L'Atendo de Patty Hennessey (Usono)

Nia sola deziro estis akiri hundidon. L'afero sxajnis simpla. Nia rilato kiel paro jam suficxe kreskis por akcepti alian vivulon en nian hejmen. De tri jaroj kaj tri monatoj ni kune paris. Ni travivis kunan laboradon, la lastajn mortospasmojn de mia antauxa amrilato, kaj la kontrauxvolan burgxonadon de Alico kiel amazono. Mi lernintis ami sxin suficxe por estimi sxian fieran sendependemon. Sxi lernintis dormi samlite kun alia homo la tutan nokton sen senti klauxstrofobion. La vivo bonis. Ni nur deziris hundidon.

Ni ambaux maldungigxis. Ni feriis la someron por gxui la nordon, trovi nian centron kaj plani nian venontan vivon.

Malgraux infanagxo pasita sen dorlotbesto, Alico enamigxis al mia kata samdomano, do la kato kaj mi translogxigxis al sxia apartamento. Mi verkadis, dissendadis resumojn, kaj legadis. Alico vizitadis geamikojn, planis niajn somerajn vojagxojn, kaj skribis leterojn. Jam pli ol unufoje mi sonde menciis hundon.

Unu tagon Alico turnigxis al mi kaj diris, "Mi kredas ke alvenis la tempo por hundido." Ni komencis la procedon. Ni prunteprenis Hundorasoj de la Mondo de la biblioteko kaj studis la specifajn trajtojn de cxiu raso placxa al nia koncepto de hundeco. Ni listigis pozitivajn kaj negativajn aspektojn, preferojn kaj malsxatojn. Nur iu mem spertinta nian decidprocedon povus kompreni gxin.

Ni decidis akiri miksrasulon. Ni intencis akiri hundidon de miksrasa deveno (kiel sciate, ili pli inteligentas) kaj mem dresi gxin. Nia prefero emis al inhundo, sed pli grava ol sekso estis la trajtoj de bona rilatemo kaj humursento. Miksrasa terhundo placxe petolemus. Ni respondis al anoncetoj en la jxurnalo kaj bultentabuloj. Ni esploris informojn de amikoj kaj regule vizitis la Adoptejon de la Bestprotekta Societo. Ni seriozis.

Stano estas trankvila kaj nebabilema viro. Li estas la pli agxa frato de Frecxjo, nia geja amiko, kiu regule cxeestas la porviran vesperon cxe la Taverno Inarejo; okulfrape ili similas unu l'alian. Kiam Alico kaj mi unue vizitis la Bestprotektan Societon, Stano helpis nin inspekti la "nunajn elekteblulojn". Nia konversacio devagis de hundoj al fratoj kaj vivstiloj, kaj Stano enradikigxis en niajn korojn per sia evidenta amo kaj fiero pri sia frato. Stano alkutimigxis atendi nin regule cxe la bestorfejo, kaj li pli faciligis niajn vizitojn per rapida priskribo de cxiu nova veninto versxajne placxa al nia gusto.

La 22an de Junio, du tagojn post la naskigxfesto de Alico, mi faris unu el miaj du cxiusemajnaj vizitoj cxe la Societo. Tuj kiam mi vidis Stanon mi komprenis ke io sxangxigxis. Du adoptemuloj okupis lin, do li kapgestis por ke mi atendu. Mi deprenis miajn sunvitrojn kaj trafoliumis la brosxuretojn sur la bultentabulo. Dum mi legis pri "Korvermozo kaj Hundofebro," mi auxskultis la nun strecxitan, kvankam ordinare dolcxan vocxon de Stano, dum li rapide klarigis l'adoptoprocedon al la novaj bestomastroj.

Post la fina adiauxo de la felicxa familio, Stano petis la hundejan helpiston prizorgi la akceptejon dum li akompanos min por vidi la novajn alvenintojn. Kiam ni atingis la vitran kabineton servantan kiel kontoro, Stano fermis la pordon malantaux si, eksidis sur la cxeskribtablan segxon kaj malrapide retroklinigxis gxis li apogas sin sur la malantauxa muro. Mi atendis dum Stano medite rigardis min super siaj dratkadraj okulvitroj. Mi ridetis. Stano diris, "Mi havas hundon, kiun mi sxatus montri al vi."

"Cxu plenkreska hundo?"

"Jes, kvin aux sesjara germana sxafhundo," diris Stano, preskaux tro senesprime.

"Stano?" mi demandis kun miksajxo de konfuzo kaj frustrigxo, "ni deziras hundidon, tio vi scias - hundideton tauxgan por apartamento."

