----------------------------------------------------------------------- ^CAPITRO 21 (DUDEK UNU) Gerda sentas sin pli bone. ^Si ^jus finis man^gi. Foriris Linda, Tom kaj la policano. ^Si parolas kun Bob, tre malla^ute. Ili ja devas atenti, ^cu iu proksimi^gas a^u ne. Feli^ce, e^c sen speciale a^uskulti, ^si ^ciam bone a^udis, sufi^ce frue, kiam la a^culo venas. Bob pla^cas al ^si. Li estas granda kaj forta, kun esprimo de bonkora, sindonema hundo. Ili parolas pri siaj vivoj, pri la lastaj okaza^joj. Kiam ^si parolas pri sia edzo, lia viza^go ^san^gi^gas, alprenas iom mal^gojan esprimon. ^Cu li enami^gus al ^si? Kaj jen a^udi^gas pa^soj. Bob saltas sub la liton, provas rapide trovi ne tro malkomfortan pozicion sub la lito. "Ne brui," li diras al si, "plej grave, plej necese estas ne brui!" Envenas la gardanto, la a^ca malgrasulo, kiu, per siaj vortoj pri man^go, tiom suferigis Gerdan. Sed ^ci-foje ^si povos kontentigi lin. Kia plezuro! "Mi konsentas," krias Gerda, kiam la maldika a^culo malfermas la pordon. "Mi akceptas vian proponon. Mi ne plu elportas. Mi tradukos vian a^can paperon. Liberigu mian filinon, kaj donu al mi man^gi, mi petas." "Jen," simple diras la maldikuleto, kaj li elprenas el sako panon, kolbason, kukon, fruktojn, ^cokoladon, kaj e^c botelon da lakto. Gerda man^gas silente; ^si povus man^gi e^c pli, kvankam ^si ^jus iom man^gis. Bob, a^udante la man^gobruon, pli kaj pli malsatas, sed kion li povus fari? "Nu, bonvolu klarigi al mi, kio estas skribita sur tiu malnova papero," la vizitanto diras. Kaj Gerda klarigas. ^Si rakontas, ke temas pri la trezoro de la Lumoser^cantoj. La Lumoser^cantoj estis sekreta societo, kiu naski^gis en la dekkvina jarcento kaj da^uris, jen forta, jen malforta, la^u la epokoj, ^gis la mezo de la dekoka jarcento. ^Gi havis membrojn en tre multaj landoj, en popoloj plej malsamaj. Katolikoj, protestantoj, ortodoksuloj, judoj, islamanoj, budhanoj kaj aliaj estis membroj de tiu internacia a^u supernacia societo. Ilia celo estis sekrete labori por la unuigo de la mondo, de la popoloj, por la harmoniigo de la religioj, kaj por ke la malsamaj tradicioj interkompreni^gu. Ili estis morala kaj filozofia elito. Ili estis elpensintaj sekretan lingvon, kiu ebligis al ili komuniki, el kiu ajn lando a^u popolo ili estis. La ^statoj, kiam ili malkovris la ekziston de la Lumoser^cantoj, ektimis tiujn homojn, miskomprenis iliajn celojn, kaj ilin persekutis. Inter la Lumoser^cantoj, tre ri^caj homoj trovi^gis. Tial, la^u diversaj malnovaj dokumentoj, ilia trezoro estas multvalora. Tiu ^ci papero estas fotokopio de dokumento, kiu tre precize indikas, kie oni ka^sis la trezoron. Gerda klarigas, tradukas, kaj la viro notas ^ciun detalon sur etan notlibron. Kiam ^si finis, li diras: "Dankon. Nun ni havas, kion ni deziris. Mi foriras. Mi lasas vin tie ^ci. Ni decidos poste, kion ni faros el vi. Adia^u, belulino, adia^u." Nur post kiam la pordo fermi^gis kaj la bruo de la pa^soj forsvenis, a^udi^gas de sub la lito vo^co, kiu diras: "^Cu vi lasis al mi iom de tiu kuko?" ----------------------------------------------------------------------- DEMANDOJ (21) Pri kio parolas Gerda kaj Bob? Kio okazas post iom da tempo? Kion promesas Gerda? Pri kio temas la papero? Kiuj estas la Lumoser^cantoj? Kial la ^statoj persekutis ilin? Kiam la a^culo foriras? ----------------------------------------------------------------------- EKZERCOJ (21) Ekzemplo: kunligita aro : ---> kunligita aro : grupo Trovu la vortojn! administrejo por transportado de leteroj : agrable sentiganta, kiel sukero : ano de la militistaro : anta^ue pripensita kaj ordigita aran^go de realigota agado : aro de a^joj kun samaj ecoj : arto aran^gi sonojn en maniero pla^ca por a^uskultado : ^ce la flanko kontra^ua al tiu de la koro : ^ciu el la okazoj, kiam io okazas : dekstra a^u maldekstra parto : ebleco de sukceso : elstara parto meze de viza^go : esti^gi, fari^gi en iu loko a^u momento : farota laboro a^u servo : fordoni ion inter^san^gi por mono, mala^ceti : frua parto de tago anta^u tagmezo : granda movebla objekto por uzado en domo : ^gentile esprimi al iu sian kontentecon pro ties sukceso a^u feli^co : io plata, el kio oni man^gas : je la tago anta^u la nuna tago : korpaj ludoj : kovri la korpon per io portebla : kunligita aro : malalta a^u maldika : maldika a^jo, sur kiu oni skribas, kaj el kiu oni faras librojn : mallonga memoriga skriba^jo : mallonge anta^ue : man^ga^jo kun multe da akvo : okazanta pli anta^ue, proksime al la komencotempo : pansimila sed pli dol^ca baka^jo : perforte dispecigi : reciproka mortigado inter malamikaj homgrupoj : restoracia servisto, kiu alportas la trinka^jojn kaj man^ga^jojn : ru^geco, blueco, bruneco, verdeco, nigreco, ktp : ru^gete terkolora : sciigi al alia persono, kion oni a^udis, vidis kaj trovis : sin movi tra la aero : speco de simpla man^ga^jo : supra kovrilo de ^cambro : vere ekzistanta kaj kontrolebla : vojo inter domoj en urbo : La vortoj estas: bruna, dekstra, dol^ca, flanko, fojo, flugi, frua, gratuli, grupo, hiera^u, ^jus, kelnero, koloro, kuko, mateno, meblo, milito, muziko, nazo, noto, okazi, pano, papero, plafono, plano, plata, po^sto, raporti, reala, rompi, soldato, speco, sporto, strato, supo, ^sanco, tasko, telero, vendi, vesti -----------------------------------------------------------------------