La Am-Areo

"Nu, cxu 'Hi-ha!' estas via sola parolo?" demandis la Segcxevalo, ekzamenante Hancxjon per siaj tuberokuloj kaj malrapide svingante la brancxon kiun li uzis kiel voston.

Ili estis en bela stalo malantaux la palaco de Ozma, kie la ligna Segcxevalo-plene viva-logxis en orpanela stalo, kaj kie estis cxambroj por la Malkuragxa Leono kaj la Malsata Tigro, plenaj de molaj kusenoj sur kiuj ili povis kusxi kaj oraj trogoj el kiuj ili mangxis.

Apud la stalo de la Segcxevalo metigxis alia por la mulo Hancxjo. Gxi ne estis egale bela kiel la alia, cxar la Segcxevalo estis la plejamata rajdbesto de Ozma; sed Hancxjo havis aron da kusenoj kiel liton (kiujn ne bezonis la Segcxevalo cxar li neniam dormis) kaj tioma lukso estis nekonata de la muleto tiel ke li nur staris senmove kaj rigardis siajn cxirkauxajxojn kaj siajn kunulojn miroplene kaj surprizite.

La Malkuragxa Leono, aspektante tre digna, estis etendita sur la marmora planko de la stalo, okulumante Hancxjon trankvile kaj kritike, kaj apude kauxris la enorma Malsata Tigro, kiu aspektis egale interesata de la nove veninta besto. La Segcxevalo, rigide staranta antaux Hancxjo, ripetis sian demandon:

"Cxu 'Hi-ha!' estas via sola parolo?"

Hancxjo movis siajn orelojn embarasate.

"Mi neniam diris ion alian antaux nun," li respondis; kaj li komencis tremi pro timo auxdante sin paroli.

"Mi bone komprenas tion," komentis la Leono, balancante sian grandan kapon. "Strangajxoj okazas en cxi tiu Lando Oz, same kiel cxie aliloke. Mi kredas ke vi venis cxi tien de la malvarma, civilizita, ekstera mondo, cxu ne?"

"El tie, jes," respondis Hancxjo. "Je unu minuto mi estis ekster Oz-kaj la sekvan minuton mi estis interne de gxi! Tio suficxis por doni al mi nervosxokon, certe vi komprenas tion; sed ke mi trovas min kapabla paroli same kiel Betsy, tio estas mirigajxo kiu alarmas min."

"Estas cxar vi estas en la Lando Oz," diris la Segcxevalo. "Cxiuj bestoj parolas, en cxi tiu favorata lando, kaj necesas agnoski ke estas pli amikeme ol mugxi vian acxan 'Hi-ha!' kiun neniu komprenas."

"Muloj tre bone komprenas," deklaris Hancxjo.

"Cxu? Do mi supozas ke ekzistas aliaj muloj en via ekstera mondo," diris la Tigro, oscedante dormeme.

"Estas multegaj en Usono," diris Hancxjo. "Cxu vi estas la sola Tigro en Oz?"

"Ne," agnoskis la Tigro, "mi havas multajn parencojn kiuj logxas en la Gxangala Lando; sed mi estas la sola Tigro logxanta en la Smeralda Urbo."

"Ekzistas ankaux aliaj Leonoj," diris la Segcxevalo; "sed mi estas la sola cxevalo, iaspeca, en cxi tiu favorata Lando."

"Tial cxi tiu lando estas favorata," diris la Tigro. "Komprenu, amiko Hancxjo, ke la Segcxevalo fieras cxar liajn hufojn kovras oraj platoj, kaj cxar nia amata Reganto, Ozma de Oz, amas rajdi sur lia dorso."

"Betsy rajdas sur mia dorso," deklaris Hancxjo fiere.

"Kiu estas Betsy?"

"La plej kara, plej dolcxa knabino en la tuta mondo!"

La Segcxevalo kolere snufis kaj stampfis per siaj oraj piedoj. La Tigro kauxris kaj grumblis. Malrapide la granda Leono surpiedigxis, kaj liaj haroj hirtigxis.

"Amiko Hancxjo," diris li, "aux via jugxkapablo eraras aux vi volas trompi nin. La plej kara, plej dolcxa knabino en la mondo estas nia Doroteo, kaj mi batalos iun ajn-cxu beston cxu homon-kiu auxdacas nei tion!"

