tejo

VI. "Malglaciigho" kaj rekonoj (1945/55-1979)

Enkonduko

1. Historio de planlingvoj

2. La unuaj jaroj de Esperanto

3. La fondista epoko

4. Rekonstruo

5. Krizoj kaj persekutoj

6. "Malglaciigho" kaj rekonoj

7. Aktuala Esperanto-historio

 

 

La skismo UEA-IEL estis venkita en 1947. Je la unua postmilita UK en Berno ambau asocioj kunfandighis al nova asocio, kiu pli aspektis kiel la antaua IEL, sed ricevis la tradician nomon UEA. Ghi relative rapide rekreskis al la antau-milita nivelo, kreskadis ankau la aro de alighintaj landaj asocioj.

Antau la milito la ekstereuropaj asocioj estis chefe en landoj kun europida kulturo (Ameriko, Australio, sed ankau ekz. Japanio). En la 50aj kaj 60aj jaroj fondighis pli kaj pli da asocioj en la t.n. "tria mondo": en Vjetnamio (1956), en Madagaskaro (1959), en Libano (1961), en Zairio kaj Tanzanio (1963). Tamen, la esperantistoj en tiuj landoj kutime estas tre forte influitaj de europa kulturo kaj lernis Esperanton chefe pere de aliaj europaj lingvoj. La unua ne-europa prezidanto de UEA estis la japano Hideo Yagi (1962-64).

Post la dua mondomilito estis fondita Unuighintaj Nacioj (UN), organizo kiu iel daurigas la Ligon de Popoloj, sed estas pli vaste akceptata ol ghi. UEA provis per peticioj interesigi UN-on pri la t.n. "lingva problemo", sed shajnis ke nur esperantistoj kredis pri "la granda monda lingvo-problemo" anstatau aro da tre diversaj "lingvaj problemoj". Tamen, la peticio de 1950 estis grava bazo por la Unesko-rezolucio de 1954 en Montevideo, kiu grandparte estas sukceso de la UEA-estrarano Ivo Lapenna.

La stilo de la prezidanto Ivo Lapenna trovis malaprobon che pluraj diversaj aktivuloj en UEA. En 1974 la komitato elektis prezidanto la TEJO-prezidinton Humphrey Tonkin. Defio de la nova estraro, kiu konsistis ankau el jam antauaj estraranoj, estis unua-vice la financa deficito. Gravis ankau plimodernigi la statuton. Cetere la estraro okupighis pli vaste pri eksteraj rilatoj al aliaj (neesperantistaj) organizajhoj.

Ivo Lapenna kaj liaj adeptoj parolis pri "pucho" okazinta en UEA. Li fondis en 1976 konkurencan asocion "Neutrala Esperanto-Movado" (NEM), kun la gazeto Horizonto kaj kun t.n. Internaciaj Konferencoj. Pluraj aktivuloj perdighis de UEA, kaj kvankam ne plu ekzistas NEM, la anoj de Lapenna daurigas sian laboron parte kulture tre valoran. Domagha estas certa personkulto chirkau Ivo Lapenna. Estas malfacile diri kiom granda estis la skismo en 1974/76, char NEM ne publikigis membro-nombrojn au la partoprenantarojn de la Konferencoj.

La plej multaj orienteuropaj Esperanto-asocioj alighis al UEA jam antau 1974, ekz. la Bulgara en 1956 kaj la Hungara en 1962. Nun sekvis la resto, ekz. la GDRa asocio en 1976 (kiu ekzistis nur ekde 1965). Ekde 1980 China Esperanto-Ligo estas en UEA. En 1979 ech Asocio de Sovetaj Esperantistoj fine rajtis refondighi, sed alighi al UEA nur en 1989. La asocioj en la komunismaj diktaturoj estis tute "samdirektigitaj" kaj sub kontrolo de la shtato, sed ankau tre subvenciitaj.

apple

Verkita originale por la TEJO-hejmpaghoj, autorizita nur por ili - ne permesatas kopi ghin, sed retaj ligoj bonvenas. La tekstojn verkis Ziko Marcus Sikosek, Kolonjo. Grafikumis la 29an de aprilo 1998 Sjoerd Bosga Ghisdatigo 1998-10-12.