Komplezaj Kisoj

"Cxu vi bedauxros foriri de cxi tiu bela loko?" Betsy demandis al la Malbelulo.

"Neniel," diris li. "Juveloj kaj oro estas tre malvarmaj kaj senkoraj, kaj mi estas certa ke mi baldaux mortus pro soleco se mi ne trovus cxi tiun naturan arbaron cxe la bordo de la artefarita. Cxiuokaze, sen tiuj realaj arboj mi baldaux mortus pro malsato."

Betsy rigardis la kuriozajn arbojn.

"Mi tute ne komprenas tion," sxi konfesis. "Kion mangxeblan vi trovas cxi tie?"

"La plej bonan mangxajxon en la mondo," Malbelulo respondis. "Cxu vi vidas tiun arbareton maldekstre?" li aldonis, indikante gxin per gesto; "nu, tiaj arboj ne kreskas en via lando, aux en iu alia loko ekster cxi tiu kaverno. Mi nomas ilin 'Hotelarboj', cxar ili fruktigas ian specialan menu-nukson kiun mi nomas 'Trimangxaj Nuksoj'."

"Nekredeble!" diris Betsy. "Kiaj estas 'Trimangxaj Nuksoj'?"

"Aspekte ili iom similas al kokosoj," klarigis la Malbelulo. "Oni bezonas nur pluki nukson kaj sidigxi kaj tagmangxi. Unue oni malsxrauxbas la supron kaj en gxi estas taso da bona supo. Mangxinte tion, oni malsxrauxbas la mezon kaj en gxi estas kavo plena de viando kaj terpomoj, legomoj kaj tre bona salato. Oni mangxas tion kaj poste malsxrauxbas la malsupron kaj trovas en gxi deserton: torton kaj kukon, fromagxon kaj biskvitojn, kaj nuksojn kaj sekajn vinberojn. La Trimangxaj Nuksoj varias rilate al gusto kaj enhavo, sed cxiuj estas bonaj kaj en cxiu oni trovas kompletan tripartan tagmangxon."

"Sed kion oni mangxas en la mateno?" demandis Betsy.

"Nu, kreskas Matenmangxaj Arboj por tio, tie, dekstre. Ili produktas nuksojn, simile al la aliaj, sed la nuksoj enhavas kafon aux cxokoladon anstataux supon; avenkacxon anstataux viandon kun terpomoj, kaj fruktojn anstataux deserton. Malgraux la malfelicxeco de mia vivo en cxi tiu eksterordinara karcero, mi devas agnoski ke neniu povus vivi pli lukse en la plej bona hotelo en la mondo ol mi mem cxi tie; sed mi gxojos reesti en la libera aero kaj vidi la bonan malnovan sunon kaj la argxentan lunon kaj la molan verdan herbon kaj la florojn kiujn kisas la matena roso. Ha, kiom pli belaj estis tiuj benoj ol la scintilo de gemoj aux la malvarma brilo de oro!"

"Kompreneble," diris Betsy. "Iam mi konis knabeton kiu volis malsani pro rubeolo, cxar cxiuj aliaj knabetoj najbaraj suferis pro gxi, kaj li estis tre malfelicxa cxar li ne povis afliktigxi per gxi, malgraux cxia strebo. Do mi estas preskaux certa ke tio kion ni volas sed ne povas havi ne tauxgas por ni. Cxu ne, Vilulo?"

"Ne cxiam, kara," li serioztone respondis. "Se ni cxiam volus nenion, ni havus cxiam nenion, cxu bonan cxu malbonan. Mi opinias ke niaj sopiroj estas naturaj, kaj se ni agas laux la instigo de la naturo ni ne multe eraras."

"Rilate al mi," diris Regxino Kaj, "mi opinias ke la mondo estus teda sen la oro kaj la juveloj."

"Cxio bonas siamaniere," diris Vilulo; "sed eblas havi tro da io bona. Kaj mi rimarkis ke la valoro de io dependas de kiom malofta gxi estas kaj malfacile akirebla."

