Doroteo Delicas

"Nu," diris Regxino Kaj, kiam cxiuj denove sidis en la regxa kaverno de Kalikot, "Kion ni faru sekve? Se mi povus retrovi la vojon al Ugabuo mi rekondukus mian armeon hejmen tuj, cxar min tro supersxutis acxaj malfacilajxoj."

"Cxu vi ne volas konkeri la mondon?" demandis Betsy.

"Mi sxangxis mian celon," agnoskis la Regxino. "La mondo estas tro granda por konkero fare de nur unu persono kaj mi estis pli felicxa inter miaj propraj kunugabuanoj. Mi volas-kiom ege mi volas-jam reesti tie!"

"Ankaux mi!" kriis cxiu oficiro fervortone.

Nun la leganto sciu ke en la tre malproksima Lando Oz la bela Reganto, Ozma, atente rigardis la aventurojn de Vilulo, kaj Tiktoko, kaj cxiuj kiujn ili renkontis. Tagon post tago Ozma, kun la mirinda Sorcxisto de Oz sidanta apud sxi, rigardis Magian Bildon en radiuma kadro, kiu okupis unu flankon de la komforta buduaro de la Reganto en la palaco de la Smeralda Urbo. La Magia Bildo estis speciala, cxar gxi montris cxiun scenon kiun Ozma volis rigardi, kaj cxiuj bildajxoj movigxadis, precize kiam la eventoj okazis. Do Ozma kaj la Sorcxisto rigardis cxiun agon de la aventurantoj ekde la momento kiam Vilulo renkontis sxipfugxintan Betsyn kaj Hancxjon en la Regno de la Rozoj, kaj kiam la Rozan Princinon, prakuzino de Ozma, ekzilis sxiaj senkoraj regatoj.

Kiam Kaj kaj sxiaj sekvantoj fervorege volis reiri al Ugabuo, Ozma kompatis ilin kaj memoris ke Ugabuo estas angulo de la Lando Oz. Sxi turnis sin al sia kunsidanto kaj demandis:

"Cxu via magio povas reporti tiujn malfelicxulojn al ilia kutima hejmo, Sorcxisto?"

"Jes, Via Mosxto," respondis la malgranda Sorcxisto.

"Mi opinias ke la povra Regxino suficxe suferis dum sia fusxprovo konkeri la mondon," diris Ozma, ridetante pro la absurdeco de tiu entrepreno, "do sendube de nun sxi estos kontenta en sia propra Regneto. Bonvolu sendi sxin tien, Sorcxisto, kaj kun sxi la oficirojn kaj Fajlilojn."

"Kaj kien la Rozan Princinon?" demandis la Sorcxisto.

"Sendu sxin kun Fajliloj al Ugabuo," respondis Ozma. "Ili farigxis firmaj amikoj kaj mi estas certa ke apartigi ilin malfelicxigus ilin."

"Bone," diris la Sorcxisto, kaj tute sen gxeno aux mistero li faris magian riton kiu estis simpla kaj efika. Sekve la sidantojn en la kaverno de la Regxo de la Knomoj surprizis kaj mirigis la malapero de la Ugabuanoj el la cxambro, kaj kun ili la Roza Princino. Unue ili tute ne komprenis; sed baldaux Vilulo suspektis la veron, kaj, kredante ke nun Ozma interesigxas pri la grupo li tiris el posxo etan ilon kiun li tenis apud sia orelo.

Ozma, vidante tiun agon per sia Magia Bildo, tuj prenis similan ilon kiu estis sur apuda tablo kaj tenis gxin apud sia propra orelo. La du iloj registris la samajn delikatajn sonvibrojn kaj konsistigis sendratan telefonon, inventitan de la Sorcxisto. Homoj apartigitaj per distanco tiel kapablis konversacii tute facile kaj tute sen konektanta drato.

"Cxu vi auxdas min, Vilulo?" demandis Ozma.

"Jes, Via Mosxto," li respondis.

"Mi resendis la Ugabuanojn al ilia propra valeto," anoncis la Reganto de Oz, "do ne maltrankviligxu pro ilia malapero."

