----------------------------------------------------------------------- ^CAPITRO 18 (DEK OK) "Via situacio ne pla^cas al vi, ^cu? Vi dezirus ^san^gi ^gin, ^cu ne? Nu, estas facile ^san^gi vian situacion. "Vi ^satus man^gi ion, ^cu ne? Pecon da pano vi deziras, tute certe. A^u ^cu frukton? Jen, rigardu, mi havas pomon kaj oran^gon por vi. Kiel belaj ili estas! Plenaj je suko, evidente. Se vi estus konsentinta labori por ni, vi jam estus plene sata. Kaj jen io alia: kuko. ^Cu ne bonega, belega, man^ginda kuko? Ankora^u varma, ^jus bakita. Tu^su, sentu mem, kiel pla^ce varmeta ^gi estas. Vi malsatas nur pro via stulteco. Se vi estus sa^ga, vi konsentus fari la etan laboron, kiun mi petas de vi, kaj vi tuj ricevus la man^ga^jojn. Mi beda^uras, ke vi estas tiel obstina. Estas beda^urinde, vidi tiel bela knabino suferi pro malsato. Mi sincere beda^uras vian obstinecon. Nur eta "jes", kaj ^cio ^ci estos via." Li ^sajnigas sin afabla, sed estas io tre a^ca en lia viza^ga esprimo. Gerda sentas sin pli kaj pli malforta. Estas varme en ^ci tiu ^cambra^co, kio ne estas facile elportebla. Krome, ^si malsatas, kaj la vido de tiu pomo kaj de tiu oran^go estas vere suferiga. Kaj tamen ^sia devo estas diri "ne". "^Cu vi legis la dokumenton, ^cu vi komprenis ^gin?" li aldonas, kvaza^u espere. Kompreneble ^si legis: ^si estis scivola. Almena^u ^si bezonis scii, kial oni ^sin kaptis kaj senigis je libereco. Tial ^si legis. Estis malfacile kompreni, komence, sed iom post iom ^sia memoro plene revenis, ^si rememoris la principojn de tiu sekreta lingvo, kaj ^si sukcesis kompreni ^cion; ^si havis nenion alian por fari. Dum multaj horoj ^si estis sola kun tiu dokumento, kiun ili lasis al ^si. Sed ^si decidis neniam respondi al ili; ^si ja anta^u longe promesis al Profesoro Kosadi, ke pri tio ^si ^ciam silentos. Neniam ^si ^san^gos sian decidon. "^Cu vi legis la dokumenton?" sonas duan fojon la a^ca vo^co. ^Si plu silentas, kaj li eliras, furioza. Li eliras kun la pano, la pomo, la oran^go kaj la kuko. Feli^ce, ke almena^u ili lasis al ^si akvon, varma^can akvon, jes ja, apena^u trinkeblan, certe, preska^u ne sensoifigan, prave, sed tamen akvo. Malsaton eblas pli malpli elporti, sed soifon ne. Minutoj pasas. Multaj minutoj. Unu horo, du horoj, ^cu tri horoj? ^Cu multaj horoj? Kiel scii? Ne estas horlo^go sur la muro, kaj ili prenis ^sian brakhorlo^gon. La lumo apena^u ^san^gi^gas en la ^cambro, pro la nemoveblaj fenestro-kovriloj. ^Cu estas frue, ^cu estas malfrue, ^si tute ne povas scii. Tago, nokto, mateno, vespero ^ci tie estas samaj. Sunlumo neniam envenas. Kaj jen la a^culo revenas, kun radio-kaj-kased-aparato. Li enmetas kasedon, kaj irigas la aparaton. Eta, plenda plorema vo^ceto a^udi^gas, kaj ^siras la koron de Gerda: "Patrino, patrineto mia, mi petegas vin. Faru, kion ili volas. Ili kaptis min. Mi ne scias, kie mi estas. Estas terure. Mi timas. Mi tiom deziras reiri hejmen. Mi petegas vin, faru tion, kion ili deziras. Se ne, ili faros malbonon al mi. Ili ne diris, kion. Ili ne volas diri. Sed mi scias, mi sentas, ke estos terure. Kompatu min, kara, kara patrino. Kompatu vian filinon. Mi timegas. Rapidu, rapidu, ke plej frue ili liberigu min. Ili ne volas, ke mi parolu pli longe, sed mi havas paperon kaj plumon, kaj mi tuj skribos leteron al vi. Mi nur petegas: obeu ilin!" "Jen la letero," li kria^cas, kaj post rida^co li aldonas: "Nu, tio ver^sajne sufi^cos. Mi revenos post iom da tempo. Mi estas certa, ke vi i^gos sa^ga, finfine. Kaj jen. Prenu ^ci tion, ^gi helpos vin pensadi." Kaj tion dirante, li ^jetas al ^si belegan pomon. Gerda sentas sin, kvaza^u Eva ^ce l' serpento. ----------------------------------------------------------------------- DEMANDOJ (18) Kiu parolas komence de la ^capitro, kaj pri kio? Kiel sentas sin Gerda? Kiom facile ^si legis la dokumenton? Kial ^si ne diras, kio estas skribita en la dokumento? Kion kunportas la a^culo, kiam li revenas, kaj kial? Kia estas la vo^co de la filino de Gerda? Kion Gerda ricevas por man^gi? ----------------------------------------------------------------------- NOTOJ ^Cu vi scias, kion signifas "signifas"? Se ne, jen klarigo: "SIGNIFI" estas "doni ideon", "esti komprenata en certa maniero". "SIGNIFO" estas la ideo donata a^u komunikata. Oni povas paroli pri la signifo de vorto ("Perdi" signifas "ekmalhavi", ekzemple) a^u de io alia (Ru^ga lumo povas signifi "Haltu!"). Por la sekvanta ekzerco vi devos parigi la vortojn kaj la signifojn. "Centro" kaj "mezo" estas bona paro, ^car "centro" signifas mezon (ne precize, sed preska^u). ----------------------------------------------------------------------- EKZERCOJ (18) Ekzemplo: centro : ---> centro : mezo Trovu la vortojn! ama(n)to a^u ^sata(n)to : ameti : centro : en kiu loko : enakvigi : esprimi feli^con pro io ricevita : esti atenta, sin okupi : farebla sen granda laboro : fari tre malbone : grupo de amikoj (ekzemple) : grupo de lernantoj : io kutime farata : kun bone funkcianta korpo : mallasta : ne kun : ne paroli, fari nenian bruon : ne^ciutaga okaza^jaro : ofta okulkoloro de blonduloj : parto de parolo : perdi la konscion : pro kio : rigardi kiel veran : risko de malbono : senti la suferojn de alia homo : sesdek sekundoj : tempo en historio : tia, ke oni devas tuj fari ^gin : tre tre : vidilo en kapo: viro a^u virino : La vortoj estas: amiko, aventuro, bani, bluo, dan^gero, danki, ege, epoko, facila, fu^si, homo, kial, kie, klaso, kompati, kredi, mezo, minuto, okulo, rondo, sana, sen, silenti, sveni, ^sati, tradicio, unua, ur^ga, vorto, zorgi -----------------------------------------------------------------------