"Pardonu ke mi interrompas vin," diris Regxo Kalikot, veninte al ilia flanko, "sed, cxar ni jam savis la fraton de Vilulo, mi deziras reiri al mia regxa kaverno. Cxar mi estas Regxo de la Knomoj, mi devas prizorgi miajn viglajn regatojn kaj certigi ke ili bone kondutas."

Do cxiuj turnis sin kaj komencis marsxi tra la Metala Arbaro al la alia flanko de la granda kupolhava kavo, kie ili antauxe eniris gxin. Vilulo kaj lia frato marsxis duope kaj ambaux aspektis felicxaj pro sia rekunesto post la longa aparteco. Betsy ne kuragxis rigardi la grandpunktan posxtukon, timante ke sxi ridos auxdeble, do sxi marsxis malantaux la du fratoj kondukante Hancxjon per lia maldekstra orelo.

Kiam fine ili atingis la lokon kie la koridoro kondukis al la ekstera mondo, Regxino Kaj diris, hezitmaniere, kio ne estis kutima por sxi:

"Mi ne konkeris la Landon de la Knomoj, kaj mi ne anticipas fari tion; sed mi deziras kolekti kelkajn el cxi tiuj belaj juveloj antaux ol foriri el cxi tie."

"Prenu lauxvole, s'rino," diris Regxo Kalikot, kaj tuj la oficiroj de la Armeo utiligis tiun regxan permeson kaj komencis plenigi siajn posxojn, dum Kaj kunligis multajn diamantojn en granda posxtuko.

Farinte tion, cxiuj eniris la koridoron; la knomoj iris la unuaj por lumigi la vojon per siaj torcxoj. Ili ne multe marsxis antaux ol Betsy surprizite diris:

"Ho, estas juveloj ankaux cxi tie!"

Cxiuj turnis sian rigardon al la tero kaj ili trovis veran juvelvojon sur la roka planko.

"Strange!" diris Kalikot, multe surprizite. "Mi nepre sendu kelkajn knomojn por kolekti la gemojn kaj remeti ilin en la Metalan Arbaron. Kiel ili venis cxi tien?"

Sur la tuta vojo lauxlonge de la koridoro ili trovis tiun juvelvojon, sed kiam ili proksimigxis al la fino la mistero klarigxis. Cxar tie, kauxrante sur la planko kun sia dorso al la roka muro, sidis olda Rugedo, fortege en- kaj el-spirante kvazaux plene lacigite. Ili komprenis ke li dissxutis la juvelojn el siaj multaj posxoj: ili krevis, unu post la alia, pro la pezo de sia enhavo dum li fusxmarsxis lauxlonge de la koridoro.

"Cxu ankoraux restas al vi juveloj?" demandis Betsy.

Li rigardetis la internon de kelkaj restantaj posxoj.

"Malmultaj," diris ili, "sed ili suficxos por miaj bezonoj, kaj mi ne plu deziras esti ricxa. Se iu el vi bonvolos helpi min levigxi, mi eliros kaj forlasos vin, cxar mi scias ke vi cxiuj malamas min kaj preferus liberan spacon anstataux mian cxeeston."

Vilulo kaj Kalikot surpiedigis la oldan Regxon, kaj nur tiam li rimarkis la fraton de Vilulo. La stranga kaj neatendita apero de la Malbelulo tiom surprizis Rugedon ke li ekkriis kaj komencis tremi, kvazaux vidante fantomon.

"Ki-ki-kiu estas?" li sukcesis balbuti.

"Mi estas tiu senhelpa kaptito kiun transformis via kruela magio el bela viro en malbelan!" respondis la frato de Vilulo, per severe riprocxa vocxo.

"Vere, Rugedo," diris Betsy, "hontu pro tiu malica ago."

"Mi ja hontas, kara," agnoskis Rugedo, kiu nun estis tiom amikema kaj humila kiom antauxe li estis kruela kaj vengxema.

