----------------------------------------------------------------------- ^CAPITRO 15 (DEK KVIN) "Bonan matenon, ho plej bela, ^cu vi bone dormis?" "Bonan matenon, Tom. Mi ne dormis tre multe. Kaj vi, ^cu vi dormis kontentige?" "Perfekte, kara, perfekte. Sed diru do al via plej fidinda amiko, kial vi ne sufi^ce dormis." "^Cu ne estas klare al vi? Mi tro pensis. Mi pensadis tutnokte pri ^cio, kio okazis hiera^u." "Estas fakto, ke mi ne revidis vin hiera^u, post kiam mi eliris kun Bob por okupi^gi pri Gerda. Ni lasis vin en la memserva restoracio kun la tasko observi la blondulon. Kiam mi revenis, vi estis for. Kien vi iris? ^Cu vi faros al mi precizan raporton?" "Kun plezuro, sed anka^u vi raportos al mi poste, ^cu ne? Nu, mi veturis al la urbocentro kun tiu junulo. Mi rakontis al li, ke io fu^sa okazis al mia a^uto, kaj mi petis lin min veturigi. Li hezitis, sed fine decidis jese. Mi deziris lin paroligi, por ekscii pri li kiel eble plej multe, sed mi ne sukcesis. Ni diris unu al la alia nur tre banalajn aferojn." "^Cu vi almena^u scias, kien li iris en la urbo, la^u kiuj stratoj, al kiu domo?" "Atendu. Mi rakontos ^cion. Por ke mia peto ^sajnu natura, mi petis lin lasi min en la centro. Li lasis min ^ce la dekstra flanko de la Granda Teatro, kaj li veturis plu. Mi ne sciis, kion fari. Mi promenis en la urbo, pensante, ke mia ideo ne estis tiel bona: mi eksciis nenion pri li, kaj trovi^gis sen a^uto en la mezo de la urbo. Fakte, mi sentis min iom stulta. Mi promenis de strato al strato, provante elpensi planon, kaj jen subite mi vidas lin eliri el la po^stoficejo. Mi estis nekredeble bon^sanca. Imagu! Se mi estus trovi^ginta naz-al-naze kun li ^guste kiam li eliris el la po^st-oficejo...! Sed mi vidis lin sufi^ce frue por min ka^si." "Feli^ce, ke vi vidis lin sufi^ce frue!" "Kiel mi diris: mi estis bon^sanca, mi vidis lin ^gustatempe. Nu, li iris piede, kaj mi decidis lin sekvi. ^Cu vi konas tiun grandan magazenon, kiu vendas kvardek malsamajn specojn de pano kaj ^ciaspecajn ^cokoladojn kaj aliajn dol^ca^jojn? Sur la maldekstra flanko de la strato, kiu iras al la ^Cefa Sportocentro. Estas granda vendejo de mebloj apude. Nu, ne gravas, ^cu vi konas a^u ne. Li eniris tiun panejon, a^u tiun dol^ca^jvendejon, a^u tiun... nu... tiun pan- kaj dol^ca^jvendejon, kaj eliris post minuto portante paperan sakon, kiu aspektis plenplena. ^Sajnis, ke li a^cetis la tutan magazenon. Mi devas diri, ke ili vendas tre bonajn a^jojn en tiu ejo. Mi, kiu tiom ^satas ^cokoladon kaj dol^ca^jojn, ofte irus tien kaj a^cetus multon, se mi ne timus diki^gi. Nu...e... kion mi rakontis?" "Vi raportis pri via spiona sekvado, sed vi devoji^gis de la ^cefa vojo de via raporto al flankaj konsideroj pri pano kaj ^cokolado. Fakte, ^cu vi deziras iom pli da pano? Kion vi trinkas ^ci-matene? Teon, mi vidas. ^Cu vi ^satus, ke mi replenigu vian tason?" "Jes, dankon. Mi plezure trinkos plian tason da teo. Dankon, Tom, kara. Nu, do..." ----------------------------------------------------------------------- DEMANDOJ (15) Kun kiu parolas Tom? ^Cu ^si bone dormis? ^Cu Tom raportas unue? ^Cu ^si sukcesis paroligi la blondulon en la a^uto? Kie ^si poste vidis lin? Kion la blondulo a^cetis? Kial Linda ofte irus al la vendejo por multon a^ceti? Kial ^si tamen ne faras tion? Kion trinkis Linda? ----------------------------------------------------------------------- EKZERCOJ (15) Ekzemplo: ne alia : ---> ne alia : sama Trovu la vortojn! al ekster : atente rigardi : ^ciuj el la du : dan^gero, necerteco : da^ure esti en la sama loko : ekmalhavi : esti senkonscia, sed sana : faciligi la agadon : fina parto de kruro : interparoli pri io : io, kio funkcias per si mem : iri malanta^u io : la^ute peti, ke iu venu : malbela a^uda^jo : maltago : motora veturilo : ne alia : ne en : ne esti mortinta : nokti^go : parto de domo : parto de la korpo, kie estas la okuloj : pensanta : post mallonga tempo : resanigi : doni sciigon : sep tagoj : tio, kion oni pensas pri iu temo : tomatokolora : zorgi pri malsanulo : La vortoj estas: amba^u, a^uto, a^utomato, balda^u, bruo, ^cambro, diskuti, dormi, ekster, el, flegi, helpi, informi, kapo, konscia, kuraci, nokto, observi, opinio, perdi, piedo, resti, risko, ru^ga, sama, sekvi, semajno, vespero, vivi, voki -----------------------------------------------------------------------