tejo

Ghenerala literaturo

Enkonduko

1. Historio de planlingvoj

2. La unuaj jaroj de Esperanto

3. La fondista epoko

4. Rekonstruo

5. Krizoj kaj persekutoj

6. "Malglaciigho" kaj rekonoj

7. Aktuala Esperanto-historio

 

 

Granda ghenerala aktuala citebla verko pri la Esperanto-historio ne ekzistas.

Privat (1923/27) estas ankorau nuntempe fonto por multaj esperantistoj, tiel disvastigante multajn legendojn kaj anekdotojn. Ludovikito nomas lin "mirinda legendumisto de Esperanto". Ankau la Enciklopedio de Esperanto (1986), el la 1930aj jaroj, estu uzata nur singarde. La kvalitajn postulojn de ordinara enciklopedio tiu jam tute malnovighinta verko ne plenumas.

"Provizora dauriganto" estas Esperanto en Perspektivo (1974). EeP estas la rezulto de multjara laborado de Lapenna, Lins, Carlevaro kaj aliaj, kaj havas enciklopedian ampleksecon. Ghi prezentas la enhavon ne en artikoloj lau alfabeta ordo, sed en lau-temaj chapitroj. La baza devizo ("Esperanto kiel solvo de la lingva problemo en mondaj kadroj", tiel la titolo de la unua parto) kaj la longaj sermonoj de Lapenna ankorau plene tradicias; la siatempe aktualaj informoj pri la Esperanto-mondo nun, pli ol dudek jarojn pli poste, kompreneble havas jam historian valoron. Ghi nun estas elcherpita, sed la (prilaboritan) historian studon pri la persekutoj kontrau esperantistoj Lins jam reaperigis en La danghera lingvo. Char multaj faktoj aliloke ne troveblas tiom kunordigite, estas tamen tre, tre inda de ie prunti Esperanto en Perspektivo. Lins en ghi pritraktas ankau la Esperanto-historion ghis 1947 kaj la historion de TEJO ghis la komenco de la 1970aj jaroj. Tazio Carlevaro liveris la interesajn chapitrojn pri literaturo.

Courtinat (1964-66) tre avaras pri fontindikoj kaj dikigegas la tri volumojn chefe per abundega citado (fakte represo) de malnovaj Zamenhof-paroladoj, -leteroj ktp. Oni legu ghin rezervite. Gvidlibro (1979) enhavas ankau multon pri la lingvo Esperanto. Forster (1982), kiu prezentas la historion de la movado pritraktas nur la komunumon de Esperanto. Lins (1988) skribas ech "nur" pri Esperanto-historio el specifa vidpunkto, nome pri persekutoj kontrau esperantlingvanoj. Tiu libro estas lau mi la plej bona historia verko en Esperanto.

Pri Zamenhof mi kutime rekomendas la Ludovikito-serion, kaj precipe la biografion el 1982.

Chi tie mi uzis chefe la partojn en Esperanto en Perspektivo verkitajn de Lins kaj lian Danghera Lingvo. Krome mi utiligis mian propran studon Esperanto sen mitoj (Antwerpen 1997).

 

  • Courtinat, Leon: Historio de Esperanto. Movado kaj literaturo (1887-1960), tri volumoj, propra eldono [?]: Bellerive-sur-Allier, 1964-66;

 

  • Enciklopedio de Esperanto, Budapest: HEA, 1986 [1934];

 

  • Esperanto en Perspektivo, Rotterdam kaj London: UEA, 1974;

 

  • Forster, Peter Glover: The Esperanto Movement [La Esperanto-movado], 2a eldono, Den Haag, Paris kaj New York: Mouton [Hull 1977], 1982;

 

  • Balkányi P. , k.a., Gvidlibro por supera ekzameno. Historio, literaturo, metodologio, 2a eldono, Budapest: HEA, 1979;

 

  • Lins, Ulrich: La danghera lingvo, Gerlingen: Bleicher 1988;

 

  • Ludovikito: senlegenda biografio de l. l. zamenhof, Kioto: eldonejo Ludovikito, 1982;

 

  • Privat, Edmond: Historio de Esperanto, Leipzig: Hirt, 1923/27.

 

apple

Verkita originale por la TEJO-hejmpaghoj, autorizita nur por ili - ne permesatas kopi ghin, sed retaj ligoj bonvenas. La tekstojn verkis Ziko Marcus Sikosek, Kolonjo. Grafikumis la 29an de aprilo 1998 Sjoerd Bosga