levigxis en la aeron sen sxi.

"Revenu!" sxi kriegis. "Mi volas kuniri!"

"Mi ne povas reveni, karulino," vokis Oz el la korbo. "Adiaux!"

"Adiaux!" kriis cxiu, kaj cxies okuloj turnigxis supren al kie la Sorcxisto veturas en la korbo, altigxanta cxiumomente ecx pli en la cxielon.

Kaj de tiam neniu revidis Ozon, la Mirindan Sorcxiston, kvankam eble li ja atingis Omahan sendangxere kaj tie estas nun, sed tion ni ne scias. Sed la popolo ame rememoris lin, kaj diris unu al la alia:

"Oz estis cxiam nia amiko. Kiam li estis cxi tie li konstruis por ni cxi tiun belan Smeraldan Urbon, kaj nun dum lia foresto li lasis por ni la Sagxan Birdotimigilon por regi nin."

Tamen, dum multaj tagoj ili lamentis la perdigxon de la Mirinda Sorcxisto, kaj ne estis konsoleblaj.

Cxapitro 18: For al la Sudo