"Tion mi ja scias, Pamo," li diris trankvilige, "sed vi devas vidi cxi hundon." La cxambro estis varma. Mi povis senti mian vizagxon plivarmigxi dum mi sidas, rigardante al Stano. Ankaux li meditadis. Ni rigardis unu l'alian, cerbumante pri la malaj flankoj de enigmo.

Mi atendis. Post pluraj momentoj mi diris, "Kial, Stano? Kial hundon? Kial cxi tiun hundon?"

Stano profunde enspiris, suspiris, kaj diris, "Jam de ok tagoj li estas cxi tie, Pamo. La limo estas dek. Inoj edukis lin. Al viroj li ne kondukas malbone, sed li simple preferas inojn. Li estas bona hundo. Mi kredas ke vi devas vidi lin." Dum la semajnoj de niaj vizitoj al la Societo, Stano neniam antauxe provis konvinki Alicon kaj min pri ajna hundo. Li neniam prezentis beston ne konforman al la plejparto de nia kriterio. Li neniam uzis kompaton aux euxtanazion por decidigi nin. Mi konstatis ke mi devos vidi cxi hundon por kompreni.

"Bone, cxar viaj sentoj tiom fortas tirilate, mi rigardos la hundon."

La koridora aero multe pli fridetis ol tiu de la kontoro. Mi profunde spiris. La bojado kaj plorblekado pli lauxtigxis dum Stano malfermis la pordon markitan per la etikedo GRANDAJ HUNDOJ, kaj la varma odoro de hundejo superondis nin kiam ni eniris la cxambron. Stano haltis tuj post la pordo kaj rigardis trans la cxambron. "Li nomatas Mako," diris Stano, sen turni la rigardon. Evidentis, kiu estas Mako.

Li sidis trankvile en la mezo de sia kurejo. Li estis nek malgxoja nek ekscitita. Li estis atenta, orelhirta, klarokula. Li atendis. Li rigardis nin, aux pli precize, li rigardis min.

Stano iris trans la cxambron kaj staris maldekstre de Makes kagxo. Mako sidis kviete. Mi iris trans la cxambron al Stano kaj Mako perokule sekvis min kun intereso. Miaj nukharoj hirtetis. Mi pensis, "Ni deziras nur hundidon."

"Kiom li agxas?" mi diris, provante rompi la silenton.

"Ni kredas ke li estas kvin- aux ses-jara," diris Stano.

"Cxu lia mastro ne diris al vi?"

"La mastro ne alportis lin, do la informo pri li iom nebulas," respondis Stano heziteme.

Mi pli proksimigxis al la kagxo de Mako. Sxafhundo en apuda kagxo saltis kontraux sian pordon, plorblekante kaj petolante por altiri atenton. Mako kaj mi nur tremetis pro la subita movo, fikse atentante unu l'alian.

Li estis bela hundo, trikolora, kun brila hararo. Liaj oreloj kaj nazo nek tro grandis nek male. Li mezgrandis kun muskolaj brusto kaj postajxo. Lia vosto estis nerompita kaj arkis supren de la planko dum li dauxre sidis kaj atendis.

Mi rigardis flanken al Stano. Li dauxre rigardis Makon. "Do, kias la rakonto, Stano?" mi finfine demandis. Stano trankvile rigardis min.

"La situacio specialas, Pamo. Oldino suferis auxtan akcidenton sur Vojo Vilsono kie gxi kurbigxas cxe la mangxajxvendejo. Evidente sxi suferis koratakon cxe la stirilo, kaj anstataux eniri la krucvojon, sxi direktis la auxton en la arbojn de la Parko Vitio. Sxi mortis tujtuj."

"Do, Mako apartenis al sxi, cxu?"

"Nu, jes, al sxi kaj al sxia kunino," Stano diris mallauxte, brulokule fiksrigardante mian vizagxon.

L'akcidenta viktimo estis Rozo Kutreso," Stano dauxrigis. "La policanoj trovis karton en sxia mansako kun indiko pri kiu informendas en kazo de eventuala akcidento. La karto indikis ke kontaktendas Graco Jenson, cxe la sama adreso. Do, post kiam la policoanoj prizorgis cxion cxe la loko de l'akcidento, ili iris al la hejmo de Graco. Neniu respondis kiam ili frapis la pordon, sed najbara estis ekstere antaux sia domo." Stano pauxzis, frotis sian pantalonon per ambaux manoj, iomete sxangxis sian pozon, kaj dauxrigis. "L'afero iom neklaras, sed plej koncize, Graco suferis apopleksian atakon du tagojn antaux l'akcidento. Rozo estis survoje al la malsanulejo vizitonte sxin."