"Vi multe komplezis," diris Vilulo. "Sed, Via Mosxto permesu ke mi raportu ke mia propra tasko cxi tie jam estas finita. Mi trovis mian perditan fraton, kaj li nun estas apud mi, libera el la cxenoj de malbeleco kiujn jxetis sur lin Rugedo. Tiktoko fidele servis min kaj miajn kamaradojn, laux via peto, kaj mi esperas ke vi nun retransportos la Horlogxfunkcian Homon al via felando Oz."

"Mi faros tion," respondis Ozma. "Sed kion pri vi, Vilulo?"

"Mi estis tre felicxa en Oz," li diris, "sed mia sxuldo al aliaj devigas min ekzili min de tiu gxuplena lando. Unue, mi devas prizorgi mian nove trovitan fraton, kaj mi havas novan kamaradon, karan knabineton nomitan Betsy Bobbin, kiu estas senhejma kaj al sxi mankas amikoj escepte de mi kaj malgranda azeno nomita Hancxjo. Mi promesis al Betsy ke mi neniam dizertos sxin dum sxi bezonos amikon, do mi devas por cxiam rezigni pri la gxojoj de la Lando Oz."

Li diris tion kun bedauxrogxemo, kaj Ozma ne respondis sed metis la ileton sur sian tablon, tiel cxesigante la komunikadon kun la Vilulo. Sed la bela Reganto de Oz plu rigardis sian magian bildon, kun pensema esprimo sur sia vizagxo, kaj la malgranda Sorcxisto de Oz rigardis Ozman kaj ridetis agrable al si.

En la kaverno de la Regxo de la Knomoj Vilulo remetis la sendratan telefonon en sian posxon kaj turninte sin al Betsy diris per lauxeble plej gaja vocxo:

"Nu, kamaradeto, kion ni faru nun?"

"Mi vere ne scias," sxi respondis kun senkomprena vizagxo. "Mi iomete bedauxras ke niaj aventuroj finigxis, cxar mi gxuis ilin, kaj nun post la foriro de Regxino Kaj kaj sxiaj kunuloj, kaj la foriro de Polikromo, kaj-ve!-kie estas Tiktoko, Vicxjo?"

"Ankaux li malaperis," diris Vilulo, cxirkauxrigardante la kavernon kaj sagxe gestante per sia kapo. "Li jam estas en la palaco de Ozma en la Lando Oz, lia hejmo."

"Cxu ne ankaux via hejmo?" demandis Betsy.

"Antauxe gxi estis hejmo por mi, kara; sed nun mia hejmo estas kie vi kaj mia frato estas. Ni estas vagantoj, sciu, sed se ni restos kune mi estas certa ke ni estos tre gxuplenaj."

"Sekve," diris la knabino, "ni foriru el cxi tiu senaera subtera kaverno kaj sercxu novajn aventurojn. Certe jam cxesis pluvi."

La cxielo nun estis klara kaj brile blua; la suno brilegis kaj ecx tiu severa rokoplena lando aspektis bela post ilia subtera enkarcerigxo. Nun ili estis nur kvar-Betsy kaj Hancxjo, kaj Vilulo kaj lia frato-kaj la grupeto marsxis suben laux la monto kaj sekvis neklaran padon kiu kondukis sudokcidenten.

Dume Ozma konferencis kun la Sorcxisto, kaj poste kun Tiktoko, kiun la magio de la Sorcxisto estis rapide transportinta al la palaco de Ozma. Tiktoko estis plena de lauxdoj pri Betsy Bobbin, "ki-u," li diris, "es-tas pres-kaux e-ga-le pla-cxa ki-el Do-ro-te-o mem."

"Ni venigu Doroteon," diris Ozma, kaj alvokinte sian plej amatan servistinon, nomitan Jxelea Konfitajx, sxi petis sxin peti Princinon Doroteon veni jam tuj. Do kelkajn momentojn poste Doroteo eniris la cxambron de Ozma kaj salutis sxin kaj la Sorcxiston kaj Tiktokon kun la sama humila rideto kaj simpla mieno kiu akiris por la knabineto la amon de cxiu renkontito.