"Tial," respondis la knabino, "faru pli da magio kaj redonu al la kompatindulo lian naturan vizagxon."

"Se mi povus," respondis la olda Regxo, sed memoru ke Tititi Hucxu forprenis de mi cxian magipovon. Tamen, mi neniam gxenis min per lerno de kiel nuligi la sorcxon kiun mi faris al la frato de Vilulo, cxar mi intencis ke li cxiam restu malbela."

"Cxiu sorcxo," komentis bela Polikromo, "havas antidoton; kaj se vi ja sciis tiun malbelecosorcxon, Rugedo, certe vi sciis nuligi gxin."

Li kapneis.

"Se mi sciis, mi-mi forgesis," li balbutis bedauxre.

"Penu pensi!" petegis Vilulo, fervore. "Bonvolu peni pensi!"

Rugedo tauxzis sian hararon per ambaux manoj, gxemis, frapis sian bruston, frotis sian orelon, kaj rigardis stulte la grupon.

"Mi malklare memoretas ke ja ekzistis ia maniero nuligi la sorcxon," diris li; "sed misfortuno tiom konfuzis mian cerbon ke mi ne povas memori kio gxi estis."

"Atentu, Rugedo," diris Betsy, akre, "gxis nun ni bone traktis vin, sed ni ne toleros pli da absurdeco, kaj se vi volas bone farti vi enmensigos tiun sorcxon!"

"Kial?" li demandis, turnante sin por rigardi la knabineton miroplene.

"Cxar multe gravas al la frato de Vilulo. Li ege hontas pro sia nuna aspekto, kaj vi kulpas pri tio. Efektive, Rugedo, vi tiom fie agis dum via vivo ke tute ne malutilos al vi kompleze agi nun."

Rugedo palpebrumetis al sxi, kaj denove gxemis, kaj post tio aspektis vere klopodanta pensi.

"Mi kredas memori, tre malklare," diris li, "ke iaspeca kiso nuligos la malbelecosorcxon."

"Kia kiso?"

"Kia? Nu, aux-aux-aux kiso de Konata Knabino; aux-aux-kiso de Konata Knabino kiu iam estis Feino; aux-aux kiso de persono kiu ankoraux estas Feino. Mi ne memoras cxu tiu aux cxi tiu. Sed kompreneble neniu knabino, konata aux feina, konsentus kisi personon tiom malbelan-tiom ege, ege, ege malbelan-kiom la frato de Vilulo."

"Mi tute ne certas pri tio," diris Betsy, admirinde kuragxa; "mi estas Konata Knabino, kaj se mia kiso nuligos tiun acxan sorcxon, mi-mi kisos."

"Ho, vere vi ne povus," protestis Malbelulo. "Mi devus forpreni mian maskon, kaj kiam vi vidus mian vizagxon, nenio instigus vin kisi min, negrave kiom komplezema vi estas."

"Nu, rilate al tio," diris la knabineto, "mi tute ne bezonos vidi vian vizagxon. Jen mia plano: Restu en cxi tiu obskura koridoro, kaj ni forsendos la knomojn kun la torcxoj. Vi forprenos la posxtukon, kaj mi-mi kisos vin."

"Vere jen kompleza ago, Betsy!" diris Vilulo, dankeme.

"Nu, gxi nepre ne mortigos min," sxi respondis; "kaj, se felicxigos vin kaj vian fraton, mi akceptas la riskon."

Do Kalikot ordonis ke la torcxoportantoj foriru el la koridoro, kaj ili faris tion per iro tra la rokan aperturon. Regxino Kaj kaj sxia armeo ankaux eliris; sed tiom interesis la aliajn la eksperimento farota de Betsy ke ili restis en grupo cxe la busxo de la koridoro. Kiam la granda roko relokigxis, plene fermante la aperturon, ili restis en plena obskuro.

"Nu," vokis Betsy gajavocxe, "cxu vi jam forprenis la posxtukon de via vizagxo, Malcxjo?"

"Jes," li respondis.

