HURLO

de Allen Ginsberg

tradukis Earl Galvin



Por Carl Solomon

I

Mi vidis
la plej bonajn mensojn de mia generacio detruitaj pro
frenezo, malsataj, histeraj, nudaj,

trenantaj
sin tra la negraj stratoj auxrore
sercxante koleran dozon,

angxelkapaj
sciuloj brulsopiraj la l'antikva cxiela
ligo kun la stela dinamo en la masxinaro
de nokto,

kiuj malricxe
kaj cxifonaj kaj kavokulaj kaj ekstazaj sidis
tranokte fumantaj en la supernatura mallumo de
fridakvaj apartamentoj sxvebantaj trans la suproj de urboj
kontemplante jxazon,

kiuj senkovris
siajn cerbojn al la Cxielo sub la alttrajnejo kaj
vidis Mahometajn angelojn stumblantaj sur acxlogxejaj
tegmentoj iluminitaj,

kiuj eksigitis
de la akademioj pro frenezeco k
eldonado de obscenaj odoj sur la fenestroj de la
kranio,

kiuj kauxris
nerazitaj en cxambroj en subvestoj,
bruligante sian monon en rubkorboj kaj auxskultante
la Teruron tra la muro,

kiuj arestigxis
en siaj publikaj barboj revenante tra
Laredo kun zono de kanabo al Novjorko,

kiuj mangxis
fajron en farbo hotele aux trinkis terebinton en
Paradise Alley, morton, aux purgatoriigis siajn
torsojn nokton post nokto

per songxoj,
per drogoj, per vekaj kosxmaroj,
alkoholo kaj kaco kaj senfinaj amoragoj,

nekompareblaj
blindaj; stratoj de timtrema nubo kaj
fulmo en la menso saltanta al polusoj de
Kanado k
Paterson, iluminante la tutan
senmovan mondon de Tempo intere,

Pejotaj masivajxoj
de koridoroj, malantauxkortaj verdarbaj tombejaj
auxroroj, vinebrio super la tegmentoj,
butikfrontaj kvartaloj de kanabamula gxojvetura neona
blinkanta trafiklumo, sunaj kaj lunaj kaj arbaj
vibradoj en la rorantaj vintraj krepuskoj de
Brooklyn,
rubujaj delirdiroj kaj kompleza regxa lumo de menso,

kiuj katenigis sin
al subtervojoj por la senfina
veturo de
Battery al sankta Bronx benzedrine
gxis la bruo de radoj kaj infanoj malebriigis
ilin tremantaj busxkadukaj kaj
batitaj cerbe sensxirmaj tute elcxerpitaj de brilo
en la morna lumo de Zoo,

kiuj sinkis
la tutan nokton en submarsxipa lumo de
Bickford's
elflosis kaj sidis tra la mucida biero post
tagmezo en dezerta Fugazzi's, auxskultante al la krak'
de sorto cxe la hidrogena diskogurdo,

kiuj parolis
sencxese sepdek horojn de parko al
logxejo al drinkejo al
Belleview al muzeo al la
Ponto Brooklyn,

perdita bataliono
de platonaj konversaciistoj saltantaj
de sur la sojlsxtupoj de fajrelirejoj de fenestroj
de sur
Empire State el la luno,

babilade sxrikantaj
vomante flustrantaj faktojn
kaj memorojn kaj anekdotojn kaj okulsxatojn
kaj sxokojn de malsanulejoj kaj prizonoj kaj militoj,

kies intelektoj
eligis plenmemore sep tagojn
kaj noktojn brilokule, viandon por la
Sinagogo jxetitan sur la pavimon,

kiuj malaperis
en neniejon de Zena Novjxerzio lasante
spurvojon de ambiguaj bildposxtkartoj de l'urbdomo de
Atlantic City,

suferantaj
Orientajn sxvitojn kaj Tangxerajn ostmueladojn
kaj migrenojn de Cxinio
detoksigxe de heroino en mueblita cxambracxo de
Newark,

kiuj vagis
sencele kaj ronde noktomeze en la
fervojcentro demandante al si kien iri, kaj iris,
lasante neniujn rompitajn korojn,

kiuj bruligis
cigaredojn en varvagonoj varvagonoj varvagonoj bruegantaj
tra negxo cele al solecaj bienoj en
avo nokto.

