Bookleaf Publishing
Esperanto-Fako
59b Lukin St
Beverley WA 6304
Auxstralio
La ilustrajxoj en cxi tiu eldono estas el la originalo: Tik-Tok of Oz, 1914.
1: 2 junio 1996
Ekzistas dramo titolita La Tiktoka Viro de Oz, sed gxi ne similas cxi tiun rakonton Tiktoko de Oz, kvankam kelkaj el la aventuroj raportitaj en cxi tiu libro, kaj ankaux tiuj en pluraj aliaj libroj pri Oz, estas parto de la dramo. Personoj vidintaj la dramon kaj personoj legintaj la aliajn Oz-librojn trovos en cxi tiu rakonto multajn strangajn rolantojn kaj aventurojn pri kiuj ili antauxe ne auxdis.
En la leteroj kiujn mi ricevas de infanoj estas urgxa peto ke mi verku rakonton kiu kondukos Troton kaj Kap'tanon Vilcxjon al la Lando Oz, kie ili renkontos Doroteon kaj Ozman. Ankaux ili opinias ke Buton-Brilo devus konatigxi kun Ojxo la Bonfortuna. Kiel vi scias, mi devas diskuti tiajn aferojn kun Doroteo per la "sendrata" [radio], cxar nur per gxi mi povas komuniki kun la Lando Oz. Kiam mi demandis al sxi pri la ideo, sxi respondis: "Nu, cxu vi ne informigxis?" Mi diris "Ne". "Nu," diris la mesagxo per la sendrata, "mi parolos al vi pri gxi, iam, kaj vi povos fari libron el tiu rakonto kiun la infanoj povos legi".
Do se Doroteo plenumos sian promeson kaj mi permesigxos verki plian Oz-libron, versxajne vi trovos kiel tiuj uloj renkontis unu la alian en la fama Smeralda Urbo. Intertempe, mi volas diri al cxiuj miaj malgrandaj amikoj-kies kvanto pligrandigxas per multaj miloj cxiujare-ke mi multe dankas pro ilia amo al miaj libroj kaj pro la tre placxaj leteretoj kiujn mi konstante ricevas. Mi estas preskaux certa ke mi havas tiom da amikoj inter la infanoj de Usono kiel iu alia vivanta verkisto; kaj tio, kompreneble, multe fierigas kaj felicxigas min.
L. FRANK BAUM
"OZCOT"
cxe HOLLYWOOD
en KALIFORNIO,
1914