Koloroj de Richard Hall

Triope ni sidis cxirkaux la tablo en la ligna dometo. Jose' Antonio, plej multe trinkinte, versxis por si glutojn da rumo, malpli ofte kiam la likvoro ekefikis. Hektor kaj mi rigardis lin. Mankis motivo por paroli, same kiel mankis motivo por malinstigi al Jose' Antonio drinkadi. Ni jam akceptis lian gastamon kaj ni devis resti. Post aldona horo li eble pretos. La rumo, la tajdoj, la levigxanta luno - eble ecx lia onklino Tata pistanta paston en la kuirejo - kunefikos por malligi lian langon. Sed ankoraux ne. Unu aux du fojojn li turnis la kapon kaj per la lumo de la kerosenlampo mi povis vidi maleskajxon sub liaj okuloj, briletan sur la malhela hauxto. Kaj li murmuris la nomon de sia amiko unu aux du fojojn. "Lindo." Pauxzo, poste, ree, "Lindo."

Hektor kaj mi rigardis unu l'alian de tempo al tempo. Mi ne sciis pri liaj pensoj, sed mi sciis ke mia propra koro plenas de bedauxro. Ni retropasxis plenan jarcenton dum nura posttagmezo, de la sxika mondumo de la Caribe Hilton al cxi malgaja urbeto fermita en mangiarba marcxo, kun reto de stratoj nomitaj Numero Uno, Numero Dos, Numero Tres. Urbeto enlogxata de malhelaj, malviglaj junaj viroj kun nenion por fari krom staradi kaj rigardi la preterpasantajn auxtojn. Mankis hotelo aux supermerkato - nenio troveblis krom etaj kafejoj kaj malpuraspektaj mangxajxvendejoj, kie kokosostakoj kusxis kiel tiom da homaj kranioj, kaj la fumo de la bragxfajroj portis tra l'aero la nauxzan dolcxan odoron de fritajxoj. Nenio krom putrigxo kaj dormemo kaj varmo kiel kargo de karberoj. Pli frue titage ni veturis laux la marborda vojo de San Juan, kaj mi vidis elementan lernejon kun rompitaj sxutroj, usonan posxtoficejon kun cxifona flago, kaj mortan katon pufigitan de larvoj. Sxokaj indikoj de komuna indiferento aux pigreco - sed Hektor sxajne ne rimarkis kaj mi ne malkasxis mian malguston. Mi estis gasto sur lia amata insulo. Krome, ni venis por cxeesti la feston, kaj li estis festhumora.

Ni lasis la auxton kilometron for de la urbeta centro. La lokon plensxtopis auxtoj sxovitaj en kortojn, sendomajn terpecojn, kaj la strandon. Hektor zorge sxlosis la auxton kaj sxaltis la sxtelalarmon. Poste ni kunigxis kun la turistamaso.

Laux euxropaj normoj la festo ne imponis. Post jama sperto de la "feria" en Sevilo aux la Palio en Sieno, veni al la Fiesta de Santiago Apostol en cxi malpura marborda vilagxo surprizas. Nenio videblas krom iom da maskuloj, iom da cxaroj, kaj iom da ekscitigxo kiam la statuo de Sankta Jakobo preterpasas - kaj jen cxio. Kie, oni demandas al si, estas la spektaklo, la pompo, la memoro de grandaj okazajxoj? Vere tieas nenio krom varmo kaj musxoj kaj malricxo.

Kaj rumo. Hektor kaj mi vagis tra la homamaso, irante de unu palmkabano al alia. "Un palito," Hektor diradis al ridetantaj mahagonkoloraj viroj, kaj tiuj versxis iom da rumo en papertason. "Salud," Hektor murmuris, kaj englutis gxin. Li multe sxvitis sed ne cxesis drinki, kaj ne iris en ombron. Finfine mi lasis lin kaj staris sub giganta "flamboyan'-arbo", kun supraj brancxoj brilaj pro floroj. Mi spektis de tie.

Post la preterpaso de la statuo de l' sanktulo, venis la gimnazia bando, kaj poste iuj oldinoj vestitaj en blanko. Malantaux ili alvenis la unuaj maskuloj. Tiuj estis viroj vestitaj kiel mezepokaj kavaliroj, kun blankaj kaj rozkoloraj maskoj strange netauxgaspektaj en la malhela homamaso. Ili cxirkauxkuris la placon amindumante al la juninoj dum cxiuj kriegis. Post iom da tempo venis alia grupo - viroj en groteskaj kornhavaj maskoj kaj longaj, buntaj roboj. Tiuj estis la "vejigantes", iu diris al mi - malbonaj spiritoj. Ankaux ili cxirkauxkuris, kaj dum mi spektis iliajn idiotajxojn mi sopiris al mia klimatizata cxambro cxe la Hilton. Hektor jam malaperis, kaj la julia varmo similis al kirasita pugno, kaj la rumo dormemigis min.

La postan momenton mi plenvekigxis. "Las mujeres locas!" sxrikis grasdika ino en flava pantalono, levante sian filon por ke li povu vidi. Vico de transvestitaj viroj - grandaj, fortikaj fisxistoj kaj konstrulaboristoj en kaptukoj kaj jupoj - aperis. Ili ege komikis. Iliaj mamoj falis en strangajn formojn, kaj iliaj pugoj remburitis per kusenoj. Ili parigxis kaj dancis folan fandangon cxirkaux la placo dum la homamaso frenezigxis kaj la infanoj imitis ilin. Kiam ili cxesis danci, ili komencis peti monon, kaj cxirkauxis la nepagemulojn kaj batis tiujn per la mamoj. Ili cxasis unu bone vestitan turiston gxis tiu atingis sian auxton kaj ensaltis, sxlosante la pordojn.

Mi renkontis Hektoron tuj post la transvestitara malapero cele al la plagxo. Li estis sidanta sur la sxtuparo de la sxtona pregxejo, kun suprajxo same sulketa kaj griza kiel elefanthauxto, parolante al granda malhela viro. Li alvokis kaj prezentis min.

"Jose' [pr. hxose'] antauxe estis unu el la 'locas'," Hektor diris, mansvingante en la direkton de la plagxo.

Jose' rigardis min kaj kurbigis siajn malhelajn manojn super la brusto. "Mi havas 'tetas' kiajn vi neniam vidis cxe ajna ino," li diris. Enestis io forta, preskaux minaca en la diro, kaj mi sukcesis aprece kapjesi.

"Mia matro estis 'mantenedora'," li aldonis.

"Tio signifas ke sxi prizorgis la statuon de la sanktulo," klarigis Hektor.

"Cxu vi vidis gxin?" demandis Hose'.

Ja mi vidis gxin, la sanktulon sur blanka cxevalo, kun levita argxenta glavo en la mano, kaj Mauxra kapo sub la cxevales piedoj. Seso da viroj tiris la cxaregon.

"Neniu prizorgis la sanktulon kiel mia matro," dauxrigis Jose', kunpremante la pugnojn. Ili same grandis kiel boksogantoj. "Post sxia morto, ili donis gxin al alia ino. Mallicas al viroj prizorgi la sanktulon." Li forturnis la kapon, kaj mi sensis ian doloron, kaj poste malatentis gxin.

Kvazaux por certigi la impreson de forto, Jose' ekstaris. Li estis grandega, monumenta, kiel unu el tiuj statuoj starantaj en socialistaj placoj kun nomoj kiel Laboristo aux Tritiko aux Masxinaro. Liaj trajtoj, sub la malhela hauxto, estis akraj, preskaux indianaj. Me rememorigis al mi ke la Tainoj logxis cxi tie longe antaux l'alveno de la sklavosxipoj. Li rigardis min kaj ridetis.

"Mi deziras ke vi venu al mia domo," li diris. Li gestis al la plagxo. "Ni trinkos iom da rumo."

Mi dirontis ke mi jam havis suficxe da rumo, sed Jose' jam proksimigxis al mi - proksimis kun tiu siaspeca intimo de latinidoj, kiuj ne deziras multe da spaco inter homoj. Mi povis flari lin - gisteca miksajxo de sxvito kaj vegetajxo - kaj vidi la mallongajn harojn sub lia gorgxo. Mi rigardis al Hektor helppete, sed li ridetis. "Jose' deziras rakonti al vi sian rakonton," li diris.

Jose' nun preskaux pusxis sin kontraux min sxajne preta sobbati kaj sidigxi sur min, petegante pardonon.

"Kian rakonton?" Mi retropasxis iomete, sed Jose' sekvis.

"Rakonto pri Novjorko. Li opinias ke vi devas auxdi gxin."

Jose' prenis mian antauxbrakon. Lia polmo estis glitiga kaj papereca. "Vi venu, sinjoro," li diris. Mi senvole konsentis kaj ni iris al la auxto.

La domo de Jose' estis ligna kabano sur fostoj en bambuaro. Tra la bambuaro mi povis vidi la maron kaj auxdi la softan leksonon de l'akvo. La centra cxambro de la kabano enhavis tablon kaj kelkajn segxojn, kaj apogilon kun makulita matraco. La onklino de Jose', tre agxa kaj nigra, kun la samaj aglajn trajtoj kiel Jose', trenpasxe eniris. Poste mi auxdis sxin pistanta sur ligna bloko en la malantauxejo.

