La Senkompara Sinjorino de la Suverenlumo

La palaco de la Regxino de Lumo staris sur malgranda altajxo kaj konsistis el amaso da kristalaj fenestroj super kiuj estis vasta kristala kupolo. Erman salutis ses belaj knabinoj, evidente altnivelaj, kiuj tuj vekis admiron en Betsy. Cxiu portis sceptron en sia mano, sur cxiu sceptropinto estis emblemo de lumo, kaj iliaj kostumoj estis ankaux emblemoj de la lumoj kiujn ili reprezentis. Erma konigis cxiun al siaj gastoj kaj cxiu gracie kaj gxentile akceptis ilin.

Unua estis Sunlumo, radie bela kaj tre blonda; la dua estis Lunlumo, mola, revema knabino kun nuksobruna hararo; sekvis Stellumo, egale bela sed retirema kaj timida. Tiuj tri estis vestitaj per trembrilaj roboj el argxenta blankajxo. La kvara estis Taglumo, brilanta knabino kun ridantaj okuloj kaj sincera konduto, diversmaniere vestita. Sekvis Fajrolumo, vestita per lanugeca flamkovrita robo kiu blovetigxis cxirkaux sxia bela formo tre alloge. La sesa knabino, Elektra, estis la plej bela, kaj Betsy opiniis jam de la komenco ke kaj Sunlumo kaj Taglumo rigardas Elektran envie kaj iom jxaluzis sxin.

Sed cxiuj elkore salutis la fremdulojn kaj sxajne multe amis la Regxinon de Lumo, cxar ili cxirkauxmovigxis cxirkaux sxin kiel vigla, brilanta grupo dum sxi gvidis al sia regxa salono.

Tiu cxambro estis ricxe kaj komforte meblita, la mebloj estis multtinkturaj; kaj Betsy kaj Polikromo gxuis ripozon sur la lanugaj divanoj post la strecxaj aventuroj de la tago.

La Regxino sidigxis por babili kun siaj gastoj, kiuj rimarkis ke Taglumo estas la sola knabino nun sidanta apud Erma. La aliaj retiris sin al alia parto de la cxambro, kie ili sidis modeste kun interplektitaj brakoj kaj tute ne entrudis sin.

La Regxino rakontis al la fremduloj pri tiu bela lando, kiu estas unu el la cxefaj logxlokoj de feoj kiuj helpas provizi al la homaro bezonajxojn. Tiom da gravaj feoj logxis tie ke, por eviti rivaladon, ili elektis kiel sian Reganton la solan gravan ulon en la lando kiu ne devis labori por la homaro kaj sekve estis, en la praktiko, Privata Civitano. Tiu Reganto, kies titolo estis Jinjino, nomigxis Tititi Hucxu, kaj plej rimarkinde li tute ne havis koron. Sed anstataux tion li posedis grandan kvanton da Rezono kaj Justeco kaj kvankam li neniam jugxis kompate li neniam punis maljuste aux senkauxze. Al malbonfarantoj Tititi Hucxu estis egale terura kiel senkora, sed senkulpuloj ne bezonis timi lin.

Cxiuj Regxoj kaj Regxinoj de tiu felando konsideris sin vasaloj de Jinjino; cxar ili volis esti obeataj de aliaj ili konsentis obei tiun kiu estas auxtoritata super ili.

La logxantoj de la Lando Oz jam auxdis multajn famojn pri tiu terure justa Jinjino, kies punoj preskaux cxiam egalis la kulpojn. Polikromo ankaux sciis pri li, kvankam nun la unuan fojon sxi vidas lin vizagx'-al-vizagxe. Sed por Betsy la historio estis tute nova, kaj sxin multe interesis Tititi Hucxu, kiun sxi ne plu timis.

Tempo rapide kuris dum ilia konversacio kaj subite Betsy rimarkis ke Lunlumo sidas apud la Regxino de Lumo, anstataux Taglumo.

"Sed bonvolu diri al mi," sxi petis, "kial vi cxiuj havas kapon de drako broditan sur viaj roboj?"

La agrabla vizagxo de Erma seriozigxis dum sxi respondis:

"Vi sendube scias ke la Drako estis la plej unua pravivanto; tial la Drako estas la plej agxa kaj plej sagxa vivanto. Bonfortune la Origina Drako, kiu plu vivas, logxas en cxi tiu lando kaj provizas al ni sagxon kiam ajn ni bezonas gxin. Li estas samagxa kiel la mondo kaj memoras cxion okazintan ekde la kreigxo de la mondo."

"Cxu li iam naskis infanojn?" demandis la knabino.

"Jes, multajn. Kelkaj vagis en aliajn landojn, kie homoj, kiuj ne komprenis ilin, do batalis ilin; sed multaj ankoraux logxas en cxi tiu lando. Tamen neniu estas egale sagxa kiel la Origina Drako, kiun ni tre multe respektas. Cxar li estis la unua logxanto cxi tie, ni portas la emblemon de la kapo de la drako por indiki ke ni estas la favorataj personoj kiuj la solaj rajtas logxi en cxi tiu felando, kies beleco preskaux egalas tiun de la Felando Oz, kaj kies potenco estas multe pli granda."

