Tragika Transformo

"Ni ne maltrankviligxu," diris Vilulo al siaj akompanantoj, "cxar la Regxino eble bezonos multan tempon por konkeri la Metalan Monarkon, pro tio ke Tiktoko devas cxion fari laux sia malrapida, mekanika maniero."

"Cxu vi supozas ke ili versxajne malsukcesos?" demandis la Roza Princino.

"Jes ja," respondis Vilulo. "Tiu Regxo de la Knomoj vere estas potenca persono kaj havas multegajn knomojn por helpi sin, sed nia kuragxa Regxino komandas nur Horlogxfunkcian Homon kaj bandon de senkuragxaj oficiroj."

"Sxi devintus lasi ke Quoks faru la konkeradon," diris Polikromo, dancante legxere sur roka pinto kaj flirtigante siajn belajn drapirajxojn. "Sed eble la drako sagxe lasis ke sxi iru la unua, cxar kiam sxi malsukcesos konkeri Rugedon eble sxi farigxos pli modestambicia."

"Kie nun estas la drako?" demandis Ozga.

"Tie supre sur la rokoj," respondis Fajliloj. "Rigardu, kara; kaj eble vi vidos lin de cxi tie. Li diris ke li iomete ripozos dum ni priagos Rugedon, kaj li aldonis ke post nia plena fiasko li vekigxos kaj rapidtuje konkeros la Regxon de la Knomoj, laux la ordono de lia mastro la Jinjino."

"Quoks havas bonan koron," diris Vilulo, "sed mi opinias ke ni ne bezonos lian servon; cxar tuj kiam mi certos ke Regxino Kaj kaj sxia armeo malsukcesis konkeri Rugedon, mi eniros la kavernon kaj montros al la Regxo la Am-Magneton. Tion li ne povos rezisti; sekve la konkero facile efektivigxos."

Tiun parolon de Vilulo auxdis la Longorela Auxskultanto, kiu tiumomente staris apud Rugedo. Cxar kiam la Regxo kaj Guf rekonsciigxis post la piedbato farita de Hancxjo kaj relevis sin, ilia unua ago estis surdorsigi Tiktokon kaj meti pezan diamanton sur lin, por ke li ne povu relevi sin. Post tio ili zorge metis lian pafilon en angulon de la kaverno kaj la Regxo sendis Gufon alvenigi la Longorelan Auxskultanton.

La Auxskultanto ankoraux koleris Rugedon pro cxi ties ago rompi lian orelon, sed li agnoskis la Regxon de la Knomoj sia mastro kaj pretis obei liajn ordonojn. Do li ripetis la parolon de Vilulo al la Regxo, kiu tuj konsciis ke lian Regnon frontas granda dangxero. Cxar Rugedo sciis pri la Am-Magneto kaj lin ege malplezurigis la penso ke eble Vilulo montros al li la magian talismanon kaj transformos la tutan malamon en lia koro en amon. Rugedo fieris pri sia malamo kaj malamis cxian amon.

"Vere," li diris, "mi preferus konkerigxi kaj perdi mian ricxon kaj mian Regnon ol rigardi tiun acxan Am-Magneton. Kiel mi malebligos ke Vilulo prenos gxin el sia posxo?"

Kalikot revenis al la kaverno suficxatempe por auxdi tiun demandon, kaj cxar li estis lojala knomo kaj fervoris helpi sian Regxon, li respondis per la diro:

"Se ni povos ligi la brakojn de Vilulo firme al lia korpo, li ne povos preni la Am-Magneton el sia posxo."

"Vere!" kriis la Regxo gxojante pro tiu facila solvo de la problemo. "Tuj venigu dekdu knomojn kun sxnuroj kaj loku ilin en la koridoro kie ili povos kapti kaj ligi Vilulon tuj kiam li eniros."

Tion faris Kalikot, kaj dume la rigardantoj ekster la enirejo pli kaj pli malkvietigxis pri siaj amikoj.

"Mi ne multe maltrankvilas pri la Ugabuanoj," diris Polikromo, kiu seriozigxis pro la atendado kaj eble iom nervozigxis, "cxar ili ne estas mortigeblaj, kvankam Rugedo eble ja povus multe suferigi ilin kaj ecx plene detrui ilin. Sed estis malsagxe permesi ke Betsy kaj Hancxjo eniru solaj la kavernojn. La knabineto estas mortipova kaj havas tute neniajn magipovojn, do se Rugedo kaptos sxin sxi estos plene je lia dispono."

"Ja estas vere," respondis Vilulo. "Mi malvolonte trovus ke iu katastrofo trafis malgrandan Betsyn, do mi deziras jam nun eniri kaj fini nian maltrankvilon."