Jose' prezentis botelon de rumo kaj trovis iujn glasojn. Li kaj Hektor eksidis cxe la tablacxo, sed mi iris al la matraco kaj ekfumis por forpusxi la moskitojn.

La drinkado jam dauxris horon kiam Jose' finfine komencis. Je tiu tempo mi estis duone dormanta, forgesinte pri la malseko penetrinta mian pantalonon, kaj ecx pri la moskitoj. La rumo glatigis min, premis min en songxostaton, kaj tio faciligis por mi kompreni la hispanan de Jose'. Mi ecx ne devis traduki - la vortoj simple drivis de lia spirito al la mia, sen helpo de vortaro. Mi skribas ilin cxi tie nialingve, lauxeble laux mia memoro, atentigante al vi ke la hispana estas flora kaj dramega lingvo - eble pro la araba influo - kaj ke Jose', kiam li post cxio komencis, elsxpinis la frazojn kiel rakontisto en Afrika merkaturbo. Eblas ke li nur inventis la tutan rakonton, aux eble mi songxis gxin en tiu bambuaro en malhela kaj forgesita angulo de la mondo. Mi ne scias. Sed jen gxi. Vi mem decidu kiom, se ajniom, veras:

Vi logxas en Novjorko (li komencis) kaj tie cxio finigxis. Sed cxio komencigxis cxi tie en nia vilagxo, fondita de nigruloj preferantaj sian propran popolon en la marcxo ol la blankuloj en la urboj. Ho, ili petegis nin elveni, petegis nin iri kaj labori por ili, kiam niaj cxenoj rompitis kaj la Legxo de Abolicio liberigis tridek mil virojn kaj inojn. Sed ni pli sagxis. Ni sciis ke ni plej bone logxas cxi tie, kie nestas nokte la blankaj egretoj kaj matene kantas la pitirbirdoj. Kie neniuj palaj irlanddevenaj plantistoj pelas nin en la kankampojn, kie ne trovigxas kreolinoj kun hela hauxto kaj svingantaj ventumiloj, nek usonaj soldatoj kun glacibluaj okuloj kaj avaraj busxoj. Jes, ili deziris ke ni purigu iliajn domojn kaj portu iliajn sxargxojn kaj dormu en iliaj staloj. Demandu al Tata. Tata rakontos al vi pri la edzino de la cxefo cxe Fuorto San Cristobal, kiu venis cxi tien antaux duona jarcento kaj arigis servistojn por sia domo cxe strato Sol. Arigis ilin kiel bovojn kaj forportis ilin en sia armea auxto. Ni neniam revidis ilin.

Ne facilis por la restintoj. La sukertero malbonis. La marmuroj dispecigxis. La uraganoj severis. Kaj tute mankis mono. Kiam mi estis infano, ni vidis nur kvin auxtojn cxiutage cxi tie - kelkajn taksiojn, la psxtistan veturilon, kaj tiujn de administristoj de Canovanas. Apenaux suficxajn por rimarki. Sed ni havis nian maizon, kaj la golfo kaj la manglarbaro plenis je fisxoj. Ni felicxis. Pli felicxis ol nun, kiam la auxtoj preterpasas la tutan tagon kiel blatoj, kaj cxiu havas registaran monon en la posxo.

Mi deziris farigxi cxarpentisto. Tio estis mia revo. Mi lernis pri la lignoj - mahagono, cedro, kverko, pino. Ekomprenis cxiun - la fibrararangxon kaj la forton. En la lernejo mia unua leciono temis pri kiel kvadratigi lignopecon. Mi estis dekjara. Mi ankoraux povas senti la cedron en mia mano. Mia instruisto havis grandan sxildon super sia skribtablo kun la jena skribajxo: "Se vi havas nenion por fari, ne faru gxin cxi tie."

Ankaux Jaime [pr. hxajme] Fernando havis revon. Tial ni amikigxis. Korbopilko. La usonanoj kredas ke ili inventis korbopilkon, sed vere gxi estas hispana ludo. Ni scias pli pri gxi. Kiel sorcxi la pilkon por ke gxi neniam lasu la manon. Kiel sorsalti sub la korbo kaj reteni la spiradon por sxvebi en la aero momente. Jaime Fernando estis la plej bona korbopilkisto en la vilagxo. La plej bona en la tuta historio de la ludo. Unu jaron lia teamo venkis dudek tri fojojn sinsekve, inkluzive de la venko super la buboj de Toa Baja. Mi neniam forgesos la nokton, kiam ili revenis de tiu ludo. tre malfrue, kun la auxtoj rondirantaj en la vilagxa placo, kaj la buboj batantaj la flankojn kaj kriantaj, "Cxirinji', cxirinja', cxirinja'-nja-nja', Loizaj Indianoj, ra, ra, ra!" Cxiuj vekigxis kaj kuris por bonvenigi ilin - la knabinoj, la oldinoj, la fisxistoj, la tavernistoj. Ili auxdis la vokon dirantan ke denove iliaj filoj venis hejmen venkinte. Ho, mi sxatus esti tie denove, vidi la teamon hejmenveni, kaj reauxdi la "cxirinji'". Jes ja.

Jaime Fernando estis malgranda kaj rapida. Kiam li movigxis sur la ludejo videblis nur kupreca nebulajxo. Sed kiam li restis senmova videblis grifo kun brilaj okuloj kaj delikataj trajtoj kaj rideto kiel la brilo de sxauxmo. Kaj dolcxa! Se oni premus lin, sukersuko elvenus el li, same kiel se oni premus sukerkanon. Gxi elfluis sur lia mentono en rideto, tenera vorto. Lindo - li cxiam estis Lindo. Bela. Neniu nomis lin alie dum li logxis en cxi vilagxo.

Ni jam estis amikoj kiam ni estis dek-du-jaraj. "Panas." Cxu vi scias kio estas "panas"? Panfruktaj grapoloj, flankalflankaj, altaj en la brilaj verdaj arboj. Neniu krom Lindo povis esti mia "pana". Ni faris planojn. Li ludus korbopilkon televide kaj farus la Indianojn la plej fama teamo en la mondo. Li aperus en la televido, renkontus la prezidanton, irus al Rusio. Poste, la usonanoj farus paradon laux Broadway honore al li, kaj donus al li milionon da dolaroj, same kiel ili faris al Muhammad Ali.

Kaj mi estis konstruonta turon, turon de magia ligno en la montaro, kie la nuboj tusxas la teron kaj kreskas la gigantaj filikoj. Kaj kiam ni estos en nia magia turo, nenio malbona povos okazi al ni. Ni ne maljunigxos aux malbeligxos. Ni ne tro malricxos por acxeti kokakolaon aux bieron. Oni ne forpelos nin de la golfludejo pro nia koloro.

Mi ne memoras la unuan fojon kiam ni tusxis unu l'alian. Mi scias ke ne estis nura ludo. Mi ludis kun l'aliaj knaboj, sed ne kun Lindo. Kun li la afero cxiam gravis. Ni ofte veturis per tramo trans la riveron al Pinjones. Ni havis nian propran sekretan lokon, plagxon kun sablo fajna kiel sukero, kasxitan malantaux arbaro. Tie mi kisis lin la unuan fojon. Mi timis, kompreneble, timis ke li ne sxatos tion, aux sciigos al iu alia. Sed cxio bonis ekde la unua momento. Liaj lipoj estis malhelaj kaj veluraj kaj mi povis senti liajn okulojn brili malantaux liaj fermitaj palpebroj. Kisi Lindon similis kisi la nokton.

Komence ni ne faris multe, nur reciproke rigardis, komparis nin laux knaba maniero, poste ridis. Mi ne scias pri kio instigis min preni lin en mian busxon la unuan fojon, sed tio estis tre facila kaj natura - same natura kiel skulpti lignon aux ludi korbopilkon. Li retrokusxigxis kaj rigardis min, per okuloj grandaj kiel lunoj, dum mi gustumis gxin kaj tiklis gxin per mia lango. La sento bonis por ni ambaux, sed kiam li pretis sxpruci, mi direktis lin for de mi. Ni malmulte diris irante hejmen. Ni demandis al ni kio okazos poste. Mi memoras kiel la ondoj suprenvenis kaj forvisxis la elsxprucajxon de Lindo.

Baldaux poste mi komencis fari sanktulojn. Don Nacxo, la plej bona lignoskulptisto sur la insulo, logxis cxe la plagxo, proksime de Mediania, kaj kiam mi montris al li kelke da miaj kapoj, li interesigxis pri mi. Li ankoraux skulptis la sanktulajn statuetojn el cedro kaj mahagono - fortikaj lignoj, rezistaj per sia tuta forto - anstataux la molaj lignoj, kiel pino, uzataj de kelkaj pli junaj sanktulfaristoj por pli rapidigi la produktadon. Plej multajn posttagmezojn mi iris al li post la lernejohoroj, dum Lindo ekzercis sin cxe la ludejo, kaj mi lernis uzi la trancxilojn, la gluojn, kaj la farbojn en palaj kaj maldiafanaj koloroj. Post iom pli ol unu jaro, Don Nacxo diris al mi ke mi rajtas meti miajn sanktulojn apud la liajn en la ekspedajxoj al San Juan. Miaj Santiagoj, li diris, estas la plej bonaj tiam farataj.

