Unue Ugabuo

Tri tagojn poste la Granda Armeo de Ugabuo grupigxis en la placo antaux la regxa palaco. La dek ses oficiroj estis vestitaj per belegaj uniformoj kaj portis akrajn, brilantajn glavojn. La Ordinara Soldato plukis sian pafilon kaj, kvankam gxi ne estis tre granda armilo, Fajliloj strebis aspekti feroca kaj tiom sukcesis ke cxiuj liaj komandantaj oficiroj sekrete timis lin.

La virinoj cxeestis, protestante ke Regxino Kaj Ceter ne rajtas forpreni iliajn edzojn kaj patrojn; sed Kaj ordonis ke ili silentu, kaj ili neniam ricevis pli malfacilan ordonon.

La Regxino aperis antaux sia Armeo vestite per impona verda uniformo, kovrita per ora brokato. Sur sia kapo sxi portis verdan soldatocxapon en kiu estis purpura plumo, kaj sxi aspektis tiom regxine kaj digne ke cxiu en Ugabuo gxojis ke sxi foriras-escepte de la Armeo. La Armeo bedauxris ke sxi ne foriras sola.

"Faru vicojn!" sxi kriis per sia akra vocxo.

Salnje rigardis tra la fenestro de la palaco kaj ridis.

"Mi kredas ke via Armeo povas pli bone kuri ol batali," sxi komentis.

"Kompreneble," respondis Generalo Bulko, fiere. "Ni ne sercxas konflikton, sciu, nur kaptajxojn. Ju pli da kaptajxoj kaj ju malpli da batalado, des pli ni gxuos nian

laboron."

"Rilate al mi," diris Fajliloj, "mi multe preferas militon kaj mortigon. Oni farigxas heroo nur per konkerado, kaj la rakontolibroj senescepte diras ke oni plej facile konkeras per batalado."

"Precize tiel, mia bravulo!" konsentis Kaj. "Batali signifas konkeri kaj konkeri signifas akiri kaptajxojn kaj akiri kaptajxojn signifas farigxi heroo. Apogate per tia nobla firma decidemo la mondo apartenos al mi! Adiaux, Salnje. Kiam ni revenos ni estos ricxaj kaj famaj. Venu, Generaloj, ni marsxu."

Je tio la Generaloj rektigis sin kaj etendis siajn brustojn. Post tio ili svingis siajn brilantajn glavojn laux rapidaj cirkloj kaj kriis al la Koloneloj:

"An-taux-en Marsxu!"

Post tio la Koloneloj kriis al la Majoroj: "An-taux-en Marsxu!" kaj la Majoroj kriis al la Kapitanoj: "An-taux-en Marsxu!" kaj la Kapitanoj kriegis al la Ordinara Soldato:

"An-taux-en Marsxu!"

Do Fajliloj sursxultrigis sian pafilon kaj komencis marsxi, kaj cxiuj oficiroj sekvis lin. Regxino Kaj venis la lasta, gxuante sian noblan armeon kaj demandante al si kial sxi ne antaux longe decidis konkeri la mondon.

Laux tiu ordo la procesio marsxis el Ugabuo tra la mallargxa vojo kondukanta inter la montoj en la belan

Felandon Oz.

Cxapitro 3: Magio Mistifikas la Marsxantojn