Tiktoko Trovas Teruran Taskon

Dum Vilulo kaj liaj kunuloj staris grupe cxe unu flanko, la Armeo de Ugabuo proksimigxadis laux la vojo, la sonon de iliaj piedoj fojfoje akompanis mizera krieto kiam unu el la oficiroj pasxis sur akran sxtonon aux lia humero frapigxis kontraux la glavtenilon de apudulo.

Nun el inter la arboj marsxis Soldato Fajliloj, portante la standardon de Ugabuo, kiu flirtis de longa stango. Tiun stangon li fiksis en la teron tuj antaux la puto kaj li kriis lauxtavocxe:

"Mi nun konkeras cxi tiun teritorion nome de Regxino Kaj Ceter de Ugabuo, kaj cxiujn logxantojn de cxi tiu lando mi proklamas sxiaj sklavoj!"

Kelkaj oficiroj pusxis siajn kapojn el inter la arbustoj kaj demandis:

"Cxu libera Soldato Fajliloj?"

"Nek bera nek leguma," estis la respondo, "sen disputo."

"Nu, disa aux ne, puto suficxas por mi," diris Generalo Vafleto, kuragxigxante antauxeniri al la puto; sed gxuste tiam li ekvidis Tiktokon kaj Vilulon kaj tuj surgenuigxis, tremante kaj timante kaj kriis:

"Kompaton, afablaj malamikoj! Kompaton! Lasu nin vivi kaj ni estos viaj sklavoj poreterne!"

La aliaj oficiroj, kiuj nun ankaux antauxeniris en la liberan spacon, simile surgenuigxis kaj petegis kompaton.

Fajliloj turnis sin kaj, vidante la nekonatojn unuafoje, ekzamenis ilin tre scivoleme. Trovinte ke tri el la grupo estas knabinoj, li levis sian cxapon kaj gxentile klinis sin.

"Kio estas?" demandis severa vocxo - Regxino Kaj atingis la lokon kaj vidis sian riverencantan armeon.

"Permesu ke ni konigu nin," respondis Vilulo, antauxenpasxante. "Jen Tiktoko, la Horlogxfunkcia Homo -kiu funkcias pli bone ol kelkaj viandaj homoj. Kaj jen Princino Ozga de Rozlando, gxuste nun domagxe ekzilita el sia Regno de Rozoj. Post sxi mi prezentas Polikromon, cxielfeinon, kiu akcidente perdis sian Arkon kaj ne povas trovi la vojon hejmen. La malgranda knabino estas Betsy Bobbin, el iu nekonata terparadizo nomata Oklahoma, kaj kun sxi vi povas vidi S-ron Hancxjo, mulo longvosta kaj iritigxema."

"Pu!" diris Kaj, malestime; "bela grupo de vagabondoj! Perditaj kaj forvagintaj, mi supozas, kaj ne valorantaj kaptigxon fare de Regxino. Mi bedauxras esti konkerinta vin."

"Sed vi ankoraux ne konkeris nin," vokis Betsy indigne.

"Ne," konsentis Fajliloj, "tio estas vera. Sed se miaj oficiroj bonvole komandos ke mi konkeru vin, mi tuj faros tion, kaj post tio ni povos cxesi kvereladi kaj pli plezure konversacii."

La oficiroj jam levis sin de siaj genuoj kaj brosis la polvon de siaj pantalonoj. Al ili la malamikoj ne aspektis ferocaj, do la Generaloj kaj Koloneloj kaj Majoroj kaj Kapitanoj rekuragxigxis fronti ilin kaj komencis plej arogante marsxi antaux ili.

"Necesas kompreni," diris Kaj, "ke mi estas la Regxino de Ugabuo, kaj cxi tiu estas mia nevenkebla Armeo. Ni okupas nin per konkerado de la mondo, kaj cxar sxajne vi estas parto de la mondo, kaj obstrukcas nian veturon, necesas ke ni konkeru vin-ecx kvankam vi ne meritas tian altan honoron.

"Ne gravas," diris Vilulo. "Konkeru nin lauxdezire. Ne gxenas nin."

"Sed ni rifuzas esti sklavoj de iu ajn," aldonis Betsy, pozitive.

"Ni decidos tion," respondis la Regxino, kolere. "Antauxen, Soldato Fajliloj, kaj ligu la malamikojn cxemane kaj cxepiede!"

Sed Soldato Fajliloj rigardis belan Betsyn kaj fascinan Polikromon kaj la belan Rozprincinon kaj kapneis.

"Estus malgxentile, kaj mi rifuzas," li asertis.

"Vi devas!" kriis Kaj. "Via devo estas obei ordonojn."

"Mi neniujn ordonojn ricevis de miaj oficiroj," oponis la Soldato.