"Cxu vi volas min, Ozma?" sxi demandis.

"Jes, kara. Mi ne scias kion fari, kaj mi deziras vian konsilon."

"Versxajne gxi ne multon valoros," respondis Doroteo, "sed mi agos lauxeble. Pri kio temas, Ozma?"

"Vi cxiuj scias," diris la knabina Reganto, parolante al siaj tri amikoj, "kiom dubebone estas venigi mortipovulojn en cxi tiun felandon Oz. Estas vere ke mi invitis plurajn mortipovulojn hejmlogxi cxi tie, kaj ili cxiuj montrigxis fidindaj kaj lojalaj regatoj. Efektive, neniu el vi tri estas indigxena Ozano. Doroteo kaj la Sorcxisto venis cxi tien el Usono, kaj Tiktoko venis el la Lando Ev. Sed kompreneble li ne estas mortipovulo. Vilulo estas alia Usonano, kaj li kauxzis mian maltrankvilon, cxar nia kara Vicxjo rifuzas reveni cxi tien kaj tiel dizerti la novajn amikojn kiujn li trovis en siaj lastatempaj aventuroj, cxar li kredas ke ili bezonas lian helpon."

"Vilulo de cxiam estas bonkora," komentis Doroteo. "Sed kiuj estas la nove trovitaj amikoj?"

"Unu estas lia frato, kiu dum multaj jaroj estis kaptito de la Regxo de la Knomoj, nia malnova malamiko Rugedo. Tiu frato sxajnas afabla honestulo, sed li faris nenion kio meritigus ke li ricevu hejmon en la Lando Oz."

"Kaj kiu alia?" demandis Doroteo.

"Mi menciis al vi Betsyn Bobbinon, la knabineton kies sxipo pereis-tre simile al vi, iam-kaj de tiam sxi akompanas la Vilulon dum lia sercxo je sia perdita frato. Vi memoras sxin, cxu ne?"

"Ho, jes!" krietis Doroteo. "Mi ofte rigardis sxin kaj Hancxjon per la Magia Bildo. Sxi estas kara knabineto, kaj olda Hancxjo estas karulo! Kie ili nun estas?"

"Rigardu," respondis Ozma ridetante pro la entuziasmo de sxia amikino.

Doroteo turnis sin al la bildo, kiu montris Betsyn kaj Hancxjon, kun Vilulo kaj lia frato, promenantaj laux la rokoplenaj vojoj de dezerta lando.

"Sxajnas al mi," sxi diris, kontempleme, "ke ili estas multe malproksime de bona dormloko aux ia bona mangxajxo."

"Vi pra-vas," diris Tiktoko. "Mi jam es-tis en ti-u lan-do, gxi es-tas de-zer-to."

"Gxi estas la lando de la knomoj," klarigis la Sorcxisto, "kiuj estas tiom petolemaj ke neniu volas logxi proksime al ili. Mi anticipas ke Vicxjo kaj liaj amikoj suferos multajn malfacilajxojn antaux ol foriri el tiu rokoplena loko, krom se-"

Li turnis sin al Ozma kaj ridetis.

"Krom se mi petos ke vi transportu ilin cxiujn cxi tien?" sxi demandis.

"Jes, Via Mosxto."

"Cxu via magio povus fari tion?" demandis Doroteo.

"Mi kredas ke jes," diris la Sorcxisto.

"Nu," diris Doroteo, "rilate al Betsy kaj Hancxjo, mi volonte havus ilin cxi tie en Oz. Estus tre agrable havi knabinan kunludanton miaagxan, komprenu. Kaj Hancxjo ja estas tre kara muleto."

Ozma ridis pro la sopirema esprimo en la okuloj de la knabino, kaj poste sxi tiris Doroteon al si kaj kisis sxin.

"Cxu mi ne estas via amiko kaj kunludanto?" sxi demandis.

Doroteo rugxigxis.

