Regxo Kalikot

Post kiam la Regxo sukcesis eskapi, Fajliloj diris al la drako, malgajavocxe:

"Ve! kial vi ne venis pli frue? Cxar vi dormadis anstataux konkeri, la bela Roza Princino farigxis violono sen arcxo, kaj kompatinda Vilulo sidas tie, kveranta kolombo!"

"Ne malkvietigxu," respondis Quoks. "Tititi Hucxu scias kion li faras, kaj mi ricevis miajn ordonojn de la Granda Jinjin mem. Portu la violonon cxi tien kaj tusxu per gxi tre legxere mian palrugxan rubandon."

Fajliloj obeis kaj tuj kiam gxi kontaktis la rubandon la sorcxo farita de la Regxo de la Knomoj nuligxis kaj la Roza Princino mem staris antaux ili, dolcxa kaj ridetanta kiel antauxe.

La kolombo, starante sur la dorso de la trono, vidis kaj auxdis cxion, do sen atendi ordonon, gxi flugis rekte al la drako kaj ekstaris sur la rubando. Tuj Vilulo renormaligxis kaj Quoks diris al li grumblante:

"Bonvolu deiri de mia maldekstra piedfingro, Vilulo, kaj pli multe zorgu pri kien vi pasxas."

"Bonvolu pardoni!" respondis Vilulo, tre felicxa pro reakiro de sia natura formo. Post tio li kuris levi la pezan diamanton de la brusto de Tiktoko kaj helpi starigi la Horlogxfunkcian Homon.

"Mul-taj-n dan-koj-n!" diris Tiktoko. "Ki-e es-tas la fi-a Re-gxo ki-u vo-lis fan-di mi-n en u-jo?"

"Li foriris, por cxiam," respondis Polikromo, kiu sukcesis pusxi sin en la cxambron apud la drako kaj vidis tre interesate la eventojn. "Sed mi demandas al mi kie estas Betsy Bobbin kaj Hancxjo, kaj cxu ia damagxo trafis ilin."

"Ni trasercxu la kavernojn gxis trovi ilin," deklaris Vilulo; sed kiam li iris al la pordo kondukanta en la aliajn kavernojn li trovis gxin fermita kaj riglita.

"Mia frunto estas tre forta pusxilo," diris Quoks; "kaj mi kredas povi rompi tiun pordon, ecx kvankam gxi konsistas el solida oro."

"Sed vi estas kaptito, kaj la cxenoj ligantaj vin estas fiksitaj al io en alia cxambro, tiel ke ni ne povas liberigi vin," Fajliloj diris malkviete.

"Ho, ne gravas tio," respondis la drako. "Mi restis kaptita nur cxar mi volis tion," kaj dirinte tion li antauxen pasxis kaj rompis la fortajn cxenojn kvazaux ili estus nur fadenoj.

Sed kiam li klopodis pusxrompi la pezan metalan pordon, ecx lia granda forto malsukcesis, kaj post pluraj provoj li rezignis kaj kauxrigxis en angulo por elpensi pli bonan rimedon.

"Mi malfermos la pordon," asertis Tiktoko, kaj irinte al la granda gongo de la Regxo li bategis gxin gxis la bruo estis preskaux surdiga.

Kalikot, en la apuda kaverno, ne sciis kio okazis al Rugedo kaj cxu li eskapis la ovojn kaj sukcesis superi la drakon. Sed kiam li auxdis la sonon de la gongo, kiu ja ofte vokis lin antaux la Regxon, li decidis ke sendube Rugedo venkis; do li forprenis la riglilon, malfermis la pordon kaj eniris la regxan kavernon.

Multe mirigis lin la trovo ke la Regxo estas for kaj la sorcxoj nuligitaj kiuj antauxe regis la Princinon kaj Vilulon.

Sed ankaux forestis la ovoj do Kalikot antauxeniris al la drako, kiu laux lia scio estas la mesagxisto de Tititi Hucxu, kaj humile klinis sin antaux la besto.

"Kion vi deziras?" li demandis.