kiuj studis
Plotinonon Poe Sanktan Johanon de la Kruco
telepation kaj popularan kabalon cxar la kosmo
instinkte vibris cxe iliaj piedoj en Kansaso,

kiuj solaj
trairis la stratojn de Idaho sercxante
viziajn indianajn angxelojn kiuj estas viziaj indianaj
angxeloj,

kiuj taksis
sin nur frenezaj kiam Baltimoro
glimis en supernatura ekstazo,

kiuj ensaltis
limuzinojn kun la Cxino de Oklahomo
kaprice pro vintra noktomeza stratlampa urbeta pluvo,

kiuj tralantis
malsataj kaj solecaj tra Houston
sercxante jxazon aux amoron aux supon, kaj sekvis la
kleran Hispanon por konversacii pri Usono
kaj Eterneco, senespera tasko, kaj do sursxipigxis
al Afriko,

kiuj malaperis
en la vulkanojn de Meksiko post-
lasante nenion krom la ombro de gxinzo
kaj la lafo kaj cindro de poezio dissxutitaj en
fajrejo Cxikago,

kiuj reaperis
sur la Okcidenta Marbordo esplorante la
F.B.I.n en barboj kaj sxortoj kun grandaj pacamaj
okuloj voluptigaj en sia malhela hauxto distribuante
nekompreneblajn faldfoliojn,

kiuj bruligis
cigaredtruojn en la brakojn protestante
la narkotan nikotinan tabakan nebulon de Kapitalismo,

kiuj disdonis
Superkomunistajn pamfletojn en Placo
Unio plorante kaj senvestigxante dum la sirenoj
de
Los Alamos veploris ilin, kaj veploris laux
Muro, kaj ankaux la pramo al Staten Island
veploris,

kiuj ekploris
en blankaj sportejoj nudaj
kaj tremantaj antaux la masxinaro de aliaj
skeletoj,

kiuj mordis
detektivojn cxe la kolo kaj sxrikis ravite
en policauxtoj pro nenia krimo krom la
propraj sovagxaj kuirado pederastio kaj ebrio,

kiuj hurlis
surgenue en la subtervojo kaj
trenitis de sur la tegmento svingante generorganojn kaj
manuskriptojn,

kiuj lasis sin
pugfikigxi de sanktaj
motorciklistoj, kaj kriis pro gxojo,

kiuj midzis
kaj midzigxis de tiuj homaj serafoj,
la maristoj, karesoj de Atlantika kaj Kariba
amo,

kiuj amoris
matene vespere en roz-
gxardenoj kaj la herbo de publikaj parkoj kaj
tombejoj disxpucante sian semon libere al
iu ajn venu ajniu,

kiuj singultis
senfine provante subridi sed finis
per plorkrieto malantaux parieto en Turka Banejo
kiam la blonda kaj nuda angxelo venis por trapiki
ilin per glavo,

kiuj perdis
siajn amknabojn al la tri oldaj megeroj de la sorto
la unuokula megero de la aliseksama dolaro
la unuokula megero kiu palpebrumas el la utero
kaj la unuokula megero kiu faras nenion krom
sidi surpuge kaj tondeti la intelektajn orajn
fadenojn de la metiista teksilo,

kiuj kopulaciis
ekstaze kaj nesatige kun botelo de
biero amato paketo de cigaredoj kandelo
kaj falis el la lito, kaj dauxrigis laux
la planko kaj tra la koridoro kaj finis svenante
sur la muro kun vizio de pleja picxo kaj
cxuro evitantaj la lastan cxuron de konscio,

kiuj dolcxigis
la kundojn de miliono da junsxioj tremantaj
sunsubire, kaj estis rugxokulaj matene
sed preparigxis dolcxigi la kundon de la sun-
levigxo, rivelante gluteojn sub fojnejoj kaj nudaj
en la lago.

kiu putumis
tra Kolorado en miriadaj
sxtelitaj noktauxtoj, N.C., sekreta heroo de cxi
poemoj, kacisto kaj Adoniso de Denver-gxojo
en la memoro de sia nenombrebla fikitaro da juninoj
en sendomaj terpecoj k vojmangxejaj malantauxaj kortoj, kinejojes
kadukaj vicoj, sur montsuproj en kavoj aux kun
marasmaj kelnerinoj cxe konataj vojflankaj solecaj
subjuplevoj k aparte sekretaj benzinstaciaj
solipsismoj de necesejoj, k ankaux hejmurbaj stratetoj,

kiuj dormigxis
en vastaj kinejacxoj, translokigxis en
songxoj, vekigxis sur subita Manhattan, kaj
levis sin el keloj postebriaj pro
senkora
Tokay kaj teruroj de Tria
Avenuaj feraj songxoj k stumblis al sen-
laborhelpejoj,

kiuj marsxis
la tutan nokton en sangoplenaj sxuoj sur
la negxaj kajoj atendante gxis pordo en la
Orienta Rivero malfermigxos al cxambro plena de vaporhejto
kaj opio,

kiuj kreis
grandajn memmortigajn dramojn sur l'apartamentaraj
klifbordoj de la
Hudson sub la milittempa
blua versxlumo de la luno k iliaj kapoj kronigxos
per lauxro en oblivio,

