AKTO DE LA ATESTANTOJ de Jaime Jaramillo Escobar (Kolombio)
el la hispana Esperantigis Earl Galvin

Mi, Nikanor, deklaras ke li belis kaj senkulpis.
Mi, Diofanor, deklaras ke li belis kaj senkupis.
Mi, Agenor, deklaras ke li belis kaj senkulpis.

Tri cent tagojn li rajdis sian biciklon gxis alvenis la grandaj festoj de la urbo,
kaj li dancis en sia pierota kompleto antaux la invititoj, kiuj mordis al si la langon kaj aplauxdis per palaj manoj.
Mi grimpis arbon de la avenuo por vidi lin pasi,
kaj poste mi iris galopante tra la stratoj, stampedante pro admiro.

Mi, Diofanor, konvulsiante pro la somero kiu disolvis mian sekson,
dum trakuris miajn vejnojn 40-grada spermo en la stratoj de la urbo,
enfermite en la somera brilo kiel araneo en kristala labirinto,
irante de turo al turo mi cxasis lian ombron
kiel fisxo cxasanta la akvon de rojoj fugxantaj en la dezerton,
kiel birdo cxasanta l'auxroron kiu revenigas gxin al la tero,
kiel kristalo de Murano cxasanta la montetan pluvon por kapti guton.
Mi atendis lin cxe la levita krucvojo, mi perdis lin en la liftoj kaj retrovis lin en la placo de la Obelisko;
sinsekve trafis lin soldata vico, movigxanta trajno, kaj sunflora eklipso;
kaj en konfuza momento lin pridemandis baledistinoj, alttensia kablo de la cxielarko, kaj panarbo.
Mi jam mordadis la bragxkalkon de la stratoj
kiel pincxilo, kiel serpento, kiel vipigxo en la polvo,
kiel la kamelo kiu venas cxiutage por mangxi mian krurhararon.

Mi, Agenor, silente atendis en la sxirmombro de la bastionoj
en la enombrigitaj anguloj de la strato de la rozkoloraj palmoj
kun manoj oblikve tusxantaj mian nazpinton.
Post jarpaso mi ekiris al la kaverno de signoj
por konsulti en la antikvaj skribajxoj la misteron bolantan en la profundejo de gxia koro.
Diorita sfinkso sensense rigardis manojn farbitajn de oligohxeta pulvoro.
Tio signifis: Nuntempe furoras scii multon.
Do mi revenis kaj pasigis alian jaron gravurante venksteleon per diversaj enformigxoj de la urba spirito,
kaj poste mi iris por flugpromeni en mia ludila spacosxipo por rekapti la antauxajn du jarojn kaj reveni al la startejo
cxar restis diversaj farendajxoj rilate la cxagrenojn de mia amo.
Kaj tiel skribitas en la palimpsesto de Sodomo: "Li memoris siajn amikojn kaj honor ilian memoron, kvankam la fajro jam formangxis lian koron."

Mi, Jaime, auxskultas la atestantojn kaj restas silenta.
Cxio cxi tio al mi sxajnas tre konfuza kaj suspektinda. Versxajne ili provas kasxi ion.
Kio okazis dume, dum ni cxiuj atendis kiajn transformigxojn, malaprobe, delikate, kaj kruele alrigardos l'atestantaro?
Eble la junulo, eltrovinte la barelojn kie lia pliagxularo konservas la bieron,
finigxis ebria sur la riverbordo kie la nokto brulmarkis lin per ardaj steloj,
post kio, kondukite de siaj amikoj al nekonatejoj
li poste enkondukigxis en la sekretajn cxambrojn de la seksatencistoj
kiuj...
Eble la kadavro trovita en la lago estis la lia?
Gxiaj manoj estis ligitaj, laux la Akto, sed la atestantoj asertas nerekonon.

FINO

Biblioteka Indekso