Adoptita kaj proklamita de Rezolucio 217 A (III) de la Ghenerala Asembleo, 10 decembro 1948
Antaukonsideroj
Pro tio, ke agnosko de la esenca digno kaj de la egalaj kaj nefordoneblaj rajtoj de chiuj membroj de la homara familio estas la fundamento de libero, justo kaj paco en la mondo,
Pro tio, ke malagnosko kaj malestimo de la homaj rajtoj rezultigis barbarajn agojn, kiuj forte ofendis la konsciencon de la homaro, kaj ke la efektivigho de tia mondo, en kiu la homoj ghuos liberecon de parolo kaj de kredo kaj liberighon el timo kaj bezono, estas proklamita kiel la plej alta aspiro de ordinaraj homoj,
Pro tio, ke nepre necesas, se la homoj ne estu devigitaj, sen alia elektebla vojo, ribeli kontrau tiranismo kaj subpremo, ke la homaj rajtoj estu protektataj de la legho,
Pro tio, ke nepre necesas evoluigi amikajn rilatojn inter la nacioj,
Pro tio, ke la popoloj de Unuighintaj Nacioj en la Charto reasertis sian firman kredon je la fundamentaj homaj rajtoj, je la digno kaj valoro de la homa personeco kaj je la egalaj rajtoj de viroj kaj virinoj, kaj firme decidis antauenigi socian progreson kaj pli altnivelan vivon en pli granda libereco,
Pro tio, ke la Shtatoj-Membroj sin devigis atingi, en kunlaboro kun Unuighintaj Nacioj, la antauenigon de universala respekto al kaj observado de la homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj,
Pro tio, ke komuna kompreno pri tiuj chi rajtoj kaj liberecoj estas esence grava por plena realigo de tiu sindevigo,
Tial, nun,
La Ghenerala Asembleo,
Proklamas tiun chi Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj kiel komunan celon de atingo por chiuj popoloj kaj chiuj nacioj, por tio, ke chiu individuo kaj chiu organo de la socio, konstante atentante chi tiun Deklaracion, per instruado kaj edukado strebu al respektigo de tiuj chi rajtoj kaj liberecoj, kaj per laugradaj pashoj naciaj kaj internaciaj certigu ilian universalan kaj efektivan agnoskon kaj observadon, same tiel inter la popoloj de la Shtatoj-Membroj mem, kiel inter la popoloj de teritorioj sub ilia jurisdikcio.
Artikolo 1
Chiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj lau digno kaj rajtoj. Ili posedas racion kaj konsciencon, kaj devus konduti unu al alia en spirito de frateco.
Artikolo 2
Chiuj rajtoj kaj liberecoj difinitaj en tiu chi Deklaracio validas same por chiuj homoj, sen kia ajn diferencigo, chu lau raso, hautkoloro, sekso, lingvo, religio, politika au alia opinio, nacia au socia deveno, posedajhoj, naskigho au alia stato. Plie, nenia diferencigo estu farata surbaze de la politika, jurisdikcia au internacia pozicio de la lando au teritorio, al kiu apartenas la koncerna persono, senkonsidere chu ghi estas sendependa, sub kuratoreco, ne-sinreganta au sub kia ajn alia limigo de la suvereneco.
Artikolo 3
Chiu havas la rajtojn je vivo, libereco kaj persona sekureco.
Artikolo 4
Neniu estu tenata en sklaveco au servuteco; sklaveco kaj sklavkomerco estu malpermesitaj en chiuj siaj formoj.
Artikolo 5
Neniu suferu torturon au kruelan, nehoman au sendignigan traktadon au punon.
Artikolo 6
Chiu rajtas esti chie agnoskita jure kiel persono.
Artikolo 7
Chiuj homoj estas jure egalaj, kaj rajtas sen diskriminacio al egala jura protekto. Chiuj rajtas ricevi egalan protekton kontrau kia ajn diskriminacio, kiu kontrauas tiun chi Deklaracion, kaj kontrau kia ajn instigo al tia diskriminacio.
Artikolo 8
Chiu rajtas ricevi de la kompetentaj naciaj tribunaloj efikan riparon pro agoj, kiuj kontrauas la fundamentajn rajtojn, kiujn li havas lau la konstitucio au la leghoj.