Cxu vi scias ke se vi malsekigxos en la unua pluvo de Majo, vi restos cxiam juna? Iun matenon kiam ni estis dek-ses-jaraj, ni auxdis la pluvon tamburanta fore sur la maro. Tuj kiam mi auxdis gxin, mi kuris al la domo de Lindo. Li atendis, kompreneble, same ekscitita kiel mi. Mi vokis kaj li elvenis en sia flava satena korbopilka sxorto kun la indianaj plumoj. Ni kuris laux la plagxo dum la pluvo komencigxis, kaj kiam la gutoj pezigxis, ni tute demetis niajn vestajxojn. "Rigardu," diris Lindo, flugante laux la plagxo, kun kapo retrojxetita, englutante la sxtormon.

"Konservu nin junaj, Luisa!" mi vokis al la cxielo. Kaj poste ni kantis la kanton pri la granda sorcxistino Luisa, en kies honoro estas nomata cxi urbeto. "Tiu nigrulino sorcxistas, sorcxistas," ni ridis kaj kriis, dancante laux la plagxo. Kaj poste ni petis sxin montri al ni la specialan respekton sxuldatan al gxemeloj, magiaj gxemeloj, kaj ridis plu.

Ni preskaux alvenis al Mediania kiam la pluvo cxesigxis. Ankaux ni cxesis la dancadon kaj sekigxis en la jxus aperinta sunlumo. Neniu cxirkauxis, neniu suficxe freneza por danci laux la plagxo en la pluvo. Kaj mi vidis Lindon rigardi min laux sia speciala maniero - la plenluna rigardo - kaj mi sciis kion li deziras. Sciis kvankam li neniam diris la vortojn.

Mi ekprenis lian manradikon kaj irigis lin for de la marbordo al grandega arbo. Sub gxi ni skrapis lokon gxis ni atingis sekan sablon kaj kusxigxis. Mi lante movigxis, turnante lin vizagxalteren, kaj apartigis liajn krurojn per miaj genuoj. Li prenis min je unu rapida spasmospiro, kaj poste ni estis unu, sxanceligxantaj tien kaj reen dum li kriis, "Donu, donu," kaj la spasmo skuis min nur momenton antaux ol gxi skuis lin. Kaj mi sciis ke la pugo de Lindo estas la signo ke nun li apartenas al mi, same kiel mi apartenas al li. Tio signifis ke ni povas fidi unu l'alian. Similis doni donacon, kiel Melkloro, la nigra regxo, donis donacon al la Kristo. Sensignifis tiuj sxercoj pri viroj kondutaj kun aliaj viroj kiel inoj. Ni ne perdis respekton. Kaj mi sciis ke mia tempo venos - la tempo kiam mi donos la donacon kiel Melkloro.

Ni iris al la maro kaj purigis nin, unue silentaj, poste ridantaj kaj plauxdantaj. Iuj infanoj auxdis nin kaj elvenis, poste kunigxis kun ni. Du knaboj proksimume dek-unu aux dek-du jaraj. Rigardante ilin mi memoris la tempon de mia konatigxo kun Lindo. Ecx titempe mi sciis pri cxio okazonta. Mi ne bezonis sorcxistinon aux auxguriston por antauxvidi tion per kartoj. Mi povis antauxvidi cxion en miaj manoj, mia vizagxo, mia koro.

Mi komencis labori por Jocxjo Vasquez baldaux poste. Li konstruas betonajn skatolojn - "urbanizaciones". Ili estas formikejoj por homoj. La laboro ne estis cxarpentado, sed la pago bonis. Mi dauxre faris miajn sanktulojn, aparte Santiagon Apostolon, do mi ne perdis mian lerton. Don Nacxo diris al mi ke iun tagon mi farigxos unu el la insulaj majstroj. Sed kiam ajn li parolis al mi tiel, li estis aparte kritikema pri mia laboro, do mi supozis ke pasos longa tempo antaux ol tio okazos.

Proksimume tiutempe, Lindo komencis labori cxe la golfludejo, farante diversajn taskojn, foje portante la golfbastonojn (ili permesis al ni iri sur la golfludejon se ni ne provis ludi). Li parolis pri korbopilko, pri profesiuligxo, sed li ne sciis kiel fari tion. Troveblis neniu maniero komenci. Iom post iom li malpli parolis pri tio. Li senripozigxis. Ankaux lia humoro pli malbonigxis, kelkfoje. Mi havis miajn sanktulojn, sed li havis - kion? Pereantan revon. Li komencis sxangxigxi.

Ankaux mi. Malfacilas klarigi. Sed kelkfoje, post amorado, mi auxdis strangajn sonojn. Susurojn kaj kraketojn. Kvazaux io kreskas. Kaj la odoro. Post la fino de amorado mi flaris la odoron de profunda tero kaj putrantaj floroj kaj malseko. Mi provis diri tion al Lindo, sed li ridis malbele kaj diris ke ni devas bani nin. Li kutime suprensaltis kaj iris en la akvon, sed mi restis sur la sablo, sub la arbo, rigardante lian korpon ekbrili kiel la akvo, kvazaux lin kovrus vitro, kaj mi rimarkis la delikatajn ondetojn de lia brusto dum li frotas siajn muskolojn sub la kuprokolora hauxto. Samtempe la odoro pli intensigxis, kvazaux mi farigxus parto de la putrintaj palmarboj, la rompitaj kokosoj, la premegitaj floroj, cxie cxirkauxe. Fine li kriis, "Hej, Nicxjo, kion vi atendas?" kaj mi eltiris miajn radikojn kaj trenpasxis al la akvo. Mi neniam deziris purigi min. Plej ofte li devis tiri min en la akvon.

Eble cxio povintus dauxri tiel se Bernardo ne alvenintus. Lindo tiam estis ege senripoza, malamante sian postenon cxe la golfludejo, malamante la vilagxon. Ecx kiam ni estis solaj mi povis senti la malamon en lia brusto. Kaj nun li igis min turnigxi por li. Tio ne gxenis min gxis mi sentis lin malzorga pri mia vundigxo, avida je vengxo kontraux la laborestroj per malestimo al mia donaco - kaj tiam mi devigis lin cxesi. Tamen, ankoraux okazis tempoj kiam la antauxa dolcxeco revenis, kiam la sukero elpremigxis el li, kaj cxio bonis denove.

Bernardo sxangxis cxion tion.

Li luis domon tuj apud la sxoseo - betonan skatolon kiel cxiuj aliaj tie, krom tio ke gxia kradporda kadro havis la formon de areanajxo. Bernardo grandis je pli ol 150 kilogramoj, blankis kiel fulmo, kaj ne povis vidi sen okulvitroj. Li tuj rimarkis Lindon. Mi cxeestis kiam tio okazis - la granda auxto de Bernardo haltis sur la sxoseo, la pordo malfermigxis, kaj Bernardo gestis por ke ni eniru.

"Kien vi iras?" li demandis ridetante. Li ne rigardis min. Li premis la akcelilon antaux ol Lindo povis respondi kaj veturgis nin al sia domo. "Mi deziras montri al vi mian logxejon," li diris, kaj aldonis, "Mia hejmo estas via hejmo."

Ni eniris cxar rifuzi tian gastamon alportas malbonan fortunon, sed mi ne sxatis tion. Bernardo restis proksime de Lindo, dirante al li ke li sxaltu la stereofonon, surmetu la auxdilojn, rigardu la koloran televidilon - tiajxojn. Mi ne scias de kie Bernardo akiris sian monon. Mi auxdis poste ke li laboris en la Departamento de Hacienda en San Juan. Mi supozas ke li eksciis kiel grandkiome sxteli la popolan monon. Lindo sxatis la atenton. Li ankaux sxatis la aparatojn. Mi tuj rimarkis liajn okulojn plenlunigxi.

Baldaux Lindo akiris la kutimon pasigi multe da tempo cxe Bernardo. Li ne havis suficxe da tempo por vidi min. Li ne plu iris al niaj sekretaj plagxoj. Bernardo diris ke li donos motorciklon al li.

Cxiuj sciis ke Bernardo pagas la knabojn. Ili arigxis cxirkaux lia domo nokte, atendante inviton. Kelkajn noktojn amikoj de Bernardo venis de San Juan kaj okazis festo - ok aux dek buboj, atendantaj sxancon sxteli ion. Unu nokton aperis du Franciskanoj de la katedralo. Bernardo trovis knabojn ankaux por ili. La sacerdotoj ege timis ke la kardinalo ekscios.

Al Lindo gxenis nenio tia. Bernardo kontentigis lin per promesoj. Li intencis prezenti Lindon al varbisto de fama teamo. Li aperigos lin en televida matcxo. Baldaux li acxetos la motorciklon.

De tempo al tempo, kiam ni estis solaj, Lindo diris al mi ke li scias ke la Bernardaj promesoj tute falsas. Sed li dauxre vizitadis. Li diris ke Bernardo neniam deziras tusci lin - sed mi ne certas cxu mi kredu lin.

