La Kaprica Knomo

Vilulo diris nenion dum la konversacio inter Regxino Kaj kaj Quox, simple cxar li ne opiniis la temon prikverelinda. Sekura en lia posxo kusxis la Am-Magneto, kiu neniam malsukcesis gajni cxiun koron. La knomoj, li sciis, ke estis kiaj la senkoraj Rozoj kaj tial ili estos amikigeblaj tuj kiam li montros la magian talismanon.

Vilulo cxefe maltrankvilis pri la problemo atingi la Regnon de Rugedo kaj nun kiam la enirejo kusxis antaux li li estis certa ke li povos savi sian perditan fraton. Kaj kaj la drako kverelu pri kiu konkeru la knomojn, se ili volas; Vilulo lasos ilin provi, kaj se ili malsukcesos li mem havas en sia posxo konkerilon.

Sed Kaj estis certa ke sxi ne povos malsukcesi, cxar sxi opiniis ke sxia Armeo povas fari kion ajn. Do sxi kunvokis la oficirojn kaj ordonis al ili kiel ili agu, kaj sxi ankaux instrukciis al Tiktoko pri kion li faru kaj diru.

"Bonvolu ne pafi per via pafiilo krom se absolute necesos," sxi pludiris, "cxar mi ne volas esti kruela aux versxi sangon-krom se nepre necesos."

"Bo-ne," respondis Tiktoko; "sed mi kre-das ke Ru-ge-do ne san-gus ecx se mi ple-ni-gus li-n per tru-oj kaj me-tus li-n en cid-ro-pre-mi-lo-n."

Tiam la oficiroj envicigxis, la kvar Generaloj kvarope kaj poste la kvar Koloneloj kaj la kvar Majoroj kaj la kvar Generaloj. Ili eltiris siajn brilantajn glavojn kaj ordonis ke Tiktoko marsxu kaj li marsxis. Dufoje li stumblis, cxar lin faligis la krudaj rokoj, sed kiam li atingis la glatan vojon li pli bone sukcesis. En la mornecan busxon de la enirejo de la kaverno li pasxis senhezite, kaj post li fiere pasxis la oficiroj kaj Regxino Kaj. La aliaj atendis iomete, por vidi kio okazos.

Kompreneble la Regxo de la Knomoj sciis ke ili venas, kaj estis preta ricevi ilin. Tuj interne de la roka koridoro kondukanta al la juvelita troncxambro estis profunda truo, kutime kovrita. Rugedo ordonis ke oni forprenu la kovrilon kaj nun gxi estis malferma, apenaux videbla en la senlumeco.

La cirkonferenco de la truo estis tiom granda ke gxi preskaux plenigis la koridoron kaj restis nur suficxa spaco por lasi ke oni cxirkauxmarsxu gxin se oni premas sin al la rokaj muroj. Tion faris Tiktoko, cxar liaj kupraj okuloj vidis la truon klare kaj li evitis gxin; sed la oficiroj marsxis rekte en la truon kaj falis amasigxinte sur la fundon. Momenton poste Regxino Kaj ankaux marsxis en la truon, cxar sxi tenis sian mentonon alta en la aero kaj ne atentis pri kien sxi metis siajn piedojn. Poste unu el la knomoj tiris stangeton kiu remetis la kovrilon sur la truon kaj tiel firme kaptis la oficirojn de Ugabuo kaj ilian Regxinon.

Rilate al Tiktoko, li plu marsxis rekte al la kaverno kie Rugedo sidis en sia trono kaj tie li frontis la Regxon de la Knomoj kaj diris:

"Mi nun kon-ke-ras vi-n en la no-mo de Re-gxi-no Kaj Ce-te-r de U-ga-bu-o, ki-es Ar-me-o mi es-tas, kaj mi de-kla-ras vi-n sxi-a kap-ti-to."

Rugedo ridis je li.

"Kie estas tiu fama Regxino?" li demandis.

"Sxi es-tos cxi ti-e post mi-nu-to," diris Tiktoko. "Eb-le sxi hal-tis por li-gi si-a-n sxu-la-cxo-n."

"Nu, jen, Tiktoko," komencis la Regxo de la Knomoj per severa vocxo, "jam suficxis la absurdajxoj. Via Regxino kaj sxiaj oficiroj estas cxiuj kaptitaj, mi jam superfortis ilin, do eble vi diros al mi kion vi intencas fari."