Artikolo 9
Neniu suferu arbitrajn areston, malliberigon au ekzilon.
Artikolo 10
Chiu en plena egaleco rajtas je justa kaj publika proceso antau sendependa kaj senpartia tribunalo, por prijugho de liaj rajtoj kaj devoj kaj de kiu ajn kriminala akuzo kontrau li.
Artikolo 11
1. Chiu akuzita pro punebla faro rajtas, ke oni supozu lin senkulpa, ghis oni pruvos lauleghe lian kulpon en publika proceso, en kiu li ricevis chiujn garantiojn necesajn por sia defendo.
2. Neniu estu konsiderata krimkulpa pro kia ajn ago au neago, kiu ne konsistigis puneblan faron, lau nacia au internacia juro, en la tempo, kiam ghi estis farita. Same tiel, ne estu aljughita pli severa puno ol tiu, kiu estis aplikebla en la tempo, kiam la punebla faro estis plenumita.
Artikolo 12
Neniu suferu arbitrajn intervenojn en sian privatecon, familion, hejmon au korespondadon, nek atakojn kontrau sia honoro au reputacio. Chiu rajtas ricevi juran protekton kontrau tiaj intervenoj au atakoj.
Artikolo 13
1. Chiu havas la rajton libere movighi kaj loghi interne de la limoj de kiu ajn shtato.
2. Chiu rajtas eliri el kiu ajn lando, inkluzive la propran, kaj reveni en sian landon.
Artikolo 14
1. Chiu rajtas peti kaj ricevi en aliaj landoj azilon kontrau persekuto.
2. Tiu rajto ne estas alvokebla en kazoj de persekutaj akuzoj malfalse levitaj pro ne-politikaj krimoj au pro agoj kontrauaj al la celoj kaj principoj de Unuighintaj Nacioj.
Artikolo 15
1. Chiu rajtas havi shtatanecon.
2. Al neniu estu arbitre forprenita la shtataneco, nek rifuzita la rajto shanghi sian shtatanecon.
Artikolo 16
1. Plenaghaj viroj kaj virinoj, sen ia ajn limigo pro raso, nacieco au religio, rajtas edzighi kaj fondi familion. Iliaj rajtoj estas egalaj koncerne la geedzighon, dum la geedzeco kaj koncerne eksedzighon.
2. Geedzigho okazu sole lau libera kaj plena konsento de la geedzighontoj.
3. La familio estas la natura kaj fundamenta grupunuo de la socio, kaj ghi rajtas ricevi protekton de la socio kaj de la Shtato.
Artikolo 17
1. Chiu rajtas proprieti havajhon, kaj sola kaj en asociigho kun aliaj.
2. Al neniu estu arbitre forprenita lia proprieto.
Artikolo 18
Chiu havas la rajton je libereco de penso, konscienco kaj religio; tiu chi rajto inkluzivas la liberecon shanghi sian religion au kredon, kaj liberecon manifesti, chu sola chu kune kun aliaj, chu publike chu private, sian religion au kredon per instruado, praktikado, adorado kaj observado.
Artikolo 19
Chiu havas la rajton je libereco de opinio kaj esprimado; chi tiu rajto inkluzivas la liberecon havi opiniojn sen intervenoj de aliaj, kaj la rajton peti, ricevi kaj havigi informojn kaj ideojn per kiu ajn rimedo kaj senkonsidere pri la landlimoj.
Artikolo 20
1. Chiu havas la rajton je libereco de pacema kunvenado kaj asociigho.
2. Neniu estu devigita aparteni al asocio.
Artikolo 21
1. Chiu homo rajtas partopreni la regadon de sia lando, au rekte au pere de libere elektitaj reprezentantoj.
2. Chiu rajtas je egala aliro al publika servo en sia lando.
3. La volo de la popolo estu la bazo de la autoritato de la registaro; tiu volo estu esprimata per regulaj kaj autentikaj elektoj, kiuj okazu per universala kaj egala balotrajto, kaj per sekreta vochdono au ekvivalentaj liberaj vochdonaj proceduroj.
