Lerta Liberigo

La okuloj de la granda drako estis ankoraux sxlositaj kaj li ecx ronkis kvazaux malproksima tondro; sed Polikromo nun sentis urgxegon, cxar plia prokrasto signifus ke sxiaj amikoj detruigxus. Sxi prenis la perlan cxenon, al kiu la granda talismano estis ligita, kaj tiris gxin plenforte.

La rezulto estis kuragxiga. Quoks cxesis ronki kaj liaj palpebroj movigxetis. Do Polikromo denove ektiregis-kaj denove-gxis malrapide la grandaj palpebroj levigxis kaj la drako rigardis sxin sensxancele. Diris li, dormeme:

"Kio estas, eta Polikromo?"

"Rapidu!" kriis Polikromo. "Rugedo kaptis cxiujn niajn amikojn kaj tre baldaux detruos ilin."

"Nu, nu," diris Quoks, "mi suspektis ke tio okazos. Liberigu la vojon iomete, kara, kaj mi kuros al la kaverno de la Regxo de la Knomoj."

Sxi retrenpasxis iom kaj Quoks levis sin sur siajn dikajn krurojn, batis per sia longa vosto kaj jam post momentero estis subenglitinta sur la rokoj kaj kurinta en la enirejon.

Lauxlonge de la koridoro li rapidis, preskaux plenigante gxin per sia enorma korpo, kaj nun li pusxis sian kapon en la juvelitan kavernon de Rugedo.

Sed la Regxo jam antauxlonge faris planojn por kapti la drakon, kiam gxi aperos. Tuj kiam Quoks pusxis sian kapon en la cxambron dika cxeno falis el supre kaj cxirkauxis lian kolon. Poste la finoj de la cxeno sufoke kuntirigxis-cxar en apuda kaverno mil knomoj tiregis ilin-tiel ke la drako ne povis pli antauxeniri al la Regxo. Li ne povis uzi siajn dentojn aux ungojn kaj cxar lia korpo ankoraux estis en la koridoro ecx ne estis suficxa spaco por ke li batu siajn malamikojn per sia terura vosto.

Rugedo multe gxojis pro la sukceso de sia ruzo. Li tuj antauxe transformis la Rozan Princinon en violonon kaj estis preta transformi Fajlilojn en arcxon por la violono, kaj kiam la drako alvenis por interrompi lin li kriis:

"Bonvenon, mia kara Quoks, al mia regxa amuzo. Cxar vi estas cxi tie, vi observos iom da tre lerta magio, kaj fininte pri Fajliloj kaj Tiktoko mi intencas transformi vin en lacerteton-hxameleonan-kaj vi logxos en mia kaverno por amuzi min."

"Bonvolu pardonu ke mi kontrauxdiras Vian Mosxton," respondis Quoks per trankvila vocxo, "sed mi kredas ke vi ne plu faros magiajn agojn."

"Cxu? Kial ne?" demandis la Regxo surprizite.

"Pro bona kialo," diris Quoks. "Cxu vi vidas rubandon cxirkaux mia kolo?"

"Jes; kaj mirigas min ke digna drako surhavas tian stultajxon."

"Cxu vi klare vidas gxin?" persistis la drako, ridetante pro amuzigxo.

"Jes," deklaris Rugedo.

"Do vi ne plu posedas magian povon kaj vi estas senhelpa kiel omaro," asertis Quoks. "Mia granda mastro, Tititi Hucxu, la Jinjino, sorcxis la rubandon tiel ke kiam Via Mosxto rigardas gxin cxia scio pri magio tuj forlasas vin, kaj neniu magia formulo memorata de vi iam denove plenumos vian volon."

"Pu! Mi kredas ne ecx unu vorton!" kriis Rugedo, kvankam parte timigita. Li turnis sin al Fajliloj kaj strebis transformi lin en violonarcxon. Sed li ne povis memori la gxustajn vortojn nek la mangestojn kaj post kelkaj provoj li fine cxesis provi.

Nun la Regxo de la Knomoj tiom alarmigxis ke li sekrete tremis en siaj sxuoj.

