La Kohorto de Kaj

"Mi rifuzas!" kriis Kaj; "Mi rifuzas balai la plankon. Estas maldigne."

"Iu devas balai gxin," respondis la pli juna fratino de Kaj, Salnje; "se ne, ni baldaux vados en polvo. Kaj vi estas la plej agxa, kaj la estro de la familio."

"Mi estas la Regxino de Ugabuo," diris Kaj, fiere. "Sed," sxi pludiris gxemante, "mia Regxlando estas la plej malgranda kaj plej malricxa en la tuta Lando Oz."

Tio estis tute vera. Tre for en la montaro, en malproksima angulo de la bela felando Oz, kusxas malgranda valo nomata Ugabuo, kaj en tiu valo logxis kelkaj personoj kiuj estis kutime felicxaj kaj kontentaj kaj neniam cxesis vagadi trans la trairejon inter la montoj en la pli logxatajn partojn de la lando. Ili sciis ke la tuta Oz, inkluzive de ilia propra teritorio, estas regata de bela Princino nomata Ozma, kiu logxas en la belega Smeralda Urbo, sed la simpla popolo de Ugabuo neniam vizitis Ozman. Ili havis propran regxan familion-ne precipe por regi ilin sed nur kiel fierindajxon. Ozma permesis ke la diversaj partoj de sxia lando havu proprajn Regxojn kaj Regxinojn kaj Imperiestrojn ktp, sed cxiujn regis la bela knabina Regxino de la Smeralda Urbo.

La Regxo de Ugabuo iam estis viro nomata Jxol Jxemkif Ceter, kiu dum multaj jaroj faris la tutan laboregon jugxi disputojn kaj diri al sia popolo kiam venis la sezono por planti brasikojn kaj pekli cepojn. Sed la edzino de la Regxo havis akran langon kaj malmultan respekton al la Regxo, sia edzo; sekve unu nokton Regxo Jxol kasxe sekvis la vojon inter la montoj en la Landon Oz kaj malaperis por cxiam de Ugabuo. La Regxino dum kelkaj jaroj atendis lian revenon kaj poste komencis sercxi lin, lasante sian plejagxan filinon, Kaj Ceter, kiel agantan Regxinon.

Nu, Kaj ne forgesis la datrevenon de sia naskigxtago, cxar gxi signifis feston kaj festenon kaj dancadon, sed sxi ja plene forgesis kiom da jaroj signifas tiuj datrevenoj. En lando kie oni vivas eterne, oni ne supozas tian forgeson kauxzo por bedauxro, do ni prave rajtas diri ke Regxino Kaj de Ugabuo estis suficxe agxa por fari konfitajxon-kaj ne pli gxeni nin pri sxia agxo.

Sed sxi ne faris konfitajxon, aux pli da endoma laboro ol estis neevitebla. Sxi estis ambiciulo kaj konstante malplezurigxis pro la fakto ke sxia Regxlando estas tiom malgranda kaj sxia popolo tiom stulta kaj neentreprenema. Ofte sxi demandis al si kio okazis al sxiaj patro kaj patrino, tre for preter la trairejo, en la mirinda Lando Oz, kaj ilia nereveno suspektigis Kajon ke ili trovis pli bonan logxlokon. Do, kiam Salnje rifuzis balai la plankon de la salono en la palaco, kaj Kaj ankaux rifuzis balai gxin, sxi diris al sia fratino:

"Mi foriros. Cxi tiu absurda Regno Ugabuo tedas min."

"Foriru se tion vi volas," respondis Salnje. "Sed estus tre malsagxe foriri de cxi tie."

"Kial?" demandis Kaj.

"Cxar en la Lando Oz, kiu estas la lando de Ozma, vi estos neniu, sed cxi tie vi estas Regxino."

"Ho, jes! Regxino de dekok viroj, dudek sep virinoj kaj kvardek kvar infanoj!" respondis Kaj amare.

