Falsmodesta Frato

Kun rapide batantaj koroj ili cxiuj antauxenkuris kaj, preter grupo de dignaj metalaj arboj, trovis vere nekredeblan scenon.

Jen Rugedo kaptita de la manoj de la oficiroj de Ugabuo, el kiuj dek du firme tenis la oldan knomon malgraux lia strebado eskapi. Jen ankaux Regxino Kaj, severe rigardanta la baraktoscenon; sed vidante siajn malnovajn akompanantojn proksimigxi sxi forturnis sin honte.

Cxar Kaj kaj sxiaj oficiroj vere estis malagrabla vidajxo. La vestoj de Sxia Mosxto, iam tiom ricxaj kaj belaj, nun estis trivitaj kaj dissxiritaj pro sxia longa rampado tra la tunelo kiu, konsciu, kondukis sxin rekte en la Metalan Arbaron. Efektive gxi estis unu el la tri sekretaj vojoj, kaj nepre la plej malfacila. Kaj ne nur trovis siajn belajn jupon kaj jakon sxiritaj, sed sxia krono estis fleksita kaj disbatita kaj ecx sxiaj sxuoj estis tiom trancxitaj kaj splititaj ke ili estis pretaj fali de sxiaj piedoj.

La oficiroj suferis ecx iom pli ol ilia cxefo, cxar truoj estigxis en la genuoj de iliaj pantalonoj, kaj akraj pintoj de rokoj en la plafono kaj flankoj de la tunelo cxifonigis cxiun milimetron de la iam belaj uniformoj. Pli cxifona kaj mizera armeo neniam restis post batalo, ol tiuj senkulpaj viktimoj de la rokoplena vojo. Sed gxi sxajnis al ili la sola rimedo por eskapi de la kruela Regxo de la Knomoj; do ili plu rampadis, malgraux sia suferado.

Kiam ili atingis la Metalan Arbaron iliaj okuloj vidis pli da rabajxoj ol ili iam prirevis; sed ili estis kaptitoj en tiu grandega kupolo kaj ne povos eskapi preninte la abundajn ricxajxojn. Eble neniam ekzistis pli malfelicxa kaj hejmsopirema aro de "konkerintoj" ol tiu grupo el Ugabuo.

Post pluraj tagoj da vagado en la eksterordinara karcero ilin timigis trovi ke Rugedo cxeestas. Senesperaj pro sia malgaja stato, la oficiroj montris kuragxon la unuan fojon post sia foriro el la hejmo kaj, ne sciante ke Rugedo ne plu estas Regxo de la knomoj, ili jxetis sin sur lin kaj jxus sukcesis kapti lin kiam iliaj kunaventurantoj atingis tiun lokon.

"Jadi jade!" kriis Betsy. "Kio okazis al vi cxiuj?"

Kaj antauxeniris por renkonti ilin, malgaja kaj indigna.

"Necesis eskapi el la truo tra malgranda tunelo kiu havas akrajn pintoplenajn rokojn ambauxflanke," diris sxi, "kaj ne nur niaj vestoj cxifonigxis sed nia karno estas tiom vundita kaj doloroplena ke cxiu nia artiko estas rigida kaj lama. Aldonas al nia sufero ke ni ankoraux estas kaptitoj; sed nun ni sukcesis kapti la fian Metalan Monarkon kaj ni devigos lin liberigi nin."

"Rugedo ne plu estas la Metala Monarko, Regxo de la Knomoj," Fajliloj informis sxin. "Li estas senpostenigita kaj pelita el sia regno de Quoks; "sed jen la nova Regxo, kies nomo estas Kaliko, kaj placxas al mi certigi al Via Mosxto ke li estas nia amiko."

"Plezurigas renkonti Vian Mosxton, tute certe," diris Kalikot, klinante sin tiom gxentile kiom se la Regxino ankoraux surhavus belegajn vestojn.

La oficiroj, auxdinte tiun klarigon, nun liberigis Rugedon; sed, cxar li ne havis kien iri, li apude staris kaj frontis sian iaman serviston, nun Regxo anstataux li, humile kaj plede.