Unu tagon, Lindo kaj Bernardo iris al San Juan kaj ne revenis dum tri tagoj. Mi preskaux frenezigxis pro scivolo pri kion ili faras, kie ili dormas. Lindo revenis kun novaj vestajxoj - cxemizo kun steloj kaj lunoj sure kaj eleganta pantalono - kaj vona vizagxesprimo. Tio estis privata kaj sekreta, kvazaux li jxus eltrovintus piratan trezoron. Li sentis iom da pardonpetemo, do li proponis veturigi min al nia plej sxatata plagxo. Mi sidis malantaux li sur lia nova motorciklo.

Ni rigardis la pelikanojn plongxi por sardinoj kiam li rakontis al mi la okazintajxojn. Ili gastis cxe la onklino de Bernardo en Rio Piedras, kaj iris al la drinkejoj en Condado nokte. Unu ili plej sxatis. Viroj, plejparte Usonanoj, kune dancis. Post iom da tempo ili eniris malluman cxambron malantaux la bufedejo. Elveninte, ili visxis la lipojn kaj ridetis.

"Mallumas kiel la nokto tie," diris Lindo, kusxante sur la sablo. "Nenio videblas."

"Kial ili volas fari tion en la mallumo?" Mi rigardis lin, kun lia hauxto simila al bruligita butero kaj liaj tendenhavaj brakoj kaj kruroj. "Kiam ili ne volas vidi vin?"

Lindo levis la sxultrojn. "Tiel ili faras."

Unu el la Usonanoj tre sxatis lin - alta viro kun orkolora hararo kaj bluaj okuloj. Ili dancis. Poste ili eniris la malantauxan cxambron, kie la viro brakumis lin, kaj poste genuigxis antaux li. Poste ili reiris al la bufedejo sen paroli plu.

La brusto de Lindo levigxis kaj sobigxis dum lia rakontado pri tio al mi, kaj liaj fingroj faris rondojn en la sablo. "Bernardo deziras ke mi akompanu lin al Usono," li diris.

Mi rekte sidigxis. "Do, cxu vi volas forkuri kaj farigxi Usonano? Usona njo-knabo?"

Lia vizagxo igxis malmola kaj malama. "Mi ne estos njo-knabo," li siblis. "Tias vi. Mi povas havi vian pugon kiam ajn al mi placxas."

Dum momento mi kredis ke mi tuj mortigos lin tie sur la plagxo, sub la arbo. Poste mi pensis, cxi tiu estas Lindo, mia pana. Se li insultas min, tio ne gravas.

"Mia pugo ne apartenas al vi," mi diris, sed la vortoj sonis vakaj kaj malsinceraj. Mi ne sciis kio okazas.

Li ridis kaj ekstaris. Ni reveturis sur la motorciklo kaj li lasis min cxe mi kaj forrapidis sen adiauxi aux retrorigardi.

Mia matro auxdis min gxemadi tiun nokton, kaj eliris. Sxi tiam preparis novajn vestajxojn por la sanktulo kaj ne volis labori en malfelicxa domo. Post iom da tempo mi ellitigxis kaj iris al la domo de Trinidad kaj acxetis nigran kandelon. Tuj mi fartis pli bone. Irante al la plagxo mi fartis ecx pli bone. Mi havis propran armilon. Ne vojagxon al San Juan aux flugbileton al Novjorko - ion alian. Io antikva kaj sekreta kaj pli potenca.

Mi trovis largxan tabulon kun kelkaj rustaj najloj kaj metis la kanedlon sur najlon. Poste mi prenis unu el la boatoj antaux la domo de Pedro Arroyo kaj remis al la rifo. Mi metis la tabulon en la akvon kaj fajfis tri fojojn al la oriento laux la maniero al mi montrita de Trinidad. Poste mi bruligis mian kandelon kaj elkriis la familian nomon de Bernardo.

Mi restis proksime de la tabulo kaj rigardis gxin balancigxi dum longa tempo. La maro trankvilis kaj mi timis ke la ondo ne venos - la ondo estingonta la lumon de Bernardo. Sed finfine gxi ja venis - ondo de la oriento, kaj la kandelo renversigxis. Mi flustris lian nomon unu plian fojon kaj poste reremis al la marbordo.

La postan matenon mi diris al mia matro ke mi vestos min ine por la festo - mi estos mujer loca [frenezino] en longa robo kun kaptuko. Mi ne scias kial mi decidis fari tion. Mi vekigxis sentante ke io okazas en mia cxambro, io nova kaj forta. Unue mi kredis ke mi frenezigxas, pro Lindo kaj Bernardo, sed poste mi decidis ke ne temas pri ili - temas pri mi. Mi ekis sxangxigxi.

Mi prenis unu el la roboj de mia matro kaj sxiris la dorsan flankon kaj enkudris iom da hela stria sxtofo por plilargxigi gxin. Poste mi petis kelkajn malnovajn jupojn de Tata kaj aldonis tiujn al la soba parto. Kiam mi finis, mi havis la kostumon de frenezino - la plej freneza iam ajn vidita. Mi kudris kelkajn plastajn cxerizojn al tolkrono por mia kapo por fari kompleton.

Kiel kutime, ni komencis la feston sur la plagxo, kie la oldino unuafoje vidis la sanktulon enveni sur ondo. Mi fartis bone en mia longa robo, cxirkauxate de infanoj kun grandaj okuloj, spektantaj por vidi kion mi faros. Mi alkuris al ili kelkajn fojojn, sxajnigante ke mi forbalaos ilin per mia balailo, kaj ili forkuris, teruritaj. La pli agxaj restis respekte for de mi. Eble ili timis. Mi auxdis unu matron kanti la malnovan kanton al sia infano - "Tiu estas sorcxistino, rigardu sxiajn okulojn tra paperpeco" - sed la infano tiom teruritis ke ankaux li forkuris.

Kiam ni marsxis en la placon, malantaux la kavaliroj kaj sanktuloj, cxiuj eksxrikis. Kaj al mi ili sxrikis plej lauxte, al mi, Jose' Antonio, cxar neniam antauxe ili vidis frenezinon tiel grandan kaj potencan. Miaj mamoj aspektis kiel korbopilkoj kaj mia vocxo ausdeblis tra la tuta placo. Mi cxirkauxkuris, tien kaj reen, devigante homojn pagi al mi, kaj sobbatis la nekonsentintojn. Mi vidis Lindon kaj Bernardon sub arbo, sed mi restis for de ili.

La miraklo okazis kiam mi transiris la placon la trian fojon. Duono de la homaro jam ebriis kaj neniu atentis la piroteknikajxojn. Mi ne scias de kie ili akiris tiujn grandajn rakedojn, sed kelkaj fajroj ekbrulis en la pajlotegmentoj de la dometoj. Unu tute forbrulis.

Sed unu rakedo estis la plej granda - blanka kaj dika kiel giganta cigaro. La viroj preparantaj gxin ebriis, sxanceligxis kaj drinkis pli da rumo dum ili tenas la fajrostangon. Post ekbruligi gxin, la rakedo flagretis sur la grundo, kaj poste levigxis malrapide, gxis l'alteco de la Trinkejo Tico. Gxi sxvebis tie dum momento, tremante, kaj poste turnigxis kaj ekflugis cele al la placofino. Mi vidis Lindon kaj Bernardon rigardi supren, ne sciante kien kuri, kaj mi sciis ke iu vundigxos.

Subite mi auxdis min krii, "Santiago, levu vian glavon!" La homamaso silentigxis kaj la rakedo simple mortis kaj falis sur la grundon. Gxemo trairis la homamason kaj cxiuj faris krucosignon. Kelkaj genuigxis. Kaj cxiuj rigardis min. "Miraklo!" kriis unu, kaj cxiuj ekkriis "Miraklo!" Kelkaj venis kaj tusxis min, kaj poste du juninoj, virgaj kaj fresxaj kiel la roso, genuigxis antaux mi kaj petis la benon. Mi tusxis iliajn kapojn kaj petis Dion beni ilin. Kaj tiam mi komprenis. La sanktulo atendis min de jaroj. La bela sanktulo jam de longaj jaroj atendis min.

La festoj dauxris la tutan tagon kaj la tutan nokton. Mi restis en mia robo, pro respekto, kaj distris min dancante kaj vetludante pri premioluktoj, kaj donante benojn. Ecx Lindo venis, ridetante kontrauxvole, kaj diris ke mi savis lian vivon.

Mi rigardis lin, lian akran, delikatan vizagxon, lian bruston same largxan kaj rektan kiel pintabulo, kaj demandis al mi kiel mi povas kolerigxi kontraux li. Sxajnis ke nenio okazis, ke pasis neniom da tempo kaj ni ankoraux restas revoplenaj junaj knaboj. Poste Bernardo alvenis, kun vizagxo rugxa kiel tiu de bebo tro longe mamsucxinta. Li gratulis min pro la miraklo. Mi turnigxis kaj foriris. Trinidad jam diris al mi ke la malbeno ne efikos se mi parolos al la malbenato.

Poste mi vidis lin donanta monon al kelke da la belaj junuloj. Mi sciis kion li faras. Li diris al ili ke ili venu al lia domo poste. Li okazigos privatan feston. Liaj amikoj de San Juan estis cxi tie. Mi jam vidis la Franciskanojn, blankajn kaj pendhauxtajn ene de la brunaj sakoj, liplekajn anticipe al la posta festeno.