"Kie estas Betsy?" demandis la drako.

"Sekura en mia propra cxambro," diris Kalikot.

"Alvenigu sxin!" ordonis Quoks.

Do Kalikot iris al la cxambro de Betsy kaj trifoje frapetis la pordon. La knabineto estis dormanta, sed sxi auxdis la frapetojn kaj malfermis la pordon.

"Vi povas eliri nun," diris Kalikot. " La Regxo forkuris, hontigite, kaj viaj amikoj petas ke vi venu al ili."

Do Betsy kaj Hancxjo reiris kun la Regxa Cxambelano al la tronkaverno, kie sxin akceptis tre gxoje sxiaj amikoj. Ili rakontis al sxi pri kio okazis al Rugedo kaj sxi rakontis al ili pri la afableco de Kalikot. Quoks malmulton diris gxis la fino de la konversacio, sed tiam li turnis sin al Kalikot kaj demandis:

"Cxu vi kredas ke vi povus regi viajn knomojn pli bone ol Rugedo?"

"Mi?" balbutis la Cxambelano, kiun tre surprizis la demando. "Nu, certe mi ne povus malpli bone regi ilin."

"Cxu la knomoj obeus vin?" demandis la drako.

"Kompreneble," diris Kalikot. "Ili multe pli amas min ol iam ili amis Rugedon."

"Do de nun vi estos la Metala Monarko, Regxo de la Knomoj, kaj Tititi Hucxu atendas ke vi regu vian Regnon sagxe kaj bone," diris Quoks.

"Hura!" kriis Betsy; "mi gxojas pro tio. Regxo Kalikot, mi salutas Vian Mosxton kaj esperas ke vi trovos gxojon en via morna olda Regno!"

"Ni cxiuj deziras por li gxojon," diris Polikromo; kaj la aliaj rapidis gratuli la novan Regxon.

"Cxu vi liberigos mian karan fraton?" demandis Vilulo.

"La Malbelulon? Tre volonte," respondis Kalikot. "Mi jam antaux longe petegis Rugedon ke li forsendu lin, sed li rifuzis. Mi ankaux proponis helpi vian fraton eskapi, sed ankaux li rifuzis."

"Tiom honoroplena li estas!" diris Vilulo, multe placxite. "Nia tuta familio havas noblajn naturojn. Sed cxu mia kara frato fartas bone?" li demandis maltrankvile.

"Li mangxas kaj dormas tre normale," respondis la nova Regxo.

"Mi esperas ke li ne tro laboras," diris Vilulo.

"Li tute ne laboras. Efektive, nenion en nia regno li povus fari egalbone kiel niaj knomoj, kiuj estas tiom multenombraj ke estas granda gxeno trovi suficxan laboron por ili. Do via frato bezonas nur distri sin."

"Estas pli simile al vizito ol al kaptiteco," asertis Betsy.

"Ne precize," respondis Kalikot. "Kaptito ne povas iri kien aux kiam li volas, kaj ne estas propra mastro."

"Kie nun estas mia frato?" demandis Vilulo.

"En la Metala Arbaro."

"Kie estas tio?"

"La Metala Arbaro estas en la Granda Kupolita Kaverno, la plej granda en nia tuta regno," respondis Kalikot. "Gxi estas preskaux simila al la ekstero, pro sia granda dimensio, kaj Rugedo faris la mirindan arbaron por distri sin, kaj ankaux por lacigi siajn multe laborantajn knomojn. Cxiuj arboj estas el oro kaj argxento kaj la tero estas pavimita per multevaloraj sxtonoj, do gxi estas kvazaux kaso."

"Ni tuj iru tien kaj savu mian karan fraton," pledis Vilulo fervore.

Kalikot hezitis.

"Mi dubas ke mi povos trovi la vojon," diris li. "Rugedo faris tri sekretajn vojojn al la Metala Arbaro, sed li sxangxas la pozicion de tiuj tri vojoj cxiusemajne, por ke neniu povu iri al la Metala Arbaro sen lia permeso. Tamen se ni atente sercxos, eble ni povos trovi unu el la sekretaj vojoj."

