Magio Mistifikas la Marsxantojn

Princino Ozma tute ne konsciis ke la Armeo de Ugabuo, estrate de sia ambicia Regxino, firme intencas konkeri sxian Regxlandon. La bela knabina Reganto de Oz okupadis sin pri la bonstato de siaj regatoj kaj ne havis tempon por pensi pri Kaj Ceter kaj sxiaj mallojalaj planoj. Sed unu persono konstante gardadis la pacon kaj felicxon de la Lando Oz, tiu persono estis la Oficiala Sorcxistino de la Regxlando, Glinda la Bona.

En sia belega kastelo, kiu situas tre distance norde de la Smeralda Urbo kie Ozma havas sian kortegon, Glinda posedas mirindan magian Arkivo-Libron, en kiu presigxas cxiu evento kiu okazas ie ajn, tuj kiam gxi okazas.

La plej malgravaj kaj la plej gravaj eventoj cxiuj trovigxas en tiu libro. Kiam infano piedbatas la plankon, Glinda legas pri tio; kiam urbo brulas, Glinda trovas tiun fakton notita en la libro.

La Sorcxistino cxiam legas sian Arkivo-Libron cxiutage, sekve sxi sciis ke Kaj Ceter, Regxino de Ugabuo, malsagxe grupigis armeon de dek ses oficiroj kaj unu ordinara soldato, kiun sxi intencas uzi por invadi kaj konkeri la Landon Oz.

Ne ekzistis dubo pri tio ke Ozma, apogate de la magiaj artoj de Glinda la Bona kaj la potenca Sorcxisto de Oz-ambaux estis bonaj amikoj sxiaj-povus facile venki multe pli imponan armeon ol tiun de Kaj sed estus domagxe se interrompus la pacon de Oz iaspeca kverelado aux batalado. Do Glinda ecx ne menciis la aferon al Ozma, aux al iu alia. Sxi nur eniris grandan cxambron de sia kastelo, nomatan la Cxambron de Magio, kie sxi faris magian riton kiu kauxzis ke la intermonta vojo kondukanta de Ugabuo sin turnu plurfoje kaj tute malrekte konduku. La rezulto estis ke kiam Kaj kaj sxia armeo atingis la finon de la trairejo ili ne estis en la Lando Oz sed en apuda teritorio kiu estis plene distingita disde la regno de Ozma kaj apartigita forde Oz per nevidebla bariero.

Kiam la Ugabuanoj eliris en tiun landon, la trairejo trairita ekmalaperis malantaux ili kaj ne estis versxajne ke ili iam povos retrovi la vojon al la Ugabua valo. Ilin vere tre perpleksis la pejzagxo kaj ili ne sciis kiudirekten iri. Neniu el ili iam vizitis Ozon, do necesis multe da tempo por ke ili trovu ke ili ja ne estas en Oz sed en nekonata lando.

"Ne gravas," diris Kaj, strebante kasxi ke sxiaj esperoj trompigxis; "ni komencis konkeri la mondon, kaj jen parto de la mondo. Post iom da tempo, dum ni faros nian venkoplenan veturon, sendube ni trovos Ozon; sed, gxis tiam, ni konkeru kiun ajn landon en kiu ni estas."

"Cxu ni konkeris cxi tiun landon, Via Mosxto?" maltrankvile demandis Majoro Kuko.

"Certe," diris Kaj. "Ni ankoraux ne renkontis homojn, sed kiam ni renkontos ilin, ni informos ilin ke ili estas niaj sklavoj."

"Kaj poste ni rabos de ili cxiujn iliajn posedajxojn," aldonis Generalo Pomo.

"Eble ili nenion posedos," kontrauxis Soldato Faljliloj; "sed mi esperas ke ili batalos nin, malgraux tio. Paca konkero tute ne plezurigus."

"Ne gxenu vin," diris la Regxino. "Ni ja povos batali, cxu aux ne batalos niaj malamikoj; kaj eble ni trovos ke estas pli komforte se la malamikoj cedas al ni rapide."