Artikolo 22
Chiu, kiel membro de la socio, havas rajton je socia sekureco kaj povas postuli la realigon, per naciaj klopodoj kaj internacia kunlaboro, kaj konforme al la organizo kaj disponeblaj rimedoj de chiu Shtato, de tiuj ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj rajtoj, kiuj estas nepre necesaj por lia digno kaj por la libera disvolvigho de lia personeco.
Artikolo 23
1. Chiu havas rajton je laboro, je libera elekto de sia okupo, je justaj kaj favoraj laborkondichoj kaj je protekto kontrau senlaboreco.
2. Chiu, sen ia ajn diskriminacio, rajtas ricevi egalan salajron pro egala laboro.
3. Chiu, kiu laboras, rajtas ricevi justan kaj favoran kompenson, kiu certigu por li mem kaj por lia familio ekziston konforman al homa digno, kaj kiun suplementu, launecese, aliaj rimedoj de socia protekto.
4. Chiu rajtas formi kaj alighi sindikatojn por protekto de siaj interesoj.
Artikolo 24
Chiu havas rajton je ripozo kaj libertempo, inkluzive racian limigon de la laborhoroj kaj periodajn feriojn kun salajro.
Artikolo 25
1. Chiu havas rajton je vivnivelo adekvata por la sano kaj bonfarto de si mem kaj de sia familio, inkluzive de nutrajho, vestajhoj, loghejo kaj medicina prizorgo kaj necesaj sociaj servoj, kaj la rajton je sekureco en okazo de senlaboreco, malsano, malkapablo, vidvineco, maljuneco au alia perdo de la vivrimedoj pro cirkonstancoj ekster sia povo.
2. Patrineco kaj infaneco rajtigas al specialaj prizorgoj kaj helpo. Chiuj infanoj, egale chu ili naskighis en au ekster geedzeco, ricevu saman socian protekton.
Artikolo 26
1. Chiu havas rajton je edukigho.La edukado estu senpaga, almenau en la elementa kaj fundamenta stadioj. La elementa edukado estu deviga. La teknika kaj porprofesia edukado estu ghenerale akirebla, kaj pli alta edukado estu egale akirebla por chiuj lau ties meritoj.
2. Edukado celu la plenan disvolvon de la homa personeco kaj plifortigon de la respekto al la homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj. Ghi kreskigu komprenon, toleron kaj amikecon inter chiuj nacioj, rasaj au religiaj grupoj, kaj antauenigu la agadon de Unuighintaj Nacioj por konservo de paco.
3. Gepatroj havas unuavican rajton elekti la specon de la edukado, kiun ricevu iliaj infanoj.
Artikolo 27
1. Chiu rajtas libere partopreni la kulturan vivon de la komunumo, ghui la artojn kaj partopreni sciencan progreson kaj ghiajn fruktojn.
2. Chiu havas rajton je protekto de la moralaj kaj materialaj interesoj rezultantaj el eventualaj sciencaj, literaturaj au artaj produktajhoj, kiujn li autoris.
Artikolo 28
Chiu havas rajton je socia kaj internacia organizo, en kiu la rajtoj kaj liberecoj difinitaj en chi tiu Deklaracio povas esti plene realigitaj.
Artikolo 29
1. Chiu havas devojn al la komunumo, en kiu, sole, estas ebla la libera kaj plena disvolvigho de lia personeco.
2. En la uzado de siaj rajtoj kaj liberecoj, chiu estu subigita sole al tiuj limigoj, kiuj estas jure difinitaj ekskluzive kun la celo certigi adekvatan rekonon kaj respekton por la rajtoj kaj liberecoj de aliaj kaj por konformighi al justaj postuloj de moralo, publika ordo kaj ghenerala bonfarto en demokrata socio.
3. Tiuj chi rajtoj kaj liberecoj estas en neniu okazo efektivigeblaj kontraue al la celoj kaj principoj de Unuighintaj Nacioj.
Artikolo 30
Nenio en chi tiu Deklaracio estu interpretita kiel implico, ke iu ajn Shtato, grupo au persono iel ajn rajtas entrepreni ian ajn agadon au plenumi ian ajn agon, kiu celus detrui kiun ajn el la rajtoj kaj liberecoj chi-ene difinitaj.