"Tio memorigas min: kio okazis al Regxino Kaj kaj la Oficiroj de Ugabuo?" diris Fajliloj.

"Mi tute ne scias," respondis Kalikot.

"Cxu vi opinias ke Rugedo detruis ilin?"

"Ho, ne; mi estas certa ke ne. Ili falis en la grandan truon en la koridoro, kaj ni surmetis la kovrilon por restigi ilin tie; sed kiam la ekzekutistoj iris sercxi ilin, ili cxiuj malaperis el la truo kaj ni trovis nenian spuron de ili."

"Estas strange," komentis Betsy penseme. "Mi kredas ke Kaj scias nenian magion; alie, sxi jam antauxe estus uzinta gxin. Sed tia malapero, tio ja sxajnas magio, cxu ne?"

Ili akordis ke tiel sxajnas, sed neniu povis klarigi la misteron.

"Tamen," diris Vilulo, "ili estas for, tio estas certa, do ni ne povas helpi ilin aux esti helpataj de ili. Kaj plej grave gxuste nun estas savi mian karan fraton el kaptiteco."

"Kial oni nomas lin la Malbelulo?" demandis Betsy.

"Mi ne scias," konfesis Vilulo. "Mi ne bone memoras lian aspekton, cxar nur antaux tre longe mi lastafoje vidis lin, sed cxiuj en nia familio estas famaj pro siaj belaj vizagxoj."

Betsy ridis kaj Vilulo aspektis iom cxagrenita, sed Polikromo nuligis lian embarason dirante milde: "Oni povas esti malbelaspekta sed belspirita."

"Nia unua tasko," diris Vilulo, iom komfortigita per tiu komento, "estas trovi unu el la sekretaj vojoj al la Metala Arbaro."

"Vere," konsentis Kalikot. "Do mi intencas kunvenigi la cxefajn knomojn de mia regno en cxi tiu troncxambro kaj informi ilin ke mi estas ilia nova Regxo. Mi tiam povos peti ilin helpi nin sercxi la sekretajn vojojn.

"Bona ideo," diris la drako, kiu sxajnis denove dormemigxi.

Kalikot iris al la granda gongo kaj batis gxin samkiel Rugedo, sed neniu respondis al la alvoko.

"Kompreneble," diris li, saltante de la trono, kie li estis sidigxinta. "Tiu alvoko estas por mi, kaj mi ankoraux estas la Regxa Cxambelano, kaj mi restos tia gxis mi nomumos alian personon al tiu posteno."

Do li kuris el la cxambro kaj trovis Gufon kaj ordonis ke li respondu la vokon de la gongo de la Regxo. Reirinte al la regxa kaverno, Kalikot unue bruigis la gongon kaj poste sidigxis en la trono, surhavante la malnovan rubian kronon de Rugedo kaj tenante en mano la sceptron kiun Rugedo tiom ofte jxetis celante lian kapon.

Kiam Guf eniris li miregis.

"Prefere foriru el tiu trono antaux ol olda Rugedo revenos," li diris avertante.

"Li ne revenos, kaj mi nun estas la Regxo de la Knomoj, anstataux li," anoncis Kalikot.

"Tio estas tute vera," asertis la drako, kaj cxiuj kiuj cxirkauxstaris la tronon klinis sin respektoplene antaux la nova Regxo.

Vidinte tion, Guf ankaux klinis sin, cxar li gxojis ke eksigita estas tiu severega mastro Rugedo. Poste, Kalikot, tre regxece, informis Gufon ke li estas nomumita Regxa Cxambelano, kaj promesis ne jxeti la sceptron kontraux lin krom se li meritos tion.

Kiam cxio estis placxe arangxita, la nova Cxambelano foriris por informi cxiujn knomojn de la subtera Regno, sciante ke cxiu el ili gxojos pro la sxangxo de Regxoj.

Cxapitro 20: Drako Delikate Demisias