La lando estis dezerta kaj veturado tie ne estis tre agrabla. Krome, estis malmulto mangxebla, kaj kiam la oficiroj malsatigxis ili senpaciencigxis. Multaj dizertus se ili povus retrovi la vojon al sia hejmo, sed cxar la Ugabuanoj nun estis senespere perditaj en nekonata lando ili opiniis ke estas pli sekure resti kune ol apartigxi.

La humoro de Regxino Kaj, neniam tre agrabla, farigxis akra kaj kverelema dum sxi kaj sxia armeo marsxadis sur la rokoplenaj vojoj sen renkonti aux homojn aux kaptajxojn. Sxi riprocxadis siajn oficirojn gxis ili farigxis koleremaj, kaj kelkaj el ili suficxe mallojalis por diri "cxit!" al sxi. Aliaj komencis riprocxi sxin cxar sxi kondukis ilin al gxenajxoj kaj post tri malfelicxaj tagoj cxiu viro lamentis sian foreston de sia arbaro en la bela Ugabua valo.

Fajliloj, tamen, montrigxis diferenca. Ju pli da gxenajxoj li renkontis des pli gaja li farigxis, kaj la gxemojn de la oficiroj respondis gaja fajfado de la Soldato. Lia agrabla humoro multe kuragxigis Regxinon Kajon, kaj post nelonge sxi konsultis la Ordinaran Soldaton multe pli ofte ol liajn Superajn Oficirojn.

Dum la tria tago de la marsxado ili renkontis sian unuan aventuron. Cxirkaux la vesperigxo la cxielo subite malheligxis kaj Majoro Najloj kriis:

"Nebulo proksimigxas."

"Mi kredas ke gxi ne estas nebulo," respondis Fajliloj, rigardante interesate la alproksimigxantan nubon. "Gxi aspektas pli simila al la spiro de Rako."

"Kio estas Rako?" demandis Kaj, cxirkauxrigardante timeme.

"Terura besto kun acxa apetito," respondis la soldato, farigxante pli pala ol kutime. "Mi neniam vidis Rakon, estas vere, sed mi legis pri ili en la rakontolibroj kiuj kreskis en mia arbaro, kaj se cxi tiu ja estas unu el tiuj timigaj monstroj, ni malversxajne konkeros la mondon."

Auxdinte tion, la oficiroj tre maltrankviligxis kaj pli dense grupigxis cxirkaux sian soldaton.

"Kia estas tiu besto?" demandis unu.

"Mi vidis nur unu bildon de Rako, kaj la bildo estis iom malklara," diris Fajliloj, "cxar la libro ne estis tute matura kiam mi plukis gxin. Sed la besto povas flugi tra la aero kaj kuri kiel cervo kaj nagxi kiel fisxo. Interne de gxia korpo estas ardanta fajroforno, kaj la Rako enspiras aeron kaj elspiras fumon, kiu senlumigas la cxirkauxan cxielon je distanco de centoj da kilometroj, kien ajn gxi iras. Gxi estas pli granda ol cent homoj kaj mangxas kian ajn vivantajxon."

La oficiroj nun komencis gxemegi kaj tremi, sed Fajliloj strebis felicxigi ilin dirante:

"Eble ni ja ne vidas aproksimigxantan Rakon; kaj ne forgesu ke ni estas civitanoj de Ugabuo, kiu estas parto de la felando Oz, do ni ne estas mortigeblaj."

"Malgrauxe," diris Kapitano Butonoj, "se la Rako kaptos nin kaj dismacxos nin kaj glutos nin-kio okazos?"

"Cxiu peceto restos vivanta," deklaris Fajliloj.

"Mi ne komprenas kiel tio helpus nin," ploregis Kolonelo Bangxo. "Hamburgro restas hamburgro cxu aux ne gxi vivas!"

