|
|
Esperanto Viva!Via oka leciono |
![]() |
![]() Ĉ ĉ Ĝ ĝ Ĥ ĥ Ĵ ĵ Ŭ ŭ |
|
Mi jam menciis [
mencionar] ke estas fak-asocio por radio-amatoroj. Tio estas Internacia Ligo de Esperantistaj Radio-Amatoroj, kaj ili eldonas [publicar] 'ILERA-Bultenon' [Bulteno = Boletín] trimonate. Estas ankaŭ fakasocio Amikaro de Esperanto en Radio, kiu metas informojn pri Esperanto-elsendoj en la Interreton. Estas ankaŭ multaj aliaj fakasocioj.|
Ekzemple [por ejemplo], estas BEMI - Biciklista Esperantista Movado Internacia, kiu aranĝas [organiza] biciklajn karavanojn [grupos de viaje] kaj eldonas BEMI-Revuon. Mi konis knabinon kiu biciklis trans la Pireneojn [Pirineos] survoje al infankongreseto, kaj iam biciklanto tranoktis ĉe ni, kiel ano de Pasporta Servo. |
|
Estas ankaŭ Internacia Fervojista Esperanto-Federacio [
federación] , ĉar [porque] multaj fervojistoj veturas malmultekoste [mal + mult + e + kost + e: baratamente, de modo barato]. Estas ankaŭ fakasocio por aŭtomobilistoj [aŭtomobilo = coche, que se abrevia de modo informal a aŭto], ankaŭ Esperanto-Ligo Filatelista [de filatelistas] kaj Amika Rondo de Esperantaĵ-Kolektantoj. Se via intereso estas filologio [filología], filozofio aŭ matematiko, aŭ se vi estas ano de Mensa, estas io [algo] por vi.Estas pluraj religiaj [religioso] fakasocioj, kiel ekzemple bahaismo, ekumenismo, evangeliismo, islamo, katolikismo, kvakerismo, mormonismo, oomoto, taoismo, kaj eĉ [incluso] ateismo. Tre grava estas la Internacia Ligo de Instruistoj [profesores], kiu estas en konsultaj rilatoj [relaciones consultivas] kun UNESKO.
Notu la vorton 'io' [algo]. Nun vi scias [conocer]: 'kio', 'tio', 'ĉio' kaj 'io'.
Simile [similarmente], oni povas diri: 'ie' [en algún lugar], 'iu' [alguien], 'iom' [alguna cantidad, algo ], 'iam' [alguna vez, en alguna ocasión], 'iel' [de algún modo]. Ĉu bone?
Vi jam renkontis la vortojn: 'esperanto' [alguien que tiene esperanza], 'prezidanto', 'komencanto', 'reprezentanto', 'gvidanto' [guía],'aŭskultanto' [oyente].
Nun vi renkontis ankaŭ: 'biciklanto' [ciclista], 'kolektanto' [coleccionista]. Ĉu vi estas bona lernanto [alumno]?
La finaĵo [terminación: fin + aĵ + o] 'ant' signifas 'iu kiu faras'. Do: 'esperanto' estas iu kiu esperas; 'prezidanto' estas iu kiu prezidas; 'komencanto' estas iu kiu komencas, kaj simile. Do biciklanto biciklas, kaj kolektanto kolektas.
Estas listo de fakasocioj en la Jarlibro [jar + libr + o] de Universala Esperanto-Asocio. Ĉiu ano de UEA ricevas la Jarlibron ĉiujare. Ĝi enhavas tre utilajn [útil] informojn. Ĝi enhavas la adresojn de la fakasocioj, kaj liston de adresoj de la landaj asocioj. Estas ankaŭ lokaj delegitoj [delegados]; ili estas Esperantistoj kiujn oni povas kontakti se oni deziras scii ion pri la urbo aŭ pri la loka Esperanto-klubo. Estas ankaŭ fakdelegitoj [fak + delegit + o + j]. Do ekzemple, se mi deziras scii ion pri matematiko, mi povas skribi al unu el la fakdelegitoj pri matematiko. Estas utile [útil] kunporti la Jarlibron de UEA kiam oni vojaĝas [viajar].
Estas ankaŭ alia organizaĵo: Sennacieca [a-nacional] Asocio Tutmonda (SAT). Tiu estas ĉefe [especialmente] por laboristoj [labor (= trabajo) + ist + o + j]. Iam UEA kaj SAT estis rivaloj [rivales], sed nun la du organizaĵoj kunlaboras [kun = co-, juntamente]. La gazeto de SAT estas 'Sennaciulo'. Estas ankaŭ 'SAT en Britio' (SATEB). Miaj bogepatroj [bo = familia política; bo-patro = suegro; bo-filo = yerno] estis aktivaj en SATEB.
La ĉefaj internaciaj novaĵgazetoj en Esperanto estas 'Heroldo de Esperanto' kaj 'Eventoj'. 'Heroldo de Esperanto' estas malnova gazeto. 'Eventoj' estas multe pli nova, kaj ĝin produktas [producir] teamo en Hungario. 'Heroldo' aperas dek-ses-foje [16 veces] jare, kaj 'Eventoj' aperas dusemajne.
Oni povas ankaŭ legi pri ne-Esperantaj temoj. 'El Popola Ĉinio' estas bele ilustrita [ilustrada] magazino pri Ĉinio. Estas ankaŭ novaĵoj pri Esperanto. 'Monato', kiu aperas monate, estas magazino pri aktualaj [actuales] aferoj [asuntos / temas].
La adresoj de la organizaĵoj kaj gazetoj estas:
Universala Esperanto-Asocio ankaŭ havas la plej grandan [mayor] stokon [reserva] de Esperantaj libroj en la mondo. Ili eldonas katalogon, kiu enhavas pli ol 3200 erojn sur 160 paĝoj [páginas]. La Libroservo sendas la katalogon senpage al regulaj klientoj [clientes]; ĉiuj aliaj povas aĉeti ĝin ĉe UEA. Ankaŭ Hispana Esperanto-Federacio stokas librojn.
Si tienes problemas al pulsar el botón de envío,
busca ayuda .Tus ejercicios se corregirán y devolverán lo más rápido que nos sea posible.
Mientras tanto, practica para conseguir fluidez con todo lo que has aprendido.
¡Lo ideal sería practicar con un amigo!Hay dos listas de vocabulario Esperanto-español y Español-Esperanto.
Hay una lista con el contenido del curso 'Esperanto Viva!' . (Próxima lección / Lección anterior.)
|
Publicado por Viva Languages en asociación con la Asociación Andaluza de Esperanto. |
(c) IDF 1996-2002. |
|
Traducción y adaptación: |
(c) José F. Martín |