Betsy Brave Boatas

La ondoj batis kaj la fulmo brilis kaj la tondro mugxis kaj la sxipo frapigxis kontraux rokon. Betsy Robbin estis kuranta trans la ferdekon kaj la sxoko flugigis sxin tra la aero gxis sxi falis plauxde en la malhele bluan akvon. La sama sxoko kaptis Hancxjon, maldikan malgrandan tristvizagxan mulon, kaj jxetis ankaux lin en la maron, tre for de la flanko de la sxipo.

Kiam Betsy alsurfacigxis, anhelegante cxar la malseka plongxo senaverte trafis sxin, sxi etendis manon en la mallumo kaj kaptis aron da haroj. Unue sxi kredis ke temas pri la fino de sxnuro, sed baldaux sxi auxdis malgajan "Hi-ha!" kaj sxi komprenis ke sxi firme tenas la finon de la vosto de Hancxjo.

Subite la maron lumigis giganta ardo. La sxipo, nun tre tre for, ekbrulis, eksplodis kaj plongxis sub la ondojn.

Betsy tremis vidante tion, sed gxuste tiam sxia okulo ekvidis aron da sxiprompajxoj flosantaj proksime de sxi kaj sxi lasis la voston de la mulo kaj kaptis la krudan floson, kaj tiris sin sur gxin tiel ke sxi veturis sekure sur gxi. Ankaux Hancxjo vidis la floson kaj nagxis al gxi, sed li estis tre mallerta kaj neniel povus grimpi sur gxin se Betsy ne helpus lin.

Ili devis kunpremigxi, cxar ilin subtenis nur lukokovrilo sxirita el la ferdeko de la sxipo; sed gxi flosigis ilin relative bone kaj la knabino kaj la mulo sciis ke gxi savos ilin de drono.

La sxtormo ankoraux tute ne finigxis, kiam la sxipo pereis. Blindaj fulmoj flugis de nubo al nubo kaj la bruo de profundaj tondroj ehxis alte super la maro. La ondoj jxetis la floseton tien kaj tien kiel infano jxetas kauxcxukan pilkon kaj Betsy havis solenan senton ke cxiudirekte, sur centoj da akvaj kilometroj, ne ekzistas vivantajxo escepte de sxi kaj la malgranda azeno.

Eble Hancxjo same pensis, cxar li milde frotis sian nazon kontraux la timantan knabinon kaj diris "Hi-ha!" per sia plej milda vocxo, kvazaux por komfortigi sxin.

"Vi protektos min, Hancxjo kara, cxu ne?" sxi kriis senhelpe, kaj la mulo diris "Hi-ha!" denove, per promeso- signifaj tonoj.

Sur la sxipo, dum la tagoj antaux la sxiprompigxo, kiam la maro estis trankvila, Betsy kaj Hancxjo farigxis bonaj amikoj; do, kvankam la knabino eble preferus pli potencan protektanton dum cxi tiu terura krizo, sxi sentis ke la mulo faros cxion kion povas fari mulo por gardi sxin sekura.

Dum la tuta nokto ili flosis, kaj kiam la sxtormo lacigis sin kaj forflugis farante kelkajn forajn mugxetojn, kaj la ondoj malpligrandigxis kaj estis pli facile surfloseblaj, Betsy etendis sin sur la malseka floso kaj endormigxis.

Hancxjo neniom dormis. Eble li opiniis ke li devas gardi Betsyn. Nu, li kauxris sur la floso apud la laca dormanta knabino kaj gardis pacience gxis la unua matenigxa lumo trafis la maron.

La lumo vekis Betsyn Bobbinon. Sxi sidigxis, frotis siajn okulojn kaj rigardis trans la akvon.

"Ho, Hancxjo; jen tero antaux ni!" sxi kriis.

"Hi-ha!" respondis Hancxjo per sia plendosona vocxo.

La floso iris rapide direkte al tre bela lando kaj dum ili proksimigxis Betsy povis vidi amasojn da belaj floroj brilantaj inter la altaj arboj. Sed tute neniu homo estis videbla.

Cxapitro 5: La Rozoj Repelas la Rifugxantojn