"Vi scias ke mi elkore amas vin, Ozma!" sxi kriis. "Sed vin tiom okupas la regado de cxi tiu granda Lando Oz ke ni ne povas cxiam esti kune."

"Mi scias, kara. Mia unua devo temas pri miaj regatoj, kaj mi kredas ke estus gxojige al ni cxiuj se Betsy estus kun ni. Estas bela cxambraro tuj kontraux via kie sxi povos logxi, kaj mi konstruos oran stalon por Hancxjo en la stalaro kie logxas la Segcxevalo. Ni konatigos la mulon al la Malkuragxa Leono kaj la Malsata Tigro, kaj mi estas certa ke ili baldaux farigxos firmaj amikoj. Sed mi ne povos venigi Betsyn kaj Hancxjon al Oz se mi ne ankaux venigos la fraton de Vicxjo."

"Kaj, se vi ne venigos la fraton de Vicxjo, ankaux restos ekstere povra Vicxjo kiun ni cxiuj multe amas," diris la Sorcxisto.

"Nu, ki-al ne ve-ni-gi li-n?" demandis Tiktoko.

"La Lando Oz ne estas rifugxejo por cxiuj suferantaj mortipovuloj," klarigis Ozma. "Mi ne volas esti malafabla al Vicxjo, sed lia frato ne rajtas peti komplezon de mi."

"La Lando Oz ne estas dense logxata," sugestis Doroteo.

"Do vi konsilas min alvenigi la fraton de Vicxjo?" demandis Ozma.

"Nu, ni ja ne volas perdi Vilulon, cxu?"

"Tute ne!" respondis Ozma. "Kion vi opinias, Sorcxisto."

"Mi pretigas mian magion por transporti ilin cxiujn."

"Kaj vi, Tiktoko?"

"La fra-to de Vi-lu-lo es-tas bo-nu-lo, kaj ni ne-pre ne per-du Vi-lu-lo-n."

"Do, estas decidite," konkludis Ozma. "Faru la magion, Sorcxisto!"

Li metis argxentan teleron sur malgrandan tenilon kaj versxis sur la teleron malgrandan kvanton da palrugxa pulvoro kiu estis en kristala flakoneto. Post tio li murmuris iom malfacilan sorcxkanton kiun la Sorcxistino Glinda la Bona instruis al li, kaj cxio finigxis per nubeto de parfumita fumo kiu estis tiom irita ke kaj Ozma kaj Doroteo devis froti siajn okulojn dum momento.

"Bonvolu pardoni la malagrablan fumon," diris la Sorcxisto. "Mi certigas al vi ke la fumo estas vere necesa parto de mia sorcxarto."

"Vidu!" kriis Doroteo, indikante la Magian Bildon, "ili malaperis. Ili cxiuj malaperis."

Efektive la bildo nun montris la saman rokoplenan pejzagxon kiel antauxe, sed la tri homoj kaj la mulo ne plu videblis en gxi.

"Ili malaperis," diris la Sorcxisto, polurante la argxentan teleron kaj vindante gxin per delikata sxtofo, "cxar ili estas cxi tie."

Tiumomente Jxelea Konfitajx eniris la cxambron.

"Via Mosxto," sxi diris al Ozma, "Vilulo kaj alia viro estas en la atendocxambro kaj volas saluti vin. Vicxjo ploras kiel bebo, sed li diris ke temas pri gxojlarmoj."

"Sendu ilin cxi tien tuj, Jxelea!" ordonis Ozma.

"Ankaux," pludiris la servistino, "knabino kaj malgrandaspeca mulo mistere venis, sed sxajne ili ne scias kie ili estas nek kiel ili venis cxi tien. Cxu mi sendu ankaux ilin cxi tien?"

"Ho, ne!" kriis Doroteo, fervore saltante de sia segxo; "mi mem iros renkonti Betsyn, cxar sxi multe konfuzigxos en cxi tiu granda palaco." Kaj sxi subenkuris la sxtupojn po du por saluti sian novan amikinon, Betsyn Bobbinon.

Cxapitro 25: La Am-Areo