Mi scivolis cxu mi entrudis la sorton de Bernardo kiam mi petis la sanktulon haltigi la rakedon. La penso venis al mi survoje hejmen kaj mi haltis sub Regxina-Maria-arbo kaj tiris kelkajn purpurajn florojn super min. Eble la sanktulo intencis puni Bernardon kaj mi malhelpis. Cxu eblis ke mi maltrafis mian sxancon? Mi decidis ke la postan matenon mi demandos al Trinidad pri tio.

Sed mi ne devis. La postan matenon Bernardo mortintis. Post nelonge cxiuj sciis pri kio okazis.

Li distris la knabojn la tutan nokton, unu post alia, laborante preter la kutima horaro. Liaj amikoj de San Juan faris same. Finfine, tre malfrue, cxiuj plensatis. La amikoj reiris al la urbo kaj Bernardo enlitigxis. Sed unue ili forpelis la lastajn knabojn.

Inter tiuj lastaj estis Papo. Malica, kun eta kapo kaj purpuraj okuloj, maldikaj sxultroj kaj kokokruroj. Post duona horo, Papo revenis kun pistolo en la posxo. Li frapis la dormcxambran fenestron. Bernardo ellitigxis kaj Papo montris al li tion en la pantalono - kaj mi ne aludas al la pistolo. Bernardo dormemis kaj rifuzis, sed Papo insistis. Do, Bernardo diris al li ke li metu gxin tra la ferkrado. Papo rigardis la dikajn lipojn de Bernardo engluti lin. Kiam cxio finigxis, li petis monon. Mi ne scias pri kio okazis al Bernardo - eblis li li sentis malicon aux ne gxuste auxdis. Eble li opiniis ke li jam suficxe faris. Ajne, li diris al Papo ke li ne gxenu lin pri mono kaj fermis la sxutron. Papo palpebrumis, eltiris la pistolon kaj pafis Bernardon inter la okuloj. Bernardo retrofalis sur la liton kaj Papo forkuregis. La jugxisto punis lin per jaro da kontrolata libero cxar li diris ke Bernardo koruptis la junulojn de la vilagxo.

La kulpo estis mia, tion mi sciis. Ankaux Trinidad sciis, sed sxi diris nenion, nur rigardis min per malmolaj okuloj, blankaj kiel kuiritaj ovoj, kaj murmuris ion - eble sorcxajxon por protekti sin kontraux mi. Eble aliaj komprenis, cxar ili komencis trakti min novmaniere, konservante distancon, troe ridetante kaj kapjesante. Proksimume titempe viro de hotelo en la Condado venis kaj petis min skulpti sanktulojn por lia butiko. Li pretis pagi min duoble tiom, kiom mi ricevis de Don Nacxo. Mi diris al li ke mi skulptos nur mian sanktulon, Santiago Apostol. Li konsentis. Do, mi konstruis la laborejon - loko kie eblis al mi labori dekon aux dekduon da horoj tage sen gxeni aliajn. Loko, kie mi povis forgesi Bernardon kaj la malbenon, kaj sxajnigi ke mi estas nur alia skulptisto, sanktulisto, kaj ne viro subpremata de magia potenco.

Lindo ne havis celon post la morto de Bernardo. Li rajdis sian motorciklon laux la plagxa vojo gxis Rio Grande, kaj foje gxis Fajardo aux Humacao. Li havis tian aspekton videblan cxe drogmaniuloj aux viroj perdintaj laborpostenon. Li cxesis iri al la golfludejo - diris ke la golfistoj ne traktas lin respekte. De tempo al tempo li petis monon de mi por benzino.

Mi ne scias kiel li sciigxis pri la malbeno. Eble li vidis la nigran kandelon kiam Gxi flosis al la plagxo. Eble Trinidad iel aludis al l'afero. Sed unu posttagmezon, malfrue, kiam mi boligis mian gluon, li venis al la laborejo. Mi kirlis dum li parolis.

"Cxiuj diras ke vi estas sorcxisto."

Mi ridis. "Tio estas nur supersticxo."

"Temas pri la rakeda afero. Kiel vi faris tion?"

"Mi timis ke se iu vundigxos, oni kulpigos la sanktulon. Tio povus doni finon al la festo. La registaro cxesigus gxin."

Li kapskuis. "Io okazas al vi." Li atendis dum mi provis la gluon. "Vi malbenis Bernardon."

Mi rigardis lin akre. "Kiu diris tion?"

Li nur ridis kaj poste mallargxigis la okulojn. "Ne provu magion kontraux mi," li diris. "Tio ne efikos cxar mi ne kredas je viaj acxajxoj."

Mi komencis diri al li ke ni cxiam havis magion. Esti panas estas magio. Danci en la pluvo kaj voki la nomon de Luisa estas magio. Amori cxe la marbordo estas magio. Sed mi ne diris tion.

Li diris al mi ke li iros al Novjorko. Bernardo jam acxetis la bileton, kaj li intencis uzi gxin. Li rigardis min kvazaux defiante min malhelpi lin.

Io malheligxis en mi kiam mi auxdis lin. Mi rigardis miajn manojn sur la ligna tenilo - mahagonkoloraj bestopiedoj. Kion ili povus fari?

"Se vi deziras iri al Novjorko, neniu povas malhelpi vin, nek mi, nek ecx la sanktulo," mi murmuris.

Li ridis denove, kaj sakris. Mi rigardis lin foriri, kun korpo rekta kaj rigida, tute rektangula. Li lauxte sonigis la motorciklan motoron pro malestimo, kaj formugxis. Kiam mi cxesis meditadi, la gluo jam forbolintis kaj mi devis komenci denove.

Mi ne revidis lin gxis la nokto de la adiauxa festo. Iu diris ke li iris al alia insulo, sed mi sensis ke li iris al San Juan. Reen al la drinkejo kie atendas la usonanoj kun glacibluaj okuloj kaj ora hararo. Eble temis pri nova ekzerco - ekzerco por la vivo en la nordo.

La buboj de la korbopilka teamo donis al li lanan koltukon. Versxajne ili akiris gxin de iu reveninta el Usono. Lia fratino kaj sxiaj amikoj donis al li gitaron faritan en Hispanio. Li kurbis sin super gxin kaj liaj fingroj plukante transformigxis en oran nebulajxon. Mi donis al li skulptajxon de la knaba sanktulo, la Santiaguito, la sanktulo samaspekta kiel la iama Lindo. Li turnis kaj returnis gxin, kvazaux sercxante ion perditan, kaj ridetis al mi - blanka brilo - kaj mi devis forrigardi por ne tro memori.

Cxiuj distrigxis. Iuj juninoj diris ke ili forflugos kun li al Novjorko, sed ili sxercis. Ni dancis bombaodancon, kvankam la sezono ne estis la gxusta por tio, kaj cxiuj manklakis kaj kriis, lauxvice dirante versenigmojn. Kiam venis mia vico, nova poemo venis al miaj lipoj, kaj cxiu rigardis min strange.

Montserata Virgulin', Montserata Virgulin', Kiu do nigrigis vin?

Mi ne scias de kie venis la vortoj, sed post minuto la takto reekis kaj cxiuj forgesis.

Mi atendis por ke mi povu esti la lasta adiauxanto. Ni manpremis kaj mi brakumis lin. Mi sentis lian korpon moligxi kaj varmigxi, kvazaux li dezirus doni al mi unu lastan donacon - kaj poste gxi denove rigidigxis kiel pina tabulo, kaj mi retiris la brakojn. Jam cxio finigxis. La postan matenon mi rigardis la aviadilojn supreflugi nian golfon, kaj scivolis pri kiu argxenta birdo portas Lindon. Mi sidis sur la plagxo gxis vesperigxo, kaj poste laboris la tutan nokton. Kiam la suno levigxis mi havis novan imagajxon - la Nigran Virgulinon de Montserrat. Fine de la semajno mi havis kvin. Mi poste auxdis ke la turistoj en San Juan tre sxatis ilin.

Tempo pasis, hodiaux kaj morgaux, hodiaux kaj morgaux. La vilagxo sxajnis tre trankvila. La olduloj sidadis antaux siaj domoj kun ventumiloj kaj la junularo marcxandis per stakoj de mangxajx-kuponoj. Komerco bonis por mi. La homoj de la Turismo skribis ion pri mi en unu el siaj brosxuretoj, kaj fremduloj komencis aperi - ricxuloj - sercxante la faman lignoskulptiston. Mi cxiam pagigis al ili duoble, cxar ili venis de tioma distanco.

Lindo jam foris ses monatojn kiam lia matro malsanigxis. Unue ni kredis ke sxi suferas nuran febron, sed post kelkaj tagoj gxi pli malbonigxis kaj oni vokis al la kuracisto de Canovanas. Li donis al sxi ian injektajxon kaj avertis homojn ne iri al sxia domo.

Mi iris al la posxtoficejo kaj telefonis al mia kuzino en Novjorko - la filino de mia patres fratino. Mi donis al sxi l'adreson de Lindo. Post kelkaj semajnoj sxi skribis ke li ne troveblas. Li translogxigxis kaj ne lasis novan adreson.