"Mi komprenas pri la drako, nun," diris Polikromo, gestante per sia bela kapo. Betsy ne tute komprenis, sed sxin nunmomente interesis observi la sxangxigxantajn lumojn. Kiel Taglumo cedis al Lunlumo, nun Stellumo sidis dekstre de Erma la Regxino, kaj kiam sxi venis spirito de paco kaj kontento sxajnis plenigi la cxambron. Polikromo, mem feino, volis fari multajn demandojn pri la diversaj Regxoj kaj Regxinoj kiuj logxas en tiu fora, izola loko, kaj antaux ol Erma finis respondi ilin roza ardo plenigis la cxambron kaj Fajrolumo sidigxis apud la Regxino.

Al Betsy placxis Fajrolumo, sed rigardado al sxiaj varmaj kaj ardantaj trajtoj dormemigis la knabineton, kaj baldaux sxiaj palpebroj fermigxis. Tiam levigxis Erma kaj prenis manon de Betsy delikate per la sia.

"Venu," diris sxi, "alvenis la festenhoro kaj la festeno estas preta."

"Bele!" kriis la malgranda mortipovulino. "Vi memorigis min ke mi ege malsatas. Sed eble mi ne povos mangxi viajn femangxajxojn."

La Regxino ridetis kaj gvidis sxin al pordejo. Dum sxi forpusxis pezan drapirajxon inunde salutis ilin argxenta lumo, kaj Betsy vidis antaux si grandiozan bankedohalon, en kiu estis tablo kovrita per negxoblanka tolo kaj kristalajxoj kaj argxentajxoj. Unuflanke estis largxa tronsimila segxo por Erma kaj apud sxi nun sidis la brilanta knabino Elektra. Polikronon oni sidigis dekstre de la Regxino kaj Betsyn maldekstre. La aliaj kvin mesagxistinoj de lumo nun servis ilin, kaj provizis al cxiu persono precize sxiajn plej amatajn mangxajxojn. Polikromo trovis sian teleron da rosgutoj, fresxaj kaj scintilantaj, kaj al Betsy oni servis tiom abunde ke sxi decidis ke neniam antauxe dum sia tuta vivo mangxis sxi ecx duonegale bone.

"Mi s'pozas," sxi diris al la Regxino, "ke Frauxlino Elektra estas la plej juna el cxiuj tiuj knabinoj."

"Kial vi supozas tion?" demandis Erma, ridetante.

"Cxar elektro estas la plej nova lumo kiun ni konas. Mi kredas ke S-ro Edison eltrovis gxin, cxu ne?"

"Eble li estis la unua mortipovulo trovinta gxin," respondis la Regxino. "Sed elektro estas parto de la mondo ekde la kreigxo, sekve mia Elektra estas agxa kiel Taglumo aux Lunlumo, kaj egale bonfara al mortipovuloj kaj feoj."

Betsy estis pensema dum kelka tempo. Poste sxi komentis, rigardante la ses mesagxistinojn de lumo:

"Ni ja vere bezonas cxiun el ili, cxu ne?"

Erma ridis delikate. "Mi jes, certe," sxi respondis, "kaj mi kredas ke ankaux la mortipovuloj multe bezonas cxiun el miaj knabinoj. Taglumo ne povas anstatauxi Sunlumon, kiu donas al ni forton kaj energion. Lunlumo valoras kiam Taglumo, laca pro sia longa dejxoro, foriras por ripozi. Se la luno dum sia transiro estas kasxita malantaux la rando de la tero, kaj mia dolcxa Lunlumo ne povas gajigi nin, Stellumo anstatauxas sxin, cxar la cxielo cxiam donas al sxi potencon. Sen Fajrolumo al ni mankus multe da niaj varmo kaj kontento, kaj ankaux multa gajeco kiam la muroj de domoj cxirkauxas nin. Sed cxiam, kiam aliaj lumoj forlasis nin, nia glora Elektra pretas inundi nin per brilantaj radioj. Kiel Regxino de Lumo, mi amas cxiujn miajn knabinojn, cxar mi scias ke ili estas fidelaj kaj fidindaj."

"Ankaux mi amas ilin!" deklaris Betsy. "Sed kelkfoje, kiam mi estas tre dormema, mi povas bone farti tute sen lumo."

"Cxu vi estas dormema nun?" demandis Erma, cxar la festeno jam finigxis.

"Iom," agnoskis la knabino.

Do kondukis sxin al bela cxambro en kiu estis mola blanka lito, kaj pacience atendis dum Betsy senvestigis sin kaj surmetis trembrilan silkan noktorobon kiu kusxis apud sxia kapkuseno. Post tio la lumknabino bonannoktonis sxin kaj malfermis la pordon.

Kiam sxi fermis gxin post si Betsy estis en mallumo. La knabino bezonis nur ses momenterojn por endormigxi.

Cxapitro 13: La Jinjino Juste Jugxas