"Mi konsilis ke vi ne kolerigu Tititi-Hucxun," grumblis Kalikot, "kaj nun vi vidas la rezulton de via malobeo."

Rugedo tuj jxetis sian sceptron je la Regxa Cxambelano, kiu kiel kutime lerte evitis gxin, kaj post tio li diris kun klopodo aroganti:

"Ne gravas; mi ne bezonas magion por ebligi ke mi detruu la invadantojn; fajro kaj la glavo efektivigos tion kaj mi ankoraux estas Regxo de la Knomoj kaj mastro de mia Subtera Regno!"

"Denove mi petas pardonon ke mi devas kontrauxdiri," diris Quoks. "La Granda Jinjino ordonas ke vi foriru tuj el cxi tiu Regno kaj sercxu la surfacon de la tero, kie vi eterne vagados, sen hejmo kaj sen lando, sen amiko kaj sen servanto, kaj sen pli da ricxo ol vi portas kun vi en viaj posxoj. La Granda Jinjino estas tiom malavera ke li permesos ke vi plenigu viajn posxojn per juveloj aux oro, sed vi ne rajtos kunpreni ion alian."

Rugedo nun gapis al la drako miroplene.

"Cxu Tititi Hucxu kondamnas min al tia sorto?" li demandis rauxke.

"Jes," diris Quoks.

"Nur cxar mi jxetis kelkajn fremdulojn en la Malpermesitan Tubon?"

"Nur pro tio," ripetis Quoks per severa, kondamna vocxo.

"Nu, mi rifuzas. Kaj via freneza Jinjinacxo ne povos devigi min!" deklaris Rugedo. "Mi intencas resti cxi tie, Regxo de la Knomoj, gxis la fino de la mondo, kaj mi defias vian Tititi-Hucxun kaj cxiujn liajn feojn-kaj ankaux lian mallertan mesagxiston, kiun mi devis cxeni!"

Denove la drako ridetis, sed la rideto ne estis tia ke gxi felicxigis Rugedon. Anstatauxe, estis io tiom frida kaj senkompata en la mieno de la drako ke la kondamnita Regxo de la Knomoj tremis kaj estis svenkora.

Malmulte komfortigis Rugedon la scio ke la drako estas cxenita, kvankam li fanfaronis pri tiu fakto. Li gapis la enorman kapon de Quoks kvazaux fascinate kaj timo estis en la okuloj de la olda Regxo dum li rigardis la agojn de lia malamiko.

Cxar la drako nun movigxadis; ne abrupte, sed kvazaux faronte ion. Tre zorgoplene li levis unu ungon, tusxis la bukon de la granda juvelita talismano kiu pendis cxirkaux lia kolo, kaj tuj gxi largxe malfermigxis.

Unue nemulto okazis; ses kokinovoj ruligxis sur la plankon kaj post tio la talismano per akrasona klik! fermigxis. Sed la efekto de tiu simpla evento rilate al la knomoj estis nekredebla. Generalo Guf, Kalikot, Dolor kaj lia grupo de ekzekutistoj cxiuj staradis proksime al la pordo kondukanta al la vasta serio de subteraj kavernoj kiuj konsistigis la regnon de la knomoj, kaj tuj kiam ili vidis la ovojn ili sonigis hxoron da timegoplenaj krioj kaj rapidis tra la pordon, fermante gxin antaux la vizagxo de Rugedo kaj metante multepezan bronzan riglilon trans gxin.

Rugedo, dancante pro terurigxo kaj farante lauxtajn kriojn, nun saltis sur la sidlokon de sia trono por eskapi de la ovoj, kiuj ruligxadis senhalte al li. Eble tiuj ovoj, senditaj de la sagxa kaj lerta Tititi Hucxu, estis iel sorcxitaj, cxar ili senescepte ruligxis sekvante Rugedon kaj atinginte la tronon kie li rifugxis ili komencis ruligxi supren laux la kruroj al la sidloko.