Titempe lia matro fartis tre malbone, kun griza vizagxo kaj sxrumpinta korpo. Amikoj vice sidadis kun sxi, malgraux la kuracista ordono. Mi sciis ke sxi mortos pro tifoido. Nenio povis savi sxin. Nek la kuracistoj, nek la banoj de florakvo kaj herboj de Trinidad, nek miaj pregxoj al la sanktulo.

Unu nokton Trinidad venis al mia laborejo kaj diris ke Donja Feliz deziras vidi min. Mi ne scias pri kio instigis min surmeti mian kostumon de frenezino. Sxajnis tauxge. Se mi petos miraklon, endas tiel vesti min, en la stria sxtofo kaj la plastaj cxerizoj. Ili estis mia pasporto al la spirita mondo - la spiritoj de l'akvo kaj la spiritoj de l'aero. Cxiuj malblokis vojon por mi, retropasxante kaj formante vicojn ambauxflanke, dum mi iris sub la palmoj al la domo de Lindo. Ili konis mian aferon. Ili konis mian potencon.

Donja Feliz sidis en la malantauxa cxambro, kie la kerosena lampo ellasis tro da fumo. Mi blovestingis gxin kaj ni sidis en mallumo striita de lunlumo. Mi prenis sxian manon - gxi malpezis kiel floro. "Kie estas Lindo?" sxi flustris, "kie estas mia filo?"

Li estas cxi tie," mi respondis, sciante ke veras.

Je tio sxi suspiris kaj diris, "Mi deziras doni al li mian benon."

Mi genuigxis antaux sxi, granda kaj mallerta en mia robo, kaj klinis mian kapon. Sxiaj manoj restis sur mia hararo kiel papilioj dum sxi flustris la vortojn. Mi sentis ilin enradikigxi en min, la semojn burgxoni kaj plenigi l'aeron per aromo. Poste mi vokis al la sanktulo, same kiel antauxe. "Santiago," mi diris lauxte en la malluma cxambro, "levu vian glavon." Silento, krom sxia spirado. Lacego trapasis min. "Santiago, levu vian glavon," mi ripetis, pezvorte. Mi vokis trian fojon kaj poste mi auxdis sxian spiradon lantigxi, akrigxi, kaj mi sciis ke la sanktulo ne auxdas.

La pordo malfermigxis kaj Trinidad eniris kun alia lampo. Mi povis vidi ke Donja Feliz elcxerpitas. Tuj antaux mia foriro sxi murmuris ion pri mia devo preni teron de sxia tombo, sed mi jam pensis pri tio.

Mi iris hejmen pensante pri Lindo. Tial sxi malsanigxis. Li estis sxia lasta filo, la plej juna. L'aliaj estis en Detrojto, Cxikago, Filadelfio. Li estis tiu promesinta resti, sed ankaux li foriris.

Mi demetis mian robon kaj faligxis gxin en angulo de mia laborejo. Kial la sanktulo ne helpis min? Poste, rigardante la vicojn de skulptajxoj, mi eksciis. Mi ne farintis suficxe. Mi ne akceptis la respondecon.

La funebrajxoj okazis fridetan tagon de januaro, kiam la palmoj kantis en la vento. Kiam la cxerko mallevitis kaj cxiu prenis manplenon da tero por jxeti sur gxin, mi faris same - kaj forturnigxis. Pluraj homoj rimarkis ke mi metis la teron en mian posxon, sed diris nenion. Mi iris hejmen malrapide, kun la tero varma kontraux mia femuro, bedauxrante ke tiel statas aferoj. Mi metis la teron en lignan skatolon kiun mi faris l'antauxan nokton. Poste mi metis la teron en mian valizon, jam pakitan. Kiam mi alvenis al Novjorko, la tomba tero estis ankoraux fresxa. Donja Feliz estos kun mi.

Sur la sxoseo la postan matenon, atendante la taksion por veturigi min al la flughaveno, mi sciis ke nur malbono rezultos de cxi cxi tio. Malgraux la amo cxirkaux si, Lindo transformos gxin en detruon kaj malamon. Sed ne ekzistis ielo scangxi tion, nenia maniero cxesigi gxin.

Novjorko aspektis tiel timige de l'aviadila fenestro ke mi ne rigardis. La ino flanke de mi faris krucosignon kaj kisis sian manon dum la aviadilo surterigxas. Sed mi ne devis fari tion. La sanktulo protektis min ekde la komenco de la vojagxo. Tamen, mi ne volis rigardi la altajn konstruajxojn.

Mia kuzino logxis en la Bronkso [plej norda parto de Novjorko] kaj sxi renkontis min kun sia familio - du knaboj, neniam antauxe viditaj de mi, kaj la edzo, naskigxinta en Caguas kaj iam revinta boksi profesie. Nun li laboris en malsanulejo kiel purigestro, Li aspektis grizvizagxa, kvazaux tie restas la forbalaita polvo.

Mi sciis ke necesos iom da tempo por trovi Lindon, do mi ne rapidis. Mi helpis mian kuzinon en la domo, prizorgante la knabojn, instruante al ili la ludojn neniam lernotajn en Novjorko - La Tri Kaptitoj, La Grafido, Rizo kun Lakto. Malfacilis eliri el la kvartalo, sed unu tagon mi metrois al Times Square, kaj post tio eliri pli facilis.

Kelkfoje dum la nokto mi prenis la lignan skatolon kun la tomba tero de Donja Feliz kaj tenis gxin en mia mano, sed mi ne malfermis gxin, ne lasis la spiriton eskapi. Mi cxiam fartis pli bone poste, sentis min pli kapabla elteni la teruran malvarmon, kie penetras vestajxojn, elteni la homojn, kiuj rigardas al oni sen vidi, akcepti la reklamojn kaj lumojn kaj paroladon pri mono. Novjorkanoj cxiam iras rekte antauxen - se oni ne deiras de ilia vojo, ili kolizias kontraux oni, ankoraux parolante pri mono, kaj poste ili pikas onin per siaj okuloj. Plej ofte mi sentis min malhela kaj nevidebla.

Mi devigis min iri al la stratoj kun malpli grandaj numeroj post mia vojagxeto al Times Square. Mi vagis laux la stratoj kaj la rivero penetrata de la konstruajxoj kiel putrintaj fingroj, kun rubajxo flosanta cxie sur gxia suprajxo. Mi vidis la Usonanojn priparolitajn de Lindo, la Usonanojn gastigitajn de Bernardo dum festotagoj - sed mi ne vidis Lindon.

Unu vesperon mi eniris unu el la drinekjoj proksime de la rivero. Gxi plenis de palaj viroj en uniformoj, brilaj en ledo kaj sxtalo. Ili sxajnis raso de sovagxuloj - argxentaj sovagxuloj. Neniu parolis al mi kaj la bufedisto sxajnigis ke li ne auxdas kiam mi mendis bieron. Post iom da tempo mi eliris. Neniu el tiuj viroj dirus al mi kie trovi Lindon, ecx se mi scius kiel demandi.

Tiun nokton, mi sidis kun la skatolo en la mano longan tempon, demandante al mi cxu jam venis la tempo por malfermi gxin. Mi tre tristis, pli ol iam ajn ekde la tempo kiam ni renkontis Bernardon kaj li komencis montri al Lindo cxiujn siajn aparatojn. Mi ecx pensis ke mi rezignos kaj iros hejmen. Lindo perditis. Ecx se mi povos trovi lin, li restos perdita.

Tiumomente, subite, la skatolo movigxis en mia mano. Ne multe, nur eta salto, kvazaux la ena tero turnigxus, aux levigxus kaj frapus la kovrilon. "Kio, do?" mi demandis, kun batanta koro, "Kio, Donja Feliz?" Mi ricevis neniun respondon, kompreneble, kaj la skatolo ne movigxis denove. Sed mi ja havis mian respondon.

La postan tagon mi acxetis olivojn, fromagxon, fruktojn, kaj blankan tablotukon. Mi petis mian kuzinon kaj sxian edzon esti pretaj je la nauxa, kiam la knaboj jam dormantos. Ili devos helpi min, se okazos problemo. Mi ripozis la tutan tagon, provante trankviligi min.

Mallonge antaux la nauxa, mi metis la blankan tablotukon sur la tablon en la kuirejo, kaj surmetis la mangxajxon por la spirito de Donja Feliz. Poste mi surmetis miajn vestajxojn de frenezino, por indiki ke mi pretas. Post tio mi versxis florakvon sur miajn manojn kaj vizagxon. Kiam cxio tio faritis, mi prenis la skatolon kaj metis gxin en la centron de la tablo, kun la olivoj, fromagxo, kaj fruktoj.

Ni sidis iom da tempo, reciproke tenante manojn, atendante. Poste mi ekstaris kaj trovis diskon de la Ave Maria kaj metis gxin sur la fonografon. La spirito ekposedis min survoje reen al la kuirejo. "Bonan vesperon," diris Donja Feliz dolcxvocxe. Mi komencis tremi, kaj etendis miajn brakojn. Post malfacilis spiri.