"Nu, do, kie vi estas?" sxi demandis, etendante siajn brakojn.

"Cxi tie," diris li.

"Vi devos klinigxi iom, sciu."

Li trovis sxiajn manojn kaj tenante ilin per siaj li klinis sin gxis lia vizagxo estis proksima al tiu de la knabineto. La aliaj auxdis klaran sxmacan kison, kaj poste Betsy diris:

"Jen! Mi kisis, kaj tute ne dolorigis min!"

"Diru al mi, kara frato, cxu la sorcxo nuligxis?" demandis Vilulo.

"Mi ne scias," estis la respondo. "Eble jes kaj eble ne. Mi ne povas scii."

"Cxu iu havas alumeton?" demandis Betsy.

"Mi havas plurajn," diris Vilulo.

"Do Rugedo flamigu unu el ili kaj rigardu la vizagxon de via frato, dum ni aliaj cxiuj turnos al li la dorson. Rugedo malbeligis vian fraton, do versxajne li povos toleri la hororon rigardi lin, se la sorcxo ne estas nuligita."

Akceptinte tion, Rugedo prenis la alumeton kaj flamigis gxin. Li rigardetis kaj estingis la alumeton.

"Ankoraux malbela!" li diris timtreme. "Do ne sukcesis la kiso de Konata Knabino."

"Mi provu," proponis la Roza Princino, per sia dolcxa vocxo. "Mi estas Konata Knabino kiu iam estis Feino. Eble mia kiso nuligos la sorcxon."

Fajliloj ne plene aprobis tion, sed li estis tro malavida por protesti. Do la Roza Princino palpe sekvis la vojon al la frato de Vilulo kaj kisis lin.

Rugedo flamigis alian alumeton, dum cxiuj forturnis sin.

"Ne," anoncis la eksregxo; "ankaux tio ne nuligis la sorcxon. Evidente necesas ke Feino kisu-aux eble mia memoro plene fusxis."

"Ponjo," diris Betsy, petege, "Cxu vi bonvolos provi?"

"Kompreneble!" respondis Polikromo, gaje ridante. "Neniam mi kisis viron dum la miloj da jaroj de mia ekzisto, sed mi kisos lin por placxi al nia fidela Vilulo, kies malegoisma amo al sia malbela frato meritas rekompencon."

Jam dum sxi parolis Polikromo pasxis legxere al la flanko de la Malbelulo kaj rapide tusxis lian vangon per siaj lipoj.

"Ho, dankon-dankon!" li fervore kriis. "Cxifoje mi sxangxigxis, mi scias tion. Mi sentas la sxangxon! Mi estas aliforma. Vicxjo-kara Vicxjo-denove mi estas mi!"

Fajliloj, kiu estis proksima al la aperturo, tusxis la risorton kiu liberigis la grandan rokon kaj gxi subite eksteren pusxis sin kaj enlasis inundon de taglumo.

Cxiu staris senmove, gapante al la frato de Vilulo kiu, ne plu maskite de la grandpunkta posxtuko, ridetis responde al ilia rigardo.

"Nu," diris Vilulo, fine cxesigante la grandan silenton kaj amase enspirante aeron pro kontentigxo, "vi ne plu estas la Malbelulo, kara frato; sed por diri la tute honestan veron, la vizagxo natura por vi ne estas pli bela ol necesas."

"Mi opinias lin tre bonaspekta," komentis Betsy, rigardante la viron kritike.

"Kompare kun antauxe," diris Regxo Kalikot, "li vere estas bela. Vi, kiuj neniam vidis lian malbelecon, eble ne komprenas tion; sed misfortune mi devis rigardi la Malbelulon ofte, kaj mi ripetas ke, kompare kun antauxe, tiu viro nun estas bela."

"Bone," respondis Betsy, vigle, "ni akceptas vian takson, Kalikot. Kaj nun ni foriru el cxi tiu tunelo kaj reeniru la mondon."

Cxapitro 23: Rugedo Reformigxas