Mako sidis senmove en sia kagxo, rigardante Stanon kaj min, pacience atendanta. Versxajne mi nur imagis ke liaj okuloj aspektas malgxoje.

Subite mi ekkonsciis pri strecxigxo cxe mia gorgxo. Mi glutis. Mi pensis pri la vivo kaj la morto kaj la forpaso de l' tempo. Mi memoris mian hundon Tupeton kaj la dek kvar jarojn kune pasigitajn. Mi pensis pri Alico kaj kiom mi dezirus ke sxi estu sci tie. Mi provis pensi pri io alia, io ekster la cxambro, ekster la konstruajxo; io bagatela, io cxiutaga, io malpli reala.

Mi iris al la kagxo kaj genuigxis. Mi metis miajn fingrojn tra la krado. Mako ekstaris kaj venis al la pordo. Li kusxigxis sian busxon kontraux miajn fingrojn.

"Do, la policanoj alportis lin cxi tien, cxu?" mi demandis, provante meti finon al la rakonto.

"Jen. La najbaro sciigis al la policanoj ke Mako estas en la domo. Kiam ili kontaktis la malsanulejon, la flegistino diris ke supozatas ke Graco ne travivos la nokton."

Mi metis mian brulantam vizagxon kontraux la malvarman metalon de la kagxa pordo. Mako flaretis miajn okulojn, nazon, kaj mentonon. Lia nazo malsekis. "Sana hundo," mi pensis. "Almenaux Stano memoris unu el niaj postuloj."

"Mi devas telefoni al Alico," mi diris ekstarante. "Mi ne rajtas sendepende decidi." Subite la tempo pli rapidigxis. Post malpli ol kvin minutoj mi telefone klarigis cxion al Alico, kaj sxi alvenis al la Societo post dudek minutoj. Dum sxi travenis la pordon sxi diris, "Cxu cxi tiun vi deziras?"

Mi respondis, "Nur se vi vere opinias ke bonas la ideo. Nur vidu la hundon. Se li ne placxos al vi, ni ne adoptos lin."

Ekestis tuja amo. La hundo adoris Alicon. Kvankam sxi retenis sin, evidentis ke Alico amas la hundon. Stano felicxis. Alico felicxis. Cxe mi pli-malpli mankis sento.

La postaj pluraj tagoj obtuzas en mia memoro. Mi prezentis lin al la najbaroj, la kato, geamikoj, kaj la luiganto (vi devos pagi aldonan garantimonon, kaj vi devos tuj translogxigxi se iu plendos!") Ni acxetis hundomangxajxon, kolumon, teleron, kaj bovlon. Dum horoj mi sidis cxe mia komputilo kun la kapo de Mako kusxanta sur mia gambo. Cxiu kareso, cxiu vorto ravis lin kaj liaj okuloj plenis de amo. Mi pasigis plej karajn tempojn rigardante la katon dormi kontraux la flanko de Mako kaj eksciante ke se Alico cxeestas, Mako neniam foras pli ol du metroj de sxi.

Kiel Stano diris, Mako estis bona hundo. Li obeis cxiujn kutimajn ordonojn, "Restu, Mako! Venu, Mako! Haltu, Mako!" Ni povintus senrimene promeni kun li, sed ni volis resti sekuraj, do ni cxiam uzis ledan rimenon ekster l'apartamento. Li gxuis la eksterejon kaj tre atentis la vidajxojn kaj sonojn de la somero, sed li neniam tiris, nek impetis, nek ploris. Rozo kaj Graco ja bone dresis lin.

Post la unuaj du semajnoj venis la varmaj tagoj de Auxgusto. Nia familio formintis siajn limojn kaj regulojn. Jes, permesatas dormi sur la lito se vi dormas trankvile cxe la malsupro kaj ne ruligxas sur la katon. Ne, vi ne mangxu porhoman mangxajxon krom nur tre malofte, kaj nur se la homo unue proponos gxin al vi, kaj vi ne petegu. Ne boju aux plorbleku pro sonoj sur la strato, sed se iu tusxos la pordanson, murmuregu minace!

Mi forgesis nian deziron por hundido, kaj la pasinta vivo de Mako sxajnis fabela. Miaj fortaj sentoj spertitaj la unuan tagon cxe la Societo farigxis malpli intensaj. Ili revenis, tamen, kiam mi auxdis la vocxon de Stano en mia respondmasxino, "Pamo aux Alico, bonvolu telefoni al mi cxe la Adoptocentro de la Bestprotekta Societo je 625-2387. Mi estos hejme je 529-8965 post la sesa. Temas pri Mako."