"La or-do-no es-tis ke mi kon-ke-ru vi-n," respondis Tiktoko, "kaj mi-a me-ka-nis-mo laux-eb-le plej zor-ge stre-bis o-be-i la or-do-no-n."

Rugedo batis sian gongon kaj Kalikot aperis, tuj sekvate de Generalo Guf.

"Prenu tiun kuprulon en la laborejojn kaj devigu lin marteladi oron," ordonis la Regxo. "Cxar li funkcias per mekanismo li sendube senpauxze laboros. Estus preferinde ke li neniam estu kreita, sed cxar li ekzistas mi de nun bone utiligos lin."

"Se vi klo-po-dos kap-ti mi-n," diris Tiktoko, "mi ba-ta-los."

"Ne batalu!" kriis Generalo Guf serioze, "cxar estos senutile rezisti kaj eble vi vundos iun."

Sed Tiktoko levis sian pafilon kaj celis kaj ne sciante kian damagxon farus la pafilo la knomoj timis fronti gxin.

Dum li tiel defiis la Regxon de la Knomoj kaj liajn cxefoficistojn, Betsy Bobbin trankvile rajdis en la regxan kavernon, sidante sur la dorso de sia mulo Hancxjo. La knabineton tedis atendo por ke "io okazu" do sxi venis por vidi cxu Rugedo estas kaptita.

"Najlojn kaj bulojn!" mugxis la Regxo: "kiel vi auxdacas venigi tiun beston cxi tien kaj eniri neanoncite?"

"Mi vidis neniun kiu anoncu min," respondis Betsy. "Mi supozas ke viaj servistoj cxiuj estis okupataj. Cxu vi jam estas konkerita?"

"Ne!" kriis la Regxo, preskaux freneza pro kolerego.

"Do bonvolu doni al mi mangxajxon, cxar mi malsategas," diris la knabino. "Sciu, cxi tia konkerado multe similas al atendo por cirkoparado, gxi bezonas multan tempon por aperi kaj en la realo ne montrigxas tre impona."

La knomojn multe mirigis tiu parolo kaj dum kelka tempo ili nur povis rigardi sxin malsxate kaj silente, cxar ili ne trovis vortojn dirindajn. La Regxo fine resukcesis uzi sian langon kaj diris:

"Terrampulo! tiu malrespekto al mia mosxteco kondamnas vin al morto. Vi estas ordinara mortipovulo, kaj cxesigi la vivadon de mortipovulo estas tiom facile ke mi ne devigos vin atendi ecx duone tiom longatempe kiom vi atendis ke mi konkerigxu."

"Mi preferas ke vi ne cxesigu mian vivadon," komentis Betsy, deirante de la dorso de Hancxjo kaj ekstarante apud lin. "Kaj nur tre malinda Regxo mortigus vizitanton dum sxi malsatas. Se vi donos al mi mangxajxon, mi diskutos tiun mortigotemon kun vi; sed, mi avertas vin jam nun ke mi ne aprobas gxin kaj neniam aprobos gxin."

Sxia trankvileco kaj manko de timo imponis al la Regxo de la Knomoj, kvankam li intense malamis cxiujn mortipovulojn."

"Kion vi volas mangxi?" li demandis bruske.

"Nu, sxinkan sandvicxon, eble; aux eble paron da bone boligitaj ovoj-"

"Ovoj!" kriis la tri knomoj kiuj cxeestis, timtremante tiom ke iliaj dentoj klakadis.

"Kio estas?" demandis Betsy mirante. "Cxu ovoj tiom multekostas cxi tie kiom cxehejme?"

"Guf," diris la Regxo agitite, turnante sin al sia Generalo, "ni detruu tiun auxdacan mortipovulon tuj! Prenu sxin kaj trenu sxin al la Sxlima Kavo kaj ensxlosu sxin."

Guf rigardetis al Tiktoko, kies pafilo ankoraux celis, sed gxuste tiam Kalikot kasxe iris malantaux la kuprulon kaj piedbatis liajn genuartikojn tiel ke ili subite fleksigxis antauxen kaj faligis Tiktokon al la planko, dum lia pafilo falis de liaj manoj.

