Cxapitro 24

Denove Hejme

Onklino Em jxus venis el la domo por akvumi la brasikojn. Sxi suprenrigardis kaj vidis Doroteon kuranta al sxi.

"Mia amata infano!" sxi kriis, prenegante la malgrandan knabinon en siajn brakojn kaj kovrante sxian vizagxon per kisoj. "El kie vi venis?"

"El la Lando Oz," diris Doroteo sobre. "Kaj ankaux revenis Toto. Kaj ho, Onklino Em, mi gxojegas reesti hejme!"