Cxapitro 23

La Bona Sorcxistino Plenumas Deziron de Doroteo

Antaux ol ili iris renkonti Glindan, tamen, oni kondukis ilin al cxambro en la Kastelo, kie Doroteo lavis sian vizagxon kaj kombis sian hararon, kaj la Leono elskuis la polvon el sia kolhararo, kaj la Birdotimigilo perfrape plejbelarangxis sin, kaj la Hak-isto poluris sian stanon kaj oleumis siajn artikojn.

Kiam ili cxiuj estis bonaspektaj ili sekvis la soldatinon al granda cxambro kie la Sorcxistino Glinda sidis sur rubia trono.

Sxi aspektis al ili kaj bela kaj juna. Sxia hararo estis ricxe rugxkolora kaj pendis bukle sur sxiajn sxultrojn. Sxia robo estis purablanka sed sxiaj okuloj estis bluaj, kaj ili afable rigardis la malgrandan knabinon.

"Kion mi povas fari por vi, kara infano?" sxi demandis.

Doroteo rakontis al la Sorcxistino pri si: pri kiel la ciklono portis sxin al la Lando Oz, kiel sxi trovis siajn akompanantojn, kaj pri la mirindaj aventuroj kiujn ili spertis.

"Mi plej deziras nun," sxi pludiris, "reiri al Kansas, cxar Onklino Em nepre kredas ke katastrofo detruis min, kaj tial sxi surmetos funebrajn vestojn; kaj krom se la rikolto estos pli bona cxijare ol pasintajare, mi certas ke Onklo Henriko ne havas suficxan monon por tio."

Glinda antauxenklinis sin kaj kisis la dolcxan, suprenlevitan vizagxon de la amema malgranda knabino.

"Benita estu via kara koro," sxi diris, "certe mi povos diri al vi kiel reiri al Kansas." Post tio sxi diris:

"Sed se mi faros tion, vi devos doni al mi la Oran Cxapon."


Vi devos doni al mi la Oran Cxapon.

"Volonte!" krietis Doroteo; "gxi ja ne plu utilas al mi, kaj havante gxin vi rajtos trifoje ordoni al la Flugantaj Simioj."

"Kaj mi kredas ke mi bezonos ilian servon precize trifoje," respondis Glinda ridetante.

Doroteo tiam donis al sxi la Oran Cxapon, kaj la Sorcxistino diris al la Birdotimigilo, "Kion vi faros post la foriro de Doroteo?"

"Mi reiros al la Smeralda Urbo," li respondis, "cxar Oz regxigis min kaj la popolo amas min. Nur mi dubas cxu mi sukcesos transiri la monteton de la Martelkapuloj."

"Per la Ora Cxapo mi ordonos ke la Flugantaj Simioj portu vin al la pordo de la Smeralda Urbo," diris Glinda, "cxar estus domagxe forpreni de la popolo tiom mirindan reganton."

"Cxu mi vere estas mirinda?" demandis la Birdotimigilo.

"Vi estas nekutima," respondis Glinda.

Turninte sin al la Stana Lignohakisto sxi demandis:

"Kion vi faros post la foriro de Doroteo?"

Li apogis sin per sia hakilo kaj pensis dum momento. Post tio li diris:

"La Palpbrumoj estis tre afablaj kaj petis ke mi regu ilin post la morto de la Fia Sorcxistino. Mi amas la Palpbrumojn, kaj se mi povus reiri al ilia lando, mi plej volonte regus ilin por cxiam."

"Mia dua ordono al la Flugantaj Simioj," diris Glinda, "estos ke ili portu vin sekure al la Lando de la Palpbrumoj. Eble via cerbo ne aspektas tiel granda kiel tiu de la Birdotimigilo, sed certe vi brilas pli ol li-kiam oni bone poluris vin-kaj mi certas ke vi regos la Palpbrumojn sagxe kaj bone."

Post tio la Sorcxistino rigardis la grandan, vilan Leonon kaj demandis:

"Post la reiro de Doroteo al sia propra hejmo kion vi faros?"

"Aliflanke de la monteto de la Martelkapuloj," li respondis, "estas granda arbaro, kaj cxiuj bestoj logxantaj en gxi regxigis min. Se mi povos reiri al tiu arbaro mi tre felicxe logxos tie por cxiam."