"Kion vi faras cxi tie?" demandis Kalikot severatone.

"Nu, oni promesis tiom da trezoro kiom mi povos porti en miaj posxoj," respondis Rugedo; "do mi venis cxi tien por akiri gxin, cxar mi ne volis gxeni Vian Mosxton."

"La ordono estis ke vi por cxiam forlasu la landon de la knomoj!" deklaris Kalikot.

"Mi scias; kaj mi foriros tuj kiam mi plenigis miajn posxojn," diris Rugedo, humile.

"Do plenigu ilin kaj foriru," respondis la nova Regxo.

Rugedo obeis. Klininte sin, li komencis preni manplenojn da juveloj kaj sxovi ilin en siajn posxojn. Ili estis multepezaj, tiuj diamantoj kaj rubioj kaj smeraldoj kaj ametistoj kaj ceterajxoj, tiel ke post nelonge Rugedo apenaux povis stari pro la pezego, kvankam la posxoj ankoraux ne estis plenaj. Kiam li ne plu povis klini sin sen fali, Betsy kaj Polikromo kaj la Roza Princino helpis lin, prenante la plej altkvalitajn gemojn kaj pusxante ilin en liajn posxojn.

Fine ili cxiuj estis plenaj kaj Rugedo estis komika vidajxo, cxar certe neniu iam antauxe havis tiom da posxoj, kaj ja ne posxon plenan de tia altevalora aro da gemoj. Li neglektis danki la junulinojn pro ilia komplezo, sed li malafable kapgestis adiauxe al ili kaj sxanceligxante marsxis laux la vojo per kiu li antauxe venis. Ili lasis lin foriri silente, cxar malgraux cxiu prenitajxo, la amaso de juveloj sur la tero apenaux aspektis malpli densa, pro sia multenombreco. Ili ankaux esperis ke ili la lastan fojon vidis la maldignan eksregxon.

"Min multe gxojigas ke li foriris," diris Betsy, profunde gxemante. "Se li ne senzorge kaj malsagxe elspezos sian ricxon, li havas suficxe por fondi bankon kiam li atingos Oklahoman."

"Sed mia frato-mia kara frato! Kie li estas?" demandis Vilulo maltrankvile. "Cxu vi vidis lin, Regxino Kaj?"

"Kiel aspektas via frato?" demandis la Regxino.

Vilulo hezitis respondi, sed Betsy diris: "Oni nomas lin la Malbelulo. Eble vi rekonos lin pro tio."

"Ni vidis nur unusolan personon en cxi tiu kaverno," diris Kaj, "kaj li forkuris de ni kiam ajn ni proksimigxis al li. Li kasxis sin tie, inter la neoraj arboj, kaj ni ankoraux ne sukcesis vidi lian vizagxon. Do mi ne povas scii cxu aux ne li estas malbela."

"Nepre estas mia kara frato!" kriis Vilulo.

"Jes, nepre," konsentis Kalikot. "Neniu alia logxas en cxi tiu grandioza kupolo, do ne povas esti eraro."

"Sed kial li kasxis sin inter tiuj verdaj arboj, anstataux gxui cxiujn cxi tiujn brilantajn orajn?" demandis Betsy.

"Cxar li trovas mangxajxojn inter la naturaj arboj," respondis Kalikot, "kaj mi memoras ke li konstruis malgrandan domon tie, en kiu li dormas. Rilate al tiuj brilantaj oraj arboj, mi agnoskas ke unuavide ili tre bele aspektas. Oni ne povas ne admiri ilin, kaj ankaux la ricxajn juvelojn dismetitajn sub ilin, sed se oni devas konstante rigardi ilin, ili farigxas iom tedaj."

"Mi kredas ke tio estas vera," deklaris Vilulo. "Mia kara frato tre sagxe preferas realajn arbojn ol imitajxojn. Sed venu, ni iru tien por trovi lin."

Vilulo tuj komencis pasxi al la verda arbareto, kaj la aliaj sekvis lin, dezirante vidi la finan savigxon de lia longe sercxita, longe perdita frato.