kiuj mangxis
la sxafidstufajxon de la imago aux digestis
la krabon cxe la kota fundo de la riveroj de
Bowery,

kiuj ploris
je la romantiko de la stratoj kun iliaj
pusxcxaretoj plenaj de cepoj kaj malbona muziko,

kiuj sidis
en skatoloj enspirante la mallumon sub la
ponto, kaj levigxis por konstrui klavicenojn en
siaj logxlaborejoj,

kiuj tusis
sur la sesa etagxo de Harlem kronite
per flamo sub la tuberkuloza cxielo cxirkauxite
de orangxujoj de teologio,

kiuj skribacxis
la tutan nokton rokenrolante super altaj
sorcxocxantoj kiuj je la flava mateno estis
stancoj de galimatio,

kiuj kuiris
la pulmon koron piedojn voston de putraj bestoj
borsxton k maizpanetojn revante pri la pura vegetala
regno,

kiuj jxetis sin
sub karnkamionojn sercxante
ovon,

kiuj jxetis
siajn horlogxojn de sur la tegmento por vocxdoni
por Eterneco ekster Tempo, k vekhorlogxoj
falis sur iliajn kapojn cxiutage dum la sekva jardeko,

kiuj trancxis
siajn manradikojn tri fojojn sinsekve sensukcese,
cedis kaj devigitis malfermi anktikvarejojn
kie ili kredis sin pliagxantaj
kaj ploris,

kiuj bruligitis vivaj
eb siaj senkulpaj flanelaj kompletoj
sur Avenuo Madison mez eksplodoj de plumba versado
k la stimulita klakado de la feraj regimentoj
de la modo k la nitroglicerinaj sxrikoj de la
njoviroj de raklamiko k la iperito de mavintencaj
inteligentaj redaktoroj, aux kiujn faligis la
ebriaj taksioj de la Absoluta Realo,

Kiuj saltis
de sur Ponto Brooklyn cxi tio fakte okazis kaj forpasxis nekonitaj kaj forgesitaj
en la fantoman obtuzon de Cxinkvartala supo servvojetoj
k fajrokamionoj, ne ecx unu senpaga biero,

kiuj kantis
el siaj fenestroj malespere, falis el la
subtervoja fenestro, saltis en la malpuracxan
Passaic,
saltis sur negrojn, ploris tra la tuta strato,
dancis sur rompitaj vinglasoj sensxue frakasis
sondiskojn de nostalgia Euxropea
1930-jardeka Germana jxazo finis la viskion kaj
vomis gxemante en la sangan necesabon, gxemoj
en iliaj oreloj kaj la blekego de kolosaj vapor-
fajfiloj,

kiuj rapidis
laux la sxoseoj de Intio vojagxante
al reciproka vetauxta-Golgota prizonsoleca
dejxortempo aux Birminghama jxaza enkarnigxo,

kiuj auxtis
translande sepdek du horojn por ekscii
cxu mi havus vizion aux vi havus vizion aux li havus
vizion por elkoni Eternecon,

kiuj revojagxis al Denver,
kiuj mortis en Denver, kiuj
revenis al Denver k vane atendis, kiuj
zorgis pri Denver k primeditis k solis en
Denver kaj finfine foriris por trovi la
Tempon, k nun al Denver mankas sxiaj herooj,

kiuj genuigxis
en senesperaj katedraloj pregxante
por reciproka savigxo kaj lumo kaj mamoj,
gxis la animo iluminis sian hararon sekunde,

kiuj krasxfalis
tra siaj mensoj en prizono atendante
neeblajn krimulojn kun oraj kapoj kaj la
cxarmo de la realo en la koroj kiuj kantis dolcxajn
bluzojn al Alcatraz,

kiuj retirigxis
al Meksiko por kultivi kutimon, aux Roka
Monto al milda budho aux Tangxero al knaboj
aux Sudpacifika Linio al la nigra lokomotivo aux
Harvard al Narciso al Woodlawn al la
midzocxeno aux tombo,

kiuj postulis
procesojn pri malsaneco akuzante la radion pro
hipnotizado k al ili restis ilia frenezo k iliaj
manoj kaj neverdiktpova jxurio,

kiuj jxetis
terpomsalaton al likciistoj pri Dadaismo cxe
CCNY
kaj sekve prezentis sin sur la
granitaj sxtupoj de la frenezulejo kun razitaj kapoj
kaj arlekena parolo pri memmortigo, postulante
tujan lobotomion,

kaj kiuj anstatauxe
ricevis la konkretan vakuno de insulinoa
Metrazol elektra akvoterapia psikoterapia
okupterapia pingpongon k
amnezion,

