ĈAPITRO 2 (DU)

Linda: Tom!

Tom: Kio okazas al vi? Vi estas pala! Bela, sed pala.

Linda: Tom! Ne rigardu!

Tom: Kio okazas?

Linda: Strange! Okazas io stranga, io tre stranga. Tiu ulo, tiu nova studento... Ne, Ne, mi petas vin, ne rigardu. Estu diskreta.

Tom: Diable! Diru al mi. Kio estas tiu mistero?

Linda: Lia mano agas strange. Rigardu, se vi volas, sed plej diskrete. Turnu vin iomete, eble, sed tute nature. Li ne vidu, ke vi rigardas al li.

Tom: Vi pravas. Io stranga okazas. Dum ŝi ne rigardas al li -- ŝi nun rigardas al la granda spegulo -- lia mano iom post iom, tre tre malrapide, proksimiĝas al ŝia taso...

Linda: Estas io en lia mano.

Tom: Mi ne vidas. Li estas tro malproksima. Diable! Tiu alta forta knabo nun staras inter ili kaj mi. Mi ne plu vidas.

Linda: Sed mi vidas. Mi vidas bone. Mi vidas tre bone. Mi vidas tute bone. Ej!

Tom: Kio okazas?

Linda: Ŝi rigardas al li nun, kaj lia mano haltas.

Tom: Kaj kio plu? Diru al mi!

Linda: Nun li parolas al ŝi. Li montras al la pordo.

Tom: Eble li volas, ke ŝi rigardu al alia direkto, ke ŝi ne plu rigardu al li.

Linda: Prave, tute prave. Jen ŝi rigardas al la pordo. Li plu parolas kaj parolas. Dum ŝi ne rigardas al lia direkto, lia mano plu proksimiĝas al la taso. Ej!

Tom: Kio? Kio okazas?

Linda: Lia mano revenas, tute diskrete, kvazaŭ tute nature.

Tom: Ĉu estas io en lia mano?

Linda: Nenio plu. Sed tute certe nun estas io en ŝia taso.


DEMANDOJ (2)

Linda estas ___.
 (malserioza / nova studento / bela kaj pala / io stranga)

Kio okazas?
 (Linda rigardas al la spegulo. / Malalta viro staras inter Tom kaj la
pordo. / La blonda viro agas strange. / La nova studento proksimiĝas
al Tom.)

Ĉu estas io en lia mano?
 (jes / ne)

Al kio montras la mistera ulo?
 (al la spegulo / al la pordo / al Linda / al Tom / al la angulo)

Al kio rigardas la juna knabino, kiu estas kun li?
 (al la spegulo / al la pordo / al Linda / al Tom / al la angulo)

Ĉu nun estas io en la taso?
 (jes / ne)

EKZERCOJ (2)

	Ekzemplo:

Turnu vin iomete, [ĉu / se] vi volas.

---> Turnu vin iomete, se vi volas.

	Jen:

Mi ne vidas, [ĉu / se] la junulo parolas al la knabino, aŭ [ĉu / se]
li nur rigardas al ŝi.

Vi vidas lin tute bone, [ĉu / se] ne?

[Ĉu / Se] li agas strange, li estas strangulo.

Mi alparolas knabinojn, [ĉu / se] ili rigardas al mi.

Mi ne scias, [ĉu / se] mi alparolu ŝin aŭ ne.

[Ĉu / Se] ŝi parolas al mi, [ĉu / se] mi reparolu al ŝi?

Li estas en universitato, [ĉu / se] li estas studento.

Mi ne certas, [ĉu / se] li estas studento. Li estas tro maljuna.