Ne longe for de la rando de la arbareto ili trovis malgrandan dometon, lerte faritan el tigoj kaj oraj brancxoj kunplektitaj. Dum ili proksimigxis al la loko ili ekvidis ulon kuri en la dometon kaj brufermi la pordon post si.

Vilulo kuris al la pordo kaj lauxte kriis:

"Frato! Frato!"

"Kiu vokas?" demandis malfelicxa, malfortika vocxo el interne de la dometo.

"Vilulo-via propra amanta frato-kiu delonge sercxas vin kaj nun venis savi vin."

"Tro malfrue!" respondis la malgaja vocxo. "Neniu nun povas savi min."

"Ho, vi eraras pri tio," diris Vilulo. "Estas nova Regxo de la Knomoj, nomita Kalikot, anstataux Rugedo, kaj li promesis liberigi vin."

"Liberigi! Mi ne kuragxas liberigxi!" diris la Malbelulo, per senespera vocxo.

"Kial ne, Frato?" demandis Vilulo, maltrankvile.

"Cxu vi scias kion oni faris al mi?" sonis la respondo tra la fermita pordo.

"Ne. Diru al mi, Frato, kion oni faris?"

"Kiam Rugedo unue kaptis min mi estis tre bela. Cxu vi memoras, Vilulo?"

"Ne klare, Frato; vi estis tre juna kiam mi foriris de la hejmo. Sed mi memoras ke Panjo opiniis vin bela."

"Sxi pravis! Mi estas certa ke sxi pravis," ploris la kaptito. "Sed Rugedo volis damagxi min-fari min tia ke la tuta mondo opinios min malbela-do li faris fian sorcxon. Mi enlitigxis bela-eble, pli gxuste, linda-nu, tre modeste, mi nur diru: bonaspekta-kaj mi vekigxis la postan matenon la plej malbela homo en la tuta mondo! Mi tiom acxaspektas ke kiam mi rigardas per spegulo mi timigas min."

"Povra Frato," diris Vilulo kompate, kaj cxiuj aliaj silentis simpatie.

"Mi tiom hontis pro mia aspekto," dauxrigis la vocxo de la frato de Vilulo, "ke mi volis kasxi min; sed la kruela Regxo Rugedo devigis min aperi antaux la tuta knomaro, al kiu li diris: 'Jen la Malbelulo!' Sed kiam la knomoj vidis mian vizagxon cxiuj ekridis kaj rikanis, kaj tio instigis ilin ne plu labori. Vidante tion, Rugedo kolerigxis kaj pusxis min en tunelon, kaj fermis la rokenirejon por ke mi ne povu eliri. Mi sekvis la longon de la tunelo gxis atingi cxi tiun kupolegon, kie staras la eksterordinara Metala Arbaro, kaj cxi tie mi restas de tiam."

"Kompatinda Frato!" ripetis Vilulo. "Sed mi petas vin nun eliri kaj fronti nin, viajn amikojn. Neniu cxi tie ridos aux rikanos, negrave kiom malbela vi estas."

"Neniel," cxiuj aldonis, subtene.

Sed la Malbelulo rifuzis la inviton.

"Mi ne povas," diris li; "vere, mi ne povas fronti nekonatojn, cxar mi estas malbela."

Vilulo turnis sin al la cxirkauxanta grupo.

"Kion mi faru?" li demandis lamente. "Mi ne povas lasi mian karan fraton cxi tie, kaj li rifuzas veni el tiu domo kaj fronti nin."

"Mi scias," respondis Betsy. "Li surmetu maskon."

"Gxuste tiun ideon mi bezonis!" kriis Vilulo, gxoje; kaj li vokis: "Frato, metu maskon sur vian vizagxon, tiel ke neniu el ni povos vidi kia vi aspektas."

"Mi ne havas maskon," respondis la Malbelulo.

"Jen," diris Betsy; "li uzu mian posxtukon."

Vilulo rigardis la malgrandan kvadratan sxtofpecon kaj kapneis.

