tejo

V. Krizoj kaj persekutoj (1929-1945/55)

Enkonduko

1. Historio de planlingvoj

2. La unuaj jaroj de Esperanto

3. La fondista epoko

4. Rekonstruo

5. Krizoj kaj persekutoj

6. "Malglaciigho" kaj rekonoj

7. Aktuala Esperanto-historio

 

 

Multaj esperantistoj sentas sin "persekutataj" au "malice malhelpataj" kiam neesperantistoj ne akceptas la fantaziajn planojn pri la "solvo de la lingva problemo". Sed ekzistis kaj ekzistas ankau veraj persekutoj kontrau esperantistoj, au almenau severaj malpermesoj de Esperanto-asocioj.

Oni ne miskomprenu: kutime diktaturo ne kontrauas la lingvon Esperanton, au almenau ne tiom ke la shtato malpermesas ghin. La malamikeco de diktaturo direktas sin precipe kontrau la internaciaj kontaktoj, al kiuj la plej multaj esperantistoj strebas. Krome, oni ne povas aserti ke chiu diktaturo estis principe "kontrau Esperanto".

La unuaj viktimoj de la dekstre-ekstremismaj diktaturoj estis la laboristaj Esperanto-asocioj, i.a. en Germanio (1933) kaj Austrio (1934). Precipe en Austrio la atakcelo ne estis chefe Esperanto, sed la maldekstraj asocioj. La estro de la Internacia Esperanto-Muzeo, Hugo Steiner, tuj en 1934 certigis al la austro-fashisma reghimo la lojalecon de la "neutrala" Esperanto-movado en Austrio.

En 1936 la registaroj de Portugalio, Germanio kaj Japanio malpermesis la Esperanto-asociojn. Dum la hispana civila milito (1936-39) ankau esperantistoj estis persekutataj de la naciismaj ribelantoj. Ekde 1936/37 Sovetunion trafis la t.n. "Grandaj Purigoj". Stalin mortigis chiun eblan opozicion en la lando. Ech fervoraj komunistoj, kiuj sentis sin tute lojalaj al la reghimo, estis kondamnitaj kaj "likviditaj". Al ili apartenis ankau la estro de la sovetaj esperantistoj, la esperantologo E. K. Drezen. Post malmultaj jaroj la soveta Esperanto-komunumo ne plu ekzistis.

Ankau la naziisma Germanio (1933-45) kulpis pri teruraj shtataj krimoj, kaj krimoj individuaj tolerataj de la reghimo. Aldonighis eksplicita aktiva antisemitismo (kontraujudismo), kiu en aliaj diktaturoj kutime estis maksimume latenta. Pro tio ankau la nazia malamo kontrau Esperanto estis pli principa, char la iniciinto de tiu lingvo estis judo. En 1935 la sarlandanoj vochdonis refarighi parto de Germanio, esperante ke la nazia diktaturo ne dauros longe. En 1938 kaj la jaron poste Germanio okupis Chekhion kaj Polion, en 1940 Norvegion, Danion, Nederlandon, Belgion, Luksemburgion kaj Francion. Aliaj diktaturoj (ekz. la itala de Mussolini, balkanaj) aliancighis al Germanio kaj multkaze transprenis elementojn de la nazia politiko.

Gheneralaj konstatoj pri la okupacia politiko de Germanio validas ankau rilate al Esperanto: en okcidenta Europo la teroro estis relative malpligranda ol en oriento (ekde 1941 i.a. Sovetunio). La nazioj konsideris la "slavajn popolojn" malpli valoraj "rase", kaj la judojn ech "rason" dangheran. Al chi-lastaj apartenis ankau la familianoj de Zamenhof. La plej multaj estis murditaj en Treblinka.

En 1945 la de Hitler detruita Germanio kapitulaciis, la plej multaj okupitaj landoj estis jam liberigitaj. Esperanto-asocioj povis refondighi, ekz. en la okcidentaj partoj de Germanio en 1947.

Post malmultaj liberaj jaroj okazis denove malpermesoj, nome en orienta Europo sub la influo de Stalin. En 1949 transprenis en Hungario la potencon la maldekstre-ekstremegisto R'akosi. La juna GDR malpermesis la membrecon en Germana Esperanto-Asocio (sidejo en Munkeno, FRG) kaj Esperanto-asociojn en GDR. En 1952 Esperanto-asocioj malpermesighis en Chekhoslovakio.

Nur post la morto de Stalin (1953) la Esperanto-komunumoj en orienta Europo povis denove legalighi (pli-malpli ekde 1955).

Dum la dua mondomilito la neutrala Esperanto-movado estis dividita. Pro la financa krizo ekde 1929 UEA ne plu povis pagi sian kontribuon al la ICK; la sistemo de Helsinki ekmalfunkciighis. Granda diskuta demando estis la rilato inter UEA kaj la naciaj Esperanto-asocioj. Multaj esperantistoj tiu-tempe ne havis monon por kotizi kaj al nacia asocio kaj al UEA. Je la UK 1932 en Parizo jam ekzistis planoj fondi "Universalan Federacion Esperantistan" (UFE), kiel komunan konkurencon de la naciaj Esperanto-ascioj al UEA. Tamen en la UK 1933 en Kolonjo estis trovita kompromiso, kaj la naciaj asocioj alighis kiel "landaj asocioj" al UEA. Ekde tiam UEA havas individuajn kaj "aligitajn" (de la landaj asocioj) membrojn.

En la UK 1934 en Stockholm nova estraro estis elektita. Char ne estis reelektitaj al la komitato malnovaj UEA-aktivuloj kiel ekz. la kunfondinto Privat, la prezidanto Stettler proteste eksighis el siaj funkcioj. Nova prezidanto farighis Louis Bastien. La nova estraro estis pli realisma en praktikaj aferoj, sed ankau pli atentis la necesojn de landaj asocioj. (Tio ankau inkludis, ke vicprezidanto farighis Anton Vogt, membro de la nazia partio.) La jaro 1935 estis la unua kiun UEA finis sen deficito.

Daura problemo restis la altaj vivokostoj en Svisio. Tial la estraro decidis translokigi la oficejon al Londono, kie malpli altis la kostoj, kaj la bibliotekon al la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno. Kontrau tio protestis kvin svisaj membroj, sed vochdono de la UEA-delegitoj konfirmis la estraran decidon. La "ghenevaj protestantoj" ne pacighis, insistante pri formala eraro en la vochdona proceduro.

Por eviti malshparon de tempo kaj nenecesajn malhelpojn, la estraro decidis fondi novan asocion. Al tiu Internacia Esperanto-Ligo (IEL) aliigis preskau chiuj landaj asocioj kaj individuaj membroj. (Che UEA-Ghenevo restis nur la svisa asocio kaj la hispana.) Ghia organo estis Esperanto Internacia, la sidejo donacita domo en Heronsgate apud Londono.

apple

Verkita originale por la TEJO-hejmpaghoj, autorizita nur por ili - ne permesatas kopi ghin, sed retaj ligoj bonvenas. La tekstojn verkis Ziko Marcus Sikosek, Kolonjo. Grafikumis la 29an de aprilo 1998 Sjoerd Bosga