"Al kio li aludas dirante, 'temas pri Mako'?" ripete demandis Alico dum mi ciferumis la cxelaboran numeron de Stano.

"Mi ne scias, Anjo, sed ni ekscios," mi respondis, sentante min malpli kuragxa ol mi sxajnigas. Mi devis atendi senfinan tempon gxis iu respondis al la telefono.

"Saluton, vi kontaktas la Bestprotektan Societon. Bonvolu atendi." Hmmmmm.

Mi atendis. La horlogxo super la kuireja pordo tiktakis gxene. Musxo flugis sur la kapon de Mako, kaj li deskuis gxin. Alico pasxis tien kaj reen. La kato kusxis en la sunlumo kaj songxis.

"Saluton. Parolas Johano. Cxu mi rajtas helpi vin?" diris la adoleska vocxo.

"Jes. Cxu Stano cxeestas?"

"Atendu momenton kaj mi venigos lin," respondis la vocxo. Hmmmmm. Mi atendis.

"Saluton. Parolas Stano. Cxu mi rajtas helpi vin?" La dolcxa vocxo trankviligis min.

"Stano. Pamo parolas. Kio okazas?"

"Ho, Pamo, bone. Temas pri Mako."

"Jes."

"Flegistino cxe la Komunuma Malsanulejo telefonis antaux nelonge, fakte antaux tri horoj. Ili deziras ke Mako vizitu Gracon en la malsanulejo."

"Kio? Graco? Sed mi kredis... Stano, nu, cxu sxi ne mortis?"

"Mi supozas ke sxi dauxre retenas la vivon. La flegistino diras ke sxi sencxese parolas pri sia hundo. Sxi sxajne maltrankvilas pri li."

"Ho."

"Pamo, cxu vi auxdas?"

"Pardonu. Jes, mi auxdas. La Komunuma Malsanulejo, cxu tion vi diris?"

"La flegistino diras ke sxi estas en la Rekapabliga Centro. Parolis la cxefflegistino, Karj Iu."

"Jes. Karj Ludkovski. Mi antauxe laboris tie."

"Jes, pola nomo. Sxajne vi pravas."

"Cxu jen cxio, Stano?"

"Jes. Mi ne donis al sxi vian nomon aux numeron. Tia informo estas konfidenca. Mi nur diris al sxi ke mi donos la mesagxon al vi."

"Bone. Dankon, Stano."

"Ne dankinde, gxis la, Pamo."

Karj renkontis nin cxe l'antauxa pordo de la Rekapabliga Centro. "Mi gxojas pro via vizito," sxi diris mallauxte. Karj cxiam parolis mallauxte, ecx kiam kolera. "Sinjorino Jenson tre malfortas kaj ne resanigxos. Mi deziras ke sxia hundo vizitu sxin."

"Frauxlino," mi diris.

"Pardonu?" demandis Karj.

"Frauxlino," mi diris denove. "Graco Jenson neniam edzinigxis, almenaux ne lauxlegxe."

"Ho, cxu vi konas sxin?" demandis Karj.

"Nur per la polica raporto al la Bestprotekta Societo," mi respondis per sxajne ne emocia vocxo.

"Nu, vi do scias ke sxi estas geja kaj sxia amatino mortis survoje vizitonte sxin." Karj regis sin multe pli bone ol mi.

Mia vizagxo varmis. Alico tenere karesis la kapon de Mako kaj iomete ridetis. Karj ne atendis respondon. "Frauxlino Jenson estas en malfacila situacio, Pamo. Sxi nek resanigxas nek pli malsanigxas. Sxi parolas pri sia hundo sencxese." Karj kapgestis al Mako, staranta cxe mia flanko. "Mi kredas ke se sxi vidos lin, tio helpos."

Mi rigardis de Mako al Karj. Sxiaj okuloj malseketis, kaj sxia vizagxo, kvankam profesie regata, plenis de kompreno. Alico dauxre ridetis. Eble sxi sciis pri io al mi nekonata.

Ni jam laborintis kun Karj Ludkovski, Registrita Flegistino, kvar jarojn. Sxi estis la cxefflegistino, mi estis terapiestrino, kaj Alico estis terapiisto. Karj estis kompetenta kaj fiera. Karj faris cxion lauxregule. Sxi cxiam portis amelitan blankan uniformon kaj priparolis pacientojn per ties familia nomo kaj gxusta titolo. Pri sxia privata vivo mi sciis nenion, krom ke sxi frauxlas, logxas cxe malgranda lago ekster la urbo, kaj sxatas fisxi. Mi neniam vidis sxin cxe la Taverno aux la pregxejo. Mi neniam vidis ajnan eksteran signon kaj sxi neniam menciis sian vivstilon. Sed, nun, sxiaj okuloj rakontis al mi ion, kion mi ne antauxe suspektis. Kelkaj aferoj ja bonege kasxitas.