"Nu, certe estas pli da homoj en la granda Lando Oz," ridis Salnje. "Kial ne estigi armeon kaj konkeri ilin kaj esti Regxino de la tuta Oz?" sxi demandis, dezirante moki Kajon kaj tiel kolerigi sxin. Post tio sxi fimienis al sia fratino kaj iris en la malantauxan gxardenon por svingi sin en la hamako.

Sxiaj mokvortoj, tamen, estigis ideon en Regxino Kaj. Sxi enmensigis ke Oz lauxdire estas pacema lando kaj ke Ozma estas nur knabino kiu regas cxiujn mildmaniere kaj estas obeata cxar sxia popolo amas sxin. Ecx en Ugabuo oni rakontis ke la ununura armeo de Oz konsistas el dudek sep belaj oficiroj, kiuj portas belajn uniformojn sed neniujn armilojn, cxar ekzistas neniu kontrauxbatalinda. Iam ekzistis ordinara soldato, krom la oficiroj, sed Ozma promociis lin al Kapitan-Generalo kaj forprenis lian pafilon cxar sxi timis ke akcidente gxi vundos personon.

Ju pli Kaj pripensis tion des pli sxi konvinkigxis ke estus facile konkeri la Landon Oz kaj fari sin Regxino anstataux Ozma, se sxi havus Armeon por efektivigi tion. Poste sxi povus eliri en la mondon kaj konkeri aliajn landojn, kaj post tio eble sxi povus trovi rimedon iri al la luno kaj konkeri gxin. Sxi havis militeman spiriton kiu preferas problemojn ol senagadon.

Cxio dependas de Armeo, Kaj decidis. Sxi zorge kalkulis enmense cxiuj virojn de sia regno. Jes: precize dek ok, ensume. Ili ne konsistigus tre grandan Armeon, sed se ili surprizus la nearmitajn oficirojn de Ozma sxiaj viroj povus facile venki ilin. "Mildaj personoj cxiam timas tempestemajn," Kaj diris al si. "Mi ne volas elfluigi sangon, cxar tio sxokus miajn nervojn kaj mi eble svenus; sed se ni minacos kaj montros niajn armilojn mi estas certa ke la popolo de Oz surgenuigxos antaux mi kaj cedos."

Tiu argumento, kiun sxi ripetis al si pli ol unufoje, fine decidigis la Regxinon de Ugabuo efektivigi la auxdacan entreprenon.

"Negrave kio okazos," sxi pensis, "gxi ne malfelicxigos min pli ol resti fermita en cxi tiun mizeran valon kaj balai plankojn kaj kvereli kun mia fratino Salnje; do mi vetos cxion, kaj gajnos kio ajn venos."

Tiun tagon mem sxi komencis organizi sian Armeon.

Sxi renkontis unue Jocxjon Pomon, kiu estis tiel nomata cxar li posedis pomarbaron.

"Jocxjo," diris Kaj, "mi intencas konkeri la mondon kaj mi volas ke vi anigxu al mia Armeo."

"Ne petu min fari tian stultajxon, cxar mi devos gxentile rifuzi, Via Mosxto," diris Jocxjo Pomo.

"Mi tute ne petos vin. Mi ordonas vin, kiel Regxino de Ugabuo," diris Kaj.

"Tiuokaze, mi supozas ke mi devas obei," la viro komentis malfelicxavocxe. "Sed mi petas ke vi konsideru ke mi estas tre grava civitano, do mi rajtas havi altrangan oficon."

"Vi estos Generalo," promesis Kaj.

"Kun oraj epoletoj kaj glavo?" li demandis.

"Kompreneble," diris la Regxino.

Poste sxi trovis la duan viron, kies nomo estis Jocxjo Bulko, cxar li posedis arbaron sur kies arboj kreskis sekalaj kaj tritikaj bulkoj, varmaj kaj malvarmaj.