kiuj en senhurura
protesto sobturnis nur unu simbolan
pingpongan tablon, mallonge restante en katatonio,

revenante post jaroj
vere kalvaj krom peruko de
sango, kaj timoj kaj fingroj, al la videble frenezula
sorto de la fakoj de la frenezurboj de la
Oriento,

la fetoraj koridoroj de
Pilgrim State Rockland kaj Greystone,
disputante kun la ehxoj de l'animo,
rokenrolante en la noktomezaj solecbenkaj
dolmenregnoj de amo, songxo de la vivo
kosxmaro, korpoj sxtonigitaj same pezaj kiel la
luno,

kun matro finfine ******,
kaj la lasta fantasta libro
eljxetita el la legxejacxa fenestro, kaj la lasta
pordo fermita je la 04h00 kaj la lasta telefono
batita al la muro responde al la lasta
mueblita cxambro malplenigita gxis la lasta peco
de mensa mueblaro, flava papera rozo tordita
sur drata pendigilo en la sxranko, kaj ecx tiu
imaga, nenio krom esperiga iometo da
halucino

ha, Carl,
dum vi ne sekuras mi ne sekuras, kaj
nun vi vere estas en la totala besta supo de
tempo

kaj kiu do
kuris tra la glaciaj stratoj obsedita
de subita brilo de l'alhxemio de la uzo
de l'elipso la katalogo la metro k la
vibranta ebeno,

kiu prisongxis kaj
enkarnigis brecxojn en Tempo kaj Spaco
per imagoj apudigitaj, kaj kaptis la
arkangxelon de l'animo inter 2 vidaj imagoj
kaj kunigis la elementajn verbojn kaj kunmetis
la nomon kaj streketon de la konscio saltante
per sento de Pater Omnipotens Aeterna
Deus

por rekrei
la sintakson kaj mezuron de kompatinda homa
prozo kaj stari antaux vi senparole kaj
inteligenta kaj tremanta pro honto, forpelita tamen
konfesanta el l'animo por konformigxi al la ritmo
de pensado en sia nuda kaj senfina kapo,

la frenezulo vagabondo
kaj angxelo bitnika en Tempo, nekonata,
tamen cxi skribante tion eble postdirotan
en tempo veninta post morto,

kaj levigxis reenkarnigxinta
en la fantomaj vestoj de jxazo en
la orkorna ombro de la bando kaj blovis la
suferon de Amerikes nuda menso por amo en
unu eli eli lamma lamma sabaktxani saksofona
krio sxancelinta la urbojn gxis la lasta radio

kun la absoluta koro
de la poemo de vivo elbucxita
el la propraj korpoj bone mangxeblaj mil
jarojn.

[fino de parto i]

Bedauxrinde mankas la dokumento por "Hurlo" dua parto. -- DH

Reiro al la Biblioteka Indekso



GLOSARO

BATTERY - la suda ekstremajxo de l'insulo Manhattan - Manhattan konsistigas la konteon Novjorko, la centro de l'urbo reen

BELLEVIEW urba malsanulejo cxefe por senmonaj frenezuloj - ne tre bonfama - la nomo fakte timigas reen

BICKFORD'S - nomo de kafejo reen

BOWERY - kvartalo de Novjorko fama pro senhejmaj ebriuloj reen

BRONX - la plej norda konteo de Novjorkurbo - longa fervojveturo de BATTERY reen

BROOKLYN - unu el la kvin konsistaj konteoj de l'urbo Novjorko reen

CCNY - urba universitato de Novjorko (A HREF="#GCC">reen

EMPIRE STATE - dum multaj jaroj la plej alta konstruajxo de Novjorko reen

F.B.I. - Usona nacia polico reen

FUGAZZI'S - nomo de drinkejo reen

HUDSON - rivero inter Novjorko kaj Nov-Jxerzio reen

LAREDO - sudteksasa urbo cxe la Meksika landlimo reen

LOS ALAMOS - urbeto en Nov-Meksiko kaj loko de nuklea esplorcentro reen

NEWARK - Nov-Jxerzia urbo apud Novjorko reen

PARADISE ALLEY - strato en Novjorko reen

PASSAIC - rivero en Nov-Jxerzio (A HREF="#GPS">reen

PATERSON - urbo en Nov-Jxerzio reen

PILGRIM STATE, ROCKLAND, GREYSTONE - mensmalsanulejoj reen

STATEN ISLAND - unu el la kvin konsistaj konteoj de Novjorko - la pramveturo al la insulo famas pro malalta kosto kaj multaj vidindajxoj reen

TOKAY - marko de alkoholajxo reen

ZOO - fervojstacio cxe la zoologia gxardeno reen