"Mi komprenas," mi diris, rigardante sxin. "Vi sxajne scias pli pri la situacio ol ajniu alia. Evidente sxi tre fidas vin."

"Estas reciproka afero. La sorto estas neordinara forto," flustris Karj. "Ni iru supren per la malantauxa lifto. Frauxlino Jenson estas en la fakejo de intensa flegado."

Ni kvarope eliris la lifton cxe la dua etagxo. Alico, Mako, kaj mi atendis dum Karj kontrolis cxe la sekcia flegistino. Poste Karj kondukis nin al litcxelo n-ro 3 kaj ni eniris.

La cxelo estis tipa por intensa flegadejo kun multaj tuboj kaj masxinoj cxirkauxitaj de facile movebla kurteno. Auxdeblis la sencxesa siblado de oksigeno kaj la pulsosonoj de la kardia monitoro. La malgranda blanka lito estis apud la malantauxa muro. La odoro de alkoholo kaj pudro, urino kaj desinfektajxo sxvebis en l'aero.

Karj staris cxe la lito kaj ektenis la manon de la malfortino. "F-ino Jenson, estas mi, Karj Ludkovski. Vi havas gravan vizitanton."

Graco Jenson estis mezstatura kaj havis maldikan grizan hararon cxirkaux la kapo kiel maldensan nebuleton. Sxia vizagxkoloro estis pala kaj flaveta, kaj sxiaj lipoj strecxitis. Sxi sxajne suferis grandan doloron. Sxi malrapide malfermis la okulojn kvazaux tirate el tre profunda dormo.

Karj ripetis la lastan frazon. Graco strabis preter Karj al la du nekonatinoj en la cxambro. Sxi flustre diris, "Cxu vizitanto?"

"Jes," Karj diris per nun ekscitita vocxo, "cxi du estas la novaj mastroj de Mako, kaj ili alvenigis lin por viziti vin!" La okuloj de Graco plilargxigxis kaj sxi levis la kapon de sur la kuseno. "Mako? Mia Mako? Cxu li estas cxi tie? Mako?"

"Jes, li cxeestas," diris Karj dum sxi pasxis flanken.

Mi ne povis movigxi. Mako skuigxadis. Karj ploris. Nur Alico povis agi. Sxi prenis la rimenon de mia mano, karesis mian sxultron, kaj lasis Makon iri al la lito.

Li malrapide ekstaris sur la malantauxaj kruroj kaj apogis l'antauxajn piedojn sur la lito flanke de Graces sxultro. Li metis sian nazon apud sxian vizagxon dum sxia mano trovis liajn orelojn, lian kapon, lian kolon. "Ho! Ho!" Graco flustris ade kaj ripete.

Alico tenis mian manon. Karj gratis la dorson de Mako kaj klarigis, "Vi do vidas, F-ino Jenson, ke Mako sekuras kaj bonfartas. Li havas bonan hejmon kun du inoj, kiuj amas lin. Li ankoraux amas vin, sed li ankaux amas ilin. Same kiel li ankaux amas Rozon kaj vin."

"Jes, jes, mi komprensas," diris Graco post sursxuti la nazon de Mako per kisetoj. "Li aspektas tre bonfarte kaj felicxe. Bonvolu veni cxi tien kaj prirakontu vin al mi," sxi flustris inter penspiroj. Mi timis ke eble la ekscitigxo troos por Graco, sed Karj sxajnis neniel maltrankvila. Mi do fidis sxian jugxon.

Alico kaj mi movigxis al la flanka de Mako kaj li sxovis la nazon kontraux sxian flankon. Graco ridetis ruzete dum sxiaj okuloj esploris niajn vizagxojn kaj fine rimarkis mian manon, kusxantan sur l'antauxbrako de Alico.

Alico parolis pri nia vivo. Nia sercxo por novaj laborpostenoj. La hela matena sunlumo en nia apartamento. Graco fermis la okulojn dum sxi auxskultas, kaj sxi interrompis nur por peti klarigon aux aprobi.

Kiam Alico finis Graco dankis nin pro la vizito kaj pro tio ke ni alportis Makon. Ni promesis reveni la postan tagon. Graco premis niajn manojn, karesis Makon denove, kaj endormigxis.

Dum ni tri turnigxis al la pordo, la pulsosonoj de la monitoro sxangxigxis en zumalarmon. Graco irintis rekunigxi kun Rozo. L'atendo finigxis.

FINO

Biblioteka Indekso