Ili helpis min al la sofo. Mi tremis tiom ke ili devis sobteni min. Poste mi auxdis flustradon de Donja Feliz en mia orelo, kaj cxesis tremi. Mi sentis min plitrankviligxi dum mi auxskultis. Finfine mi krucis miajn brakojn super mia brusto kaj movigxis en la spiritan mondon.

Donja Feliz surportis sian blankan robon, la robo, kiun sxi cxiam surportis kiam sxi marsxis kun Santiago de la Virinoj la duan festotagon. Sxi portis bukedon de blankaj diantoj en unu brako, kaj foton de Lindo en lia korbopilka uniformo en la alia. Sxi haltis kiam sxi vidis min kaj levis la foton. "Nun ni trovos mian filon," sxi diris tenervocxe. Poste sxi ridetis kaj diris, "Mi iros kun vi, faros cxion laux via peto." Je tio mi sentis akran doloron en mia brusto. "Mi ne povas trovi lin, Donja Feliz, mi ne scia kie sercxi." Sed sxi ridetis dolcxe denove kaj kapskuis. Jxus antaux ol sxi malaperis sxi relevis la foton.

Mi vekigxis sentante min refresxigita. La cxambro plenis de tera kaj floraj aromoj. Ecx miaj gekuzoj rimarkis.

Tiun nokton mi songxis pri la drinkejo kie ili rifuzis servi min kaj mi komprenis ke la venontan fojon Lindo estos tie. Donja Feliz sendis la songxon.

Mi atendis tri tagojn antaux la reiro. Poste, malfrunokte, mi iris per la metroo. La promeno al la rivero longis. Mi kunigxis kun viraro iranta samdirekten. Ili ne rimarkis min. Eble mi kunfandigxis kun la nokto. Eble Donja Feliz malvidebligis min. Eble mi ankoraux songxis. Sed mi sekvis ilin, la virojn brialjn kiel planktono, al la drinekja pordo. Unue mi kreids ke la pordisto, kovrita de helaj tatuajxoj, ne permesos al mi eniri. Sed li sxangxis opinion kaj gestis ke mi eniru.

Mi staris senmove longan tempon. La loko estis plena. Mi vidis vakerojn kaj parasxutistojn. Soldatojn kaj generalojn. Malliberulojn kaj gardistojn. Mi vidis vipojn kaj mankatenojn kaj botojn kaj cxenojn. Sed plej multe mi vidis fieron, fridan, fridan fieron.

Mi ne vidis Lindon.

La bufedisto permesis al mi acxeti bieron sed forgesis doni al mi restmonon. Mi atendis longan tempon, sed finfine formovigxis kun la homamaso. Ili sxajnis drivi al alia cxambro. Mi lasis min drivi kune.

Mallumis tie kaj mi apenaux povis vidi. Grade mi ekkonsciis pri diversaj aferoj - grandega kranio kun elektra globo interne. Kelkaj malgrandaj faldolitoj. Bankuvo. Necesejoj, malfermitaj por ke cxiu povu vidi. Fortaj odoroj kaj sonoj. Malpuro. Ekskremento.

Cxu eblas ke Lindo venos al tia loko?

Subite la viroj cxirkaux mi ekscitigxis, levigxante kaj gxemante kvazaux kirlataj de grandega kulero. Ili movigxis kaj mi momente vidis viron tordigxantan sur la planko, sobtenatan de la botoj de du policistoj. Unu boto premegis lian ingvenon. Poste la homamaso movigxis kaj mi ne plu povis vidi lin.

Mi vagis al unu el la bankuvoj. Viro sidis en gxi, brila pro sxvito. Super li kauxris alia viro, ekvilibrigante sin sur la kuvorando. Mi ne volis rigardi, ne volis auxdi, ne volis kredi - cxio tro kruelis, tro strangis. Sed mi restis, rigardante, dum la viro en la bankuvo malfermis la busxon kaj glutis.

L'amaso pliekscitigxis, tirante unu l'alian dum bastona zumado, kvazaux de mil insektoj, eligxis el iliaj gorgxoj. Ili sxajnis kunfandigxi en svarmegon de blanko - la blanko de tomboj kaj lunlumo, de negxo kaj glacio. La homa raso mortintas, mi pensis, kaj raso de fantomoj anstatauxas gxin.

Poste, sur platformo cxe la cxambra fino, mi vidis ion neniam atendinte vidi en cxi vivo. Viro, svelta kaj bela, estis katenita al tabulo, kun etenditaj brakoj kaj kunkatenitaj gamboj. Iu proksimigxis kaj metis ion al lia nazo, kaj lia korpo skuigxis. Mia koro cxesis bati kaj mia elspirajxo fridigxis. Cxu la nigra Virgulino de Montserrat vidis ion tian dum la plej malbona tago de sia vivo? Poste mi suferis kapturnon kaj iris al la muro, sercxante lokon por sidigxi.

Tie, kontraux la muro, mi vidis lin. Necesis momento cxar lia aspekto tiom malsamigxintis. Lia vizagxo estis elcxerpita kaj maljuna. Liaj brusto kaj brakoj maldikis. Sed ankaux io alia rimarkeblis. Mi bezonis alian momenton por kompreni. Li estis blanka. Same blanka kiel la fantomoj cxirkaux ni. Iu malbona spirito blankigintis lian hauxton, paligintis lin, kaj li jam farigxis ... kio?

Mi fiksrigardis lin, sciante ke tio devas esti trompo de la lumo aux la mallumo. La sama Lindo estis interne de tiu negxa hauxto, la Lindo al mi konita. Mi ekstaris kaj iris al li, etendante manon por tusxi lin. Sed mi retirigxis, timante ke tiu pala fajro bruligos min.

"Kion vi faras cxi tie?" li diris.

Jen cxio. Nek saluto, nek brakumo, aux ecx manpremo.

"Mi venis sercxi vin. Mi promesis al via matro."

Liaj okuloj vivigxis je tio. "Mama'?"

Jes. Sxi deziris ke mi...diru ion al vi."

Li pli proksimigxis. "Kion?"

Mi cxirkauxrigardis al la insektosvarmo. "Mi ne povas diri cxi tie. Vi devos veni eksteren."

Li rigardis min kvazaux ne kredante, kaj mi atendis, sciante ke la spirito helpos min.

"Cxu nun?"

"Jes, nun."

Mi turnigxis kaj luktis al la ekstera cxambro, kun Lindo malantaux mi. Mi kredis vidi ion malantaux li, sekvanton, sed mi ne certis. Kiam mi atingis la straton mi profunde enspiris. Miaj pulmoj doloris pro la kaverna aero. Mi apogis min sur auxto kaj atendis.

Li elvenis, rigardante dekstren kaj malen. Mi povis vidi ke mia impreso de blankeco ne gxustas, aux nur parte. Li ja paligxintis, sed ankoraux videblis restajxoj de kupro kaj oro. Mi scivolis pri kiom da tempo restos antaux lia tuta blankigxo.

"Kion diris manjo?" li demandis rapide. Poste li retrorigardis super sia sxultro.

La pordo malfermigxis antaux ol mi povis respondi. Mi sentis lin klinigxi iomete.

"Rapide," li diris.

"Sxi deziras ke vi venu hejmen. Reen al la insulo."

Li kapneis. "Mi ne povas."

"Kial?"

Li ne respondis, kaj korpskuo, kiel venteto, trairis lin. Iu figuro pasxis en la lamplumon de tiu infera strato kaj mi povis vidi ke li havas ian mortrilatan ligon kun Lindo.

"Kial?" mi redemandis, sed li ne respondis.

La viro cxe la pordo ne portis cxemizon, same kiel Lindo, kaj estis tre fortika. Liaj sxultroj largxis, liaj brakoj grandegis kaj vejnoj marmorumigis ilin. Kaj li tute blankis, same kiel la kompleto de Satano vidotebla la tagon de lia edzigxo en infero. Sed el cxio plej malbonis lia vizagxo - kranio elfosita el kontinento de glacio.

Ambaux ni rigardis lin. Li sobglitigis sian pezan manon sur la brusto, preter la zonan bukon. Malrapide, fiere, li komencis masagxi sin. Mi auxdis la spiradon de Lindo kaj sentis lian spiriton sxanceligxi. Mi povis flari malvenkon.

"Lindo," mi flustris, "venu al la hejmo de mia kuzino. Ni povos paroli."

Mi ne kredas ke li auxdis min. "Lindo!" mi vokis denove, sed li forturnigxis kaj komencis movigxi al sia amiko - aux posedanto. La bluaj okuloj en la kranio flagretis de Lindo al mi, trankvile. Lindo jam foris kelkajn pasxojn, movigxante kun morta kaj drogita mieno. La kranio kapgestis. "Eniru," li diris.

Tiam mi eksciis kion fari.

Mi saltis sur lin de malantauxe, turnante lin kaj pusxante lin malsupren al la pavimo, tenante lian maldikan, sencxemizan korpon en miaj malhelaj brakoj. Li ege koleris kaj sovagxe tordigxis, celante mian gorgxon dum mi pusxis lian kapon kontraux la pavimo. Sed mi havis la avantagxon. Mi cxiam povis venki Lindon en lukto. Mi venkis lin kiam ni luktis sur la plagxo, kaj mi venkis lin kiam ni batalis en la lernejo. Li pli rapidis sed mi pli fortis, kaj forto venkas je la fino.

