|
|
I. Historio de planlingvoj |
|
|
Se oni volas kredi al pluraj Esperanto-propagandistoj, jam chiam vivis homoj kiuj revis pri lingvo kiel Esperanto. Nu, mi ne povas aserti ke tiuj homoj ne ekzistis, sed mi ne trovis taugajn fontojn pri tio. Jes, oni scias pri lingvo-planado, pri gestaj lingvoj kaj specialaj skribo-sistemoj el la antikvo. Sed ili ne estis "planlingvoj" en la moderna senco. "Planlingvo" estas konscie kreita por plifaciligi inter-etnan komunikadon. Homo au grupo de homoj prezentas planlingvo-projekton, do planon por nova lingvo. Se homoj uzas lingvon lau tiu plano, tiam estighas nova planlingvo. La plej multaj projektoj restas nur projektoj. Lau Dulichenko oni scias pri 912 projektoj ghis 1973. Chirkau ses farighis "duonplanlingvoj", do estis almenau iomete iam uzataj. Nur Esperanto estas vera planlingvo en nia senco. Longan tempon la plej multaj revantoj pri "universala lingvo" pensis unuavice pri sistemoj por ideale priskribi la mondon. Tiuj "filozofiaj lingvoj" kutime ne estis celitaj por busha komunikado, ofte nur por skribi. Ankau la famaj Comenius kaj Leibniz celis precipe tian lingvon. Eble la unua projekto de planlingvo estis de la anonima "Carpophorophilus" el 1732. Plimultighis tiaj projektoj en la 19a jarcento. La plej fama estis la unua duonplanlingvo, nome "Volapük" de la katolika pastro Johann Martin Schleyer el suda Germanio. Li "kreis" ghin en 1879/80 kaj sukcesis trovi relative multajn adeptojn, sed chirkau ekde 1887-90 la movado disfalis pro internaj disputoj. En 1887 eldonighis la unua libreto kiu prezentis la projekton "Lingvo Internacia" de anonima d-ro Esperanto. Ghi estis la pseudonomo de la ruslanda juda kuracisto Lejzer Zamenhof. La unuaj parolantoj de tiu lingvo vivis en Rusio, kien Volapük nur malmulte enpenetris. Tamen, multaj Esperanto-pioniroj estis eks-Volapük-anoj, ekz. Ludwig Meier, Antoni Grabowski, Paul Nylen, Henrik Bulthuis, sed ankau Zamenhof mem, kiu montris en kontrau-Volapüka artikolo ke li konis tiun lingvon sufiche bone. Zamenhof konsciis tre bone ke lingvo ne povas esti la produkto de sola homo. Li jes estis laborinta pri sia projekto multajn jarojn, sed prezentis nur relative malgrandan gramatikon kaj malgrandan vortaron. Same grava estis ke Zamenhof kaj aliaj esperantistoj komprenis la gravecon de literaturo por la normo de lingvo. Multaj amikoj de planlingvo volis pli orientighi je jam ekzistantaj latinidaj lingvoj. Ekzemplo estas la konata matematikisto Guiseppe Peano, kiu en 1903 prezentis projekton de plisimpligita Latino ("Latino sine flexione"). En 1907/08 la eks-esperantisto Louis de Beaufront kaj la logikisto Louis Couturat esperis interesigi la esperantistojn pri "Ido", sed vane. Ilia projekto ne estis reformprovo, sed bazo de nova duon-planlingvo. Nur relative malmultaj esperantistoj transiris al Ido. (Legu chi tie pri la Ido-krizo.) Ankau pli poste estis provoj allogi esperantistojn kaj neesperantistojn al tiaj projektoj. Ili estas nomataj kutime "naturalismaj" planlingvo-projektoj, sed lau mi simple imiti latinidajn lingvojn ne estas automate "nature". En 1922 aperis "Occidental" de la estonia germano Edgar von Wahl, eks-esperantisto, en 1928 "Novial" de la fama lingvisto Otto Jespersen, kaj en 1951 "Interlingua" de Alexander Gode. Dum Novial estis preskau tute ne uzata, Latino sine flexione, Ido, Occidental kaj Interlingua povas esti nomataj duonplanlingvoj. Nur Ido kaj Interlingua nuntempe havas ankorau shajne iom da parolantoj. |
|
|
Verkita originale por la TEJO-hejmpaghoj, autorizita nur por ili - ne permesatas kopi ghin, sed retaj ligoj bonvenas. La tekstojn verkis Ziko Marcus Sikosek, Kolonjo. Grafikumis la 29an de aprilo 1998 Sjoerd Bosga |