Sed la Generaloj nun kriis: "Antauxen kaj ligu la kaptitojn!" kaj la Koloneloj kaj la Majoroj kaj la Kapitanoj ripetis la ordonon, kriante gxin kiel eble plej lauxte.

La bruego gxenis Hancxjon, kiu jam rigardadis la Armeon de Ugabuo malaprobe. La mulo nun kuris antauxen kaj komencis retrenpasxi cele la oficirojn kaj piedbati feroce kaj dangxere. La atako estis tiom subita ke la oficiroj diskuris kvazaux polvo blovata de ciklono, faligante siajn glavojn dum ili kuris kaj sercxante trovi rifugxon malantaux la arboj kaj arbustoj.

Betsy gaje ridis pro la komika forpelo de la "nobla armeo", kaj Polikromo dancis gajege. Sed Kaj furiozis pro tio malnobla venkigxo de sxia brava armeo fare de unu malgranda mulo.

"Soldato Fajliloj, mi ordonas ke vi plenumu vian devon!" sxi rekriis, sed sxi mem devis faligi sin por eviti la kalkanojn de la mulo-cxar Hancxjo tute ne esceptis virinon kiu deklaris sin malamiko. Tamen Betsy kaptis sian cxampionon per antauxbuklo kaj firme tenis lin, kaj kiam la oficiroj vidis ke la mulo estas malhelpata plu ataki ili rampis timeme antauxen kaj reprenis siajn forjxetitajn glavojn.

"Soldato Fajliloj, prenu kaj ligu tiun kaptitojn!" kriacxis la Regxino.

"Ne," diris Fajliloj, forjxetante sian pafilon kaj demetante la dorsosakon ligitan al lia dorso per rimeno. "Mi rezignas mian postenon de Armeo de Ugabuo. Mi anigxis por batali la malamikojn kaj farigxi heroo, sed se vi volas ke iu ligu senhelpajn knabinojn vi devos dungi novan Soldaton."

Dirinte tion li marsxis al la aliaj kaj premis la manojn de Vilulo kaj Tiktoko.

"Perfido!" kriacxis Kaj, kaj cxiuj oficiroj ehxis sxian krion.

"Absurdajxo," diris Fajliloj. "Mi rajtas rezigni kiam mi volas."

"Neniel!" respondis la Regxino. "Se vi rezignos tio nuligos mian Armeon, kaj mi ne plu povos konkeri la mondon." Nun sxi turnis sin al la oficiroj kaj diris: "Mi devas peti de vi komplezon. Mi scias ke estas maldigne ke oficiroj batalas, sed se vi ne tuj kaptos Soldaton Fajlilojn kaj devigos lin obei miajn ordonojn neniu el ni havos kaptajxojn. Ankaux versxajne vi cxiuj suferos malsaton, kaj kiam ni renkontos potencan malamikon vi riskos kaptigxi kaj sklavigxi."

Antauxvido de tiu terura fato tiom timigis la oficirojn ke ili eltiris siajn glavojn kaj vere feroce kuris al Fajliloj, kiu staris apud Vilulo. Sed la postan momenton ili haltis kaj refalis sur siajn genuojn; cxar jen, antaux ili, estis la brilanta Am-Magneto, tenata de la mano de la ridetanta Vilulo, kaj vidante tiun magian talismanon cxiu Ugabuo tuj donis sian koron. Ecx Kaj vidis la Am-Magneton, kaj forgesante cxian malamikecon kaj koleron sxi jxetis sin al Vilulo kaj ame cxirkauxbrakumis lin.

Alarmite pro tiu neanticipita efekto de la Magneto, Vilulo liberigis sin de la cxirkauxantaj brakoj de la Regxino kaj rapide kasxis la talismanon en sia posxo. La aventurantoj el Ugabuo nun estis liaj firmaj amikoj, kaj oni ne plu parolis pri konkerigxo kaj ligigxo de anoj de lia grupo.

"Se vi insiste volas konkeri," diris Vilulo; "vi povos marsxi kun mi al la subtera Regno de Rugedo. Por konkeri la mondon, laux via celo, vi devos konkeri cxiujn sub gxia surfaco kiel ankaux tiujn sur gxia surfaco, kaj neniu en la mondo indas konkerigxon tiom kiom Rugedo."

"Kiu estas li?" demandis Kaj.

"La Metala Monarko, la Regxo de la Knomoj."

"Cxu li estas ricxa?" demandis Majoro Sxtrumpoj per fervora vocxo.

