Plano por 2001 de la KER-teamo

Kio estas KER?

Plano por 2001

KER-ligoj

Respondecoj

BonEJO-vortaro

 

Jen plano / listo de KER-eventoj dum 2001. La ideo estas ke ni aldonu aranghojn dum la jaro kiam ili aperas kaj ke raportojn de eventoj estu enmetitaj lige al chiu punkto post kiam ghi okazis. Do, la celo estas havi superrigardon pri nia KER-laboro dum la jaro kaj ke aliaj povu legi pri ghi.

  • TEJO-KER-seminario: La Lingva Chielarko

    Se oni volas konatighi kun aktivuloj de TEJO kaj KER chiam estas bona ideo partopreni en tiuj chi seminarioj. La Lingva Chielarko estas speciale interese por vi kiu lingvemas!
    25:a de marto - 1:a de aprilo en Budapeshto

  • 'Council of Members' de Forumo Junulara Europa

    Kiel chiam gravas ke TEJO estas reprezentita dum tiuj chi renkontighoj de chiuj membroj de FoJE! Vershajne Enchi Brakovic' kaj Federico Breda estos la belaj TEJO-ambasadoroj chi tiun fojon.
    5:a - 7:a de aprilo en Bruselo

  • KER-sesio de UEA dum UK

    Pli da informo venos...
    Iam dum semajno 30 en Zagrebo

  • KER-trejnseminario dum IJK

    Jen bonega okazo lerni kaj ekaktivighi en la KER-teamo de TEJO! Pli da informoj venos kiam ni finplanis la seminarion... Vershajne temas pri 2-taga trejnado.
    Iam dum semajno 31 en Strasburgo

  • 'World Youth Forum' de Unuighintaj Nacioj

    Jam du fojojn TEJO partoprenis dum WYF de UN kaj espereble estos ebleco ankau chi foje! Iom dependas chu ni trovos vojaghmonon au ne...
    5:a - 12:a de augusto en Senegal

  • TEJO-KER-seminario: Esperanto@Interreto-2001

    Se oni volas konatighi kun aktivuloj de TEJO kaj KER chiam estas bona ideo partopreni en tiu chi seminarioj. E@I-2001 estas speciale interese por vi kiu Interretemas!
    Dato ankorau ne decidita

  • 'Council of Members' de Forumo Junulara Europa

    Jen la autuna renkontigho de chiuj FoJE-membroj.
    15:a - 17:a de novembro Bruselo

Pri aliaj indaj aranghoj vi trovas informon je la pagho de Konsilio de Europo, de Azia Europa Fondajho kaj de Forumo Junulara Europa.

Bonvole kontaktu min se vi volas partopreni en iu arangho de KdE, ASEF au FoJE!

Hokan Lundberg, KER-kunordiganto de TEJO

 

Click to subscribe to tejo-ker
  Tiu chi pagho preparighis la 12-an de januaro 2001 fare de Hokan Lundberg. Ghisdatigo: 01-01-12.