|
Bonvenon
al Honkongo
Karaj
junaj amikoj de la tuta mondo,
Siatempe
trankvila fishvilagho, Honkongo travivis 100-jaran koloniismon
kaj plenkreskighas kiel unu el la plej dinamikaj metropoloj
de la mondo.
La
antaunelonga shangho de suvereno kaptis la atenton de
la tuta mondo. Hodiau Honkongo havas la plej liberan komercadon
de la mondo kaj oni konsideras ties 6 milionan loghantaron
unu el la plej laboremaj popoloj. Honkongo estas mirakla
rakonto de kunvivado kaj prospero.
Honkongo
nun estas la plej grava financa centro de Azio kaj ghi
forte ligighas kun aliaj aziaj urbegoj. Vizitantoj de
pli ol 180 nacioj povas viziti Honkongon sen vizo.
Honkongo
estas konata ankau kiel "La Perlo de la Orient" pro sia
beleco kaj impona panoramo de sia pitoreska haveno. Ghi
estas la plej moderna metropolo de Chinio - antikva lando
kun 6000 jaroj de kulturo. Dekojn da tradiciaj Chin-festoj
oni celebras, samtempe kun la okcidentaj kiel Kristnasko
kaj Pasko. Kolora kaj richa, la unika kulturo de Honkongo
estas spertinda.
Do,
venu kaj spertu Honkongon - la "Urbo de Vivo"!
Honkonga
Turisma Asocio
|