La Longorela Auxskultanto Lernas

Dume Rugedo, la Metala Monarko kaj Regxo de la Knomoj, klopodis distri sin en sia belega juvelita kaverno. Estis malfacile por Rugedo amuzi sin hodiaux, cxar cxiuj knomoj bonkondutas kaj neniu meritas riprocxon aux punon. La Regxo sesfoje jxetis sian sceptron kontraux Kalikoton, kaj malsukcesis trafi lin ecx unufoje. Kalikoto ne misagis. Tute male, li obeis la Regxon cxiumaniere kun unu escepto: li rifuzis stari senmove, kiam la Regxo ordonis tion, por ke la peza sceptro trafu lin.

Kalkikoto ne estis kulpigebla pro tio, kaj ecx kruela Rugedo pardonis lin; cxar li tute bone sciis ke se li frakasos sian Regxan Cxambelanon li neniam trovos alian egale inteligentan kaj obeeman. Kalikoto povis laborigi la knomojn ecx kiam la Regxo ne povis, cxar la knomoj malamis Rugedon kaj estis tiom da miloj da tiuj kuriozaj malgrandaj subteruloj ke ili povus facile ribeli kaj defii la Regxon se ili kuragxus. Kelkfoje, kiam Rugedo firiprocxis ilin pli ol kutime, ili farigxis morozaj kaj forjxetis siajn matelojn kaj pikilojn. Tiam, negrave kiom la Regxo riprocxis kaj vipis ilin, ili rifuzis labori gxis iris Kalikot por petegi ilin. Cxar Kalikot estis unu el ili mem kaj estis egale firiprocxata de la Regxo kiel cxiu alia knomo en la vasta kavernaro.

Sed cxitage cxiuj uletoj laboradis sindedicxe pri siaj taskoj kaj Rugedo, havante nenion farindan, estis tre tedita. Li alvokis la Longorelan Auxskultanton kaj petis lin atente auxskulti kaj raporti pri kio okazas en la granda mondo.

"Sxajnas," diris la Auxskultanto, "ke en Usono multaj virinoj havas bas-tonojn."

"Cxu kun spikoj?" demandis Rugedo, oscedante.

"Mi ne auxdas spikojn, Via Mosxto," estis la respondo.

"Do iliaj bastonoj estas malpli utilaj ol mia sceptro. Kion alian vi auxdas?"

"Okazas milito."

"Ba! Cxiam okazas milito. Kion alian?"

Dum kelka tempo la Auxskultanto silentis, klininte sin antauxen kaj etendante siajn grandajn orelojn por kapti la plej etan sonon. Subite li diris:

"Jen interesajxo, Via Mosxto. Uloj kverelas pri kiu konkeru la Metalan Monarkon, kaptu lian trezoron kaj pelu lin el lia regno."

"Kiuj uloj?" demandis Rugedo, ekrektigante sin en sia trono.

"La uloj kiujn vi jxetis en la Kavan Tubon."

"Kie ili estas nun?"

"En tiu sama Tubo, kaj ili revenas cxi tien," diris la Auxskultanto.

Rugedo levis sin el sia trono kaj komencis pasxadi tien kaj reen en la kaverno.

"Kio estas farebla por haltigi ilin?" li pervocxe pensis.

"Nu," diris la Auxskultanto, "se vi povus renversi la Tubon, ili falus alidirekten, Via Mosxto."

Rugedo kolere rigardadis lin fie, cxar estis neeble renversi la Tubon kaj li kredis ke la Auxskultanto mokas lin. Baldaux li demandis:

"Kiom for estas la uloj nun?"

"Proksimume deksesmil okcent sep kilometrojn, dudeknaux metrojn, kvardek unu centimetrojn, kaj tri milimetrojn-laux la sono de iliaj vocxoj; mi ne povas esti pli preciza," respondis la Auxskultanto.

"Aha! Do pasos longa tempo antaux ol ili alvenos," diris Rugedo, "kaj kiam ili alvenos mi estos preta ricevi ilin."

Li kuris al sia gongo kaj bategis gxin tiom feroce ke Kalikot saltis en la kavernon kun sxuo sur unu piedo kaj neniu sxuo sur la alia, cxar kiam eksonis la gongo li estis vestanta sin post nagxo en la varmega bobelanta lago de la Subtera Regno.