Tiam Guf, vidante Tiktokon senhelpa, klopodis kapti Betsyn. Samtempe la kalkanoj de Hancxjo ekjxetigxis kaj trafis la Generalon gxuste en tiu loko kie lia zono estis bukita. Li levigxis en la aeron rapide kiel kanonobuso, forte frapis la Regxon de la Knomoj kaj platigis lian Mosxton kontraux la muron de roko aliflanke de la kaverno. Kune ili falis al la planko konfuzitaj kaj cxifitaj. Vidante tion Kalikot flustris al Betsy:

"Venu kun mi-rapidu!-mi savos vin."

Sxi rigardis en la vizagxon de Kalikot necerte kaj konkludis ke li aspektas honesta kaj bonhumora, do sxi decidis sekvi lin. Li gvidis sxin kaj la mulon tra pluraj koridoroj kaj en malgrandan kavernon tre placxe kaj komforte meblitan.

"Jen mia propra cxambro," diris li, "sed vi plenlibere uzu gxin. Atendu cxi tie dum minuto kaj mi portos al vi ion mangxeblan."

Kiam Kalikot revenis li portis pleton sur kiu estis rostitaj agarikoj, bulko de minerala pano kaj iom da petrolbutero. La buteron Betsy ne povis mangxi, sed la pano estis bona kaj la argarikoj bongustegaj.

"Jen la sxlosilo por la pordo," diris Kalikot, "kaj estos plej bone ke vi ensxlosu vin."

"Cxu ankaux Polikromo kaj la Roza Princino povos veni cxi tien?" sxi demandis.

"Eble. Kie ili estas?"

"Mi ne scias. Mi postlasis ilin ekstere."

"Nu, se vi auxdos tri frapojn sur la pordo, malfermu gxin," diris Kalikot; "sed neniun enlasu kiu ne faros tri frapojn."

"Bone," promesis Betsy, kaj post la foriro de Kalikot el la komforta kaverno sxi fermis kaj sxlosis la pordon.

Dume Kaj kaj sxiaj oficiroj, trovinte sin kaptitaj en la truo, kriadis kaj kriegis gxis ili lacigxis, sed neniu venis helpi ilin. Estis tre senlume kaj malsekete en la truo kaj ili ne povis elgrimpi cxar la muroj estis pli altaj ol iliaj kapoj kaj la kovrilo estis fermita. Unue la Regxino estis kolera, poste cxagrenita, kaj post tio senkuragxigita; sed la oficiroj nur timis. Cxiu el la kompatinduloj elkore volis esti denove en Ugabuo prizorgante sian fruktarbaron, kaj kelkaj estis tiom malfelicxaj ke ili komencis riprocxi Kajon kiu kauxzis por ili tiom da gxenoj kaj dangxero.

Fine la Regxino sidigxis sur la fundo de la truo kaj apogis sian dorson per la muro. Bonsxance sxia akra kubuto tusxis sekretan risorton en la muro kaj granda plata roko svingigxis interne. Kaj falis sur sian dorson, sed la postan momenton sxi eksaltis kaj kriis al la aliaj:

"Irejo! Irejo! Sekvu min, bravuloj, kaj ni ankoraux eble eskapos."

Sxi komencis rampi tra la irejo, kiu estis egale senluma kaj malseketa kiel la truo, kaj la oficiroj sekvis sxin unuope. Ili rampis, kaj rampis plu, kaj ankoraux plu rampadis, cxar la irejo ne estis suficxe granda por ke ili staru rekte. Gxi turnigxis tien kaj tordigxis alien, kelkfoje kiel korktirilo, kelkfoje zigzage, sed malofte gxi kondukis longe kaj rekte.

"Gxi neniam finigxos-neniam!" gxemis la oficiroj, kiuj trovis la hauxton sur siaj genuoj forfrotata de la krudaj rokoj.

"Gxi devos finigxi," respondis Kaj kuragxe, "alie oni ja ne farus gxin. Ni ne scias kien gxi kondukas, sed kia ajn loko estas pli bona ol tiu abomeninda truo."

Do sxi plu rampis, kaj la oficiroj plu rampis, kaj dum ili rampis tra tiu acxa subtera koridoro Polikromo kaj Vilulo kaj Fajliloj kaj la Roza Princino, kiuj staradis ekster la enirejo de la regno de Rugedo, demandis al si pri kio okazis al ili.

Cxapitro 17: Tragika Transformo