"Ni akompanu vin," asertis Fajliloj, "cxar per la AmMagneto vi povos rapide komplezigi la Regxon de la Knomoj."

Tiel oni decidis ne plu atendi. Vilulo la unua marsxis tra la enirejon, kaj post li sekvis la aliaj. Ili ne anticipis dangxeron al si mem, kaj Vilulon, kiu marsxis kun la manoj en siaj posxoj, multe surprizis ke sxnuro ekjxetigxis el la mallumo kaj cxirkauxis lian korpon, ligante liajn brakojn tiom firme ke li ne povis ecx tiri siajn manojn el la posxoj. Vidigxis pluraj ridetantaj knomoj, kiuj rapide nodigis la sxnurojn kaj poste kondukis la kaptiton laux la koridoro al la kaverno. Oni tute ne atentis la aliajn, sed Fajliloj kaj la Princino sekvis Vilulon, decidinte ne dizerti sian amikon kaj esperante ke oportuno trovigxos por savi lin.

Kaj Polikromo, nu tuj kiam sxi vidis ke Vilulo kaptigxis sxi turnis sin kaj retrenkuris legxere tra la koridoro kaj la elirejon. Post tio sxi facile saltis de roko al roko gxis sxi haltis apud la granda drako, kiu kusxis profunde dormante.

"Vekigxu, Quoks!" sxi kriis. "Nun venis la horo por agi."

Sed Quoks ne vekigxis. Li kusxis kvazaux en tranco, tute senmova, kun siaj enormaj okuloj firme fermitaj. La palpebroj surhavis grandajn argxentajn skvamojn, same kiel la cetero de lia korpo.

Polikromo povintus kredi Quokson morta se sxi ne scius ke drakoj nur malfacile mortas aux se sxi ne rimarkus ke lia korpo sxvelas dum li spiras. Sxi prenis rokeron kaj batadis liajn palpebrojn per gxi, dirante:

"Vekigxu, Quoks-vekigxu!" Sed li rifuzis vekigxi.

"Ve, estas domagxe!" gxemis la bela Filino de la Cxielarko. "Kiu estas la plej bona kaj plej certa metodo veki drakon? Eble cxiuj niaj amikoj kaptigxos kaj detruigxos dum tiu granda besto dormas."

Sxi cxirkauxmarsxis Quokson du- aux tri-foje, penante trovi senteman lokon sur lia korpo kie bato aux pusxo sentigxus; sed li kusxis etendite sur la rokoj kun sia mentono plate sur la tero kaj liaj kruroj tiritaj sub lian korpon, kaj oni povis vidi nur lian dikan cxielbluan hauxton-pli dikan ol tiu de rinocero-kaj liajn argxentajn skvamojn.

Post tio, fine sen espero veki la beston, kaj maltrankvila pri la sorto de siaj amikoj, Polikromo rekuris al la enirejo kaj rapidis laux la koridoro en la kavernon de la Regxo de la Knomoj.

Tie sxi trovis Rugedon ripozanta sur sia trono kaj fumanta longan pipon. Apud li staris Generalo Guf kaj Kalikot, kaj staris antaux la Regxo la Roza Princino, Fajliloj kaj Vilulo. Tiktoko ankoraux kusxis sur la planko, pezigita per la granda diamanto.

Rugedo nun estis pli kontenta. Unu post la alia li renkontis la invadantojn kaj facile kaptis ilin. La timegata Am-Magneto ja estis en posxo de Vilulo, nur unu-du metrojn for de la Regxo, sed Vilulo ne povis montri gxin kaj nur se la okuloj de Regedo vidus la talismanon gxi povus efiki al li. Rilate al Betsy Bobbin kaj sxia mulo, li kredis ke Kalikot metis ilin en la Sxliman Kavon, kaj li supozis ke Kaj kaj sxiaj oficiroj estas sekure kaptitaj kaj restantaj en la truo. Rugedo ne timis Fajlilojn aux Ozgan, sed por esti certa li ordonis ke oni metu orajn manligilojn sur iliajn pojnojn. Tio ne multe gxenis ilin sed ja neebligis ke ili ataku, se ili volus ataki.

La Regxo de la Knomoj, kredante sin firma mastro de la situacio, estis ridanta kaj rikananta pri siaj kaptitoj kiam Polikromo, elegante bela kaj dancante kiel lumradio, eniris la kavernon.

"Oho!" kriis la Regxo; "Cxielarko sub la tero, cxu?" Li rigardis firme Polikromon, kaj ecx pli firme, kaj post tio li rektigxis kaj premis la cxifojn el sia robo kaj bonordigis sian barbon. "Jadi," diris li, "vi estas allogega; krome, mi perceptas ke vi estas feino."

