Esperanto-konkurso reguloj
La reguloj estas iom shanghitaj kontrau tiuj de antau 5 jaroj.
Sed post diskutoj (vidu malnovajn mesaghojn en tiu chi grupo kaj
ILERA-bultenojn)
mi shanghis la regulojn je tri detaloj:
- uzo de ECHOLINK (jam antau 3 jaroj)
- uzo de lingvoj.
- uzo de relajsoj
Detalojn vidu pli sube
Celoj de la konkurso:
- al aliaj amatoroj: demonstri, ke nia lingvo vivas kaj bone funkcias
- interne: plibonigo de niaj interrilatoj
Dato, tempo: 2008-11-15 + 16 0000 ghis 2400 UT
(chiujare la tria sabato de nov. + sekvanta dimancho)
Stacioj kontaktindaj: chiuj
Bendoj: chiuj, kie konkurso estas permesata.
Do NE je 10 18 24 MHz
ECHOLINK estu uzata kiel aldona bendo.
Frekvencoj: chiuj frekvencoj, escepte tiuj frekvencoj, kiujn
autoritatoj au IARU au landaj organizoj malpermesas.
Speciale rekomenditaj frekvencoj:
niaj ILERA-frekvencoj: +- 30 kHz
3.766 / 7.066 / 14.266 / 21.266 / 28.766 MHz / ktp.
Moduladoj: chiuj
Raportoj: RS + sinsekva numero, 59001 59002 ktp
Raportoj estu prefere en Esperanto, sed aliaj lingvoj akceptataj.
Poentoj: por chiu stacio unu poento,
sur chiu bendo denove. Ne estas multobligiloj.
Pauzoj: minimume 20 "plenaj" horoj
(plenaj = neniu kontakto inter minutoj 00 ghis 59)
sendu kopion de via taglibro ghis dec. 15 al
Hans Welling
zum Ortenbrink 42
DE-49205 Hasbergen
Per fakso al +49 5405 699-31
Per reto al dj4pg che t-online.de
p.r. nun ne funkcias che mi
PETO: helpu min, bv. kalkulu mem kaj indiku nombron
de poentoj, stacioj, landoj, bendoj, pauzoj
Esperanto-konkurso, rimarkoj kaj komentoj
- Pri uzo de Echolink (EL) ni diskutis en Jokohama, Roterdam kaj
en tiu chi grupo.
Celoj:
- La uzo de EL helpu kontrau la malkresko, kiu okazas en mallongaj ondoj.
- EL donu aldonajn eblecojn al chiuj, kiuj ne posedas
bonan licencon, stacion, antenon, lokon.
- EL estu uzata por aranghi pliajn kontaktojn je mallongaj ondoj
Legha situacio:
Gheneralaj reguloj de IARU kaj landaj kluboj ghis nun nek speciale
permesas, nek malpermesas. Chu EL estas plenvalora amatora aktiveco
estis vaste diskutita. Opinioj varias, parte draste.
Pri sia konkurso chiu organizo havas siajn specialajn regulojn.
Ekz. IARU por sia konkurso ne permesas EL. Tamen tio ne
bindas aliajn organizojn pri siaj konkursoj.
En aliaj vortoj: Chiu konkurso havas siajn apartajn regulojn.
Oficiala alia opinio, ekz. de IARU estu atendata.
- Pri uzo de lingvoj
Chiuj lingvoj estas permesitaj. Ni ne volas, ke tiu konkurso estas nur
insuleca, interna aktiveco. Por eviti, ke Esperanto preskau ne
audeblas, mi demandis antaue, ke minimume la raportoj estu en Esperanto.
En Jokohamo kaj Roterdamo ni decidis, ke nun ankau por raportoj aliaj
lingvoj estas permesitaj. Ni esperas, ke tio faros nian konkurson pli
alloga.
- Pri uzo de relajsoj
Ni ne uzu iun frekvencon, sur kiu oni povas gheni aliajn.
Uzo de relajsoj povas tion efiki. Tial ni NE uzu ilin.
- Pri uzo de EL-relajsoj
Por eviti problemojn, punkto 3) inkluzivas relajsojn en EL.
Do stacioj kun voksigno kun -R kaj -L ne estas validaj.
- Pri la legha situacio en francio de EL ghenerale:
Mi bedaurinde ne ricevis la petitajn aldonajn informojn de vi.
Sed mi faris diversajn kontaktojn kun francaj stacioj kaj
diskutis. Tiuj diris,
- ke oni fakte ignoras la malpermeson, char estas stranga.
- ke la autoritatoj ghis nun tute ne agis.
Hodiau mi denove travidis la EL-eksplorer-liston de francio:
Multaj francaj stacioj de chiuj specoj praktikas EL.
Chiu de vi agu lau propra konscienco!
Komento teknika: se ambau stacioj faras la kontakton nur en la
interreto (per iu ajn programo), tio ne tushas la eteron, do ne estu
objekto de la shtato, chu ne?
- Pri raportoj
- donu la raporton en unu sinsekvo sen interrompo:
"via raporto estas kvin nau nulo nulo unu"
- povas konfuzi, se vi diras ambau VIA raporto kaj MIA.
Donita raporto ja chiam memkompreneble estas la raporto por la alia
stacio. Ripeti la RICEVITAN raporton ghenerale ne helpas.
Respondu simple: "bone" au, se ne klara, "ripetu!"
- por eviti konfuzon inter 6 kaj 7
uzu "sesa" kaj "sepen". Ech la NPIV nun oficiale
agnoskis nian inventon "SEPEN" por klareco.
- moduladoj: kial ne uzi PSK31, SSTV,
WCONVERS, memkompreneble morso!
- Uzu la eblecojn por pligrandigi viajn shancojn kaj la propagandan
efikon de nia konkurso:
aranghu skedojn en mallongaj ondoj per EL, skajpo, dxkluster, ktp
- Antaujaraj rezultoj klare montras, ke la kondichoj ege
shanghadas dum la tago. Stacio, kiu dum horoj ne aperis,
subite aperis forte, kaj ghia raporto 58049 montris, ke
ghi jam cheestis aktive jam longe.
Do restu en la konkurso laueble longe, resp. revenu.
Auskulti nur kelkajn dek minutojn ne sufichas!
Ekster la poentochasado: uzu la okazon por babili!!!
Oni audu nian lingvon!
- rekomendita: voku "iu ajn! iu ajn! Esperanto-konkurso!"
*** Bv. komenti, chu chio estas klara.
*** Inter aliaj: je kiuj frekvencoj renkonti en morso (CW)? Mi ne
estas spertulo pri tio. Nur uzu konkurs-permesitajn frekvencojn.
Sed kiujn precize?
Ghis!
Hans