"Jocxjo," diris Kaj, "Mi konkeros la mondon, kaj mi ordonas ke vi anigxu al mia Armeo."

"Neeble!" li kriis. "Necesas rikolti la bulkojn."

"Viaj edzino kaj infanoj rikoltu," diris Kaj.

"Sed mi estas tre grava viro, Via Mosxto," li protestis.

"Pro tio vi estos unu el miaj Generaloj, kaj sur via kapo vi portos trikornan cxapelon kun ora brokato, kaj frizos viajn lipharojn kaj tintigos longan glavon," sxi promesis.

Do li konsentis, kvankam ege malvolonte, kaj la Regxino plumarsxis al la sekva dometo. Tie logxis Jocxjo Vafleto, tiel nomita cxar la arboj en lia arbaro kreskigis bonegajn glaciajx-vafletojn.

"Jocxjo," diris Kaj, "mi konkeros la mondon, kaj vi devas anigxi al mia Armeo."

"Bonvolu pardoni min," diris Jocxjo Vafleto. "Mi estas malbona batalisto. Mia bona edzino konkeris min antaux jaroj, cxar sxi batalas pli bone ol mi. Prenu sxin, Via Mosxto, anstataux min, kaj mi benos vin pro tiu komplezo."

"Mia Armeo devas konsisti el viroj-ferocaj, fortegaj batalistoj," deklaris Kaj, rigardante severe la malgrandan mildaspektan viron.

"Kaj vi postlasos mian edzinon cxi tie en Ugabuo?" li demandis.

"Jes, kaj vi estos Generalo."

"Mi akceptas," diris Jocxjo Vafleto, kaj Kaj pluiris al la dometo de Jocxjo Horlogxo, kiu havis horlogxarbaron. Tiu viro unue insistis ke ne li anigxos al la armeo, sed cxar Regxino Kaj promesis Generaligi lin li fine konsentis.

"Kiom da Generaloj estas en via armeo," li demandis.

"Kvar, gxis nun," respondis Kaj.

"Kaj kiom granda estos la armeo?" estis lia sekva demando.

"Mi intencas anigi cxiun el la dek ok viroj en Ugabuo," sxi diris.

"Do kvar Generaloj suficxas," anoncis Jocxjo Horlogxo. "Mi konsilas ke la restantaj viroj estu koloneloj."

Kaj provis obei lian konsilon. La sekvajn kvar virojn vizititajn-Jocxjo Pruno, Jocxjo Ovo, Jocxjo Bangxo, kaj Jocxjo Fromagxo, nomitaj pro siaj arbaroj-sxi faris Koloneloj de sia regno; sed la kvina, Jocxjo Najloj, diris ke Koloneloj kaj Generaloj farigxas multe tro oftaj en la Armeo de Ugabuo kaj ke li preferas estigxi Majoro. Do Jocxjo Najloj, Jocxjo Kuko, Jocxjo Sxinko kaj Jocxjo Sxtrumpoj cxiuj farigxis Majoroj, kaj la sekvaj kvar-Jocxjo Sandvicxo, Jocxjo Seruro, Jocxjo Glaciajxo kaj Jocxjo Butonoj-nomumigxis Kapitanoj de la Armeo.

Sed nun la Regxino perpleksigxis. Restis nur du pliaj viroj en la tuta Ugabuo, kaj se sxi farus ilin Leuxtenantoj, dum la aliaj estas kvar Kapitanoj, kvar Majoroj, kvar Koloneloj kaj kvar Generaloj, versxajne estus jxaluzo en la armeo, kaj eble ribelo kaj dizertoj.

