----------------------------------------------------------------------- ^CAPITRO 20 (DUDEK) Pa^soj. Oni pa^sas sur la strato. Gerda a^uskultas atente; ^si anta^usentas, ke io grava balda^u okazos. Bruo de multaj homoj. Ili venas. Ili ^sajnas multaj, la^u la bruo: ^cu nun oni venos grupe por ^sin suferigi? ^Slosiloj. Bruo de ^slosiloj trans la pordo. Iu enmetas ^slosilon en la seruron. ^Si scias, ke ne estas ^sia kutima vizitanto. Li ne agas tiel. Li enmetas tre rapide la ^slosilon, ^gin turnas, eniras. Ne ^ci tiu. Li provas unu fojon. Ne sukcesas. Plia bruo de ^slosiloj. Alian fojon li provas, sen pli da sukceso. Li provas ree kaj ree per diversaj ^slosiloj. A^udeblas, ke li ne konas la seruron. Kiam li enmetis ^slosilon, li tenas ^gin la^u diversaj direktoj, kvaza^u li ludus per ^gi, ver^sajne ^car li esploras nekonatan seruron. Kaj jen li fine sukcesas! Li eniras. "Polico!" li diras, kaj Gerda devas superi fortan emon salti al li por lin kisi. Estas alta viro, maldika, kun nigraj haroj kaj verdaj okuloj, kiu sin tenas tre digne. Post li venas aliaj homoj, multe pli junaj. ^Si jam vidis tiujn viza^gojn. Studentoj ili estas. Ilia sinteno estas tute malsama: senstre^ca. "Tiuj gejunuloj multe helpis min," la policano klarigas. "Ni ne estas sufi^ce multaj en la polico por ^cion fari, kaj ilia helpo estis tre bonvena." Kaj li prezentas ilin: Tom, Bob, Linda. Kiam ^si a^udis la pa^sojn, Gerda imagis, ke venas sep, ok, eble na^u homoj, sed almena^u ses; fakte, ili estas nur kvar. "Mia filino...?" ^si demandas, kaj ^si apena^u povas eligi la du vortojn, tiom ^si timas la respondon. "Savita: ^si nun estas en via hejmo, kun via edzo. Viaj kaptintoj estas amatoroj, kiuj agis fu^se. La etulino estis ^ce la onklino de tiu f-ino (=fra^ulino) Marta, la universitata flegistino. Ni facile trovis ^sin. ^Si tre ^gojis revidi la patron, kaj la hejmon, kompreneble." "Ho, mi dankas, mi dankegas vin. Via diro ^san^gas mian tutan vivon. Sed diru: kiel vi alvenis ^ci tien? Kiel vi malkovris, ke ili tenas min en^slosita en ^ci tiu doma^co?" "Du knaboj rakontis pri vo^co en ^ci tiu malnova, forlasita domo. Dank'al ili... Sed nun rakontu _vi_. Kion viaj kaptintoj celas? Kio estas ilia celo? Kial vin teni mallibera?" "Ili volas, ke mi traduku malnovan dokumenton. Mi malkonsentis. Tiam ili opiniis, ke perforte ili sukcesos. Ili preska^u sukcesis. Per malsato, unue, kaj poste per la mesa^go de mia filino. La malsato ne estis facile elportebla, kredu min, sed la mesa^go sur-kaseda...! Fakte mi terure malsatas nun. Mi petas, ^cu iu el vi bonvolus iri a^ceti man^ga^jon por mi? Io ajn estos bonvena." Linda foriras por a^ceti man^ga^jojn. "Vi rakontos al mi, ^cion, senmanke," ^si diras al la du knaboj elirante. Gerda raportas pri la dokumento; ^si tenas ^gin enmane kaj tradukas, vorton post vorto; krome, ^si donas ^ciujn necesajn klarigojn. La policano kapjesas komprene. Gerda klarigas al li ankora^u pli pri la kondi^coj de sia mallibereco. Kaj jen la policano havas ideon. "Bob, ^cu vi konsentus ka^si vin sub la lito, se iu envenus?" "Kial?" "Mi havas planon. Mi ^satus, ke ni ^ciuj foriru, krom vi kaj Gerda, kaj ke ^si diru al la kaptinto, ke ^si konsentas