"Mi estas Polikromo, Filino de la Cxielarko," sxi diris fiere.

"Nu," diris Rugedo. "Vi placxas al mi. La aliajn mi malamas. Mi malamas cxiujn homojn-sed ne vin! Cxu vi sxatus logxi cxiam en cxi tiu bela kaverno, Polikromo? Rimarku la juvelojn kiuj ornamas la murojn. Ili havas cxian koloron de via Cxielarko-kaj estas malpli forglitemaj. Mi kolektigos por via cxiutaga festeno rosgutojn kaj vi estos Regxino de cxiuj miaj knomoj kaj tiros la nazon de Kalikot lauxvole."

"Dankon sed ne," ridis Polikromo. "Mia hejmo estas en la cxielo, kaj mi nur vizitas cxi tiun solidan, malpuran teron. Sed diru al mi, Rugedo, kial miaj amikoj estas ligitaj per sxnuroj kaj cxenoj?"

"Ili minacis min," respondis Rugedo. "La malsagxuloj ne sciis kiom potenca mi estas."

"Do, cxar ili nun estas sendangxeraj, kial ne liberigi ilin kaj resendi ilin al la surfaco de la tero?"

"Cxar mi malamas ilin kaj intencas suferigi ilin pro ilia invado. Sed mi marcxandos kun vi, dolcxa Polinjo. Restu cxi tie kaj logxu kun mi kaj mi liberigos cxiujn. Vi estos mia filino aux edzino aux onklino aux avino-laux via prefero-sed restu cxi tie por ilumini mian obskuran regnon kaj felicxigi min!"

Polikromo mirante rigardis lin. Poste sxi turnis sin al Vilulo kaj demandis:

"Cxu vi estas certa ke li ankoraux ne vidis la Am-Magneton?"

"Tute certa," respondis Vilulo. "Sed sxajne vi mem estas iaspeca Am-Magneto, Polikromo."

Denove sxi ridis kaj diris al Rugedo: Ecx ne por liberigi miajn amikojn mi akceptus logxi en via regno. Nek mi povus longe toleri la cxeestadon de monstro kia vi."

"Vi forgesas," respondis la Regxo, forte sulkigante la frunton, "ke ankaux vi estas kaptita."

"Ne vere, Rugedo. La Filinon de la Cxielarko ne povas atingi via malico."

"Kaptu sxin!" subite kriis la Regxo, kaj Generalo Guf antauxensaltis por obei. Polikromo staris tute senmove, sed kiam Guf klopodis preni sxin liaj manoj renkontis unu la alian en la aero, kaj jam la Filino de la Cxielarko estis en alia parto de la cxambro, ridante kaj trankvile kiel antauxe.

Plurfoje Guf strebis kapti sxin kaj Rugedo ecx venis de sia trono por helpi sian Generalon; sed neniam ili povis meti manon sur la belan cxielfeinon, kiu flugetis tien kaj tien rapide kiel la lumo kaj konstante defiis ilin per sia gaja ridado dum sxi evitis iliajn klopodojn.

Do post iom da tempo ili cxesis cxasi kaj Rugedo reiris al sia trono kaj visxis la sxviton de sia vizagxo per fajne teksita posxtuko el orsxtofo.

"Nu," diris Polikromo, "kion vi intencas fari nun?"

"Mi plezurigxos, por kompensi la multajn gxenojn al mi," respondis la Regxo de la Knomoj. Post tio li diris al Kalikot: "Alvoku la ekzekutistojn."

Kalikot tuj eliris kaj baldaux revenis kun dudek knomoj, kiuj cxiuj estis preskaux tiom fiaspektaj kiel ilia malamata mastro. Ili portis orajn pincxilojn, kaj pikilojn el argxento, kaj krampojn kaj cxenojn kaj diversajn timigaspektajn ilojn, cxiuj el valoraj metaloj kaj ornamitaj per diamantoj kaj rubioj.

"Nu, Dolor," diris Rugedo, parolante al la cxefo de la ekzekutistoj, "venigu la Armeon de Ugabuo kaj ilian Regxinon el la truo kaj torturu ilin cxi tie antaux mi- antaux ankaux iliaj amikoj. Estos ege amuze."

"Mi auxdas Vian Mosxton, kaj mi obeas Vian Mosxton," respondis Dolor, kaj li eliris kun siaj knomoj en la koridoron. Post kelkaj minutoj li revenis kaj klinis sin antaux Rugedo.

"Cxiuj estas for!" diris li.

"For?" kriis la Regxo de la Knomoj. "Kie?"

"Ili ne postlasis adreson, Via Mosxto; sed ili ne estas en la truo."

