APUD STACIDOMO VICTORIA Skizeto pri Amikeco de Kenelm Robinson

La jena rakonto estas originala verko en Esperanto de la Angla Budapesxta Skolano K.R.C. Sturmer (1903-1960) kies pseuxdonimo estis Kenelm Robinson. La rakonto aperis en lia novelaro Se Grenereto... aperinta en 1930.

Estis post la danco en Westminster, ke ni staris kune en la arkajxo de la subfervoja stacio, sen parolo, sen deziro disigxi. Dum iom da tempo ni staradis ankoraux, lasante nin trempigxi en la milda nokta aero. Preterpasis nin homoj cxiaj, geamantoj, malrapidante sencele tra la arkajxo kaj reen, geedzoj malpli revemaj, tiom pli kontentaj, senhejmulo senvorte etendanta skatoleton da alumetoj, altkreska, fortika policano rigardanta lin minaceme, gazetvendisto esperanta vendi la lastajn ekzemplerojn de la vespera jxurnalo, logxantoj de la eksterurboj rapidantaj al la cxefstacidomo por trafi la malfruajn vagonarojn, kiujn oni arangxas speciale por la sabata vespero.

"Venu," mi diris al Jocxjo, tusxante lian brakon, "ankoraux unufoje tra la stacidomo - morgaux estos dimancxo, cxu ne?"

"Kaj tamen mi volas frue levigxi," li ridetis, tamen ekmovigxante.

Estas io, pri la cxirkauxajxo de la stacidomo Victoria, al mi escepte alloga. Cxiam estis tiel, de kiam mi unue venis al Londono, cxe la komenco de la mondmilito, kiam la butikoj estis etaj, malnovaj, kaj malpuraj. Nun, kiam oni vidas cxie grandajn, novajn magazenojn, nokte brilantajn je lumreklamoj cxiukoloraj, nun ankoraux la etoso estas al mi alloga, mistera, romantika, simpatia. Gxenas nur la noveco de la bierejo "Windsor Castle", el tiaj lokoj mi preferas cxiam la intimajn, malnovajn, same kiel oni amas pipon vere forjxetendan,

Estis jam post la dek-unua, do neeble eniri la tetrinkejon Lyon's, (tiun kiu estas rekte kontraux la subfervojo, ne tiu apud la muzikhalo; la unua estas multe pli interesa, tie per dupenca taso da teo [laux dimancxa tarifo tripenca] oni povas sidadi kaj observi "la mondon kaj lian edzinon", laux nia frazo) krome mi sentis, ke Jocxjo, same kiel mi, estas en movigxema humoro, kaj ni direktis niajn pasxojn tra la strato Wilton, preter la itala kafejo kie Jocxjo unuafoje citis al mi el Hohlov: "Jen gxi brilas, mia lumo..."

Estis en la vespero de tiu tago, ke mi kuniris kun li al lia logxejo, kaj ke li pruntedonis al mi la volumeton, kaj en tiu vespero, ke li konigis al mi la poemon de Baghy. Kara Jocxjo, kiom mi sxuldas al li! Li havas nur dudek-kvar jarojn, estas do malpli agxa ol mi je tuta jaro, sed mi cxiam lasis lin esti la gvidanto en la gxardeno de la poezio, al mi li cxiam konigis siajn eltrovajxojn.

Cxu mi ne pravis?" li nun diris. Mi komprenis, ke ankaux li memoras pri tiu babilado.

"Kiam vi avertis min, ne atendi trovi en la Esperanta poezio la amon, kia oni konceptas gxin en la angla? Jes, kompreneble. En nia gxisnuna poezio oni trovas ofte la vorton "amo" sed en efektivo nur la memoron pri gxi aux la korpan pasion. Oni neniam trovas tiun ekstazon, kiun donas "Helen, thy beauty is to me..." el Poe, aux "My dear, your lips, adorable", el Rupert Brooke. Eble tiu nekorpa ekstazo estas propra al la angla literaturo?"

"Mi ne scias. Tamen, mi ne dubas, ke la angla prudemo, kiun ni tiom ofte malbenas, liveris al ni belajxojn nekonatajn en landoj, kies ideologioj estas malsamaj. Ekzemple, vi memoras de Joseph Hergesheimer "The Lay Anthony", li rave ridetis, "jes, kompreneble, nu, tuta gxia beleco devenas el kaj dependas je la koncepto, ke Antonio bele agas, restante virga, pro la memoro de sia amatino."

"Jes, la idealigo de la cxasteco pro estetika aux almenaux senreligia motivo, tio naskis multon belan en la angla literaturo, ekzemple de Meredith..., "mi recitis verson el "Modern Love", kiun li dauxrigis.

Subite mi kaptigxis de ekscito, pensante al la jxus legita ekzemplero de "Al Torento", kusxanta en la brustposxo de mia surtuto. Cxu tuj, nun, mi konigu gxin al li? Mi konsideris la aferon, cxu nun liveri al li la volumon, aux cxu ankoraux, almenaux gxis la morgauxo, egoisme, nejuste, teni al mi tiom da beleco. Mi bildigis al mi lian plezuron, lian entuziasmon, lian dankemon. Granda estis la tento, premi la verkon en liajn manojn, diri: "Jen, Jocxjo, jen la plej alta belo, la plej simpatia kompreno, laux niaj vidpunktoj!"; sed ne, ankaux por tiu nokto mem, por relego en la propra lito mi volis konservi gxin. Efektive, mi ne agas nelojale al li, almenaux pri tio mi provis konvinki min.