"Mi ripetas, eble gxi ne estas Rako," persistis Fajliloj. "Ni scios, kiam la nubo proksimigxos, cxu aux ne gxi estas la spiro de Rako. Se gxi tute ne odoros, versxajne gxi estos nebulo; sed se gxi havos sal-kaj-pipran odoron, gxi estos Rako kaj ni devos anticipi gxisfinan batalon."

Cxiuj rigardis la malhelan nubon timoplene. Post nelonge gxi atingis la timantan grupon kaj komencis cxirkauxi ilin. Cxiu nazo flaris la nubon-kaj cxiu perceptis

en gxi la odoron de salo-kaj-pipro.

"La Rako!" kriis Soldato Fajliloj, kaj ellasante senesperigxan mugxon la dek ses oficiroj falis surteren, tordante sin kaj gxemegante pro afliktigxo. Regxino Kaj sidigxis sur rokon kaj frontis la nubon pli kuragxe, kvankam sxia koro batadis rapide. Kaj Fajliloj? Nu li trankvile sxargis sian pafilon kaj staris preta batali la malamikon, kiel bonkonduta soldato.

Ilin nun kovris absoluta mallumo, cxar la nubo kovranta la cxielon kaj la subigxantan sunon estis nigra kiel inko. Subite tra la mallumo ekaperis du rondaj, ardantaj rugxaj globoj, kaj Fajliloj tuj decidis ke sendube ili estas la okuloj de la monstro.

Li levis sian pafilon, celis kaj pafis.

Estis pluraj kugloj en la pafilo, cxiuj estis plukitaj el bonega kuglarbo en Ugabuo, kaj ili estis grandaj kaj malmolaj. Ili flugis cele la monstron kaj atingis gxin, kaj sovagxe, kuriozege kriante la Rako ekfalis skuetante siajn flugilojn kaj gxia giganta korpo falis rekte sur la formojn de la dek ses oficiroj, kiuj tiam ekkriegis pli lauxte ol antauxe.

"Ve!" gxemis la Rako. "Vidu kion vi faris per tiu dangxera pafilo via!"

"Mi ne povas vidi," respondis Fajliloj, "cxar la nubo farita de via spiro senlumigas miajn okulojn!"

"Ne pretekstu ke estis akcidento," pludiris la Rako, riprocxe, dum gxi ankoraux skuetis siajn flugilojn senhelpe. "Ne pretendu ne sciinti ke la pafilo estis sxargita, bonvolu!"

"Mi ne intencas diri tion," respondis Fajliloj. "Cxu la kugloj grave vundis vin?"

"Unu rompis mian makzelon, tiel ke mi ne povas malfermi mian busxon. Rimarku ke mia vocxo sonas iom malglate kaj rauxke, cxar mi devas paroli kun miaj dentoj firme kunfiksitaj. Alia kuglo rompis mian maldekstran flugilon, tiel ke mi ne povas flugi; kaj ankoraux alia rompis mian dekstran kruron, tiel ke mi ne povas marsxi. Mi neniam auxdis pri pli mallerta pafo."

"Cxu vi povos levi vian korpon de miaj komandantaj oficiroj?" demandis Fajliloj. "Pro iliaj krioj mi suspektas ke via grandega pezo dispremas ilin."

"Mi esperas ke gxi dispremas ilin," grumblis la Rako. "Mi volas dispremi ilin, se eble, cxar mi estas malbon-humora. Se mi povus malfermi mian busxon, mi mangxus vin cxiujn, kvankam mia apetito suferas pro la varma vetero."

Dirinte tion la Rako komencis ruli sian gigantan korpon flanken, por pli facile dispremi la oficirojn; sed farante tion gxi rulis sin tute forde ili, kaj cxiuj dek ses sukcesis surpiedigxi kaj forkuris lauxeble plej rapide.

Soldato Fajliloj ne povis vidi ilin forkuri sed li sciis per la sono de iliaj vocxoj ke ili eskapis, do li cxesis maltrankvili pri ili.