"Kompreneble," respondis Vilulo. "Li posedas cxiujn subterajn metalojn-oron, argxenton, kupron, latunon kaj stanon. Li kredas ankaux posedi cxiujn metalojn surterajn, cxar li diras ke cxiuj metaloj iam estis parto de lia regno. Do, se vi konkeros la Metalan Monarkon, vi akiros cxiujn ricxajxojn de la mondo."

"Ha!" kriis Generalo Pomo, profunde gxemante, "tia kaptajxo vere meritus nian agadon. Ni konkeru lin, Via Mosxto."

La Regxino rigardis riprocxe Fajlilojn, kiu nun sidadis apud la bela Princino kaj flustradis en sxian orelon.

"Ve," diris Kaj. "Mi ne plu havas Armeon. Mi havas multajn kuragxajn oficirojn, jes, sed neniun ordinaran Soldaton kiun ili komandu. Sekve mi ne povos konkeri Rugedon kaj akiri cxiujn liajn ricxajxojn."

"Kial ne promocii unu el viaj oficiroj al Ordinara Soldato?" demandis Vilulo, sed tuj cxiu oficiro komencis protesti kaj la Regxino de Ugabuo kapneis respondante:

"Neeble. Ordinara Soldato devas esti timiga batalisto, kaj miaj oficiroj ne kapablas batali. Ili estas treege kuragxaj kiam necesas komandi ke aliaj batalu, sed ili ne povus mem renkonti la malamikojn kaj venki."

"Tutvere, Via Mosxto," diris Kolonelo Pruno, fervore. "Ekzistas multaj formoj de kuragxo, kaj unu persono ne povas posedi cxiujn formojn. Mi mem estas kuragxa kiel leono cxiumaniere escepte de batalado, sed kiam temas pri bataloj mia naturo ribelas. Batalado estas malafabla kaj povas damagxi aliajn personojn; do, cxar mi estas nature gxentila, mi neniam batalas."

"Nek mi!" kriis cxiu el la aliaj oficiroj.

"Vidu," diris Kaj, "kiom senhelpa mi estas. Se Soldato Fajliloj ne montrigxus perfidulo kaj dizertulo, mi volonte helpus konkeri tiun Rugedon; sed Armeo sen Soldato estas kia abelo sen pikilo."

"Mi ne estas perfidulo, Via Mosxto," protestis Fajliloj. "Mi dece rezignis, cxar ne placxis al mi la laboro. Sed multaj personoj povus anstatauxi min. Kial ne soldatigi la Vilulon?"

"Eble li mortus," diris Kaj, rigardante Vilulon ameme, "cxar li estas mortipovulo, kaj povus morti. Se io okazus al li, mia koro rompigxus."

"Pli ol mia koro rompigxus," deklaris Vilulo. "Agnosku, Via Mosxto, ke mi estas la komandanto de cxi tiu ekspedicio, cxar ni sercxas mian fraton, ne kaptajxojn. Sed mi kaj miaj akompanantoj deziras la helpon de via armeo, kaj se vi helpos nin konkeri Rugedon kaj tiel savi mian fraton el kaptiteco ni permesos ke vi retenu cxiujn oron kaj juvelojn kaj aliajn kaptajxojn trovotajn."

Tiu propono estis tiom alloga ke la oficiroj komencis interflustradi kaj baldaux Kolonelo Fromagxo diris: "Via Mosxto, kombininte niajn cerbojn ni jxus evoluigis vere grandiozan ideon. Ni soldatigu la Horlogxfunkcian Homon!"

"Ki-u-n? Mi-n?" demandis Tiktoko. "Ecx ne u-nu se-kun-do-n! Mi ne po-vas ba-ta-li, kaj nep-re ne for-ge-su ke Ru-ge-do jxe-tis mi-n en la pu-to-n."

"Tiutempe vi ne havis pafilon," diris Polikromo. "Sed se vi anigxos al la Armeo de Ugabuo vi portos la pafilon uzitan de Sinjoro Fajliloj."

"Sol-da-to de-vas po-vi ku-ri kaj ne nur ba-ta-li," protestis Tiktoko, "kaj se mi-a me-ka-nis-mo mal-strecx-igx-os, ki-el of-te o-ka-zas, mi nek po-vos ku-ri nek ba-ta-li."

"Mi tenos vin bone strecxita, Tiktoko," promesis Betsy.

"Nu, la ideo ne estas malbona," diris Vilulo. "Tiktoko estos ideala soldato, cxar nenio povas damagxi lin, escepte de martelego. Kaj cxar simpla soldato sxajne necesas por la Armeo, Tiktoko estas la sola persono en nia grupo kiu tauxgas por la tasko."

"Ki-o-n mi de-vos fa-ri?" demandis Tiktoko.

"Obei ordonojn," respondis Kaj. "Kiam la oficiroj ordonos ke vi faru ion, vi devos fari tion; jen cxio."