La Regxo ne povis toleri tion. Lia timego pri ovoj estis reala kaj absoluta kaj li saltis de la trono al la centro de la cxambro kaj poste kuris al malproksima angulo.

La ovoj sekvis, ruligxante malrapide sed senpauxze liadirekten. Rugedo jxetis sian sceptron je ili, kaj post tio sian rubian kronon, kaj fine li detiris siajn pezajn orajn sandalojn kaj furioze jxetis ilin kontraux la alvenantajn ovojn. Sed la ovoj evitis cxiun jxetajxon kaj dauxrigis sian proksimigxon. La Regxo staris tremante, liaj okuloj gapis pro terurigxo, gxis ili estis nur duonan metron for; tiam per vigla salto li supersaltis ilin kaj rapide kuris al la koridoro kondukanta al la ekstera elirejo.

Kompreneble la drako blokis la pordejon, cxar li estis cxenita en la koridoro kun sia kapo en la kaverno, sed kiam li vidis la Regxon kuri liadirekten li kauxrigxis kiel eble plej multe kaj pusxis sian mentonon al la planko, lasante malgrandan spacon inter sia korpo kaj la planko de la koridoro.

Rugedo ne ecx momenton hezitis. Urgxite de timego, li saltis sur la nazon de la drako kaj poste rampis al lia dorso, kie li sukcesis pusxi sin tra la spacon. Pasinte la kapon li disponis pri pli da spaco kaj li glitis laux la skvamoj de la drako al lia vosto kaj post tie kurigis siajn krurojn lauxeble plej rapide al la elirejo. Sen halti tie, cxar lia timo estis giganta, la Regxo plukuris suben laux la monta vojo, sed antaux ol tre longe iri li stumblis kaj falis.

Kiam li relevis sin li rimarkis ke neniu sekvas lin, kaj dum li penis denove spiri li ekmemoris la lastan dekreton de la Jinjino-ke li estos pelita el sia Regno kaj devos vagadi sur la faco de la tero. Nu, jen li estas, vere pelita el sia kaverno; pelita de tiuj timigaj ovoj; sed li retreniros kaj defios ilin; li ne akceptos perdi sian multevaloran Regnon kaj siajn tiranajn povojn, nur cxar Tititi Hucxu diris ke tiel devas esti.

Do, kvankam ankoraux timante, Rugedo kuragxigis sin rampi retren laux la vojo al la enirejo, kaj alveninte tien li vidis la ses ovojn kusxantajn en vico tuj antaux la arka enirejo.

Unue li haltis sendangxere distance por pripensi la aferon, cxar la ovoj nun estis senmovaj. Dum li demandis al si pri kio estas farebla, li memoris ke ekzistas magia sorcxo kiu detruas ovojn kaj sendangxerigas ilin por knomoj. Naux gestoj estas farendaj kaj ses sorcxoversoj estas deklamendaj; sed Rugedo parkere sciis ilin. Nun kiam li havis multan tempon por tre precize memori, li zorgoplene plenumis la tutan riton.

Sed fiaskis. La ovoj ne malaperis, kontraux lia atendo, do li duafoje ripetis la sorcxon. Kiam ankaux tio malsukcesis, li memoris, gxemante pro malespero, ke lia magio povo estis forprenita kaj ke estonte li povos nenion pli fari ol povas ordinara mortipovulo.

Kaj jen la ovoj, por cxiam barantaj lin de la Regno kiun li regis tiom longe kaj plenpotence! Li jxetis rokojn kontraux ilin, sed li maltrafis cxiun ovon. Li kriacxis kaj riprocxegis kaj tiris siajn harojn kaj barbon, kaj dancis pro senhelpa pasio, sed tio neniom forigis la lastan jugxon faritan de la Jinjino, kiun la misfaroj de Rugedo mem okazigis al li.

Ekde tiu tempo li estis forpelito-vaganto sur la faco de la tero-kaj ecx li forgesis plenigi siajn posxojn per oro kaj juveloj antaux ol fugxi de sia antauxa Regno!

Cxapitro 19: Regxo Kalikot