"Kalikot, la invadintoj kiujn ni jxetis en la Tubon revenas!" li kriis.

"Mi antauxsupozis tion," diris la Regxa Cxambelano, surtirante sian sxuon. Tititi Hucxu ne lasus ilin resti en sia regno, kompreneble, do jam delonge mi anticipas ilian revenon. Vi tre malsagxe agis, Rugo."

"Kion? Jxetante ilin en la Tubon?"

"Pu! kiel gravas al mi la Jinjino?" demandis Rugedo malestime. "Li neniam eliras sian propran regnon, kiu estas aliflanke de la mondo."

"Vere; sed eble li sendos iun tra la Tubo por puni vin," sugestis Kalikot.

"Mi volonte vidus tion! Kiu povus konkeri miajn milojn da knomoj?"

"Nu, ili jam antaux nun konkerigxis, se mi gxuste memoras," respondis Kalikot ridetante. "Iam mi vidis vin kuradi for de knabineto nomita Doroteo, kaj sxiaj amikoj, kvazaux vere timante."

"Nu, mi timis tiam," agnoskis la Regxo de la Knomoj, profunde gxemante, "cxar Doroteo havis Flavan Kokinon kiu demetis ovojn!"

La Regxo timtremis dirante "ovojn", kaj ankaux Kalikot tremis, kaj ankaux la Longorela Auxskultanto; cxar ovoj estas la sola minaco kiu povas timigi knomojn. Estas cxar ovoj apartenas al la sufaco de la tero, kie logxas birdoj cxiaspecaj, kaj cxio rilatanta al kokina oro, precipe, plenigas knomon per timego. Se hazarde la interno de ovo tusxas unu el tiuj subteruloj, li ekvelkas kaj forblovigxas kaj tiel pereas-se li ne sukcesas rapide diri magian vorton kiun konas nur kelkaj el la knomoj. Tial Rugedo kaj liaj sekvantoj tre bonkiale timtremis pro ecx mencio pri ovoj.

"Sed Doroteo," diris la Regxo, "ne estas kun tiu bando de invadantoj; nek la Flava Kokino. Kaj rilate al Tititi Hucxu, li ne povas scii ke ni timas ovojn."

"Ne estu tro certa pri tio," Kalikot avertis lin. "Tititi Hucxu scias multegon, cxar li estas feo, kaj liaj povoj estas multe superaj al cxiuj niaj."

Rugedo levis siajn sxultrojn senpacience kaj turnis sin al la Auxskultanto.

"Auxskultu," diris li, "kaj diru al mi cxu vi auxdas ovojn veni tra la Tubo."

La Longorela Auxskultanto auxskultis kaj poste kapneis. Sed Kalikot ridis pro la Regxo.

"Neniu povas auxdi ovon, Via Mosxto," diris li. "Por trovi la veron necesas rigardi per la Magia Spiontubo."

"Jen!" kriis la Regxo. "Kial mi ne jam pensis pri tio? Tuj rigardu, Kalikot!"

Do Kalikot iris al la Spiontubo kaj murmurante magian sorcxdiron li kauxzis ke la alia fino cxirkauxtordu sin, tiel ke gxi rigardis rekte en la Tubon. Tiam li metis sian okulon al la vitro kaj povis rigardi laux cxiuj turnigxoj kaj kurbajxoj de la Magia Spiontubo kaj profunde en la Tubon, al kie niaj amikoj tiutempe faladis.

"Jadi!" li kriis. "Jen venas drako!"

"Granda drako?" demandis Rugedo.

"Monstro. Li havas elektran lampon sur la pinto de sia vosto, do mi povas tre klare vidi lin. Kaj la aliaj homoj cxiuj rajdas sur lia dorso."

"Kion pri la ovoj?" demandis la Regxo.

Kalikot denove rigardis.

"Mi tute ne vidas ovojn," diris li; "sed mi konjektas ke la drako estas same dangxera kiel ovoj. Versxajne Tititi Hucxu sendis lin cxi tien por puni vin cxar vi jxetis tiujn fremdulojn en la Malpermesitan Tubon. Mi avertis ke vi ne faru tion, Via Mosxto."