Ni ruligxis kaj reruligxis, sakrante kaj batante dum argxentaj vizagxoj rigardas nin tra fenestrokradoj, kaj la kranio spektis. Sed mi sciis ke Lindo ne povos venki. Neniel ... neeble. Li batalis por perdi sian animon dum mi batalis por savi gxin. La spirito estis kun mi.

Finfine mi fikse tenis lin, klopode spirantan sub la malhela monto de mia korpo. Liaj okuloj grandegis pro malamo kaj li kracxis sur mian vizagxon.

"Via matro mortis," mi diris. "Sxi mortis antaux du semajnoj pro tifoido."

Mi sentis lin malrigidigxi sub mi.

Via nomo estis cxe sxiaj lipoj. Sxi donis al mi la benon por transdoni al vi. Mi portis gxin kun mi."

Liaj okuloj rondigxis kaj briletis.

"Sed ne cxi tie. Ne cxi tie. Hejme."

Mi eksidis sur la kalkanojn kaj lasis lin rektigxi, konscia ke la vizagxoj en la fenestroj jam forturnigxis, enuitaj pro la jama batala fino. Lindo fortordigxis, kasxante la vizagxon.

Kaj poste, subite, la kranio kurbigxis super lin, helpis lin starigxi. Mi diris nenion.

Lindo staris silenta, kun ankoraux forturnita kapo. Lia amiko tiris lian kubuton, pusxante lin internen. Mi atendis, sciante ke la spirito ne forlasos min.

Lindo detiris sin kaj venis al mi. "Mi iros kun vi," li diris.

Kaj subite li brakumis min kaj ploris kaj vokis la nomon de sia matro. Mi sentis ke Donja Feliz volvas ambaux nin per beno. "Lindo," mi flustris, lulante lin kiel bebon. "Lindo."

Lia amiko vokis lin unu aux du fojojn - li uzis la nomon Jimmy - sed ni ne atentis. Ni lamiris la straton, reciproke braksursxultre, kvazaux ne en Novjorko, ne en tiu ombrejo, sed denove sur la plagxo, en la marvento, ambaux kun radiko en la korpo de l'alia, cxirkauxataj de aero peza pro belaromo.

Cxe l'apartamento mi devigis lin genuigxi kaj klini la kapon. Mi donis al li la benon, auxdante la vocxon de Donja Feliz dum mi rediris la vortojn. Poste mi rakontis al li pri la febro kaj la kuracisto kaj la funebrajxoj. Li auxskultis silente. Unu aux du fojojn li tremis kaj flustris, "mama'." Mi montris al li la lignan skatolon kaj gxian glitkovrilon. "Mi intencis konstrui nian turon el samspeca magia ligno, cxu vi memoras?"

Li ne respondis, nur prenis la skatolon kaj sidis kviete, tenante la teron de la matra tombo.

Post iom da tempo li komencis paroli pri sia vivo en Novjorko. La komenco bonis. Li akiris laborpostenon cxe ekzercejo kiel purigisto, kaj la estraro sxatis lin kaj promesis post nelonge fari lin trejnisto. Unu el la estroj trovis lin interesa, invitis lin al sia hejmo, kaj montris al li la drinekejojn. Li invitis Lindon al kelkaj festoj, kie li lasis la vestajxojn cxe la pordo kaj englutis aux fumis plenan farmakopion da plantoj kaj medikamentoj.

"Cxiuj sxatis min, kaj ili diris ke mi belas." Li ridetis. Mi rigardis liajn maldikajn brakojn, lian blankigitan bruston, kaj pensis pri la Kariboj, alia sovagxa raso ema konsumi siajn viktimojn. Kion dirus liaj novaj amikoj, se ili vidintus lin antaux jaroj, kiam lia hauxto estis sablokolora kaj spegulis la fajrojn de la suno? Cxu ili sciis kiom Lindo belivas?

Ili ankaux sciigis al li novajn farindajxojn, novajn manierojn ekscitigxi. La cxilokanoj havas amormasxinojn, kaj Lindo akiris la kutimon uzi ilin. Li transiris de unu homo, unu masxino, al alia. Finfine li renkontis la viron nun kun li cxe la drinkejo - tiu belega kreitajxo kun la mortaspekta vizagxo. Mike, diris Lindo, estis la plej bona el cxiuj masxinoj - kiel flegata konkursauxto. Mike ne rifuzus fari, aux devigi al Lindo fari, ion ajn. Dum li rakontis pri tio, lia vocxo plenis de respekto, kaj mi pensis pri la dioj adoritaj de la Kariboj, kaj kiel ili bezonis viktimojn. Kaj kiam li rakontis pri la plej stranga afero el cxiuj, li cxesis kaj skuis la kapon. "La hororo, Jose'," li flustris, "Vi ne povas imagi la hororon."

"Tio jam finigxis," mi diris al li.

Li kapjesis, kaj mi parolis pri mia plano - havi propran butikon kie vendi miajn sanktulojn en San Juan. Lindo estos la butikestro, la vokto, kaj kundividos la profitojn. Al li placxis la ideo memestri kaj kune labori sur la insulo. Estos ekscite, mi diris al li, pli ekscite ol la vivo cxi tie en Novjorko. Dum ni parolis li kolorigxis. Li rugxigxis kaj malheligxis. Mi preskaux povis vidi la sangon flui. Baldaux ni ridantis. Kaj mi memoris niajn aliajn planojn, la malnovajn revojn, kaj mi pensis - nun ili efektivigxos.

Ni dormis kune en unu el la litoj. Tusxi lin nervozigis lin - eble li jam tro tusxitis - do mi nur kusxigis brakon sur lian sxultron - ponto inter mia korpo kaj la lia. Mi sentis mian menson liberigxi de la lastmonataj problemoj. Cxio tio estis malantaux ni - Bernardo, Donja Feliz, Novjorko.

Tuj antaux endormigxo mi auxdis sonon sur la tablo kien mi metis la skatolon. Mi ne atentis. Mi ne kredis ke la spirito de Donja Fezliz ne povas ripozi. Cxu mia laboro ne finigxis? Cxu mi ne plenumis mian promeson? Cxu mi ne transdonis la benon? Cxu sxia filo ne dormas flanke de mi, kun palpebroj falditaj kiel flugiloj de nokta papilio super liaj mirigitaj okuloj? Jes, mi diris al mi, sentante la glatan hauxton de Lindo sub mia mano, jes, jes, jes. Mi dormis kiel bebo la tutan nokton.

La postan matenon li estis for.

Li forglitis el miaj revoj, el miaj brakoj, glitante el la dormocxambro kiel fantomo, retrovante la vojon al la kosxmaro, al la hororo. La masxinoj postulis lin denove - eble ili neniam vere maltenis lin, kaj la tuta babilado pri butikestrado nur servis por gajigi min, por kasxi de mi la veron.

Mi saltis el la lito kaj ekprenis la skatolon de tero. Mi jxetis gxin kontraux la muron. Gxi rompigxis kaj brunaj buloj faletis sur la plankon. Cxio estis eraro. Magio neniam ekzistis. Tio estis supersticxo - trompo de la insulo, de la malheluloj, de perdira heredajxo. Mi ludis ludojn en urbo, kie neniu ludas. Mi piedpremis la brunajn bulojn, pensante ke mi profanas la tombon de Donja Feliz.

Mi iris al la flughaveno pli poste tiun saman tagon. Dum la aviadilo levigxis kaj mi vidis la lastajn konstruajxojn, mi jxuris ke mi neniem revidos ilin. Mi neniam revenos. Kiam mi alvenis hejmen, mi bruligis mian laborejon kaj cxiujn miajn sanktulojn. Kiam la fajro plej ardis mi prenis mian robon de frenezino kaj dissxiregis gxin kaj enjxetis gxin. Nenio pli fareblis.

Kiam vi reiros al Novjorko, vi versxajne trovos Lindon en tiu drinkejo apud la rivero. Vi vidos etan viron kun argxenta hauxto kaj okuloj similaj al mortaj lunoj, kiu respondas al la nomo Jimmy. Kiam vi vidos lin, menciu mian nomon. Diru al li ke Jose' Antonio ankoraux estas cxi tie en la vilagxo. Diru al li ke Jose' Antonio ankoraux estas cxi tie kaj ne forgesas.

Kaj nun, miaj amikoj, estas tempo diri bonan nokton.

Jose' klinis la kapon kiam li finis paroli kaj ni sidis silente. Neniu movigxis. Nenio auxdeblis krom la arboranoj batantaj siajn ritmojn kaj la sono de plauxdanta akvo. Finfine li murmuris ion kaj ekstaris. Ni rigardis lin movigxi tra la mallumo al la antauxa pordo. Kiam li malfermis gxin, ni povis vidi la lunon. Dum momento gxia lumo briligis lin - grandega viro supersxutita de argxento - kaj poste li pasxis eksteren kaj ni povis vidi nur obtuzan amason, senforman kiel la maro, nepenetreblan kiel la nokto. Kaj ni komprenis ke li reiras al la malhelo de kie li venis - al sia tero, al sia hejmo, al sia nekoruptebla revo.

FINO

Biblioteka Indekso