----------------------------------------------------------------------- ^CAPITRO 3 (TRI) Bob: Diable! Kio okazas? Vi aspektas kiel spionoj. ^Cu mi povas sidi kun vi? Linda: Saluton, Bob. Tom: Bonan tagon, Bob. Bob: Bonan tagon, Linda. Bonan tagon, Tom. Pardonu, ke mi ne salutis vin tuj. Linda: Ne gravas. Nun vi salutis, kaj ni pardonas vin. Bob: ^Cu vi permesas, ke mi sidu ^ce via tablo? Linda: Kompreneble, vi sidu kun ni. Bob: Mi tamen ne volas esti maldiskreta. Eble Tom parolas pri amo kaj preferas esti sola kun vi. Tom: Mi ne parolis pri amo. Linda: Li nur diris, ke mi estas la plej bela virino en la tuta mondo. Bob: Li pravas. Tio ne estas amdeklaro, tio estas simpla fakto. Tom: Prave. Simpla fakto. Bob: Nu, certe, Linda estas tre bela, sed ne tio gravas nun. Linda: Ne gravas, ^cu? Ne gravas, ke mi estas bela, ^cu? Jen bela deklaro! Bob: Pardonu min. Mi volas diri, ke io estas pli grava. Tom: Kio? Pri kio vi parolas? Kio estas pli grava? Bob: Vi ne vidis min, dum mi proksimi^gis al vi, sed mi vin rigardis. Linda: Mi ne komprenas, pri kio vi parolas. Bob: Mi parolas pri via viza^go. Linda: Kio pri mia viza^go? ^Cu ^gi ne estas bela? Bob: Ho jes, ^gi estas bela, ^gi estas la plej bela en la mondo. Sed ^gi estis mistera! Linda: Mistera? ^Cu mia viza^go estis mistera? Bob: Jes. Via viza^go estis mistera. Fakte, viaj viza^goj estis misteraj. Mistera viza^go de spionino ^ce mistera viza^go de spiono. Vi aspektis strange. Vi aspektis mistere. Mi bone rigardis vin, dum mi proksimi^gis al vi, kaj estis mistera esprimo sur via viza^go, Linda, kaj anka^u sur via, Tom. Kiel mi jam diris, vi aspektis kiel spionoj. ----------------------------------------------------------------------- DEMANDOJ (3) Kiuj aspektas kiel spionoj? (Linda kaj Tom / Linda kaj Bob / Bob kaj Tom / Gerda kaj la blondulo) ^Cu Bob salutas ilin tuj? (jes /ne) ^Cu Linda kaj Tom permesas, ke Bob sidu ^ce ilia tablo? (jes / ne) Kiu ne volas esti maldiskreta? (Bob / Tom / Linda / Gerda / la blondulo) Kio estas sur la viza^go de Linda? (bela deklaro / bona tago / mistera esprimo / io pli grava) ----------------------------------------------------------------------- EKZERCOJ (3) Ekzemplo: { -as aspekt- ^cu kiel la -o -o student- ul- ? } ---> ^Cu la ulo aspektas kiel studento? Jen: { -as -bon- mal- ne -o pardon- -ul- } { -e -is mi post- re- -ven- } { -a- al -as -in- -j -j jun- knab- -o -o- parol- vir- } -----------------------------------------------------------------------