Tiu informo maltrankviligis la Regxon de la Knomoj. Dum kelkaj minutoj li pasxis tien kaj reen, palpante sian longan barbon kaj plenforte pensante. Poste li turnis sin al Kalikot kaj diris:

"Drako nur povas grati per siaj ungoj kaj mordi per siaj dentoj, nenion pli."

"En la vero, multon pli, sed tio tute suficxas," respondis Kalikot tre serioze. "Sed pripensu: neniu povas vundi drakon, cxar drako estas la plej fortika vivantajxo en la mondo. Unu bato per gxia giganta vosto povus dispecigi cent knomojn, kaj per dentoj kaj ungoj gxi povus dissxiri ecx vin aux min tiom ke estus preskaux neeble rekunmeti nin. Iam, antaux plurcent jaroj, vagante tra kelkaj dizertaj kavernoj, mi trovis peceton de knomo kusxantan sur la roka planko. Mi demandis al la peceto de knomo pri kio okazis al gxi. Bonfortune la busxo estis parto de tiu peco-la busxo kaj la maldekstra okulo-do gxi povis diri al mi ke la kauxzo estis feroca drako. Gxi atakis la kompatindan knomon kaj disigis lin cxiudirekten, kaj cxar neniu amiko apudestis por kolekti la pecojn kaj rekunmeti lin, ili restis apartaj dum tre multaj jaroj. Do, Via Mosxto, necesas kompreni ke ne konvenas rikani pri drako."

La Regxo atente auxskultis Kalikoton. Diris li:

"Nur necesos encxenigi tiun drakon kiun Tititi Hucxu sendis cxi tien, kaj tiel li ne povos atingi nin per siaj ungoj kaj dentoj."

"Li ankaux elspiras flamojn," Kalikot memorigis lin.

"Nek mi nek miaj knomoj timas fajron," diris Rugedo.

"Nu, kion pri la Armeo de Ugabuo?"

"Dek ses malkuragxaj oficiroj kaj Tiktoko! Mi ecx povus tute sola venki ilin; sed mi ne provos. Mi alvokos mian knoman armeon por ke ili pelu la invadantojn el mia teritorio, kaj se ni kaptos iujn el ili mi planas pusxi pinglojn en ilin gxis ili saltos pro doloro."

"Mi esperas ke vi ne dolorigos iun el la knabinoj," diris Kalikot.

"Mi dolorigos cxiujn!" mugxis la kolera Metala Monarko. "Kaj el tiu henanta Mulo mi faros hufosupon kaj per gxi mi mangxigos miajn knomojn por ke gxi aldonu al ilia forto."

"Kial ne esti afabla al la fremduloj kaj liberigi vian kaptiton, la fraton de la Vilulo?" proponis Kalikot.

"Neniam!"

"Povus forpreni de vi multan gxenon. Kaj vi ne volas la Malbelulon."

"Mi ne volas lin, estas vere. Sed mi rifuzas permesi ke iu ordonu al mi. Mi estas Regxo de la Knomoj kaj mi estas la Metala Monarko, kaj mi faros kion mi volas kaj kiel mi volas kaj kiam mi volas!"

Dirinte tiun parolon Rugedo jxetis sian sceptron je la kapo de Kalikot, tiel bone celigante gxin ke la Regxa Cxambelano devis faligi sin sur la plankon por eskapi gxin. Sed la Auxskultanto ne vidis la sceptron veni kaj gxi tiom proksimege pasis lian kapon ke gxi forrompis la pinton de unu el liaj longaj oreloj. Li faris timigan krion kiu tute alarmis Rugedon, kaj la Regxo bedauxris la akcidenton cxar tiuj longaj oreloj de la Auxskultanto estis vere valoraj por li.

Do la Regxo de la Knomoj forgesis koleri kontraux Kalikot kaj ordonis sian Cxambelanon alvoki Generalon Guf kaj la knoman armeon kaj tauxge armi ilin. Post tio ili marsxu al la busxo de la tubo, kie ili kaptu la vojagxantojn tuj kiam ili aperos.

Cxapitro 15: La Drako Defias Dangxeron