"Kaj tute sufice," diris Fajliloj.

"Cxu mi ri-ce-vos sa-laj-ro-n?" demandis Tiktoko.

"Vi ricevos vian porcion de la kaptajxoj," respondis la Regxino.

"Jes," komentis Fajliloj, "duono de la kaptajxoj estos por Regxino Kaj, la alia duono dividigxos inter la oficiroj, kaj la Soldato ricevos la restajxon."

"Ti-o kon-ten-ti-gos," diris Tiktoko, prenante la pafilon kaj ekzamenante gxin miroplene, cxar li neniam antauxe vidis tian aferon.

Kaj ligis la dorsosakon al la kupra dorso de Tiktoko kaj diris: "Nun ni pretas marsxi al la Regno de Rugedo kaj konkeri gxin. Oficiroj, komandu ke la Armeo marsxu."

"Staru envice!" kriis la Generaloj, elprenante siajn glavojn.

"Staru envice!" kriis la Koloneloj, elprenante siajn glavojn.

"Staru envice!" kriis la Majoroj, elprenante siajn glavojn.

"Staru envice!" kriis la Kapitanoj, elprenante siajn glavojn.

Tiktoko rigardis ilin kaj poste cxirkaux sin surprizite.

"Sta-ru en vi-sxo? Ki-e es-tas la vi-sxo, cxu en la pu-to?"

"Ne," diris Regxino Kaj, "vi devas stari en marsxordo."

"Cxu la marcxbordo estas proksima?" demandis la Horlogxfunkcia Homo.

"Sursxultrigu vian pafilon kaj staru preta por marsxi," konsilis Fajliloj, do Tiktoko tenis la pafilon rekta kaj staris senmove.

"Nun kion?" li demandis.

"La Regxino turnis sin al Vilulo.

"Kiu vojo kondukas al la kaverno de la Metala Monarko?"

"Ni ne scias, Via Mosxto," estis la respondo.

"Sed tio estas absurda!" diris Kaj sulkigante sian frunton. "Se ni ne povos atingi Rugedon, certe ni ne povos konkeri lin."

"Vi pravas," agnoskis Vilulo; "sed mi ne diris ke ni ne povos atingi lin. Ni nur trovu la vojon, kaj pri tio ni diskutadis kiam vi kaj via imponega Armeo alvenis."

"Nu, do, rapidu trovi gxin," knalvocxis la Regxino.

Tio ne estis facila tasko. Ili cxiuj staris rigardante de unu vojo al alia perpleksite. La vojoj radiadis el la malgranda libera spaco kiel la radioj de la tagmeza suno, kaj cxiu vojo similis cxiun alian vojon.

Fajliloj kaj la Roza Princino, kiu jam farigxis bonaj amikoj, antauxeniris iomete laux unu el la vojoj kaj trovis ke gxin flankas belaj sovagxaj floroj.

"Kial ne peti la florojn informi vin pri la vojo?" li diris al sia akompanantino.

"La florojn?" respondis la Princino, surprizite pro tiu demando.

"Kompreneble," diris Fajliloj. "La kampofloroj estas gekuzoj de Roza Princino, kaj mi kredas ke ili informus vin se vi demandus."

Sxi rigardis pli atente la florojn. Estis centoj da blankaj lekantetoj, oraj ranunkoloj, bluaj kampanuloj kaj dafodiloj kreskantaj apud la vojo, kaj cxiu florkapo estis firme fiksita sur sia maldika sed fortika trunketo. Ecx estis kelkaj sovagxaj rozoj dissxutitaj tie kaj tie kaj eble cxar la Princino vidis ilin sxi akiris kuragxon por fari la gravan demandon.

Sxi surgenuigxis, frontante la florojn, kaj etendis ambaux brakojn plede al ili.

"Diru al mi, belaj gekuzoj," sxi diris per sia dolcxa, milda vocxo, "kiu vojo kondukos nin al la Regno de Rugedo, la Regxo de la Knomoj?"

Tuj cxiuj trunketoj klinigxis gracie dekstren kaj la florkapoj kapgestis unu-du-trifoje tiudirekten.

"Jen gxi!" kriis Fajliloj gxoje. "Nun ni scias la vojon."

Ozga surpiedigxis kaj rigardis miroplene la kampoflorojn, kiuj nun rerektigxis.

"Cxu kauxzis tion la vento?" sxi demandis per mallauxta flustro.

"Neniel," respondis Fajliloj. "Ecx ne plej eta venteto blovas. Sed tiuj belaj floroj ja estas viaj gekuzoj kaj tuj respondis vian demandon, kaj mi sciis ke tiel estos."

Cxapitro 9: La Rabio de Rugedo Rugxe Radias