"Pikoj kaj flakoj!" mugxis la Regxo; "kiu deprenis la kovrilon?"

"Neniu," diris Dolor. "La kovrilo restis en sia loko, sed la kaptitoj ne estis sub gxi."

"Tiukaze," minacvocxis la Regxo, strebante kasxi sian malplezurigxon, "iru al la Sxlima Kavo kaj alvenigu la knabinon kaj la azenon. Kaj dum ni torturos ilin Kalikot prenu cent knomojn kaj sercxu la eskapintajn kaptitojn- la Regxinon de Ugabuo kaj sxiajn oficirojn. Se li ne trovos ilin, mi torturos Kalikoton."

Kalikot foriris aspektante malgxoja kaj maltrankvila, cxar li sciis ke la Regxo estas suficxe kruela kaj maljusta por plenumi sian minacon. Ankaux Dolor kaj la ekzekutistoj foriris, alidirekten, sed kiam ili revenis Betsy Bobbin ne estis kun ili, nek Hancxjo.

"Estas neniu en la Sxlima Kavo, Via Mosxto," raportis Dolor.

"Jxaluzaj jxelekukoj!" kriegis la Regxo. "Ankoraux eskapo? Cxu vi certas ke vi trovis la gxustan kavon?"

"Ekzistas nur unu Sxlima Kavo, kaj neniu estas en gxi," respondis Dolor sen dubo.

Rugedo komencis alarmigxi, krom esti kolera. Sed tiuj trompitaj esperoj faris lin ecx pli vengxema kaj li firigardis la aliajn kaptitojn kaj diris:

"Ne gravas la knabino kaj la azeno. Cxi tie estas almenaux kvar kiuj ne povos eskapi mian vengxon. Mi pensu; mi opinias ke mi alidecidos pri Tiktoko. Plene blankvarmigu la oran fandujon, kaj ni enjxetos la kuprulon kaj tute fandos lin."

"Sed, Via Mosxto," protestis Kalkikot, kiu revenis al la cxambro sendinte cent knomojn por sercxi la Ugabuanojn, "memoru ke Tiktoko estas tre kurioza kaj interesa masxino. Estus domagxe maldoni al la mondo tian lertan mekanikajxon."

"Se vi plu parolos ankaux vi eniros fornon kun li!" kriegis la Regxo. "Vi enuigas min, Kalikot, kaj mi pripensas transformi vin en terpomon kaj fari fritajxojn el vi! Nun konsiderendas," li diris malpli severtone, "la Vilulo. Cxar li posedas la Am-Magneton, mi deziras transformi lin en kolombon, kaj ni povos pafadi al li per la pafilo de Tiktoko. Nu, temas pri tre interesa ceremonio kaj mi petas ke vi cxiuj atente observu min por vidi ke mi neniel trompas vin."

Li venis el sia trono por stari antaux Vilulo, kaj gestis per siaj manoj, kun la manplatoj malsupren turnitaj, farante sep duoncirklojn super la kapo de la viktimo, dirante per nelauxta sed klara vocxtono la magian vugvon:

"Adi, edi, idi, odi, udi, u-i-u!

Idu, ido, idi, ide, ida, vu!"

La efiko de tiu bone konata sorcxkanto estis tuja. Anstataux Vilulo bela kolombo kusxis flirtante sur la planko, kun siaj flugiloj ligitaj per maldikaj sxnuretoj cxirkauxvinditaj. Rugedo ordonis al Dolor, kiu trancxis la sxnuretojn per tondilo. Libera, la kolomo rapide supren flugis sur sxultron de la Roza Princino, kiu ame karesis gxin.

"Tre bone! Tre bone!" kriis Rugedo, kunfrotante siajn manojn gaje. "Unu malamiko estas venkita; nun ni pritraktu la aliajn."

(Eble estas dezirinde averti miajn legantojn ke ili ne provu la cxisupran transformon; cxar, kvankam mi priskribis precize la magian formulon, estas kontrauxlegxe en cxiuj civilizitaj landoj transformi personon en kolombon per la vortoj uzitaj de Rugedo. Neniu legxo malpermesis al la Regxo de la Knomoj fari tiun transformon, sed se magiisto provus fari tion en iu alia lando, kaj sukcesus, tiu magiisto severe punigxus.)

Kiam Polikromo vidis Vilulon transformita en kolombon kaj konsciis ke Rugedo simile agos al la Princino kaj al Fajliloj, kaj ke Tiktoko baldaux fandigxos en ujo, sxi turnis sin kaj kuris el la kaverno, tra la kaverno kaj reen al la loko kie kusxas dormante Quoks.

Cxapitro 18: Lerta Liberigo