"Ankaux mi!" minacis la Tigro, montrante du vicojn de enormaj blankaj dentoj.

"Vi cxiuj eraras!" asertis la Segcxevalo malestime. "Neniu knabino vivanta estas komparebla kun mia mastrino, Ozma de Oz!"

Hancxjo malrapide turnis sin gxis liaj kalkanoj frontis la aliajn. Li diris persiste:

"Mia deklaro ne eraras, nek mi agnoskos ke povas ekzisti pli dolcxa vivanta knabino ol Betsy Bobbin. Se vi volas batali, nur provu-mi estas preta!"

Dum ili hezitis, okulumante dube la kalkanojn de Hancxjo, gaja rido surprizis la bestojn kaj turnante siajn kapojn ili vidis tri belajn knabinojn starantajn tuj interne de la ricxe cxizita enirejo de la stalaro. En la centro estis Ozma, sxiaj brakoj cxirkauxis la taliojn de Doroteo kaj Betsy, kiuj staris ambauxflanke de sxi. Ozma estis preskaux duonan kapon pli alta ol la aliaj du knabinoj, kiuj estis preskaux samgrandaj. Neobservate, ili auxskultis la konversacion de la bestoj, kio por malgranda Betsy Bobbin ja estis tre stranga sperto.

"Malsagxaj bestoj!" krietis la Reganto de Oz, per milda sed riprocxa vocxo. "Kial batali por defendi nin, kiuj cxiuj estas amantaj amikoj kaj neniel rivaloj? Respondu al mi!" sxi pludiris, dum ili klinis la kapojn sxafece.

"Mi rajtas esprimi mian opinion, Via Mosxto," plendis la Leono.

"Ankaux la aliaj," respondis Ozma. "Min plezurigas ke vi kaj la Malsata Tigro plej amas Doroteon, cxar sxi estis via unua amiko kaj akompananto. Ankaux min plezurigas ke mia Segcxevalo plej amas min, cxar kune ni spertis kaj gxojon kaj malgxojon. Hancxjo pruvis sian fidelecon kaj lojalecon defendante sian propran mastrineton; do vi cxiuj pravas unumaniere sed malpravas alie. Nia Lando Oz estas Am-Areo, kaj cxi tie amikeco superas cxian alian kvaliton. Se vi cxiuj ne povas esti amikoj, vi ne povas gardi nian amon."

Ili akceptis tiun riprocxon tre humile.

"Bone," diris la Segcxevalo, tute felicxe. "Kunpremu hufojn, amiko Mulo."

Hancxjo tusxis la hufon de la ligna cxevalo per sia.

"Ni estu amikoj kaj kunfrotu la nazojn," diris la Tigro. Do Hancxjo modeste nazfrotis kun la granda besto.

La Leono nur kapgestis kaj diris, kauxrante antaux la mulo:

"Cxiu amiko de amiko de nia amata Reganto estas amiko de la Malkuragxa Leono. Mi kredas ke tio inkluzivas vin. Se iam vi bezonos helpon aux konsilon, amiko Hancxjo, petu de mi."

"Nun, tiel devas esti," diris Ozma, al kiu tre placxis vidi ilin plene reamikigxintaj. Sxi turnis sin al siaj akompanantoj: "Venu, karuloj, ni rekomencu promeni."

Dum ili forturnis sin Betsy demandis mirante:

"Cxu cxiuj bestoj en Oz parolas kiel ni?"

"Preskaux cxiuj," respondis Doroteo. "Estas flava Kokino cxi tie, kaj sxi povas paroli, ankaux sxiaj kokidoj; kaj estas Palrugxa Katido supre en mia cxambro kiu tre bele parolas. Sed mi havas malgrandan vilan nigran hundon nomitan Toto, kiu delonge estas kun mi en Oz, kaj lia sola parolo cxiam estas nur ""Boj! Boj!"

"Cxu vi scias la kialon?" demandis Ozma.

"Nu, li estas Kansasa besto, do mi s'pozas ke li diferencas de la febestoj," respondis Doroteo.

"Ankaux Hancxjo ne estas febesto, ne pli ol Toto," diris Ozma, "sed tuj kiam li eniris la sorcxon de nia felando li trovis sin kapabla paroli. Estis same pri Vilcxinjo, la flava Kokino kiun vi kunportis iam. La sama sorcxo trafis Toton, mi certigas al vi; sed li estas sagxa hundeto kaj kvankam li komprenas cxion diratan al li li preferas ne paroli."