Ni marsxis sen pluaj vortoj en la stacidomon tra la flankenirejo.

Estis preskaux senhome. Ni vagis tra la granda korto, preter la atendsalonon, kie ni sidis post la lasta danco en Westminster, kiam ni akompanis la frauxlinojn Brett al ilia vagonaro, la vesperon kiam Jocxjo sxajnigis ne scii, kio estas kamizolo, kaj Anjo proponis klarigi al li la aferon, por reciproka informo pri tio, cxu la famo veras, laux kiu li ne portas kalsonon, ecx dum vintro! Preter kajo ok, kie en 1926 ni renkontis la du germanajn samideaninojn vojagxantajn al Edinburgo, kun kiuj ni pasigis bonegan amuzvesperon en Londono.

Ni rigardis la grandan horlogxon, sub kiu mi renkontis tiom ofte lin kaj aliajn geamikojn.

"Dek antaux la noktomezo?"

"Jes, tio lasas al mi tempon - je kvarono post, la lasta foriras."

"Do, restas tempo por kaftrinko."

"Jes, li ridetis, "ne necesas timi, ke altoficisto de mia firmo vidos min tie!"

Ni ambaux ridis. Vere, kiam mi pensas al la lokoj, kiujn ni frekventas! Kiujn nia amikeco beligis. Ni eniris, mendis kafon, rigardis kun amuzo la brunan fluidajxon kiun oni metis antaux nin.

Mi donis al li la sukeron. "Cxu vi rimarkis tiun frauxlinon kun kiu Mason dancis unufoje, tiun kiu portis verdan robon?"

Liaj lipoj ekmovigxis de ekstazeto. "Belegan korpon sxi havas, jes. Kaj kiel sxiaj haroj kusxis sur la nuko..." Ni sidis silente, bildigante sxin al ni denove.

"Sed se oni volas paroli pri kruroj..."

"Nu?" mi diris, trafante liajn okulojn, ridetantajn de gxojo. En nia rondo, oni sxercas pri Jocxjo, ke se oni volas havi jugxanton pri kruroj...

"Cxu vi ne vidis?"

"Multajn," mi ridetis, "sed ... tiu?"

"Portis argxentan robon, dancis cxiam kun tiu judo en la bruna vestaro. Dio, kiom belaj ili estis!"

"Sciu, Jocxjo, estas bela trajto cxe vi, tiel vi povas paroladi pri la belaj kruroj, kiujn vi vidas, sen la plej eta..."

"Karulo, cxu vi ne scias, ke jen la sola afero, kiu povus instigi min mem verki poemon?!"

"Ke mi estu permesata legi gxin," mi diris.

"Se vi estos bona knabo," li amik-incitis.

Tie ni sidadis inter malpuraj laboristoj, auxskultante senatente ilian obscenan lingvajxon. Envenis publikulino, mendis kafon kaj sandvicxon, mangxis kvazaux malsata. Kredeble sxi ja estis. Kontraux ni taksiveturigisto grunte levigxis por pago. Mi rigardis la horlogxon.

"Kvin post noktomezo."

"Bone, ni iru."

Li sercxis monon en sia vesxtposxeto laux maniero, kiun mi bone konas, maniero, dum kiu li plej bela aspektas. Mi estis jam paginta, metis la manon sur lian brakon, kune ni eliris.

"Nu, jen denove en la arkajxo. Vi havas tempon?"

"Gxuste tri minutojn," li respondis.

Ni staris minuton rigardante al la malseka strato, briligata de la reklamlumoj. Mi sxtelrigardis al li. Tiom bela kaj aminda li aspektis, ke cxiuj rememoroj pri nia amikeco kunfluis en la menson, pikvibrigante la sangon.

Subita impulso kaptis min. Mi suprenetendis mian vizagxon al lia, premis liajn lipojn per miaj.

"Do, bonan nokton, Jocxjo, gxis morgaux!" kaj mi forglitis sur la straton, tra la brilo; preter la alumetvendisto.

*

Cxe renkonto la proksiman tagon li neniel sxajnis ofendita. Li estis en tre gaja humoro, estis trovinta ravan poemon de Bridges, kaj vidinta survoje paron da kruroj... Niaj okuloj ridetante renkontigxis en amika kompreno.

[FINO]

Reiro al la Cxefpagxo Cxefindekso Biblioteka Indekso

UTILAJ LIGILOJ

Sveda Esperanto-Federacio: SEF

L'ampleksega kaj tre utila hejmpagxo de Don Harlow: DH

La sama pagxo por anglalingvanoj: DHA

Kontrolindas: VIDU

La hejmpagxo de l'organo de ELNA: ELNA

Esperanto-Societo Zuriko kaj la cxiutaga retjxurnalo KOMENTOJ: ESZ

THE ADVOCATE - Usona nacia geja gazeto anglalingvaADVOCATE

PLANET OUT - alia usona gejgazeto anglalingva

OUT NOW - anglalingva gazeto/vebzino de San Jose, Kalifornio - cxefurbo de altteknikaj gejoj

Reiro al la Biblioteka Indekso