"Bonvolu pardoni ke mi nun adiauxos vin," li diris al la Rako. "Necesas foriri cxar ni deziras pluveturi. Se vi mortos, ne kulpigu min, cxar mi devis pafi vin por protekti min."

"Mi ne mortos," respondis la monstro, "cxar mi havas bonfortunan vivon. Sed mi petegas ke vi ne foriru de mi."

"Kial?" demandis Fajliloj.

"Cxar mia rompita makzelo resanigxos post proksimume unu horo, kaj mi tiam povos mangxi vin. Mia flugilo resanigxos post unu tago kaj mia kruro resanigxos post unu semajno, kaj tiam mi estos tute sendifekta. Cxar vi pafis min kaj tiel gxenegis min, estas dece kaj juste ke vi restu cxi tie kaj lasu ke mi mangxu vin tuj kiam mi povos malfermi miajn makzelojn.

"Mi devas malkonsenti," respondis la soldato firme. "Mi promesis al Regxino Kaj de Ugabuo ke mi helpos sxin konkeri la mondon, kaj mi ne rajtas nuligi promeson nur por ke Rako mangxu min."

"Ho; mi komprenas," diris la monstro. "Se vi promesis, mi ne malhelpu vin."

Do Fajliloj cxirkauxpalpadis en la mallumo kaj prenis manon de la tremanta Regxino, kiun li gvidis for de la batetanta, gxemanta Rako. Ili stumblis pro la sxtonoj sur parto de la vojo sed baldaux ili komencis malklare vidi la vojon antaux si, ju pli ili iris for de la timiga loko kie kusxas la vundita monstro.

Post kelka tempo ili atingis malgrandan monteton kaj povis vidi la lastajn radiojn de la suno ilumini belan preteran valon, cxar nun ili preterpasis la nuban spiron de la Rako. Tie kauxris la dek ses oficiroj, ankoraux timantaj kaj anhelantaj pro sia kurado. Ili haltis nur cxar ili tute ne povis pli kuri.

Regxino Kaj severe riprocxis ilin pro ilia malkuragxo, kaj samtempe lauxdis la kuragxon de Fajliloj.

"Tamen, ni estas pli sagxaj ol li," murmuris Generalo Horlogxo, "cxar pro nia forkuro ni nun povos helpi Vian Mosxton konkeri la mondon; sed se Fajliloj estus mangxita, li dizertus vian Armeon."

Post nelonga ripozo ili subeniris en la valon, kaj tuj kiam ili estis ekster la vidpovo de la Rako la humoro de la tuta grupo rapide altigxis. Precize je krespuskigxo ili atingis rivereton, sur kies bordoj Regxino Kaj ordonis ke ili kampadu por la nokto.

Cxiu oficiro kunportis en sia posxo etan blankan tendon. Kiam gxi estis metita sur la teron, gxi rapide grandigxis gxis gxi estis suficxe granda por ke la posedanto eniru gxin kaj dormu inter gxiaj kanvasaj muroj. Fajliloj devis porti dorsosakon, en kiu estis nur ne nur lia propra tendo sed ankaux kompleksa paviliono por Regxino Kaj, plus lito kaj segxo kaj magia tablo. Tiu tablo, metita sur la teron en la paviliono de Kaj, farigxis giganta, kaj en tirkesto de la tablo estis la stoko de ekstraj vestoj, manprizorgiloj, tualetajxoj kaj aliaj bezonajxoj, de la Regxino. La regxa lito estis la sola lito en la kampejo; la oficiroj kaj la soldato dormis en hamakoj ligitaj al la tendostangoj.

En la dorsosako ankaux estis standardo sur kiu estis la regxa emblemo de Ugabuo, kaj tiun standardon Fajliloj flirtigis de gxia stango cxiunokte, por montri ke la landon en kiu ili estas konkeris la Regxino de Ugabuo. Gxis nun nur ili mem vidis la standardon, sed al Kaj placxis vidi gxin flirti en la venteto kaj sxi opiniis sin jam fama konkeristo.

Cxapitro 4: Betsy Brave Boatas