"Jadi!" krietis Doroteo. "Mi tute ne s'pektis ke Toto trompas min." Sxi tiris malgrandan argxentan fajfilon el posxo kaj sonigis akran noton per gxi. Post momento ili auxdis la sonon de rapidantaj pasxetoj, kaj vila nigra hundo kuradis al ili sur la vojo.

Doroteo surgenuigxis antaux li kaj skuante fingron gxuste super lia nazo sxi diris:

"Toto, mi cxiam ame traktis vin, cxu ne?"

Toto rigardis sxin per siaj brilantaj nigraj okuloj kaj svingis sian voston.

"Boy! Boj!" li diris, kaj Betsy tuj sciis ke tio signifas jes, ankaux Doroteo kaj Ozma sciis tion, cxar ne eblis

miskompreni la tonon de la vocxo de Toto.

"Tio estas hunda respondo," diris Doroteo. "Cxu placxus al vi, Toto, se mi dirus al vi nur la parolon 'Boj! Boj!'?"

La voston Toto nun svingegis, sed li silentis plu.

"Vere, Doroteo," diris Betsy, "li povas paroli per sia bojo kaj sia vosto same bone kiel ni. Cxu vi ne komprenas tian hundolingvajxon?"

"Certe mi komprenas," respondis Doroteo. "Sed Toto devas farigxi pli konversaciema. Jen, sinjoro!" sxi pludiris, parolante al la hundo, "mi jxus unuafoje sciigxis ke vi povas paroli vortojn-kiam vi volas. Cxu vi volas, Toto?"

"Vuf!" diris Toto, kaj tio signifis "ne".

"Ecx nur unusolan vorton, Toto, por pruvi ke vi estas egale bona kiel cxiu alia besto en Oz?"

"Vuf!"

"Nur unu vorton, Toto-post tio vi povos forkuri."

Li rigardis sxin rigide dum momento.

"Bone. Mi forkuras!" li diris, kaj forkuris rapide kiel sago.

Doroteo kunfrapis siajn manojn pro gxojo, dum Betsy kaj Ozma ambaux ridegis pro sxia plezuro kaj la sukceso de la eksperimento. Brak'-en-brake ili forpromenis tra la belaj gxardenoj de la palaco, kie grandiozaj floroj abunde kreskas kaj fontoj sendas siajn argxentajn akverojn en la altan aeron. Kaj post nelonge, dum ili cxirkauxiris angulon, ili trovis Vilulon kaj lian fraton, kiuj sidis kune sur ora benko.

La duo levis sin respektoplene kiam la Reganto de Oz proksimigxis al ili.

"Cxu vi gxuas nian Landon Oz?" Ozma demandis al la fremdulo.

"Mi estas tre felicxa cxi tie, Via Mosxto," respondis la frato de Vilulo. "Kaj mi tre dankas vin pro via permeso ke mi logxu en cxi tiu placxega loko."

"Danku Vicxjon pro tio," diris Ozma. "Cxar vi estas lia frato, mi bonvenigis vin."

"Kiam vi pli bone konos Fracxjon," diris Vilulo fervore, "vi gxojos ke li farigxis unu el viaj lojalaj regatoj. Mi nur nun mem ekkonas lin, kaj mi trovas multon admirindan en lia karaktero."

Forlasinte la fratojn Ozma kaj la knabino dauxrigis sian promenadon. Baldaux Betsy ekkrietis:

"La frato de Vicxjo ne povus esti egale felicxa en Oz kiel mi. Cxu vi scias, Doroteo, mi ne kredis ke knabino povas tiel gxue logxi-ie ajn-kiel cxi tie nun?"

"Mi scias," respondis Doroteo. "Ankaux mi tre ofte sentas tion."

"Estus bonege," pludiris Betsy, reveme, "se cxiu knabineto en la mondo povus logxi en la Lando Oz; kaj ankaux cxiu knabeto!"

Ozma ridis auxdinte tion.

"Estas bonfortune por ni, Betsy, ke via deziro ne estas plenumebla," diris sxi, cxar tiu giganta armeo da knabinoj kaj knaboj estus tiom amasa ke ni devus foriri."

"Jes," konsentis Betsy, post iom da pripensado. "Mi supozas ke tio estas vera."