"Mia tria ordono al la Flugantaj Simioj," diris Glinda, "estos ke ili portu vin al via arbaro. Poste, uzinte cxiujn povojn de la Ora Cxapo, mi donos gxin al la Regxo de la Simioj, por ke li kaj lia bando eterne estu liberaj."

La Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto kaj la Leono nun dankis la Bonan Sorcxistinon pro sxia komplezo, kaj Doroteo krietis:

"Certe vi estas egale bona kiel bela! Sed vi ankoraux ne informis min kiel reiri al Kansas."

"Viaj Argxentaj Sxuoj portos vin trans la dezerton," respondis Glinda. "Konante ilian potencon vi povus jam la unuan tagon kiam vi venis al cxi tiu lando reiri al via Onklino Em."

"Sed tiuokaze mi ne havus mian mirindan cerbon!" kriis la Birdotimigilo. "Kaj eble mia tuta vivo forpasus en la maizkampo de la kultivisto."

"Kaj mi ne havus mian belan koron," diris la Stana Lignohakisto. "Mi eble starus rustigxante en la arbaro gxis la fino de la mondo."

"Kaj mi por cxiam estus malkuragxa," deklaris la Leono, "kaj neniu besto en la tuta arbaro respektus min."

"Estas vere," diris Doroteo, "kaj plezurigas min ke mi povis utili al cxi tiuj bonaj amikoj. Sed nun cxiu el ili havas kion li plej deziris, kaj cxiu el ili estas felicxa havante ankaux regnon, kaj mi deziras reiri al Kansas."

"La Argxentaj Sxuoj," diris la Bona Sorcxistino, "havas mirindajn kapablojn. Kaj plej kurioze ili povas porti vin al ie ajn en la mondo per tri pasxoj, kaj cxiu pasxo okazas dum palpebrumeto. Vi nur devas kunfrapi la kalkanumojn trifoje kaj ordoni ke la sxuoj portu vin kien vi deziras iri."

"Se estas tiel," diris la infano gxojoplene, "mi tuj petos ke ili portu min al Kansas!"

Sxi cxirkauxbrakumis la kolon de la Leono kaj kisis lin, ame frapetante lian kapon. Post tio sxi kisis la Stanan Lignohakiston, kiu ploradis kaj per tio multe endangxerigis siajn artikojn. Sed sxi cxirkauxpremis al si la molan, pajlopenan korpon de la Birdotimigilo anstataux kisi lian pentritan vizagxon, kaj mem trovis sin ploranta pro cxi tiu bedauxroplena foriro for de siaj amantaj kamaradoj.


Vi devos doni al mi la Oran Cxapon.

Glinda la Bona malsuprenpasxis de sia rubia trono por adiauxkisi la malgrandan knabinon, kaj Doroteo dankis sxin pro la komplezoj faritaj al sxiaj amikoj kaj sxi mem.

Nun Doroteo prenis Toton sobre en siajn brakojn, kaj lastafoje dirinte adiaux, sxi kunfrapis trifoje la kalkanumojn de siaj sxuoj, dirante:

"Portu min hejmen al Onklino Em!"

<<<<<>>>>>

Tuj sxi flugadis tra la aero, tiom rapide ke sxi povis vidi kaj senti nur la venton pasantan sxiajn orelojn.

La Argxentaj Sxuoj nur trifoje pasxis, kaj post tio sxi haltis tiom subite ke sxi ruligxis plurfoje sur la herbaro antaux ol scii kie sxi estas.

Fine sxi sidigxis kaj cxirkauxrigardis.

"Nekredeble!" sxi kriis.

Cxar sxi sidas sur la largxa ebenajxo de Kansas, kaj tuj antaux sxi estis la nova kampara domo kiun konstruis Onklo Henriko post la forportigxo de la malnova de la ciklono. Onklo Henriko melkadis la bovinojn en la bonvinkampo, kaj Toto saltis de sxiaj brakoj kaj kuris al la brutejo bojegante.

Doroteo starigxis kaj trovis sin staranta en nur siaj sxtrumpoj. Cxar la Argxentaj Sxuoj forfalis de sxi dum la flugo tra la aero, kaj perdigxis por cxiam en la dezerto.Denove Hejme


Cxapitro 24: Denove Hejme