Sed unu el tiuj viroj estas Jocxjo Bombonoj, kaj li tute rifuzis partopreni. Neniu promeso tentis lin, neniu minaco influis lin. Li diris ke li devas resti hejme por rikolti vanilajn, limonajn, cxokoladajn, kaj kremajn bombonojn. Ankaux necesas tondi kaj drasxi la kampojn da krakmaizo-kun-sukero kaj buterumita krakmaizo, kaj li insistas ne trompi la esperon de la infanoj de Ugabuo per foriro por konkeri la mondon tiel lasante la sukerajx-rikolton perei.

Trovinte Jocxjon Bombonojn tiom obstina, Regxino Kaj decidis cedi al li kaj sxi dauxrigis sian veturon al la domo de la dekoka kaj lasta viro en Ugabuo, kiu estis junulo nomata Jocxjo Fajliloj. Tiu Fajliloj havis dek du arbojn kiuj kreskigis sxtalajn fajlilojn diversspecajn; sed li ankaux havis naux librarbojn, sur kiuj kreskis bela sortimento de rakontolibroj. Povas esti ke vi neniam vidis librojn kreski sur arboj, do mi klarigos ke tiuj en la arbaro de Jocxjo Fajliloj estis kovritaj de largxaj verdaj folioj kiuj, kiam plenmaturaj, farigxis malhelrugxaj. Tiam oni rikoltis la librojn, deprenis la foliojn kaj ili estis legopretaj. Se oni rikoltis ilin tro frue, la rakontoj montrigxis tro konfuzitaj kaj malinteresaj kaj kun fusxa literumado. Tamen, se oni lasis ilin perfekte maturigxi, la rakontoj estis bonegaj legajxoj kaj la literumado kaj la gramatika uzado perfektaj.

Fajliloj libere disdonis siajn librojn al cxiu deziranto, sed la popolo de Ugabuo malmulte sxatis librojn do li devis mem legi la plejparton, antaux ol ili putris. Cxar vi versxajne scias ke tuj kiam oni legas la librojn la vortoj malaperas kaj la folioj velkas kaj fadas-la plej grava difekto de libroj kiuj kreskas sur arboj.

Kiam Regxino Kaj parolis al tiu junulo Fajliloj, kiu estis kaj inteligenta kaj ambicia, li diris opinii ke estus amuzege konkeri la mondon. Sed li atentigis sxin ke li estas multe supera al la aliaj viroj en sxia armeo. Sekve, li rifuzas esti unu el sxiaj Generaloj aux Koloneloj aux Majoroj aux Kapitanoj, sed li pretendas la honoron esti la sola Ordinara Soldato.

Al Kaj tute ne placxis tiu ideo.

"Mi malvolas Ordinaran Soldaton en mia armeo," sxi diris; "ili estas tre vulgaraj. Oni diris al mi ke iam Princino Ozma havis ordinaran soldaton, sed sxi faris el li Kapitan-Generalon, kio bone pruvas ke la ordinara soldato ne estis necesa."

"La armeo de Ozma ne batalas," respondis Fajliloj, "sed via armeo devos furioze batali por konkeri la mondon. Mi legis en miaj libroj ke cxiam la ordinaraj soldatoj batalas, neniu oficiro estas suficxe kuragxa por fronti la malamikojn. Ankaux, estas logike ke viaj oficiroj devas kavi komandaton al kiu ili povas doni ordonojn; do mi estos tiu. Mi sopiregas trancxi kaj mortigi la malamikojn kaj farigxi heroo. Poste, kiam ni revenos al Ugabuo mi prenos cxiujn ludglobojn de la infanoj kaj fandos ilin kaj faros statuon pri mi por ke cxiuj rigardu kaj admiru gxin."

Al Kaj multe placxis Ordinarulo Fajliloj. Li ja sxajnis esti batalisto kian sxi bezonis por sia entrepreno, kaj sxia espero sukcesi eksaltis kiam Fajliloj diris al sxi ke li scias kie kreskas pafilarbo, kaj ke li tuj iros al gxi kaj plukos la plej maturan kaj grandan musketon kiu kreskas sur la arbo.

Cxapitro 2: Unue Ugabuo