klarigi al li, kio estas skribita sur tiu papero, mi volas diri: sur tiu malnova dokumento. Ili tiam agos la^u la dokumento, kaj ni kaptos ilin tiom pli facile. Sed tamen, ni ne rajtas riski, ke Gerda suferu. Kiu scias? Kiam ^si ne plu estos necesa por ili, ili povus... Nu, vi komprenas. Vi restos ^ci tie, kaj kiam vi a^udos pa^sojn proksimi^gi, vi ka^sos vin sub la lito, kaj bone atentos ^cion, kio okazas. Gerda diris, ke ^ciam venas nur unu persono, unu viro, maldika ulo, ne tre forta. Fortulo kiel vi tuj superos lin, se necese." Bob konsentas, kvankam, se diri la veron, kun iom duba esprimo. ----------------------------------------------------------------------- DEMANDOJ (20) Kion a^udas Gerda? Kiel ^si scias, ke ne estas la kutima vizitanto? Kiujn prezentas la policano al Gerda? Pri kio estas la unua demando de Gerda? Kiel la kaptintoj celis igi Gerdan kunlabori? Por kio foriras Linda? Kial la policano petas, ke Bob restu kun Gerda? ----------------------------------------------------------------------- EKZERCOJ (20) Ekzemplo: senti vivan plezuron : ---> senti vivan plezuron : ^goji Trovu la vortojn! afabla en kutima kaj ^gusta maniero : aro de lokoj trairataj por iri de unu loko al alia : dolore senti perdon, esti malkontenta pro ia faro a^u manko : ekkonscii pri : ekmaldormigi : emi ion fari pro ofta ripetado : en iu loko : en neniu loko : esprimi malkontentecon : esti a^udebla : faradi pro plezuro : fari la unuan parton de io : fari muzikon pervo^ce : fari vo^cbruon por montri subitan ^gojon : fermi per seruro : forte a^udebla : grupo de homoj kun samaj tradicio kaj historio : havi permeson fari ion : havi samajn ecojn kiel : homido : homo konsiderata kiel konscia kun devoj kaj rajtoj : iri per egalaj pa^soj : je iu tempo : kapabla iri kaj fari la^upla^ce : klara, certa, perfekte ^gusta : kredi, ke iu dezirata reali^gos : meblo por ku^sado kaj dormado : meti ion sur : montri doloron per okulakvo kaj ^gemetoj : natura altega^jo : ne kapabla bone pensi : ne miksita, sen nedezirata aldono : okupi la atenton de iu : parolsono de homo : parto de homa korpo, ^ce kies fino estas mano : parto de muro, kie povas enveni lumo kaj aero : perdi memoron pri : pervo^ce fari la^utajn sonojn : pluestadi, ne esti finita : prezenti ideon pri io farinda : rapide iri piede : rilati, interesi, esti la temo de : sciigi okazinta^jojn per vortoj : senmanka : sentanta eluzitecon de siaj fortoj : senti vivan plezuron : sentigi emon fali (movi^gi malsupren) : sesdek minutoj : ^stonego : trankvila kaj sentima anta^u dan^gero : translokigi : tre mallonga tempoda^uro : tuto da kondi^coj kaj ^cirka^ua^jo : tute kontenta, bon^sanca : vira naskiginto de ido : La vortoj estas: beda^uri, brako, da^uri, esperi, feli^ca, fenestro, forgesi, ^gentila, ^goji, horo, ie, iam, infano, interesi, kanti, komenci, koncerni, kovri, krii, kuri, kura^ga, kutimi, laca, la^uta, libera, lito, ludi, mar^si, momento, monto, movi, nacio, nenie, patro, perfekta, persono, pezi, plendi, plori, preciza, proponi, pura, rajti, rakonti, ridi, rimarki, roko, simili, situacio, soni, stulta, ^slosi, veki, vo^co, vojo -----------------------------------------------------------------------