"Ne suficxe granda," li oponis; "mi certas ke gxi ne suficxas por kasxi la vizagxon de viro. Sed li povos uzi mian."

Dirinte tion li tiris el posxo sian propran posxtukon kaj iris al la pordo de la dometo.

"Jen, mia Frato," li vokis, "prenu cxi tiun posxtukon kaj faru el gxi maskon. Mi ankaux donos al vi mian trancxiilon por ke vi povu trancxi truetojn por la okuloj, kaj poste ligu gxin sur vian vizagxon."

La pordo malrapide malfermigxis, nur suficxe por ke la Malbelulo elmetu sian manon kaj prenu la posxtukonkaj la trancxilon. Poste gxi refermigxis.

"Ne forgesu truon por via nazo," kriis Betsy. "Vi devos spiri, memoru."

Dum kelka tempo estis silente. Regxino Kaj kaj sxia armeo sidis sur la tero ripozante. Betsy sidis sur la dorso de Hancxjo. Polikromo dancis legxere tien kaj reen sur la juvelitaj vojoj dum Fajliloj kaj la Princino promenis tra la arbaretoj brak'-en-brake. Tiktoko, kiu neniam estis laca, staris senmove.

Post iom da tempo sono auxdeblis el la dometo.

"Cxu vi pretas?" demandis Vilulo.

"Jes, Frato," estis la respondo kaj la pordo malfermigxis por lasi la Malbelulon elpasxi.

Betsy eble ridus auxdeble se sxi ne memorus kiom facile la frato de Vilulo sentas mokon, cxar la posxtuko per kiu li maskis sian aspekton estis rugxa kovrita per grandaj blankaj rondaj punktoj. En gxi du truoj estis trancxitaj-antaux la okuloj-kaj du malpli grandaj antaux la nazo ebligis ke la viro facile spiradu. La tuko estis strecxe tirita sur la vizagxon de la Malbelulo kaj ligita malantaux lia kolo.

Liaj vestoj iam estis bonaj, sed nun estis lamentige trivitaj kaj cxifonaj. Liaj silkaj sxtrumpoj enhavis truojn, kaj liaj sxuoj estis skrapitaj kaj bezonis nigrigxi. "Sed kion oni anticipu," flustris Betsy, "pri persono kiu de tiom da jaroj estas kaptito?"

Vilulo antauxenkuris kaj cxirkauxbrakumis sian nove retrovitan fraton per ambaux brakoj. La frato ankaux cxirkauxbrakumis Vilulon, kiu post tio antauxenkondukis lin kaj konigis lin al la tuta kunveninta grupo.

"Cxi tiu estas la nova Regxo de la Knomoj," li diris kiam ili atingis Kalikoton. "Li estas nia amiko, kaj liberigis vin."

"Tio estas afabla komplezo," respondis Malbelulo per malfelicxa vocxo, "sed mi malvolegas reiri al la mondo en cxi tia stato. Krom se mi restos por cxiam maskita, mia acxa vizagxo acidigos la lakton kaj malfunkciigos la horlogxojn."

"Cxu ne eblos iel nuligi la sorcxon?" demandis Betsy.

Vilulo rigardis espereme Kalikoton, kiu kapneis.

"Certe mi ne povas nuligi la sorcxon," li diris. "Rugedo amis la magion, kaj lernis multajn sorcxojn kiujn tute ne konas ni, la aliaj knomoj."

"Eble Rugedo mem povus nuligi sian propran sorcxon," sugestis Kaj; "sed, domagxe, ni lasis la oldan Regxon eskapi."

"Ne gravas, mia kara Frato," diris Vilulo konsole; "min tre felicxigas retrovi vin ecx kvankam eble mi neniam vidos vian vizagxon. Do ni festu cxi tiun gxojigan rekunigxon."

La Malbelulon plorigis tiu tenera parolo, kaj la larmoj komencis malsekigi la rugxan posxtukon, do Vilulo delikate visxis ilin per la maniko de sia mantelo.

Cxapitro 22: Komplezaj Kisoj